Kredu min, sinjorino!

Free texts and images.
(Redirected from Kredu Min, Sinjorino)
Jump to: navigation, search
Kredu min, sinjorino!
written by Cezaro Rossetti
1950. Fontoj = *Elibraro de Kaja, Skanitaj pagxoj uzeblaj por kontroli erarojn.

'

Enkonduko

Tre volonte mi akceptis skribi "kelkajn enkondukajn vortojn," al tiu ĉi libro de Cezaro Rossetti. Tre volonte, ĉar tuj videble temis pri unu el tiuj taskoj, kiujn mi ĉiam multe ŝatis, nome pri tasko tute kaj perfekte plenumita jam antaŭ ol mi bezonis movi nur unu fingron!

Fakte, kiu estas la celo de "enkondukaj vortoj se ne rekomendi la libron? — Nu, la verko de Cezaro Rossetti, same kiel bona vino, ne bezonas reklamon. Ĝi laŭdas sin mem. Sufiĉas ĝin ekgustumi .... Tuj mi havis la impreson penetri, ne kiel maldiskretulo, sed kiel invitito, en privatan rondon de simpatiaj homoj, — simpatiaj, tial ke ili estas ne sanktuloj, sed homoj samŝtofaj kiel vi kaj mu Tie, senceremonie, ni sidiĝis ĉirkaŭ la familia tablo kun tiu bona onklo Vik, kun liaj amikoj kaj konatoj, kaj mi plezure ĉeestis rakontadon pri interesaj aferoj el medio ankoraŭ fremda por multaj el ni.

Certe, kiel vi, ankaŭ mi jam renkontis "eksponistojn". Ankoraŭ hodiaŭ, kiam mia vojo zigzagas sur niaj Parizaj bulvardoj preter la improvizita stando de unu el tiuj langolertuloj, mi gape haltas kaj ĉiufoje denove miras pri la mil kaj mil artifikaĵoj, per kiuj tiuj sorĉistoj sukcesas ne nur veki, teni, reteni, kateni mian atenton sed ankaŭ iamaniere ŝovi inter miajn surprizitajn fingrojn la "nepre necesan, perfektigitan, patentitan, novan kravattenilon, sen kiu moderna homo ne povas vivi'. Kaj sub la scivola rigardado de l' ĉirkaŭ-starantoj mi subite komprenas, kiel urĝe mi bezonas tiun strangan aparaton, kiun mi aĉetas, hejmen portas kaj ... neniam uzos, tial ke inter miaj fingroj ĝi ne estas uzebla! Pri kio postrestas —​ nur mallonge — kvazaŭ bedaŭro de tro cedeme priruzita kliento ....

Sed tiun kaj similajn miseksperimentojn kun niaj bulvardaj eksponistoj larĝe kompensas la ĝojo, kiun mi havis legante ĉi tiun libron.

Kaj pro tio mi estas dankema al Cezaro Rossetti.

Raymond Schwartz.

Mi dediĉas la libron al mia frato Reto kiu, per tre indulga juĝo pri la unuaj ĉapitroj, kuraĝigis min verki la ceteron. Al li la kulpo!

C.R.

1. KIU SIN ENJUNGIS, DEVAS TIRI.

Estis malvarme ekstere, sed la cxambro, kie ni sidis, estis agrable varma. Mia plej kara amiko, Ernesto, sidis kontraux mi, donante sin plene al sia komforta braksegxo. Jam dum unu horo ni parolis Esperante kaj pasis de temo al temo. Estis vere instiga plezuro auxskulti lin; li tiom bone sidis en la lingvo. Ordinare, kiam li parolas per sia gepatra lingvo: la angla, mankas al li la vervo kaj esprimo, — sume, la muziko, kiu montrigxas kiam li parolas Esperanton. Lia Esperanta prozo estas poezio. Tute malsamaj ni estas. Arto kaj poezio tute ne tusxas min, tamen mi ne povas ne senti la belecon de lia esprimmaniero.

Nia parolado fine atingis la Esperantan literaturon, kaj post tio...... pauxzo. Ni sidis dum iom da tempo en serena silento, kiun povas gxui nur veraj amikoj, Mi sucxis cigaredon kaj distre rigardadis la sxvebantan fumon.

Subite Ernesto diris: "Kial ne verki romanon?"

"Mi?" mi respondis, tute konsternite.

"Jes, vi", li insistis flegme.

Mi ridis: "Mi tute ne havas kapablon tion fari, kaj cetere, pri kio mi skribu?"

"Auxskultu," li diris. "Mi scias ke vi ne estas auxtoro kaj ke vi havas lingvajn mankojn, sed vi spertis varian kaj interesan vivon, kaj vi tre interese rakontas pri viaj travivajxoj, do kial ne skribi pri viaj spertoj gxuste tiel kiel ili okazis? Mi certas ke tiuj okazintajxoj interesus. Ne! ne kapneu. Nu, vi ne estas stilisto, konsentite, sed stilo en si mem ne estas cxio. Jen kial mi konsilas al vi verki."

Mi rigardis lin tre dubeme. Mi konis lin suficxe por scii ke li ne sxercas, ke li tute sincere admonas min .. sed... Cxu li ne eraras... Cxu li ne tro alte taksas min?

"Eble," mi respondis hezite. "Tamen rakonti apartajn incidentojn estas unu afero, sed kiel mi kunigu mian vivon en romanformon? Gxi estis iom varia kaj saltas de medio al medio; alivorte, gxi estas devia, epizoda, kaj ne kondukas rekte al kulmino laux postulo de romano.

"Vi ne komprenas," paciencis Ernesto. "Ne necese oni formas romanon laux la reguloj de fabelo. Elektu kion vi jugxas interesa kaj kroniku gxin tute libere kaj laux-sekve, ellasante tion kion vi jugxas tro aparta"

"Mi komprenas," mi diris. "Sed okazas aferoj, kiujn oni gxue rakontas, sed kiuj ne indas kiel materialo por romano. Ekzemple la rakonto pri Lilio......"

"Lilio?" demandis Ernesto.

"Jes, pri okazo, kiam mi trovigxis iom embarase en nepropra lito "

"Cxielo, haltu! Tiaj rakontoj viaj estas tute ne toler'-"

"...... Nu, kaj kio okazis poste?"

"Estis mateno. La alia...... persono partopreninta la liton jam elsxteligxis el la cxambro, kaj mi mem nur atendis oportunan okazon por sekvi. Subite iu eniris la cxambron. Mi min kasxis sub la litajxoj: kiu estas tie? Mi auxdis la enveninton klopodi ietie en la cxambro kaj konkludis: la timinda, severmora dommastrino! Sxiaj pasxoj proksimigxis al la lito. Kion fari? Mi kusxis senmove. Tiam — ho teruro! — manoj min tusxis, cxirkauxpalpis — mi kusxis sxvitegante — kaj la manoj......ordigis patrine cxirkaux mi la litajxojn. Poste sxi foriris. La mastrino pensis, ke mi estas...... la regula okupantino de la lito!"

Ernesto brovumis. "Hm, iom dube. Mi opinias: Sxparu la donjxuanajn aventurojn aux cxiuokaze ne spicu la verkon tro forte per ili. — Kiel mi jam diris, kribru viajn faktojn laux jugxo, sed materialon vi ja havas. Nu, vi estis dum jaroj eksponisto. Pritraktu tiun flankon. Startu cxe la komenco de via eksponista kariero."

"Eksponisto mi estis, jes kaj ne. Mi klarigu. En la angla lingvo trovigxas la vorto demonstrator kaj ankaux la slange teknika vorto grafter. Nu, jen la diferenco. 'Demonstrator' kutime eksponas varon kiun li bone konas, aux teknike aux alimaniere; alivorte: li estas specialisto de iu metio kaj estas regula reprezentanto de firmo, kaj pli malpli sincere klarigas. Li ofte estas sendita rekte de la laborejo al la ekspona loko, kaj poste revenas al sia metio. Lia salajro ne multe varias; sed ofte la firmao aldonas etan kurtagxon pro la mendoj akiritaj pere de li. Sed 'grafter' kutime sxangxas de firmao al firmao kaj de varo al varo. Scio pri la artiklo kaj regulaj vendmetodoj estas por li flanka konsidero. Ordinare li estas kombino de cxarlatano kaj trudvendisto, kaj lin interesas nur la tuja vendado. Li uzas cxiujn rimedojn, esceptinte pafilon, por devigi la interesaton acxeti. Senrespondeca ulo li estas, kiu bone enspezas kaj malavare elspezas. Hodiaux li paradas kiel spertulo pri auxtomata lavmasxino, kaj morgaux li kvazaux science parolas pri sano kaj malsano, dum li vendas ian medikamenton. Li pli similas al ia bazarvendisto, kvankam li laboras kie oportunas, tio estas, cxie ajn de stratangulo kaj bazaro gxis komerca foiro kaj magazeno. Lia vivo estas gaja, interesa kaj sengxena, cxar li estas lauxnature optimisto. Mi pensas ke 'bazarulo' tauxgus por traduko de grafter......do, ni nomu lin tiel.

Bazarulo estas vere metiisto sen metio. Lia metio estas koni iom pri multaj aferoj. Donu al bazarulo iom da ordinara tero en koverto, kaj tio igxos tuj la plej valora fruktigilo. Senhezite li hipnote deklamos, donante al tiu tero mirindegajn kvalitojn por kreskigo, florigo, fruktigo de plantoj, lia manko de scio pri terkulturo ne bridas lian langon. Li ne nur kapablas paroli sed scias kiel paroli, cxar li estas natura psikologo, kaj scias jugxi kaj tikli sian auxskultantaron. Eble vi pensas ke mi troigas, citante tervendadon kiel ekzemplon, sed io tia fakte okazis.

Bazaruloj havas sian propran slangon kaj estas fratecaj inter si. Neniu patrino iam decidis eduki sian infanon por bazarula kariero, kaj mi neniam auxdis pri lernejo por bazaruloj. Ili origine venas de tre diversaj medioj kaj naciecoj. Tre ofte ili estas personoj kiuj forlasis sian metion pro diversaj kauxzoj, sed precipe pro ribelo kontraux la reguloj kaj postuloj de estre regata laboro. Preskaux cxiu bazarulo estas eksio. Inter ili trovigxas eksstudentoj, teatraj eksludantoj, eksboksistoj, eksingxenieroj, eksartistoj, eksbutikistoj ktp.

Ilia slango montras la nacian diversecon. Mi ne estas etimologo, sed fremda deveno de multaj vortoj en la slango estas memevidenta. Ekzemple mangxati signifas mangxajxon, do certe gxi estas de latina deveno; pani signifas pluvon, kaj tio koincidas kun la hinda vorto pani kiu signifas akvon, kaj eble venas de la cigana lingvo. Gelt signifas monon, kaj tio venas de la germana lingvo, tre sxajne pere de la juda; bevi signifas drinki, el latina; sxajs estas malbonega negoco......"

"Cxu sxajs estas latina?" demandis Ernesto.

"Ne tute," mi respondis, "gxi estas ne latina sed pli-gxuste...... latrina kaj venas de la germana lingvo."

"Kaj kiel vi farigxis bazarulo?" scivolemis Ernesto.

"Tio okazis jene......"

"Jen la komenco de via romano!" diris Ernesto. "Sed ne rakontu al mi skribu vian rakonton, zorgante nur ke vi skribu nature kaj sengxene, kvazaux vi rakontus viajn aventurojn en amika rondo"

"Nu, mi provos," mi diris.

"Bonan sukceson!" diris Ernesto.


2. LA JxETO ESTAS FARITA.

Mi estis kuiristo en Edinburgo. En tiu tempo mi ecx ne vidis komercan foiron. Mi sxatis la kuiran laboron, forte laboris en granda hotelo kaj havis nenian gxenon. Sed iun tagon venis perturba penso al mi......tre malkvietiga penso. Cxu mia pago estas tiel alta kiel mi kredis? Jes, kompare al aliaj gxi estas taksata kiel bona, sed mi laboras tage kaj nokte; sep tagojn en la semajno. Nu, mi kalkulis, lauxhore la pago estas malalta. Kaj mi ecx ne havas stabilan finhoron. Ho jes, lauxsxajne; sed ofte la cxefkuiristo venas gxuste kiam mi pretigxas por foriri kaj diras auxtoritate: "He, cxinokte okazos balo (aux ia festo), kaj vi devas labori gxis frumatene."

Laux la reguloj mi devus esti libera inter la tria kaj la kvina; sed tiuj horoj neniam estis certaj, cxar pro iu kauxzo aux alia oni ofte postulas, ke mi tralaboru tiujn du horojn. Same okazas ofte kun mia semajna duontaga libertempo, kaj la malpermeso eliri tre gxenis, cxar antauxaj arangxoj aux rendevuoj fusxigxas. Do, sume, mi pensis: Cxu cxi tiu granda hotelkonstruajxo estas kaj cxiam restos mia tuta mondo? Mi dormas cxi tie, venas rekte de la lito al la laboro, kaj de la laboro al la lito. La sunlumon mi malofte vidas, cxar ecx dum mia duhora libero mi estas tiom lacelaca ke mi iras ripozi lite. Cxu mi naskigxis por morti en cxi tiu karcero? Cxu gxi estas malpli karcero, cxar mankas ferstangoj cxe la fenestroj? Cxu mia destino estas sxviti kaj sxviti sencxese sub la elektra sunsurogato?

Senhezite mi decidigxis......mi foriros tuj......ne gravas kien...... sed for...... for de cxi tie. Alian metion mi ne konas, sed ne gravas. La elituloj en la luksaj mangxohaloj supre povas sin regali sen mia helpo. Ecx se mi malsatos...... for — for en la fresxan aeron! La kuirpotoj al la diablo! Kaj sen plua penso mi forlasis.

Mi bone sciis ke laboro estas malfacile trovebla; ke estas la jaro 1928, kaj ke senlaboruloj pli kaj pli amasigxas. Tamen tio ne gxenis min......mi havis nur unu penson: eskapi el la tropika karcero.

Mi sercxis malaltprezan logxejon kaj vivis per iom da mono kiun mi sxparis. Mi ne havis multon, cxar mi dum longa tempo mone helpis iun. Cxiun tagon mi sercxrigardis la gazetajn reklamojn por havebla laboro.

Unu reklamo logis mian atenton. Gxian tekston mi ne lauxvorte memoras, sed la esenco estis ke granda okazo estas proponata kaj ke oni povas gajni dek pundojn semajne kaj ke faka sperto ne estas necesa. Sxajnis al mi, ke estas iom strange, ke oni ne mencias kia laboro estas proponata, sed mi decidis iri al la anoncadreso. Estis neniu nomo de firmao; nur numero de kontoro en konstruajxo. Mi iris al la indikita strato, trovis la konstruajxon kaj lauxiris la sxtuparon. Sursxtupare mi renkontis viron, eble dudeksesjaran. Li portis suficxe bonordan bluan kostumon; sed mi vidis ke gxi brilas eluzite cxe la kubutoj kaj genuoj, kaj ke la jakmanumoj kun siaj "frangxoj," kvazaux mute petas viziton al barbiro. Li ridetis al mi gajanime, kaj senhezite li rekte alparolis min.

"Cxu vi iras al cxambro 52?" li demandis.

"Jes," mi respondis.

"Ne iru," li diris. "Mi jam spertis tian laboron. Oni ne pagas salajron; nur procenton, cxar ili scias ke ilia varo ne estas facile vendebla."

"Pri kio temas?" mi demandis.

"Pri elektraj sucxbalailoj!

"Sed se oni vendas ilin, oni povas enspezi monon, cxu ne?" mi demandis.

"Jes," li rediris......

La novkonato balancis la kapon nee kun kompata mieno kaj aldonis: "Se la firmao fidus je la vendeblo, gxi almenaux pagus iom; kaj cetere, kial, laux via penso, gxi kasxas sian nomon en la reklamo? Simple, cxar multaj jam provis tian laboron, kaj oni lauxfame konas ilin. Temas pri jeno: la firmao logas personojn al la oficejo per trezorpromesoj, kaj tie atendas nigreblanke vestita ulo, kiu scias pervorte konvinki laborsercxantojn ke atendas grandioza eblo de monenspezo. Ho jes, li scias paroli, sed ne suficxe por iri mem kaj vendi siajn varacxojn. Por atingi sian pozicion, li eble ja vendis ilin siatempe; sed tiam la popolo ne estis tiom senmona kaj ne tiom nauxzita de la sencxesa frapado de kolportistoj."

Kvankam liaj vortoj fluis moke kontraux la firmao, li havis ridan mienon, kaj oni ne povis ne simpatii lin unuavide.

Venis al mi la penso ke eble li gxuus tason da teo. En mi kreskis scivolemo, kaj mi emis babili kun li. Mia intereso por la filantropa firmao en cxambro 52 jam forflugis. Mian inviton mia novkonato volonte akceptis, kaj ni kune iris al apuda kafejo. Ni sidigxis en la kafejo kaj, proponinte cigaredon kaj mendinte teon kun kukoj, mi plu demandis pri la proponita posteno. Li diris:

"Vi sxajne ankoraux iom kredas, ke tie kusxas ia eldorado, kiun pro mi vi maltrafis. Auxskultu: se tiu laboro portus gajnon, mi prenus gxin. Mallaborema mi ne estas. Mi estas preskaux tute senmona kaj avidas enspezon. Tiu firmao ja vendas polvosucxilojn, alie gxi ne povus dauxre komerci......sed kiel gxi sukcesas vendi? Mi klarigos.

Senlaborulo iras al tia oficejo. Eble dum monatoj li ne laboris. La firmreprezentanto pentras por li oran bildon pri la estonteco. Ecx se la laborpetanto ne estas naiva, li pensas ke li gajnos almenaux bonan porvivajxon. Sed laux la firmao la ofico ne estas tiel facile akirebla... ho ne, ne tia unika posteno... necesas atestiloj por kapti tiel bonan postenon. Tio timigas la dungoton, cxar li vidas la postenon ekgliti tra la fingroj, do li flankenmetas cxiujn dubojn kaj avide sin strecxas por gxin atingi.

Fine li estas akceptata. Li forlasas la oficejon kun facila pasxo, portante sian savilon, la polvosucxilon. Li rapidas hejmen kaj rakontas al siaj gepatroj pri sia sukceso. Cxiuj gxojas ke finfine li havas laboron. Aux liaj gepatroj, aux liaj parencoj, aux liaj intimaj amikoj helpas lin per acxeto. Rezulto estas ke li vendas unu, du aux ecx tri dum la unua semajno. Li ricevas sian procenton kaj estas rave kontenta. Kaj post tio? Li plandas kaj plandas de pordo al pordo, lia sava polvosucxilo igxas dolora kruco kiun li trenas pene laux mejloj. Pordo post pordo estas frapfermata kontraux lia vizagxo. Li eble dauxrigas la marsxadon kaj trenadon dum semajnoj kaj, fine, li, spirite kaj korpe elcxerpita, devas rezigni. Li pezkore konstatas ke li nur sukcesis trudi dubkvalitan aux ecx balastan varon al siaj intimuloj.

Ne, dankon...... mi iel enspezos sen viktimigi miajn plej karajn. Tia firmao dungas laborantojn sencxese. Se ili vendas, la firmao gajnas; se ili ne vendas, la firmao ne perdas ecx unu cendon. Kompaton por la mizeruloj, kiuj transpasxas ilian sojlon, ili ne havas."

Mia kunulo mienis serioze, dum li rakontis; sed subite lia vizagxo radiis pro bonhumoro, kaj lia busxo strecxigxis je kora rido.

"Mi pensis pri amiko mia," li klarigis. "Li lerte trompis la trompistojn. Li manovris jene. Unue li pretigis komercajn vizitkartojn tiel: "Purigo per polvosucxado po 2 sxilingoj kaj 6 pencoj hore." Tiujn vizitkartojn li metis en la leterkestojn de domoj en tuta kvartalo. Poste li iris al polvosucxila firmao kaj dungigxis. Li ecx ne provis vendi polvosucxilojn, sed laboris proprakonte, purigante tapisxojn kaj remburitajn meblojn, kaj starigis bonan komerceton. Cxiun tagfinon li revenis al la firmao oficejo kaj klarigis ke li ankoraux ne sukcesis vendi sed ke li havas tiun kaj tiun esperon. La komedio dauxris dum pluraj semajnoj, kaj la firmao ne gxenis sin, cxar gxi atendis eventualajn vendojn. Finfine, aux la firmao suspektis ion, aux gxi senpaciencis, tion mi ne scias, sed gxi maldungis mian amikon."

Post tio ni babilis iomete pri gxeneralaj temoj, kaj gxis-is. Mi reiris hejmen.

3. NE GUTAS MIELO EL LA CxIELO.

Tempo pasis. Mi sercxis laboron sensukcese. Mia mono preskaux elcxerpigxis. Mi pripensis, cxu mi sxangxu mian decidon ne akcepti la senlaborulan subvencion; sed mi decidis persisti cxe mia intenco ne profiti de tio. Mi ne estis tro fiera por akcepti la disdonatan monon, sed mi timis ke la mizera sumo eble bridus miajn klopodojn sercxi laboron. Mi ne volis degeneri kiel la cxie videblaj senlaboruloj, kiuj jam de longe perdis esperon kaj iel vivacxis de semajno al semajno, kaj kies klubo estas la stratangulo.

Mi skribis plurajn leterojn responde al reklamoj, sed — nenia respondo. Gxuste kiam mi ne sciis kien min turni, mi ricevis respondon de eldona firmao kun suficxe konata nomo. Gxia reklamo diris interalie ke oni sercxas optimiston, kaj tia mi konsideris min. La laboro estis vendi "enciklopedion". Tiu "enciklopedio," ne estis kutima laux-alfabeta konsultverko sed ilustritaj volumoj pri armeaj kaj militsxipaj statistikoj. La verko estis kvinvoluma, kaj la kosto estis tre alta, t.e. 7 pundoj.

Mia dungonto rakontis kiom tiu kaj tiu gajnis per la vendado, sed kontraux tiaj paroladoj mi estis jam avertita. La pago estis sole kurtagxa. Mi plene malsxatis tiun "enciklopedion", kaj gxi nepre ne interesus min,sed enspezi estas bezono, do mi decidis provi. La firmao pruntis al mi brosxuron de cxerpajxoj el la volumoj por montri al acxetontoj. Mi cerbumis kie vendi ilin. Devas esti patriotoj kiuj sxatus tiujn librojn, mi pensis. Kun kora manpremo la afablulo, kiu reprezentis la firmaon, adiauxis min.

Mi iris kun mia brosxura specimeno rekte al la urba biblioteko. Tie mi rigardis la registrojn kaj notis la hejmajn adresojn de la membroj de la urba magistrato. Ili ja devas esti fervoraj patriotoj, mi certigis min. De la biblioteko mi iris rekte al la hejmo de la urbestro, sed vane — mi ecx ne povis intervjui lin. Post tio mi vizitis lauxvice la aliajn adresojn. Mi forte klopodis, sed aux mi ne povis intervjui la konsilantojn, aux mi estis preskaux perforte pelata post eniro. Unu ja minacis min, kiam mi insistis ke li rigardu la trezoron kiun mi portis. Mi persiste klopodis dum la plena semajno, irante de loko al loko kaj de adreso al adreso, sed sxajne neniu interesigxas pri la pezo de militsxipo, nek kiun distancon atingus la brita armeo, se cxiu soldato estus sternita piedalkapo lauxlonge sur la tero. Dum tiu semajno mi parolis kun multaj patriotuloj: en la konservativa klubo, en la liberala klubo, kaj cxie. Mi konstatis, ke la potenca forto de la patriotismo, kiu profundigxas en la koron, estis absolute senpova penetri en la posxon.

Je la fino de la semajno mi restis nete senmona kaj mi devis ruzi por veturi pertrame. Mi artifikis tiel: se la konduktoro trovigxis sur la supro de la tramo, mi eniris sube. Se li estis sube, mi iris sur la supran etagxon. Tiel pasis iom da tempo, gxis li atingis min por postuli pagon. Kiam li ja atingis min, mi petis bileton al la loko, de kie la tramo venis. La konduktoro klarigis ke lauxnumere la tramo estas la gxusta sed ke gxi iras en la mala direkto. Mi pardonpetis, desaltis kaj faris la samon denove. Tiel mi venis senpage al mia celloko per pluraj tramoj.

Precize unu semajnon post mia dungigxo mi reiris al la eldona oficejo, klarigis kiel konscience mi laboris, sed bedauxris ke malgraux cxiuj strecxoj mi ne vendis ecx unu kompleton de volumoj. Mi demandis, cxu eble la firmao konsidere cedus al mi nur kelkajn sxilingojn por kompensi miajn veturelspezojn, sed tiu sama grandkora afablulo tuj igxis marmora kaj ecx unu pencon ne pagis. Mi ne povis deteni min komenti ke en eventuala plua reklamo li postulu magiiston anstataux optimiston.

Malrapide mi piediris al la logxejo. Mi preskaux ne konsciis pri la vojo, kaj marsxis auxtomate, pensante, repensante. Cxu mi eraris, forlasante mian laboron? Oni ja jugxus tiel, oni ja taksus mian forlason kiel stultegan, sed malgraux cxio mi ne sentis tion. Mi sentis nur malpezon. Mia libereco ankoraux valoris pli ol cxio. Antaux miaj okuloj venis bildo pri tiu vaporplena kuirejo kaj la blanke uniformitaj homoj, kun vakskoloraj vizagxoj, cxirkauxitaj de cxiuspecaj mangxajxoj, sed sen la apetito gxui ilin, Ne! malgraux mia senmoneco, malgraux mia senespera estonteco, mi sentis min sen atentinda zorgo.

Sed nun mi pensis: kiel enspezi iom da mono? Jen butikoj plenaj de frandaj mangxajxoj, jen en luksaj auxtomobiloj sinjorinoj kaj sinjoroj, kiuj ecx auxtomate fordonas trinkmone sumon, kiu havigus al mi plurtagan mangxon. Mi alproksimigxis al la tre ordinara kvartalo kie mi logxis, kiam mi vidis ion, kio haltigis min abrupte. Stultulo, kreteno! Mi riprocxis al mi: kial mi ne pensis pri cxi tio antauxe? Tie iom antaux mi estis la kauxzo de mia sinriprocxo: la emblemo de lombardisto, tri latunaj globoj.

Mi rapidigis mian pasxon, eniris mian logxejon kaj baldaux elvenis kun brunpapera volvajxo, kasxe cxirkauxrigardante, kvazaux mi kulpus pro delikto. En la pakajxo, kiun mi tenis malparade, ripozis kostumo, pluvpalto kaj paro da sxuoj. Mi proksimigxis la lombardejon per rapidaj pasxoj, kvazaux mi intencus preterpasi gxin; sed kiam mi alvenis al la pordo, mi orte turnigxis kaj rapide eniris. Cxi tiun manovron mi faris pro honto, ke iu eble rimarkus, ke mi celas eniri tiun butikon, kvankam mi estis preskaux nekonata en la urbego.

Mi supreniris sxtuparon, eniris kontoron kaj trovigxis cxe servotablo kun interspacitaj vandoj antaux gxi, tiel, ke oni ne povis esti vidata de najbaraj klientoj. La lombardisto malvolvis mian pakajxon, rigardis miajn vestojn malsxate, kvazaux ili estus acxaj cxifonoj, kaj bojis: "Dek-ok sxilingoj!" Mi atendis multe pli, sed pro ia hontemo mi nur kapjesis.

Ree al la logxejo. Mi sidis cxe la fajrujo. Laux la aserto de la dommastrino granda fajro brulis tie, sed mi malsame opiniis pri tio. Mi estis malvarma, sed nek la senarda dommastrino nek sxia mizerega fajro varmigus min. Protesto ne helpus. Mi foje ja faris aludon pri la malvarma vetero, kaj sidis cxe la mangxotablo sen demeti la surtuton, por emfazi la aludon; sed la dommastrino tute sengxene respondis, ke sxi mem estas varma, cxar sxi suferas de sangopremo......

Mi sidis kunfrotante la manojn kaj cerbumante pri laborakiro. Sed kion fari? Respondi al reklamoj sxajnis senespera klopodo. Mi sciis skribi suficxe bonan leteron, sed miaj leteroj ne alportis respondojn. Mi ja menciis atestilojn kiujn mi havis, sed ili sxajne ne estis efikaj. Dum pensado venis al mi ideo. Se miaj atestiloj ne suficxe tauxgas, mi mem skribos ilin. Jen brila ideo. Ne necesas sendi originalojn, mi sendos "kopiojn," de originalaj atestiloj, kiujn mi ne posedas....... kiuj fakte ne ekzistas. Se la reklaminto enketos, li malkovros ke la adresoj estas fikciaj; sed se li ne enketos, mi eble havos laboron. Mi do komencis skribi.

Ju pli mi skribis, des pli mi entuziasmigxis pri la tasko. Mi ne hontis fanfaroni pri miaj sperto kaj bonaj kvalitoj, kaj mi relegis la atestilojn kun kreskanta memestimo. Laux la "kopioj," mi ja estas mirinda persono. Kiu povus rezisti la sxancon havi mian valoran servon? Dum la sekvinta tago mi skribis multajn "atestilkopiojn," kaj sendis ilin al reklamintoj.

Venis tri respondoj. Unu estis por vendi cxe pordoj ian specon de broso, kies haregoj estas fiksitaj per plektitaj dratoj, la dua estis por vojagxi komize cxe tre konata biskvitfirmo, kaj la tria estis por kolporti ian tipon de speciala kuirpoto. La brosfirmo estis suficxe konata, kaj mi iris tien unue.

Mi parolis kun la oficisto de la brosfirmao. La pago estis nur kurtagxa; sed mi sciis ke la brosoj estas vendeblaj kaj ke minimume oni povas enspezi moderan salajron, La oficisto parolis pri la laboro kaj konsilis al mi reveni tiun saman vesperon, cxar okazos instruado pri la vendmetodo.

Mia dua vizito estis al la biskvitfirmao. Tie oni klarigis, ke la semajna pago estas kvar pundoj plus eta procento. Oni faris diversajn demandojn kaj sciigis min ke multaj aspiras la postenon kaj ke la firmao donos al mi respondon la sekvontan tagon.

La tria vizito estis al danaj importistoj de biero, kiuj havis kiel kromvaron kelkajn iom strangaspektajn kuirpotojn. Tiuj venis el Ameriko, sed sxajne oni sciis nenion pri la kuirmetodo krom la informo en kelkaj klarigaj flugfolioj. Kvankam temis pri kurtagxa pago, tiuj kuirpotoj vekis mian intereson. Ilia nomo estis "senakva kuirilo", cxar oni povas kuiri legomojn sen uzo de akvo. La kuirilo trovigxis en kvar grandoj, kaj la meza grando estis iom pli ol unu futon alta kaj iom malpli diametre. Gxi estis el aluminio kaj havis specialan duoblan bazon por malhelpi brulon de la kuirajxoj. La kovrilo estis hermetike fermebla per krampoj. La poto enhavis gamelojn, kiuj dividis la spacon kaj entenis la diversajn mangxajxojn. Sume, en unu kuirilo povis esti kuirata kompleta mangxo el viando, legomoj kaj deserto. La avantagxoj de tiu kuirmetodo estis multaj, nome: sxparo de kuirgaso, kuirado sen prizorgo, konservo de la valoraj nutraj elementoj, kiuj estas kutime forboligataj el la mangxo ktp.

Tiu artiklo estis tute nova, kaj kvankam mi havis fortan emon pioniri gxin, la metodo vendi gxin podetale starigis problemon antaux mi. Se mi kuirus mangxon por montri la efikecon de la kuirmetodo, la tempoperdo estus troa. Sed mi decidis ne cerbumi pri tio, cxar ankoraux mi ne sciis kiun laboron mi elektos. Provizore, mi pensis, mi ne decidu pri iu el la tri postenoj gxis post bona esploro.

Tiun saman posttagmezon mi iris al la lerna kurso de la brosfirmao. La lernejo estis suficxe granda kontoro. La vendistoj de la firmao kaj kelkaj lernantoj sidis en la cxambro. Sur la muro pendis karto kun diknigra zigzaga streko. Mi sidigxis sur segxo iom flanke. Neniu priatentis min.

Babelo da vocxoj mugxis en la cxambro, kaj preskaux cxiuj interparolis lauxte. La plimulto de la vendistoj estis junaj, sed trovigxis kelkaj mezagxuloj, kiuj gxenerale ne estis tiel babilemaj kaj entuziasmaj kiel aliaj. Sxajne cxiuj konis unu la alian kaj nomis sin reciproke per antauxnomo aux kromnomo. En la Babelo auxdigxis apartaj lauxtaj frazoj kaj frazeroj.

"He, Terry, kiom vi vendis hodiaux, vi malbenita mensogulo?"

"Mi vendis tiom, ke mi......"

"Fermu la busxacxon, ni ne kredus, se vi jxurus je viaj gepatroj."

Kaj plenda vocxo auxdigxis:

"........tiu damnita kvartalo! Kiel oni povas enspezi, kiam cxiu dua virino volas elsxuldigxi en la litcxambro? Hodiaux......"

"Jes, estas vere," pepe interrompis viro preskaux nan-statura. "Cxu vi scias, ke la karbovendisto hieraux vespere iris laux la stratoj alkrocxita al sia cxevalo por ne fali...... Jes, kredu min, gxi estas vera...... Plene elcxerpita li estis, kaj li strecxtone kriadis per malforta vocxo: Karbo kontraux mono! Karbo kontraux mono!"

Cxiuj ridis. Auxdigxis alia vocxo:

"Ba! Vi ne povus ecx vendi kojonojn al euxnuko." .......necesas nur scii kiel trakti kun virinoj," fanfaronis iu kun filmaktora aspekto.

"Estu singarda, sxranko," respondis aliulo, "au vi pasigos alian nokton en sxranko, kiam edzo neaverte venos hejmen,"

........kaj tiu bastardo insultis kaj minacis, kriante:

'Mi ne volas acxeti skabiajn brosojn de cxiu cxifonulo, kiu venas al la pordo'...... Je Kristo, se nur estus mallume, mi tuj torde elsxirus radike liajn du......"

"Pst, venas la cxefulo," avertis vocxo.

Subita silento. La instruisto envenis. Li estis mezstatura viro kun nigraj haroj. Preterpasante lin sur la strato, oni taksus lin impone serioza persono; sed kiam li komencis paroli, lia tuta vizagxo radiis entuziasme kaj liaj okuloj brile saltetis. Lia maniero, uzi elokvente la manojn kaj sxultrojn, estis pli latina ol tipe angla. Li komencis paroli flue kaj senpauxze:

"Ha bone," li komencis. "Tre bone, vi preskaux cxiuj estas cxi tie cxivespere, tion mi sxatas, tre sxatas, cxiam venu, cxiam interesigxu. Memoru, ke vi estas parto de granda organizo por helpi al la homaro, por faciligi laboron, por purigi la domojn; vi devas esti fieraj, jes, cxiu el vi devas esti fierega pro la misio, kiun vi plenumas; ne forgesu tion, cxiam memoru gxin, pensu pri gxi, songxu pri gxi. Ne pensu pri brosoj, ordinaraj brosoj, sed pri mirbrosoj! Sole mirbrosoj povas purigi tiel nete, purigi en cxiu angulo, purigi sen batigxi frakase kontraux la meblaro; mirbrosoj povas dauxri eterne Nu rigardu al la karto; jes, la vendindika streko altigxas, sed ne suficxe, gxi devas altigxi pli krute, gxi devas transiri la randon de la papero, ni ecx altigos la plafonon por doni vojon al la streko! Al cxiui necesas mirbrosoj, nepre necesas....... se ili ne scias tion, estas via devo, via homa misio, sciigi ilin. Cxiu balaas, cxiu broslavas, cxiu uzas brosojn por cent aferoj, kaj ili kriple manipulas per ordinataj brosoj. Ne malkuragxigxu, se ili estas tro konservativaj por flankenmeti siajn anakronismojn, tiu batalo kontraux eksdataj ideoj estis la amara sperto de cxiu pioniro, de kiam la historio komencigxis. Sed post la acxeto de nur unu mirbroso, ili senpacience venigos vin, ili dankos vin. Kiam vi trudos vin al ili, tenu mense la celon, la gloran celon: helpon al virinaro! Neniel rilatas, ke oni jam havas brosojn, la grava punkto estas, ke oni ne havas mirbrosojn. Cxu oni rifuzas modernan lavmasxinon, cxar oni jam posedas kuvon? Cxu oni rifuzas elektran lumon, cxar oni posedas kandelojn? Ne, lernantoj...... jes, mi nomas vin cxiujn lernantoj...... mi ankaux estas lernanto, cxar mi cxiam lernas. Lernu, lernadu! Virino diros ke la mirbroso estas ankaux utila por tiu kaj tiu laboro; bone, vi lernos de tio, tiu punkto igxos varba argumento por la postaj klientoj."

Li pauxzis iom senspire, atendante ke la klasanoj sorbu liajn sxovinismajn vortojn. Li dauxrigis per pli serioza vocxo:

"Ankoraux ni ne superis la vendokvanton de la Glasgova filio; sed ni devas, cxiu el ni devas strebi al la supereco. En Edinburgo estas miloj da domoj, kaj en cxiu domo devas trovigxi ses el niaj diversspecaj brosoj minimume! Modera postulo: el nia granda sortimento da brosoj cxiugrandaj, cxiuformaj — cxie vendi nur ses, — kaj mi estos kontenta! Nu, s-ro Mackay, via vendo estas la plej bona cxisemajne, kaj mi gratulas vin, sed iom pli, nur iom pli!"

Li esploris paperon. "Ha, S-ro Cohen, vi estis la plej alta dum la tri lastaj semajnoj, sed kio okazis cxisemajne, he? Ne, ne donu pretekston, la malbona vendisto cxiam havas pretekstojn, sed la kauxzo estas en vi mem. Entute bona, sed ne suficxe bona, kaj tion mi diras al vi cxiuj. Iom pli da peno portos multe pli da rezulto......Vi ne komprenas tion? En Ameriko la indianoj cxiam pendigis viandon je certa alto sur arboj...... mi forgesis la altoi sed ne gravas. Kiam oni demandis kial precize je tiu alto, la respondo estis, ke musxoj flugas gxis unu futo sub tiu alto: do ne estu kiel la musxoj, perdante la premion pro manko de iom pli da peno!"

"Bonvolu, s-ro Williams, stari cxi tie sur la planko apud mi, kaj ankaux vi, s-ro Scott. Mi deziras ke vi prezentu, kiel oni vendas. Vi, Williams, estu mirbrosvendisto, kaj vi, Scott, estu virino cxe la pordo, kaj per cxiaj rimedoj kaj pretekstoj kontrauxu la vendiston. Williams, sonigu la sonorilon!"

"Sed ne estas sonorilo," pikis Williams.

"Ne gravas," malpaciencis la instruisto. "Frapu do la pordon, kiu ne estas antaux vi!...... Nu Scott, malfermu la pordon pantomime."

Williams: "Bonan matenon, sinjorino!"

Scott: "Gxi tute ne estas bona."

Williams: "Ho, sed vi eraras —"

La instruisto: "Ne, ne, ne! Ne diru al la virino, ke sxi eraras, la kliento cxiam pravas......Dauxrigu."

Williams: "Vi certe pravas, sed kvankam vi ankoraux ne scias gxin, cxi tiu mateno estas tre bonsxanca, cxar mi portas ion specialan por montri al vi kaj Williams sxajnigis malfermi la brosvalizon. "Rigardu: la plej mirinda broso......"

Scott: "Mi ne volas brosojn."

Williams: "Sed kredu min, sinjorino, cxi tiuj ne estas ordinaraj brosoj, kaj ni havas formojn speciale modelitajn por cxiaj uzoj, ni......"

Scott: "Por cxiaj uzoj, cxu vere?" Williams: "Jes, por senpolvigi la pianon, por purigi dentajxojn, por......"

Scott: "Cxu vi havas broson por forbalai brosvendistojn for de la porda sxtupo?"

Gxenerala ridego plenigis la cxambron. Williams gapis konfuzite. La instruisto kriis: "Ridu, Williams, ridu, kai lauxdu la virinon pro sxia spriteco, kaj poste revenu al la mirbrosoj. Neniam", aldonis la instruisto, turnante sin al la klaso, "restu senvorte. Vi ne povas konvinki, se vi donas la parolon al la kliento...... Nu vi, Burns kai Stevenson, estas via vico."

Estis kelkaj pluaj vendskermoj, kaj kiam la vendisto sukcesis sufoki cxiujn kontrauxstarojn de la "virino", la klaso entuziasme manfrapis, kaj oni konsideris la brosojn venditaj.

"Suficxe de tio," fine diris la instruisto. "Nun al la kantaro!"

Je mia surprizo la vendistoj elposxigis kantlibrojn.

"Ni komencu per n-ro 8," la instruisto diris, kaj batis tonforkon sur la segxon; kaj cxiuj komencis kanti popularan kanton, sed la vortoj estis banale parodiaj kaj lauxdaj al la mirbrosoj. Ecx ignorante la banalecon de la parodioj, kiu ekzemple transformis la francan nacian himnon "La Marseljezo," al la "Broseljezo", mi ne povis kredi je la dauxra efiko de tiom senbaza entuziasmigilo, cxar trafis min la penso, ke necesus nur sinsekvo da vendofiaskoj por turni tiun entuziasmon al reakcia malespero.

La postan tagon mi vizitis la biskvitfirmaon kaj trovis ke la posteno estas donita al iu alia. Do restis la elekto inter la brosvendado kaj la kuirilvendado. Mi elektis la lastan.

4. KONSTANTE FRAPANTE

Estis milda printempa tago. Mi staris sur trotuaro en necentra parto de la urbo. Mi estis zorge vestita kaj plena de espero. De mia mano pendis kvadrata ledskatolo, en kiu estis mia juvelo, la 'senakva kuirilo'. Ankaux mi etendigxis longa vico da mezklasaj domoj, cxiu kun bone flegita gxardeneto fronte. En cxiu domkuirejo estis edzino, kiu sxvitis cxe la kuirpotoj, kiu estis prizorge katenita al ili, kaj kiu samtempe devis kuri tien kaj reen por ordigi la domon, por arangxi tion kaj tion, prepare al la alveno de l' edzo je la mangxohoro. Kaj en mia mano mi tenis la solvon de la edzina problemo. Per la kuirilo sxi povos enmeti la kompletan mangxon kaj lasi gxin, tiel igxante tute libera por priatenti aliajxojn, aux eliri, aux ecx sidi legante romanon. Ho jes, nur necesus ke mi klarigu pri mia escepta kuirilo, kaj sxi tuj acxetus. Kiu edzino ne avidus la 'senakvan kuirilon'?

La birdetoj kantis, kaj mia koro harmoniis. Mi kalkulis. Mia fantazio vendis tiom, kaj aldonis pluan tiom.

Mi enspezis tiom, aux eble ecx...... tiom. Ne, mi haltigu mian optimismon. Mi denove kalkulu, mi ne troigu. La meza amplekso kostos kvardekkvin sxilingojn...... Jes, mi devas memori, ke mi cxiam citu la prezon sxilinge, cxar tio impresas ne tiel altpreze, kiel du pundoj kaj kvin sxilingoj. Paroli pri pundoj nepre timigos la acxetonton, sed sxilingoj estas jam ne tiom altsonaj. Do, se mi vendos nur tri, nur tri...... en plena tago tri solaj ne estas granda kvanto...... ne, mi ne troigas — tio estas 20 procentoj de trifoje 45 sxilingoj. Tio sumigxas je unu pundo kaj sep sxilingoj; sed se mi vendos pli ol ses, mia kurtagxo altigxos gxis 25 procentoj; kaj se mi vendos pli ol dek, la kurtagxo estos 33 procentoj! Ja, minimume, mi bonege enspezos.

Sed kion mi estas faranta? Mi fantazias, revas. Tiel mi ne vendos; mi nur malsxparos tempon. Al la realo, al la praktiko! Do, ek!

Kun rideta mieno mi iris al la unua pordo. Mi sonorigis. Post pauxzo virino malfermis la pordon.

"Bonan matenon, sinjorino, mi reprezentas la firmaon "Ne, dankon!" kaj la pordo fermigxis.

Dummomente mi algluigxis al la sxtupo stulte. Sed tuj mia ekgxeno transformigxis al amuzo. Sxi ja ecx ne sciis pri kio temas! Kiel stulta sxi estas! Povus esti, ke mi reprezentas firmaon de advokatoj kaj venis kun la sciigo, ke sxi heredis milionon. Kia idiota virino! Sed efektive sxi havis nenormalan mienon; vere, kiam mi pripensas sxin, sxia stulta aspekto estis okulfrapa — mi konkludis, levante la sxultrojn. Ne gravas, stultuloj trovigxas cxie. Sengxene mi pasxis al la dua pordo.

"Bonan matenon, sinjorino, mi reprezen—"

"Ne, dankon!" — frap!

Diablo, kio estas al ili? Tiu lasta virino ne aspektis stulta; sed kiu scias, la ekstero ne cxiam spegulas la internon.

Kun iom malpli da aplombo mi proksimigxis al la tria pordo; sed apenaux mi komencis paroli, jam la virino diris: "Ne, ne, dankon!" kaj kvankam sxi ne batfermis la pordon, sxi tamen fermis gxin suficxe decide. Post tio pordo post pordo. Kelkaj personoj atendis, gxis mi iom parolis, kelkaj ne; sed en cxiu okazo mi ne atingis la klarigon pri mia mirinda kuirilo. Venis la tagmangxa horo. Restis al mi nur unu-du sxilingoj, kiujn mi ne povis malsxpari en restoracio. Mi iris al laktvenda butiko kaj acxetis glason da lakto kaj bulkojn. Per tio mi suficxe regalis min.

Denove mi komencis la kolportadon, sed sensukcese. Dume mia vizagxo melankoliis. Mi devas pro neceso enspezi ion. Tial mi pli trude atakis la malamikon, sed tio ne venigis sukceson. Fakte tute male: la virinoj respondis per pli akra kontrauxstaro. Mi konstatis: oni ne povas vendi kun malgaja vizagxo. Mi devas iel retrovi mian gajan humoron. La momenta krizo elkovis ideon. Jen antaux mi imponis luksa domo, kaj tiun mi uzos eksperimente. Mi ne provos vendi, sed nur sxercos por naski amuzigxon. Mi metis mian ledan valizon flanke de la pordo, por ke gxi ne estu vidata. La pordo malfermigxis, kaj tie staris koketa servistino.

"Bonan tagon, mia karega," mi mielis, strabante al sxi. "Vi estas rave bela. Cxu vi emus eliri kun mi cxivespere?"

Sxia sxoke timigita rigardo amuzegis min, kaj mi lauxte ridis. Terurite sxi enkuris, fermante la pordon. Mi certas ke sxi pensis, ke mi estas altgrada maniulo. Fakte la frenezulejo ne estis malproksime de tie. Tiu epizodo gajigis min kaj hazarde atentigis min, ke la kasxo de la valizo estos avantagxo, cxar ne tuj vidigxos, ke mi estas kolportisto.

Stultulo mi estis. Nature cxiu scias, ke mi estas vendisto kiam oni vidas la komercan valizon. Kial mi ne konstatis tion unue? Nekredeble, ke mi povis fari tiel simplan eraron.

Post tio mi iom pli sukcesis tiri atenton, kaj ecx iom povis klarigi pri mia varo, sed mi ne vendis nek penetris en domon. Cxe mia unua ekmovo antauxen, la cxepordulo baris la vojon kaj komencis fermi la pordon. Estis proksimume la sesa vespere, kaj mi neniom estis vendinta. Parte laca, parte malalthumora, mi komencis ambli al mia logxejo. Mi malemis iri tien, cxar la dommastrino komencis rigardi min suspekteme kun rigida vizagxo. La kauxzon de sxia kreskanta antagonismo mi klare komprenis, cxar mi prokrastis doni al sxi la semajnan lupagon, Mi emis iri al kino por forgesi kuirilojn, vendon kaj dommastrinojn, sed la manko de mono malpermesis tion. Dum mi tiel pensis, mi ekmemoris pri familio, kiun mi konis antaux jaroj en alia urbo. Mi dauxre skribis al ili de tempo al tempo. Laux ilia lasta letero ili translogxis al Edinburgo. Mi memoris la adreson, do mi decidis viziti ilin. Interparolo kun ili povos distri min, kaj cetere mi volonte revidos la du filojn, Andreon kaj Roberton, kiujn mi ne vidis de post la lernejaj tagoj.

Mi trovis la adreson, kaj la patrino, s-ino Fairley, tre gxoje kaj gastame bonvenigis min.

"Je Dio!...... Andreo, Roberto! Vidu, kiu vizitis nin!

Envenu, envenu kia surprizo! jxus ni komencas temangxi. Cxu vi flaris la tekrucxon? De kie en la mondo vi venis, vagulacxo? Mi pensis, ke vi estas ankoraux en Hindujo...... aux en Italujo. Ne gravas, sidigxu...... Cxu viai jukantaj plandoj jam kondukis vin al ricxeco?"

"Ne," mi respondis. "La gajno kaj la perdo rajdis duope. Mi nun laboras cxe firmao......", kaj tuj sxangxanti la temon, mi turnis min al la filoj. "Kaj vi, Roberto, vi ankoraux laboras cxe la fervojo, cxu ne? Cxu la kompanio ankoraux ne donacis al vi vagonaron post tiel longa servado?" mi sxercis. "Kaj vi, Andreo, kion vi faras?"

"Mi estas domfarbisto," li ridetis. "Mi laboras cxe firmao, kiu spekulacias pri domkonstruo, kaj la muroj estas tiom maldikaj, ke mi cxiam havas la senton, ke nur dank' al la farbo ili ne disfalas."

"Do zorgu, ke la vento ne forblovu ilin," mi kunsxercis. "Forblovi!" spritis Andreo. "Tio ne estas ebla: la vento ja t r a blovas ilin. Fakte iu sxtelis unu domon — mi ne sxercas."

"Nu, nu," mi mokadmonis. "Cxu vi eble ne troigas iometete?"

"Ne, mi ne sxercas," seriozis Andreo. "Tio vere okazis, kaj la sxtelinto estas en karcero. La sxtelo okazis en provinco Fife. La sxtelinto estis laborestro cxe firmao, kiu konstruis novan kvartalon da domoj. Li kasxe acxetis parcelon da grundo proksime al la konstruotaj domoj, kaj li uzis la konstrumaterialon, sxargxauxtojn kaj laboristojn por konstrui por si domon sur sia grundo. Neniu sciis, ke la aparta domo ne estas parto de la konstrua entrepreno. Finfine iu suspektis, kaj la trompo malkovrigxis."

"Kaj vi, Roberto, cxu vi nun estas fervoja cxefo?" mi demandis.

"Mi? Ne, mi estas delonge hejtisto de sxargx-lokomotivo, kaj sxajnas, ke mi restos eterne cxe tiu nivelo. Mi propagandas socialiste inter miaj kamaradoj, kaj mi opinias, ke pro tio la kompanio ne emas favori min per pli bona posteno."

Ni mangxis kaj babilis, kaj post la temangxo Andreo diris, ke estas domagxe ke li devas nun forlasi min, cxar li devas iri al Esperanta kurso, "Cxu tiu lingvo ne estas morta?" mi diris. "Mi memoras, ke estis ia furoro pri gxi antaux jaroj......Efektive mi mem lernis kelkajn lecionojn, sed mi ne dauxrigis."

Andreo komencis vigle paroli pri Esperanto, kaj nur pro gxentileco mi ne esprimis mian kontrauxan sintenon. Mi vidis, ke Roberto havas iom indulgan senton pri la amata cxevaleto de sia frato.

Andreo invitis min akompani lin al la kurso. Mi ne tre emis iri, sed mi pensis: "Eble estos iom distre, almenaux pli distre, ol renkonti mian dommastrinon!" Do mi konsentis iri.

Cxe la kurso la instruisto afable bonvenigis nin sed parolis al mi esperantlingve. Mi nebule komprenis la diritajn kutimajxojn, sed ne sciis respondi. La penso, ke li parolas Esperante al mi por paradi la lingvon, malfavore impresis min. Ni sidigxis.

"Nu," diris la instruisto al la klaso. "Sidu duope kaj interparolu," (Andreo tradukis la frazon.) Amuzis min vidi, kiel la lernantoj penas fari konversacion en Esperanto. La maniero, laux kiu ili kriple balbutis, haltis, rigardis en vortareto kaj pantomime gestis por iel komuniki per la disaj vortoj, estis ja ridiga. Tio naskis al mi petolan penson, kaj mi rimarkigis al Andreo: "Nun mi klare vidas, ke Esperanto estas mirinda lingvo, per kiu samlandanoj ne povas kompreni unu la alian!"

"De kiel longe ili lernas?" mi demandis al Andreo. "De kvin semajnoj," li respondis. "Nur de kvin semajnoj?" mi miris.

Estis tiu fakto, kiu unue vekis mian intereson. Mi ekpensis pri junuloj, kiuj studis la francan lingvon dum ; unu-du jaroj kaj ne kapablis ecx tauxge respondi al tute simplaj frazoj. Kaj aliaj, kiuj studis dum seso da jaroj kaj lernis suficxe por......ridigi la francojn.

Nun mi ekatentis ankaux la instrumetodon. Estis la unua fojo, ke mi vidis la rektan metodon, kaj mi ekkomprenis, ke tiu metodo devigas la lernanton pensi rekte en Esperanto, kaj kutimigas la langon kaj orelon al la lingvo.

Post pluraj semajnoj mi vizitis ankaux la konversacian rondon. Tie la angla lingvo estis rigore malpermesita, kaj la sencxesa verva interparolado akre refutis mian komencan antauxjugxon, ke Esperanto estas kvazaux sen-viva mekanikajxo. Ecx kiam ni forlasis la cxambron kaj pokelke promenis tra la urbo, ni dauxre parolis Esperante.

La Esperantaj kunvenoj igxis mia cxefa intereso ekster la laboro. La grupo estis laborista, kaj enestis cxiunuancaj socialistoj, de la rozkoloraj gxis la rugxe rugxaj, cxiuj estis diskutemaj ecx disputemaj, sed la societa sento kaj kamaradeco estis ege gxuindaj. Nova mondo malkovrigxis al mi, kaj mi forte gxuis la debatojn, amuzvesperojn, balojn, ekskursojn ktp. Dank' al tio, mi sentis min hejmece en la fremda regiono.

Al mi sxajnis tiutempe, ke la lingva nivelo en la grupo estas tre alta, kaj mi miris, ke la gvidanto, S-ro Turner, konstante admonas pri la "malalta lingva nivelo," kaj insistas, ke "la lerno de Esperanto dauxras dum eterno". Komence mi vidis cxe Turner nur tre sxatindan celadon altigi, kuragxe kaj sencxese, la lingvonivelon. Sed baldaux mi ekkomprenis du aferojn: unue, Esperanto estas vere vivantajxo, kaj vivantajxon oni efektive povas studi "dum eterno" gxi neniam elcxerpigxas. Due, cxar la grupanoj uzis la lingvon kun granda viveco kaj senpereco, tio iom trompis min pri ilia efektiva lingva nivelo.

Sed mi forkuris tro antauxen! Necesas repreni mian kronikon cxe tiu vespero, kiam mi vizitis unuafoje la grupon.

Mi marsxis hejmen, kaj kiam mi proksimigxis al la logxejo, mia senzorga humoro komencis forvapori. Cxu la dommastrino atendas min por vinagrodolcxe aludi pri la mankanta lupago? La dekunua sonoris. Eble sxi dormas, mi konsolis min. Aux cxu sxi obstine atendas mian venon? Mi havis sxlosilon de la cxefpordo. Zorgezorge mi sxovis la sxlosilon en la seruron kaj turnis gxin. La vestiblo estis nigre malluma, sed mi ne kuragxis sxalti la lumon. Mi strecxe auxskultis. Nenia indiko pri vivanta persono. Singarde mi demetis la sxuojn kaj sxtele ekiris al la sxtuparo.

Damne! mi frotigxis kontraux la vestpendilo. Kia bruo, certe tio vekus ecx mortintojn. Senspira halto. Nenio okazis. Apogante min al la balustrado, mi levis unu piedon kaj metis gxin sur la unuan sxtupon cxe la flanko, por ke gxi ne knare fleksigxu. Unue nur la antauxan parton de la plando, poste etgrade mi mallevis la tutan piedon. Alkrocxinte min al la balustrado, mi cedis mian pezon, kaj zorge levis la alian piedon. Tiel mi dauxrigis. Unu sxtupo lauxte krakis. Denove mi haltis kaj denove komencis mian riton. Post jarcento mi atingis mian cxambron.

Mi cerbumis pri la morgauxo, sed neniu inspira ideo venis al mi. Miaj pensoj iris en cirkloj. Mi rigardis la murojn kaj la bildojn, sed tio ne helpis. Cxe la muro pendis bildo de Jesuo kun esprimo de kompato. Eble la dommastrino imagis, ke la kompato de unu Persono suficxas en la domo. Mi ecx ne​ povis imagi kompatan rigardon sur sxia vizagxo. Jen portreto de sxia edzo kun rida mieno. Jes, mi povas imagi, ke li ridas, cxar li estas libera de sxi. Kaj super la kamenbreto estas alfiksita moto: "Hejmo, dolcxa hejmo." Tie estas iom da kasxita humoro. Sendube la dommastrino opinias, ke tio signifas ke sxia hejmo estas dolcxa, anstataux kompreni, ke la propra hejmo de la enlogxanto igxas dolcxa post logxado en cxi tiu kadukejo.

Sed kiel vagas miaj pensoj! La morgauxo: cxu denove gxi estos senrezulta kiel hodiaux? Mi scias, ke la kuirilo estas acxetinda, do kio estas la kauxzo de mia vendomaltrafo? Se nur mi povus eniri en la domojn kaj bone klarigi pri mia artiklo, estus facile vendi, sed kiel eniri? Malfacilege estas provi vendi tian varon sur la perono. Mi provis eniri en domojn, sed ju pli mi alproksimigxis, des pli rapide la pordo fermigxis. Mi auxdis, ke kolportistoj foje sxovas la piedon inter la pordon kaj la pordfoston, sed tia manovro estas memevidente mistrafa, cxar estus maleble vendi al iu, kontraux kiu oni luktas. Estas ja problemo elpensi kiel agi, kiel eniri sen alproksimigxi al la pordo...... sxajne nesolvebla problemo...... ju pli oni alproksimigxas, des pli......

Fulmotondro! ekbrilis ideo, Cxu helpos? Jes......eble se gxi estus ruze aplikata. Cxu eble? mi pensis ekscitite...... Cxu eble? Jes, sxajnas eble. Tiel mi rezonis: Se alproksimigxo fermigas pordon, cxu la malo ne efikos male? Se mi povus eble pasxi malantauxen kaj samtempe paroli por akrigi sxian intereson, mi certas......jes, mi certas, ke sxi vaste malfermos la pordon. Plena de novakirita espero mi enlitigxis, kusxigxis lauxeble komforte inter la matracaj bulajxoj kaj elpensis la detalojn de mia nova taktiko.

La sekvintan matenon mi staris antaux pordo, tenante malkasxe mian kuirilan valizon. Mi atendis. Ie interne mi auxdis la bruon de alpasxanta persono. La pordo malfermigxis suspekteme, kaj antaux mi staris virino kun la mano preta sur la anso. Mi staris sen paroli kaj nur afable mienis al sxi, kvazaux mi konas sxin, aux almenaux kvazaux oni min atendas. Sxi rigardis min nekomprene. Mi komencis per neurgxa tono: "Do, finfine mi venis," kaj ridetis aplombe.

"Pri kio?" sxi demandis.

"Pri kio?" mi surprizite altvocxis. "La kuirilo, kompreneble."

"Sed mi ne mendis......"

"Mendis?" mi diris. "Mendis!" kaj mi ridis subvocxe. "Mi ne vendas, mi estas sendita speciale por montri gxin en la distrikto,"

"Ne," sxi kapskuis. "Mi ne pensas, ke mi volas......"

"Ho dankon, dankon, sinjorino," mi interrompis, kaj kun kontenta surprizo mi duone deturnis min de la pordo kaj faris du pasxojn forirajn, kaj parolante kun maksimuma vervo, sed starante duone forturnite de sxi, mi dauxrigxis, kvazaux mi ne povus kredi sxian malemon vidi la kuirilon.

"Vi vere ne volas vidi gxin? Bone, bone, mi havas tiom da personoj, kiuj malpaciencas je mia veno, ke mi ne scias kiel mi sukcesos viziti cxiujn! Oni skribas kaj telefonas al la oficejo — mi ne scias kion fari. Mi estas preskaux elcxerpita, kurante cxien...... Ho, gxi estas ja mirinda, tiu artiklo en la valizo, tuta kompleta kuirejo! La homoj preskaux frenezigxas por vidi gxin...... Do, denovi dankon. Kiel strange, ke vi ne volas vidi gxin! Sed pardonu, mi devas rapidi," kaj dume mi movigxetis, kvazaux mi malpaciencus foriri. Dum mi parolis, la pordo vaste malfermigxis, kaj mi povis vidi, ke mi forte tusxis sxian scivolemon. Hezite sxi diris: "Nu, mi rigardos gxin, sed mi ne acxetos."

"Acxetos?" mi alridis. "Kredu min, sinjorino, la homoj simple enamigxas je gxi! Ho, se nur mi havus suficxe por plenumi la mendojn! Sed ne gravas se vi volas, eble mi povos montri gxin al vi rapide. Nu —" kaj mi rigardis al la posxhorlogxo, kiun mi ne posedis. "Mi...... jes...... eble mi povas disponi iom da tempo." Mi revenis al la perono por elpreni mian varon kaj, cxirkauxrigardante pri konvena loko, mi pasxetis al la vestiblo. Sxi flankenmovigxis por lasi enirvojon kaj gestis al cxambropordo, dirante: "Cxi tien, en la sidcxambron!"

Entuziasme mi klarigis kaj bildigis per troigo la avantagxojn de la kuirilo, kaj post proksimume duonhoro mi elvenis kun la unua mendo en mia libro. Mi dauxrigis la novan taktikon kaj sukcesis montri la kuirilon en diversaj domoj, kaj kiam venis la tagmangxa horo, mi havis jam alian mendon.

5. PETRO KORNOJN TENAS, PAUxLO LAKTON PRENAS

Irante denove al la laktejo por gxui la laktkajxkukan mangxon, mi vidis du junajn virojn, kiuj estis frapantaj alterne cxe pordoj. Mi proksimigxis kaj alparolis unu.

"Kiel iras la negoco?" mi demandis.

"Bonege," li respondis.

"Kion vi vendas?"

"Vendas?" li mokis. "Ni ne vendas, ni kvazaux forprenas bombonojn de infanoj! Cxi tiu laboro estas mono por nenio. La stulteco de la homoj ne havas limon. Kiel Barnum diris, malsagxulo naskigxas cxiuminute. Simple tiel ni faras: Ni demandas al la domulo, cxu li havas foton de iu kaj, se jes, ni pligrandigos kaj arte koloros gxin sen ia kosto. Ni ecx surmetos kolumon aux harojn sur la foton, se oni deziras......kaj tute senkoste. Cxu versxajne, ke firmao elspezus nur por priservi la homojn sen profito? Sed la homoj kredas. Kelkaj ja dubas; sed ni klarigas, ke ni profitas per la konsekvenca reklamado de nia artfotografa pligrandiga servo. La plimulto de la popolo cxiam sercxas ion por nenio, kaj gxuste tiuj estas plej facile trompataj. Cxiuj havas fotojn de personoj aux foraj aux mortintaj, de kiuj ili deziras pli belajn kopiojn. Ho jes, ni beligas la fotojn. Ni forvisxas la sulkojn, glatigas la ves- tojn, ecx deprenas la cxapon kaj anstatauxigas gxin per lauxmoda cxapelo. Iu virino volis, ke ni deprenu la cxapacxon de la kapo de sxia mortinta edzo, sed kiam ni petis sxin priskribi la harojn por povi artpentri ilin lauxnature, sxi respondis, ke ni povos vidi la harojn kiam ni deprenos la cxapon, Ne, sxi ne sxercis,"

"Sed mi ne komprenas, kiel via firmao enspezas?" mi diris.

"Tute simple," li klarigis. "Ni ja tenas nian promeson kaj reportas la blindige koloritan banalajxon, sed gxi estas en luksaspekta, baroka kadro. Nature, tiel bela kadro valoras multon kaj estas necesa fono por la beligiti portreto. Nur la kadron oni pagas......je iom pipra kosto, vere, sed kiu rifuzus tian filmaktoran bildon, kian ni liveras?"

Tiun saman posttagmezon mi vendis alian kuirilon. Mi iris al la oficejo, kaj mia dana estro donis al mi tridek sxilingojn antauxpage. Mi iris al la logxejo kaj pagis la dommastrinon, sxajnigante, ke mi forgesis pagi sxin antauxe. sxi diris, ke tute ne gravis, sed sxia prete etendita mano protestis kontraux la mensogo.

Mi nun ne memoras, kiom mi enspezis tiun semajnon, sed mi suficxe bone travivis.

Dum monatoj mi migradis de domo al domo. Meze mi enspezis suficxe por miaj simplaj gustoj, sed cxar la semajna vendo variis multe, mi ne sukcesis iom sxpari. Mi sxatis la laboron kaj lernis, dum mi vendis. Mi provis jugxi la personon, al kiu mi klopodas vendi, kaj adaptis miajn vortojn laux mia jugxo pri la persono. Kaj mi trovis silentan helpanton, kiu multe utilis al mi. Tiu helpanto kutime ne mensogis aux sxajnigis, sed dauxre klacxis pri la karaktero de la intervjuata persono. Tiu helpanto estis la sidcxambro de la kliento. Tuj kiam mi eniris la sidcxambron, mi rapide cxirkauxrigardis, kaj la mebloj, libroj, bildoj — cxio havis ion gravan por flustri al mi. Se la libroj aux la bildoj temis pri religio, mi emfazis, ke oni povos lasi la mangxajxon en la kuirilo senatente kaj iri pregxejon. Se la libroj estis pri sano aux malsano, mi emfazis la dietan flankon de la kuirmetodo. Se la cxambro estis malorda, mi martelis pri la laborsxparo, aux se hazarde mi vidis eburajn elefantojn aux cizelitan latuntablon, mi celis la paroladon por trovi, cxu sxi aux iu familiano ne estis en Hindujo? Se jes, mi interesigxis, parolante kiel eble plej vive pri tiu lando. Post ne tro longe mi revenis al la kuirilo kaj entuziasmis pri la perfekta kuirado de rizkureo per mia kuirilo, priskribante la frande flokan rizon kompare al la glukacxa rezulto de la ordinara kuirado. Ludiloj kaj aliaj infanaj postsignoj ankaux donis al mi la necesan indikon kiel paroli, t.e. pri la graveco, ke infanoj mangxu nutran mangxon kun vitaminoj, cxar tio forte necesas por la sano kaj konstruo de korpo kaj menso.

Mi memoras, ke foje mi parolis kun virino, kiu estis ateista. Ni longe parolis pri tiu temo, kaj finfine sxi acxetis kuirilon. Cxar mi interesigxis pri sxia "cxevaleto," kaj trafe subtenis sxiajn ideojn, sxi rekomendis min al sia fratino en alia parto de la urbo. Renkontinte la fratinon, mi trovis, ke sxi apartenas al la "Kristana Scienca," religia sekto. Tuj mi igxis admiranto de la "Kristana Scienco", kaj ankaux sxi acxetis kuirilon. Mi ofte prezentis al mi la sxokon, kiam la du fratinoj renkontigxus poste, kaj parolante pri la kuiriloj malkovrus la oportunismon de ties kompleza vendisto!

Ofte mi mangxis cxe bazarmagazeno Woolworth, kaj tie mi renkontis diversajn kolportistojn. Mi memoras precipe du kolportistinojn, cxirkaux tridekjarajn, kiuj cxi- am envenis kune. La pli okulfrapa estis bela, altstatura kaj trompe brilblonda kun pala hauxto. Sxi estis arte sxminkita kaj evidente ne bridis la manon cxe tiu laboro. sxi vive parolis, kaj sxiaj grandaj, esprimplenaj okuloj dancis akompane. Mi neniam konis sxian nomon, cxar cxiuj nomis sxin Blondy pro sxiaj haroj. sxia kunulino Margy estis preskaux kompleta antitezo de Blondy. Sxi estis kvieta, mezstatura, nigrahara kaj seriozmiena, kvankam ankaux sxi estis logaspekta. Mi sciis, ke ili laboras kune, iel rilate al pianoj. Unu tagon cxe la mangxotablo mia scivolemo venkis min, kaj mi demandis al Blondy: "Precize kio estas via laboro?"

Sxi esploris min per siaj glimaj okuloj, kvazaux konsiderante, cxu konfidi al mi, kaj diris:

"Ni klopodas arangxi la agordon de pianoj je mizere malalta prezo, nome tri sxilingoj kaj ses pencoj, kvankam la kutima prezo estas kvin sxilingoj, kaj la mendoj simple glitadas en niajn kajerojn. Do sciu, ke vi sidas vid-al-vide kun du filantropinoj."

"Sed cxu firmao povas bone pagi dungitojn kaj samtempe servi tiom malkare la publikon?"

"Ho jes, la firmao bone pagas...... Cxu ne, Margy?" sxi diris, okulumante al sia kunulino, kaj ili ambaux ridis. "Vero estas, ke la tuta afero estas la plej mamuta trompo, kiun ni havis la bonsxancon trovi — simple kolosa. Sed ni ne trompas, ho ne, ni estas nur du naivaj bubinoj, kiuj nur faras la arangxojn por la agordistoj, kaj ni ecx ne scias, ke la 'agordistoj svenus, se ili estus devigataj vere agordi pianon. Ho ja, kredu nin: la fripona firmao faras grandan profiton. La ideo venis unue de Ameriko. Sed, karulo, gxi ne estas nia afero, ni simple faras nian honestan devon. La laboro estas facila, kaj nia parto estas tute honesta kaj bone pagata." Kaj sxi ridis cxarme- naive. Mia intereso pliigxis, cxar ankoraux mi ne vidis la lumon.

"Do, se la agordistoj ne scias agordi," mi diris, "tio ne povas ne esti trompo; sed mi ne komprenas kiel......"

"Cxu ni diru al li?" sxi sxercis.

"Eble ni sxokus lin," kunblagis Margy. "Li estas ja tiel serioza!"

"La komedio iras jene," pludiris Blondy. "La 'agordisto pasxas en la domon kun kompetenta aplombo. Li malpakas sian ilaron, enrigardas la pianon, kuntiras la brovojn serioze kaj, turnante sin al la posedanto, diras gravtone: "Estas tineoj en cxi tiu piano. Tio estas granda domagxo, cxar ili ruinigos la pianon, kaj plue, ne limigante sin cxe tio, ili ensvarmos viajn tapisxojn, remburajxojn, vestaron ktp."

Blondy dauxrigis: "Nature la trompotoj ektimas kaj konsentas, ke la sonilaro estu portata al la laborejo por ekstermo de la larvoj. La prezo de tiu laboro estas sep pundoj kaj dek sxilingoj, sed tiu sumo igxas nekonsiderinda kontraux la ruinigxo de la meblaro, piano kaj cetero. Cxe la laborejo estas unu-du agordistoj, kiuj ja scias agordi la sonilaron, kaj plie per olea cxifono aux io travisxas gxin. Do konstatu, karulo, cxiuj estas kontentaj."

"Kia elpensajxo!" mi diris, "cxu vi delonge faras tiun laboron?"

"Ne longe," respondis Blondy, "kaj ni ne scias, kiel longe gxi dauxros. Sed kial sin gxeni? Ecx se gxi estus provizora, gxi almenaux estas multe pli komforta ol niaj antauxaj okupoj. Margy kaj mi cxiam laboras kune, kaj nia interkonsento estas ke, se ne estas laboro por ni ambaux cxe firmao, ni ne akceptas la laboron. Margy estas kvieta, sed mankas al sxi nenio kiel atestas la proverbo: Silenta akvo subfosas la bordon." "Ni kune laboris cxe diversaj firmaoj......ho, mi ne scias, kion ni ne faris...... krom unu laboro," sxi interkrampii kokete. "Ni kolportis pakajxon de sapoj kaj sappulvoroj, frotpurigiloj ktp. Tio estis malkara kaj entute bona valoro, sed la publiko ne fidis je gxi, cxar la marko ne estis konata. Post tio ni laboris cxe potenca gazeteldonejo. Nia devo estis konvinki la domulojn, ke nia gazeto estas pli havinda ol cxiuj aliaj, kaj atingi la konsenton, ke ni arangxu liveri nian gazeton anstataux ilia gxisnuna. Al mi tiu laboro cxiam sxajnis farsa, cxar la varbistoj de la diversaj gazetoj sekvis unu la alian kaj la plejmulto de la domuloj konsentis al cxiuj gazetuloj: cxar estas pli facile sxangxi ol sukcese kontrauxstari la insistulojn."

"Post tio ni laboris cxe reklamejo, sed tiu laboro ne dauxris. Ni vizitis pensionojn kaj montris presprovajxojn de urba gvidlibro por turistoj. Ni ofertis la reklaman rajton po diversaj prezoj konforme al la grandeco kaj pozicio de la spaco. Ni devis kolekti la monon kaj ricevi procenton. Iun vendredon vespere ni, kiel kutime, donis la kolektitan monon al la firmao, sed kiam ni revenis sabatmatene por ricevi nian pagon, ni trovis, ke la oficejo estas forlasita. Nu?" sxi diris. "Tia estas la vivo. Estas rava vivo, se oni ne perdas esperon. Se jes, oni povas jxeti la cxapelon de alta ponto, forgesinte depreni gxin de la kapo...... aux oni povas ecx edzinigxi. Mi jam provis tion, sed pro bagatelo la afero ne prosperis: li jam estis edzigxinta......

"Ne, mi opinias, ke ni dauxre laboros kune, he, Margy? Almenaux ni protektos unu la alian kontraux la salonaj donjxuanoj. Cxu vi memoras, Margy, kiel ni vendis tiujn aparatojn por depreni la kalkon el la akvo? Ni laboris en Sunderland, kie la akvo estas malglita kaj formigas dikan kruston interne de kaldronoj. Tiu akvomoligilo estis bona, sed ne facile vendebla. Sed rigardu al Margy. Cxu kun siaj nigraj okuloj kaj iom kurba nazo sxi ne aspektas mistere sorcxa? Sen sxi mi certe ne kapablus vendi ecx unu. Ordinare la domulino ne interesigxis, do mi staris kaj amikeme parolis pri gxeneralaj temoj, kaj direktis la babilon al sxanco kaj sorto. Tiam, turnante min al Margy, mi diris al sxi: 'Legu la estontecon de tiu cxi sinjorino, Margy! Margy respondis, ke sxi ne emas kaj ke tiurilate sxi ne estas tre lerta. Mi insistis kaj, turnante min al la sinjorino, asertis ke Margy estas nekredeble trafa en auxgurado, sed sxi cxiam malemas...... Sxi ne konscias sian transcendan kapablon. La sinjorino cxiam pli interesigxas kaj invitas nin eniri. Post rutina vortskermo inter Margy kaj mi, Margy nevolonte cedas pri la tetasa legado. Nature, la estonteco de la sinjorino enhavas cxion bonan, kaj tiom simple la vojo al la vendo estas pretigata. — Sed tempo malfruas. Venu, Margy, ni iras falcxi niajn viktimojn. Do, gxis revido en la almozulejo!"

Min tiom interesis la rakontado de Blondy, ke mi ne estis rimarkinta la tempopason. Mi manadiauxis al la kolportistinoj, jxetis vorton al kelkaj kolportistoj cxe apuda tablo kaj foriris.


6. KIU NE RISKAS, TIU NE GAJNAS.

Jam ses monatojn mi kolportis. En la komenco mia meza vendokvanto grade altigxis laux mia akiro de sperteco, sed dum la lastaj dutri monatoj mi ne povis plibonigi mian vendadon. Mia unua ideo estis dungi, kun konsento de la kompanio, roton da kolportistoj, kaj tiel gajni ekstran kurtagxeton de la kuna vendado. Tiucele mi intervjuis kolportistojn cxe la oficejo kaj instruis ilin, sed unu post la alia fiaskis. Mankis al ili la entuziasmo, cxar ili ne konvinkigxis pri la merkata estonteco de la kuirilo.

Unu tagon mi eniris ferajbutikon por acxeti ion kaj vidis grupon da homoj cxirkaux eksponisto, Mi lokigxis inter la auxskultantaro. La bazarulo (kvankam tiam mi konis nek lin nek la terminon) montris kiel ripari rompitajn tasojn, glasojn ktp. per ia porvaza gipsogluilo. Per facila manipulado li kungluis preskaux jxongle pecojn de porcelano kaj fajenco, dume parolante sencxese. Li bildigis parole la oportunecon, valoron kaj nepran neceson de sia varo, tiel lerte, ke mi apenaux povis deteni min de acxeto. Mi certas, ke mi estus acxetinta, se mi havus proprajn vazojn. Cxe la fino de la ekspono li vendis dekon da skatoloj po unu sxilingo. Mi ofte vidis tiun gipsajxon en butikoj sed neniam emis acxeti, ecx kiam mi havis uzon por gxi. Mi konstatis, kiel la eksponado akcelas la vendon.

Post la disvendo mi parolis al la bazarulo, kaj kiam li eksciis, ke mi estas kolportisto, li parolis libere kaj frate. "Mi sponas cxi tie jam semajnojn," li diris, "sed post cxi tie mi iros al magazeno en Falkirk. Mi miksas mem la gipsajxon. Mi prefere 'sponas en magazeno, cxar la disvendo estas pli bona."

"Cxu vi pagas por eksponi en butikoj kaj magazenoj?" mi demandis.

"Mi pagas altan procenton, sed la profito estas bona. Kvankam la gipsajxo estas tauxga, tamen ordinare per sponoj oni vendas varon, kiun acxetanto ne volas, je duoblo de la prezo, kiun li pagus, se li ja volus gxin!" li diris sxerce.

"En somero mi ofte vendas en bazaroj, sed ne estas multaj en Skotlando, do mi iras al Anglujo. La standoj en bazaroj estas tre malaltkostaj, kaj oni ne devas fordoni procenton de la profito,"

Mi ekpensis, ke eksponado en magazenoj estus agadkampo konsiderinda por vendado de kuiriloj, kiam li aldonis:

"Cxu vi iros al la Foiro?"

"Kiu foiro?"

"La Industria Foiro cxi tie, en Waverley Market. Tiu novembra foiro estas cxiam bona: vi bone vendus tie."

"Mi ecx ne pensis pri tio," mi diris. "Dankon pro la sugesto, sinjoro......e—e...... sinjoro......"

"Potter," li helpis, "Frank Potter."

"Dankon, S-ro Potter, mi klopodos partopreni."

"Bone," li diris. "Mi esperas revidi vin tie."

La ideo ekscitis min. Jen la solvo de mia problemo! En komercaj foiroj mi povus montri la kuiradon al aro da homoj samtempe, anstataux klarigi al cxiu persono aparte.

Mi atendis, gxis la kompania kasisto pagis mian salajron, kaj tiam mi demandis, cxu oportunos al la estro, S-ro Thorsen, ke mi parolu kun li. Mi atendis kelkajn minutojn, kaj tiam la oficisto kondukis min al la kontoro de la cxefo. Li afable petis min sidigxi. Mi sxatis tiun danan sinjoron, cxar li estis bonanima kaj sincera kaj ne pozis kiel estas kutimo de kompaniaj eminentuloj. Li estis milda, diketa homo, al kiu mankis truda auxtoritateco. Li posedis la raran econ ne sentigi al subulo lian subecon kaj tamen teni lian respekton.

"Cxu vi bone vendis dum cxi tiu semajno?" li komencis konversacie. Mi sciis, ke li demandis ne pro avideco, sed sole pro interesigxo pri mia progreso.

"Meze," mi respondis. "Jam de kelkaj monatoj mi trovas, ke mi ne povas plialtigi mian vendadon malgraux cxiu peno."

, Jes, jes," li diris komprene. "Mi scias tion. Vi laboras konscience kaj mi ne kulpigas vin, tute male. Vi ne povas fari miraklojn. Mi ne plendas. Mi bedauxras nur, ke vi ne povis havi helpantojn por ankoraux plibonigi vian staton. Cxu pri io speciala vi volis vidi min?"

"Jes. Mi certas, ke mi trovis rimedon por multe pli akceli la vendadon. Post tri semajnoj okazos foiro en Waverley Market, kaj se vi konsentus arangxi, ke mi eniru, mi certegas, ke per eksponado de la senakva kuirmetodo estus facile vendi grandkvante."

"Kiel longe dauxros la foiro?" li demandis. "Mi ja vidis la anoncojn, sed ne priatentis ilin."

"Dekkvin tagojn, kaj dum tiu tempo cxeestos miloj da vizitantoj. Mi parolis kun iu, kiu konas praktike la industriajn foirojn, kaj li diris, ke gxi estas fame konata kiel bonega vendloko."

"Bone," diris S-ro Thorsen. "Mi enketos kaj sciigos vin; sed unue diru — kion vi konsiderus tauxga arangxo de salajro cxe foiro?"

"cxar mi estas tiom certa, ke la entrepreno portos gajnon, mi sugestus kvin pundojn semajne." S-ro Thorsen pensis iomete, poste diris:

, Jes, mi pensas, ke tiom gxi valorus, sed unue mi devas enketi pri kostoj kaj pesi ilin kontraux taksata enspezo."

"Dankon," mi diris. "Restu certa, ke mi faros mian eblon!"

"Tion mi ne dubas," li respondis. "Mi ne povas nun promesi definitive, sed mi senprokraste informigxos, kaj cetere, se la foiro montros bonan profiton, mi volonte aldonos al vi gratifikon cxe la fino."

Kontente mi manpremis kaj adiauxis. La sekvintan matenon S-ro Thorsen venigis min en sian kontoron. Lia vizagxo estis gxene nuba, kaj lia sinteno elmontris cxagrenon. Mi flaris, ke temas pri la sugestita foirarangxo. S-ro Thorsen videble ne sciis kiel komenci. Li tusetis embarasite kaj hontete komencis:

"E...e... pri la foiro... la arangxo... mi faris enketon ...sed... sed mi dubas, cxu... Mi bedauxras, ke la ideo ne estas... e... praktika. Temas pri la kosto, tio estas — la spaco sola kostas dek pundojn, kaj kiam mi aldonas la prezon de la standokonstruo, kaj la koston de la kuirajxo kaj la helpantoj por vi — cxar vi ne povas fari cxion sola. Nu, sxajnas, ke la pogranda profito ne povas kovri la koston. Mi vere bedauxras, sed mi ne antauxvidis tiom grandan elspezon."

"Sed, S-ro Thorsen, ne estas, ke mi volas multe gajni, estas ke mi volas sondi tiun merkaton por la kuiriloj. Al foiro personoj venas pretaj por acxeti ion, kio utilos, kaj mi povos montri la efektivan kuiradon. Se mi eksponos cxiufoje antaux eble tridek personoj, devas, certe devas esti signifa proporcio da acxetontoj. Mi sincere kredas ke la vendoj estos multe pli ol vi konjektas. Pardonu min, se mi sxajnas pusxe insista, sed mi ne pensas cxefe pri mia salajro. Mi ecx laborus por nenio, se mi povus iel vivi dumtempe."

"Tion mi kredas, kaj mi ankaux sentas vian sincerecon," li diris. "Kaj mi provos elpensi ian arangxon. Vizitu min morgaux kaj eble mi estos elpensinta rimedon."

La postan tagon mi denove trovigxis en la kontoro. S-ro Thorsen diris :

"Mi alvenis al propono. Mi ne scias, cxu gxi estos laux via placxo, kaj sciu, ke miaparte mi donos konsideron al io ajn, kion vi volos proponi. Mia propono estas, ke mi pagu la spacon, la standkoston kaj la koston de la kuira- jxoj, kaj al vi mi pagos dudekprocentan kurtagxon; sed vi mem devas pagi la helpantojn, kiujn vi jugxas necesaj. Nu, cxu tio valoras vian tempon?"

"Certe," mi diris senhezite, "Kaj cxar mi havas fidon en la sukceso de la komerco, mi opinias ecx, ke tiu propono via estas pli avantagxa al mi ol la unua."

"Do, konsentite," li diris. "Mi estas kontenta ke la propono al vi placxas."

Mi foriris kun la sento ke li partoprenos la foiron nur tial, cxar li ne volis treti sur mian esperon.

7. BELAJ RAKONTOJ EL TRANS LA MONTOJ.

Mi rigardis kun miro la grandan formikejon. La aero zumis de plengamo da bruoj. Malgraux la homa aspekto de la laborantoj kurantaj, grimpantaj — mi ne povis ne vidi formikojn. Cxarpentistoj estis martelantaj, plumbistoj lutis, elektristoj balancigxis alte sur sxtupetaroj, farbistoj plenverve svingis la grandajn penikojn, portistoj trenis pezajn kestojn, literpentristoj kun la dekstra mano apogita sur la maldekstra pojno arte aperigis belajn literojn per delikataj sxvebmovoj. En la fundo de la halego diversaj metiistoj konstruis plenskalan domon. Kaj antaux miaj okuloj levigxis la majesta foiro.

Mankis du tagoj gxis la malfermdato. sxajnis neeble, ke cxio estos preta gxustatempe. Mi sercxis mian standon sed ne povis trovi gxin. Mi turnis min al apuda laboristo.

"Cxu vi scias kie estas stando 45?"

"Ne," li respondis. "Demandu al S-ro Black."

"Mi ne konas lin." "Vidu, tiu ulo kun la bruna cxapelo sur la nuko...... li staras cxe la estrado......li havas planon en la mano,"

Mi iris al la indikita persono, "Cxu S-ro Black?"

"Jes,"

"Cxu vi bonvolos montri al mi standon 45?"

"Sekvu min," li diris lakone.

Mi sekvis lin tra labirinto, grimpante super stangojn kaj klinigxante sub traboj.

"Gxi estas tie," li diris, montrante vakan spacon., "Sed cxu la konstruo ankoraux ne komencigxis?" mi diris konsternite.

"Ne zorgu; la stando estos preta morgaux...... vi povos enporti vian stokon morgaux matene."

"Mi esperas ke jes," mi diris dubeme.

"Ho, tia kuniklodomo! ni starigos gxin en duonhoro."

Mi cxirkauxamblis esplorante cxion. Kelkaj standoj estis finkonstruitaj, aliaj nur parte. Iu frapis min sur la sxultron de malantauxe. Mi turnsvingigxis. Antaux mi staris Frank Potter kun rida esprimo.

"Cxu vi akiris standon?" li demandis.

"Jes, tie cxe la muro."

"Bone. Bonvenon en la rondo de la friponoj! Mia stando estas tro proksime apud la orkestro. Aux la bruo dronigos mian vocxon, aux mi dronigos la muzikon. Ni vidos. Venu kun mi, kaj ni povos klacxi, dum vi helpos al mi ordigi mian standon."

Cxe la stando mi helpis al li elpaki skatolojn kaj stapli ilin kiel eble plej arte sur la fasadaj bretoj.

"Nun metu la logilon flanke sur la servotablon."

"La logilon?" mi ripetis.

"Jes, tion," li montris.

"He," mi diris. "Mi ne estas tiom naiva. Tiu ferpeco estas diablosciaskio, apartenanta al la konstruistoj."

"Ne, gxi estas mia logilo,"

Mi rigardis nekomprene la indikitan strangan objekton. Gxi estis peza U-forma ferstango kun latuna globo cxe unu ekstremo kaj granda sxrauxbingo cxe la alia. Mallonga kateno estis alfiksita proksimume cxe la mezo, kaj sur la globo estis pentrita rugxa cirklo.

"Kio gxi estas?" mi demandis.

"Mi ne scias," li respondis.

"Sed...... sed, kiel gxi rilatas al via......"

"Gxi ne rilatas."

Mi ridis. "Cxu vi sxercas?"

"Ne, gxi estas mia logilo. Gapuloj rigardas gxin scivoleme, kaj kiam ili arigxas, mi komencas sponi. Ilia scivolemo tenas ilin atende je ia klarigo, sed mi ecx ne mencias gxin."

"Cxu oni ne demandas pri gxi?"

"Jes, ofte, sed oni ne havas eblon gxis post mia deklamo, kaj tiam mi tute simple respondas: 'Peco de metalo. Neniu legxo postulas, ke gxi devas rilati, cxu? Nun mi pendigos la afisxojn, kaj cxio estos preta. Morgaux mi helpos al vi ordigi."

"Ho, cxu vi konas iun, kiu povos helpi al mi vendi?" mi demandis.

"Bonsxance mi konas lertan bazarulinon. sxi demandis min, cxu mi povas trovi laboron por sxi. Mi sendos sxin al vi morgaux; sxi nomigxas Anne. Mi ne forgesos."

"Cxu sxi scias ion pri kuirado?" mi demandis.

"Laux mia scio, nenion; sed tio tute ne gravas."

"Al mi sxajnas, ke tio ja gravas."

"Ne, tute ne, lasu al sxi. Sxi vendos," asertis Frank; kaj subite jxetante la rigardon preter mi, li ekkriis:

"Ha, jen venas du el la embuskuloj. Hola! Mark — Bert — el kiu foiro vi estis forpelitaj? Venu cxi tien, filoj de hunjo!"

"Je Kristo, Frank!" respondis unu el la du. "Oni diris, ke vi mortis de malsato."

La du alproksimigxis.

"Jen embria bazarulo, kiu ankoraux kredas, ke la cikonio alportas la bebojn." Kaj al mi: "Jock, mi prezentas du friponojn: Mark kaj Bert, du embuskuloj." Sed konstatante, ke mi ne komprenas, Frank klarigis:

"Ili ne sponas, ili atendas kiel embuskaj rabobestoj cxe la stando, ekster la servotablo, kaj kaptas sensuspektajn preterpasantojn. Ili neniam perlaboris honestan grosxon dum sia vivo. Mark murdis siajn gepatrojn, kiam li estis trijara infano, kaj Bert iniciatis la perfortan fieksporton de virgulinoj."

Bert kaj Mark tute ne ofendigxis, kaj Bert diris:

"Ne kredu lin, li estas ecx pli granda mensogulo ol ni mem, kaj insulto vene de li estas vera komplimento."

Mark estis altstatura, dande vestita, bela junulo, lauxaspekte juda, kaj Bert estis fortika, iom malpli alta, mezblonda viro kun rompita nazo kaj dikigita orelo. Li certe praktikis iam la boksarton. Bert parolis kun forta Londona prononco.

"Ni venis de la agrikultura foiro en Ayr," informis Bert. "Pluvis la tutan tempon kaj ni enspezis tiom mizere, ke post la acxeto de biero ne restis suficxe por acxeti mangxajxon.......Ho, cxu vi vidis Premon? Oni diras, ke li venis cxi tien. Oni sercxas lin. Laux diro, li vendis la standotendon al iu farmisto, kaj gxi apartenas al la foiro."

"Mi ne komprenas, kial oni ne enkagxigis Premon jam delonge," diris Frank. "Cxie, kien mi iras, mi auxdas pri trompajxoj liaj. Tiaj aferoj misfamigas la bazarulojn!"

"Ne eble," rikanis Mark. "Cxu vi auxdis, ke prostituino foje edzigxis al bazarulo kaj li sukcesis treni sxin malsupren gxin sia propra nivelo?"

"Venu," diris Bert. "Ni devas festi la renkontigxon per biero, Ni iru drinki. La malbenitaj skotoj ankoraux ne scias vivi. Cxu nacio, kiu fermas dimancxe la drinkejojn, estas civilizita? Venu Frank — kaj vi, Jock: ni devas drinki suficxe por sep tagoj en la dauxro de ses,"' Ni kune ekiris, kaj Bert dauxrigis: "Mi konas bonai drinkejon — ha, kia biero! — kaj la viskio!......neniai vi gustumis tiom bonan. Vera nektaro de la dioj. Gxi traglitas la gorgxon kiel frakasita vitro!"

Ni kune iris laux la ponto, kiu transiras Waverley stacidomon, zigzagis laux kelkaj malhelaj stratoj, kaj eniris drinkejon. La klientoj estis malaltklasaj, kaj unu cxifonulo persistis kantacxi malgraux la protesto de la dika drinkejestro. Ni sidigxis cxe tablo, kaj Bert venigis la kelneron. "Nu, ni drinku skote," li diris al ni, kaj al la kelnero: "Kvar bierojn kaj kvar viskiojn!"

"Ne," mi protestis. "Sole biero suficxas por mi." "En Romo oni faras kiel la Romanoj," li rebatis. "Kvar bierojn kaj kvar viskiojn, kelnero; ne atentu lin."

"Ne, ne," mi diris. "Ne ofendigxu, sed mendu nur bieron por mi. Mi scias, ke mi ne povas longe rezisti la efikon de biero kun viskio."

"Nu bone," Bert rezignis. "Se vi insistas esti a b s t i n u l o, estas via malgajno." Turnante sin al Frank, Mark demandis:

"cxu vi pensas, ke estas sxanco lokigxi en la foiro?" "Mi ne scias," respondis Frank. "Trovigxas ja loko, sed vi scia$ kiel la foirestro estas kontraux la 'specimenoj', kaj cetere li ne reagas favore al subacxeto. Kiajn specimenojn vi havas? Cxu la fontplumojn aux la tolstampilojn?" "La stampilojn, sed mi kunhavas la 'skrapilon kaj intencas lui standon por tio kaj specimeni? la stampilojn kasxe,"'

"Sinjoroj," mi mokis. "La konversacio estus treege interesa, se mi nur ion komprenus. Cxu vi eble komplezus klarigi?"

"Tiuj du trompistoj —komencis Frank.

"Ni forte protestas kontraux la kalumnio, cxu ne, Bert?" interrompis Mark.

"Fermu la fauxkon!" ordonis Frank. "Kiel mi estis diranta, kiam tiu kanajlo komencis blekacxi: tiuj du vendas aux fontplumojn aux tolstampilojn. Nu, la fontplumoj estas ordinaraj — fakte tre ordinaraj, kaj valoras iom malpli ol la kartona skatolo, en kiu ili estas pakitaj. Simile, la stampiloj el plumbo valoras malpli ol la kruda plumbo mem. Cxu ili vendas unu aux la alian, la metodo estas identa. Ili krocxkaptas preterpasantojn kaj sxovas la ajxon en ilian manon, dirante: 'cxu vi ricevis vian senpagan specimenon? cxi estas donata tute senpage," Nature la trompoto prenas gxin, sed la embuskulo sekvas glitparole per: 'Gxi estas disdonata senpage por reklami niajn specialajn plumbekojn kaj, sxovante la bekojn en la manon de la kliento, li sxutas facilajn parolojn al li kaj postulas du sxilingojn kaj ses pencojn por la kompleto, kiu neniom valoras. La kliento, konfuzita kaj hontante redoni la plumon, kiun li akceptis senkoste, pagas. Nur poste li konstatas, ke li pagis tro, kaj ke la plumo ne tauxgas ecx por grati al si la postajxon. La stampilo estas malgranda fungoforma peco da plumbo kun ne decxifrebla reliefa monogramo sur la plata ekstremo. Ankaux gxi tutsame estas sxovata en la manon de la kliento, akompane de la sama: 'Cxu vi ricevis vian senpagan specimenon?' Sed la vendisto tuj eltrovas per demando, ke la donita monogramo ne estas tiu, kiu konformas al la nommajuskloj de la kliento, kaj per tiu preteksto la viktimo estas kondukata en la standon, kie li estas devigata acxeti specialan inkon. La stampilo tauxgas por ruinmakuli tolajxojn."

Kaj la 'skrapilo'?, mi demandis. "Skrapilo estas nia vorto por elektra gravurnadlo. Per gxi oni povas bele gravurskribi sur argxentaj aux oraj ajxoj, kiel cigaredujoj ktp. La gravura laboro valoras la koston — kondicxe ke la nadlo ne estas en la mano de fusxuloj," aldonis Frank, strabante al Mark kaj Bert. "Sed ili, kiel vi auxdis, pretekstas la nadlon por ricevi standon. Kutime tiuj embuskuloj elektas standon apud la enirejo, kaj la rezulto estas, ke trompitoj poste ne fidas acxeti ecx bonajn varojn. Tial la foiraj organizantoj malfavoras la specimenvendon."

La du embuskuloj silentis dum la klarigado kaj nur ridetis fierete. Ni babilis kaj regalis drinkojn lauxvice. La parolado turnigxis al logxospertoj. Frank diris:

"Mi memoras...... estis en Birmingham...... mi demandis al iu dommastrino, cxu sxi havas lueblan cxambron. Sxi diris jes, sed ke mi povos eniri nur post kelkaj horoj. Mi diris, ke tio tauxgos, sed demandis, cxu mi ne povos vidi la cxambron? Sxi respondis, ke la cxambro ne estas ordigita, do ne konvenas. 'Ho,' mi diris, 'tio ne gravas, mi indulgos tion, mi nur volas vidi gxin antaux ol decidigxi'. Sed imagu la sxokon kiam sxi respondis: 'Ne konvenas nun, cxar estas mortinta homo en la lito'!"

Mark diris: "Cxu vi memoras la fantomlogxejon en Kimrujo, Bert?"

"Ne parolu pri gxi!" diris Bert. "La nura mencio frostigas mian spinon"

"He, for la blago!" mi diris. "Jam de mia infanagxo mi ne kredas je fantomoj."

"Vi ne dirus tion, se vi estus travivinta nian sperton," seriozegis Mark. "Jes, kion mi diros, estas lauxvorte vera, kiel povas atesti Bert. Ni sercxis logxejon en tiu vilagxo...... mi forgesis la nomon......mi neniam povas memori tiuji neprononceblajn kimrajn nomojn. Sed trovi logxejon ni ne povis. Jam krepuskis kaj la prujno ekaperis sur la tegmentoj. Lacaj kaj malvarmaj post longa sercxado ni iris en la drinkejon por iom ripozi kaj varmigxi. En la drinkejo estis nur dutri kamparanoj, kiuj sidis cxe apuda tablo, parolante kimre. Ni trinkis silente, pripensante la problemon de la tranokto. 'Demandu al la kampuloj!, sugestis Bert. 'Cxu ili komprenas la anglan lingvon?' mi diris. 'Ho, mi pensas ke jes li respondis. Mi faris la demandon. La kamparanoj respondis angle per la kutima kimra altigxa kadenco cxe la fino de frazo. Ili estis helpvolaj, sed bedauxris, ke ili ne scias lokon. Unu el ili diris: 'Vi povus provi cxe Jones. Mi ne scias, cxu li ja luigas cxambrojn, sed li logxas sola en multecxambra domo, kaj kvankam laux onidiro li estas ricxa, cxiu scias kiom li avidas monon. Avarulo li estas. La domo tute ne estas gaja, sed vi povus provi.'

"Kie estas la domo?" mi demandis.

"Ho, gxi estas facile trovebla. Cxe la pordo turnu vin dekstren kaj iru rekte antauxen. Gxi estas la lasta domo, iom for de la aliaj. Gxi staras dekstre kaj cxirkauxhavas grandan gxardenon. Vi ne povos maltrafi gxin, gxi estas alta kaj impona!"

Ni 'drenis niajn glasojn kaj iris trovi la Jones'an domon. Jen gxi staris sur malgranda deklivo. Neniu lumo estis videbla, kvankam estis jam suficxe mallume. La stilo de la domo estis malmoderna. Kaduka kradpordo klini- gxis ebrie cxe la eniro de la gxardeno. La gxardeno estis vera gxangalo kaj la gxardena aleo estis apenaux distingebla pro herbacxoj. Mi rigardis al Bert, kaj li rigardis al mi.

"Mi tute ne sxatas cxi tiun tombejon," mi diris al Bert

"Cxu ni reiru?"

"Al kie?" diris Bert.

Ni staris nedecide, kaj fine mi diris: "Ni provu: demando ja ne devigas,"

Ni atingis la dompordon, sonigis la tirsonorilon. Cxia tintado vake sonis interne. Ni atendis. Post iom da tempo ni auxdis susurtrenan bruon de alproksimigxantaj piedoj. La pordo knare malfermigxis, kaj sxrumpa maljunulo miope fiksrigardis nin. Li portis pantoflojn kaj veluran jakon. Sur la kapo li havis kraniforman veluran cxapon. 'Kion vi volas? li raspis, altigante kandelon por nin ekzameni.

Mi akrigis la gorgxon. 'Cxu vi eble povas luigi al ni cxambron por la nokto? Ni longe sercxis kaj preskaux malesperigxis.

"Kiom vi pagos?"

"Dek sxilingojn," mi respondis.

"Dekdu, kaj sen mangxajxo," li akris.

"Jees," mi diris per necerta tono.

"La monon," li postulis, avide etendante ostreliefan manon. Mi pagis. 'Envenu," li invitis.

Ni sekvis lin tra la vestiblego, laux la sxtuparo kaj zigzagaj koridoroj. La domo odoris mucide. Mi notis, ke estis elektrolampoj en la domo, kvankam la sola lumo estis la kandela. Jones malfermis pordon kaj diris: 'Eniru, eniru; estas bona lito en la cxambro," kaj tuj post nia eniro li fermis la pordon kaj iris, sen ecx diri bonan nokton.

Ni staris en la cxambro en la mallumo, cxe la pordo. Mi demetis la valizon kaj fajrigis alumeton. Sur la kamenbreto mi vidis kandelon fiksitan en kolo de botelo. Mi bruligis la kandelon, kaj la pala lumo strebis por plenigi la vastan cxambron. En la fora angulo estis granda lastjarcenta lito. Kelkaj kadukaj mebloj staris dise kaj senorde en la cxambro. En la cxambromezo kriplis kruda tablo el simpla ligno. Mi iris al la lito kaj levis la litotukojn. Ili estis meze puraj, sed malseketaj.

Ni sidigxis sur la lito. La silento estis inkuba. 'Dank' al Dio temas nur pri unu nokto," mi diris al Bert. 'Mi deziras nur vidi la matenon," li respondis. Ni parolis dum iom da tempo flustre. Mi ne scias, kial ni flustris, sed io malemigis nin liberigi la vocxon. Fine mi diris: 'Ne utilas sidi cxi tie, ni ecx ne ricevos tason da teo, kaj mi estas laca. Kvankam estas frunokte, mi sugestas, ke ni enlitigxu, cxar almenaux estos pli varme sub la litotukoj,"

Mi iris al la pordo por alporti mian valizon. 'Cxu vi formovis mian valizon? mi demandis al Bert.

,Ne, jen gxi estas, cxi tie apud la sxrankego," li respondis.

,Sed mi lasis gxin apud la pordo, kiam ni eniris!

,Ne blagtimigu min," respondis Bert.

,Timigi vin? Mi certe ne estas en humoro tion fari. Estas tre strange; sed, kredunekredu, tiu valizo iel sin movis,"

,Hu, mi ne sxatas cxi tiun domon," Bert plendis.

Ni ambaux silentis dum senvestigxo, cxiu en siaj pensoj. Mi metis la kandelon sur tableton apud la lito kaj metis alumetskatolon apuden. Bert enlitigxis unue kaj kusxis cxe la mura flanko, kun la vizagxo al la muro. Mi enlitigxis kaj fumis cigaredon, kaj post tio mi etendis la manon kaj estingis la kandelon. Mi vagpense rigardadis la kandelon dum duonminuto, kaj je subita konstato mia hararo hirtigxis, la sxvito gutigxis sur mia frunto, kaj mia skalpo farigxis tavolo da glacio. La kandelo staris morte senflama, sed la kandellumo dauxris. Antaux ol mi povis trovi la vocxon por atentigi Bert, la lumo pograde estingigxis,"

Mark pauxzis, visxis la frunton per posxtuko, kaj timo je la rememoro estis videbla en liaj okuloj. Li dauxrigis:

"Mi decidis ne timigi Bert per sciigo, kaj jxuris al mi nepre ne endormigxi. Sed, kiel okazas ofte, kiam oni ne volas dormi, miaj okuloj pezigxis, kaj mi ekdormis. Subite mi estis skue vekita per vekriego. Estis Bert. 'La lito sxvebas!T li kriis. 'Ho Dio, gxi sxvebas! Terurite mi min krocxis al la lito, kiu sxvebis kaj balancigxis tiom, ke mi preskaux elfalis. Ni ambaux saltis el la lito, kvazaux pusxite de risorto. Mi palpis agite en la mallumo por la alumetoj, kaptis la skatolon, sed tiom tremis, ke mi preskaux ne povis fajrigi la alumeton. Fine mi ekbruligis la kandelon. Ni rigardis la liton.

"Gxi ne movigxas!" diris Bert tra klakantaj dentoj. "Mi eliros tuj: prefere tramarsxi la stratojn ol tranokti cxi tie!"

Mi diris nenion, penante instigi mian kuragxon.

"Momenton, Bert; ni ne estu infanoj. Fantomoj ne ekzistas. Certe estas iu en la cxambro, aux ia kasxita mekanismo. Ni esploru!"

Ni rigardis sub la liton kaj esploris la cxambron. Bert iris al la granda sxranko kaj malfermis la pordon. Subita ekkrio fendis la silenton. Mi staris sxtonigita. El la sxranko pasxis skeleto. Gxi faris du pasxojn al ni, iom klinis la kapon, etendis la brakon kaj diris: "Cxu vi ricevis vian senpagan specimenon?"

Cxiuj ekridegis. Ekstravaganca blago! Tiaj estas la bazaruloj.

8. VIRINA LANGO BUCxAS SEN SANGO.

Finfine, la malferma dato de la foiro. Kvankam la malferma horo estis la dua posttagmeze, mi estis en la pretigita stando je la deka matene. Mi malpaciencis. Ree mi kontrolis cxion: — kokidoj, graso, cepoj, terpomoj, karotoj, napoj, brasikoj, poreoj, prunoj, sukero, salo, sxinko......Tiel ofte mi kontrolis cxion necesan, ke la listi de necesajxoj komencis ripetigxi senvole en mia menso. Mi jam arangxis kun mezagxa viro, kiu gxenerale helpis en la oficejo, ke li venu post sia taglaboro por helpi min.

Je la dekdua mi havos rendevuon kun Anne cxe la stando. Mi ankoraux ne vidis sxin. Problemo estis: kiel arangxi pagon por sxi? Mi devos promesi al sxi difinitan salajron; sed mi ne sciis, kiom mi mem enspezos. Sed tiun problemon mi decidis lasi, gxis mi parolos kun sxi.

La antauxan tagon, kun la helpo de Frank, mi estis ordiginta la standon. Gxi ampleksis ok futojn longe kaj ses largxe, kaj havis servotablon, kun gasringo en la mezo. Gxi estis efektive maloportuna por la vendo de kuiriloj, kvankam mankis tiam al mi la sperto por konstati tion.

Iom post la dekdua Anne envenis kaj prezentis sin. sxi estis bela, buklahara junulino, tre placxaspekta, sed havis preskaux trudan parolmanieron, kiu venis neatendite kaj kontrauxdire de tiu cxarmaspektulino. Sxi sciis paroli krudsincere sen kauxzi ofendan senton. Estas malfacile vortbildigi sxian unikan parolmanieron. sxiaj vortoj per si mem estis ofende rektaj; sed sxi mienis afable, ecx ridete, kaj sxiaj vortoj efikis nur agrable kaj naivhoneste.

Bela, gracia, mezalta junulino sxi estis. sxia hauxto havis delikatan persikan kvaliton; sxia nazeto, la naturrugxaj lipoj, la esprimplenaj avelkoloraj okuloj kaj viva brunbukla hararo prezentis sume allogan bildon.

"Montru al mi la varon!" sxi diris.

Mi klarigis mallonge, kiel oni enmetas la diversajn kuirajxojn, kaj dauxrigis: "Nu, se oni volas kuiri rizpudingon, oni —"

"La detaloj ne gravas," sxi interrompis. "Nuntempi ili ne estas necesaj...... Cxu oni povas acxeti la kuiriloi aliloke?"

"Jes, cxe la oficejo: la adreso estas sur la disdonaj flugfolioj"

"Ni diru, ke oni povas acxeti ilin nur cxi tie, kaj ni kasxu la flugfoliojn."

"Cxu la flugfolioj ne ege valoras por reklami?"

"Jes; sed kiam persono havas la flugfolion en la mano, estas tre malfacile vendi, cxar li havas preta la pretekston por prokrasti la acxeton anstataux tuj decidigxi. Se personoj ne decidas, kiam ili estas entuziasmigitaj per. la ekspono, ili ordinare ne acxetas poste. Miloj da flugfolioj alportos manplenon da mendoj al la oficejo, kaj perdigos grandan kvanton da mendoj cxe la stando. Kiom kostas la kuiriloj?"

"Ili trovigxas en kvar ampleksoj, kiel vi vidas, kaj li prezoj estas 35, 45, 55 kaj 65 sxilingoj."

"Pli bone, se ni plialtigus la prezon," sxi diris.

"Ne, la firmao ne permesus; la prezo estas fiksita."

"Nur sxajna altigo," sxi diris. "Komprenu: ni aldonos...hm......eble sep sxilingojn al la prezo, sed diros, ke dui la foiro la kliento profitos sepsxilingan rabaton per tuja acxeto!"

"Konsentite!"

Mi konstatis, ke sxi estos tre valora helpantino.

"Cxu vi volas, ke mi kuiru?" sxi demandis. "Ne, mi kuiros kaj eksponos, kaj vi helpos al mi vendi."

"Kaj kiom vi pagos?"

"Mi ankoraux ne decidis, mi volas pridiskuti tion; do mi proponas, ke ni iru al la foira restoracio por tagmangxi, kaj tie ni povos samtempe fari la arangxon."

Cxe la mangxotablo mi komencis necerte: "Pri la salajro, nu, dependas......

"Dependas de kio?" sxi jxetis kun suspekta rigardo.

Mi ridis. "Ne, ne de tio, tute ne estas tiaj kondicxoj. Auxskultu momenton, kaj mi klarigos la situacion. La kuirilo estas bona, kaj mi bone scias eksponi gxin. Mi certas, ke la vendado estos granda. Sed mia estro ne pagos al mi salajron. Li pagos bonan procenton, sed mi mem devas pagi la helpantojn. Jen la situacio. Nu diru: kiom vi postulas, frauxlino Millar?"

"Tri pundojn semajne plus procento."

"Nu, frauxlino Millar......"

"Anne suficxas."

"Bone. Nu, Anne, mi neniam laboris en foiroj, kaj ne scias kion atendi. Mi volas pagi vin inde, cxar mi antaux-vidas, ke vi estos tre necesa al mi kaj ke via faka sperto estos tre valora. Tamen estus sensence promesi al vi altan pagon, kiam mi ne certas, ke mi povos plenumi tiun promeson. Mi deziras, ke vi fidu je mi. Mi scias, ke mi postulas multon, cxar vi ne konas min; sed kredu min, mi neniam fitrompis dum mia vivo. Mi nun posedas kelkajn pundojn, sed jam promesis du pundojn al iu, kiu venos helpi dum kelkaj horoj vespere. Nu, mia propono estas, ke mi pagu al vi kvin pundojn por la dauxro de la foiro. Pri la cetero, dependos kiel bone ni komercos; sed se la afero prosperos kiel mi certas —, mi pagos al vi pli ol vi atendas. Do, kion vi pensas, Anne?"

Anne pensis momenton kaj diris:

"Vi sxajne estas sincera homo, do mi akceptas; sed se vi trompos min, mi dissxiros la standon kaj volvos gxin peco post peco cxirkaux vian kolon. Mi estas terura persono, kiam oni kolerigas min, do estu bone avertita!"

Ni ambaux ridis, cxar malgraux sxiaj paroloj sxi sxajnis tre bonhumora knabino. Sxi etendis la manon kaj diris: "Donu al mi du pundojn nun."

Mi donis la du pundojn.

"Farita via faro, nun adiaux, mia kara!" sxi diris sxerce.

9. TRAFAS PUGNO PUGNON

Estis kvarono post la dua horo. Vizitantoj jam trapasxis malrapide, rigardante tion kaj tion. Mi estis prete vestita en kuirista uniformo. Anne komencis krianonci:

"Gesinjoroj, venu cxi tien kaj vidu la plej mirindan kuirilon, kiu kuiras cxion sen atento kaj sen akvo! Venu, venu — tuj la eksponado komencigxos."

Mi staris preta por komenci. La preterpasantoj rigardis sed ne haltigis la pasxojn. sxi kriis denove kaj denove, sed la vizitantoj ne haltis. Anne kaj mi rigardis unu la alian.

"Ni provu alian manieron," mi diris. "Anne, vestu vian surtuton kaj cxapelon, kaj staru antaux la servotablo, rigardante atente, kaj mi sxajnigos komenci." sxi tion faris. Mi fandis la grason en la kuirilo kaj komencis rosti kokidon. Du personoj haltis, rigardante scivoleme. Mi ne rigardis al ili, sed tenis miajn okulojn cxe mia laboro. Aliaj vizitantoj venis. Cxiuj rigardadis. Mi ne parolis. De sub la palpebroj mi vidis Anne, kiu pograde movigxis flanken por doni vidon sen malkvietigi la areton da personoj, Mi prenis la kokidon el la kuirilo kaj tenis gxin klare videbla en la mano, por stimuli la intereson. Mi remetis gxin, levis montre teleron da terpomoj, unuafoje alrigardis la cxeestantaron, kaj komencis paroli per intima tono. Mi enmetis la terpomojn sur la fundon por ilin rosti. La aro pligrandigxis, kaj mi lauxtigis la vocxon. Sinsekve mi enmetis cepojn, karotojn, bolterpomojn, poreon, pudingon, brasikon, prunojn; poste mi prenis alian kuirilon kaj komencis klarigi. Necesis unu horo, gxis la tuta mangxo estos preta. Ju pli mi parolis, des pli mi entuziasmigxis. Mi enmiksis humorajxojn, por ke la tempo pasu sentede. Neniu movigxis. La homoj amasigxis. Tiuj cxe la ekstera rando de la amaso strecxis la kolon por vidi. Miaflanke, mi tenis la kuirilon alte, por ke ankaux ili povu vidi. La mangxajxo finkuirigxis. Mi deprenis la kovrilon, montris pladon post plado, entuziasme priskribante la bonecon, belecon, perfektecon de la kuirajxo, kaj cxe la perfektaj, orkoloraj, rostitaj terpomoj mi tiom fervori" gxis, ke mankis al mi vortoj kaj mia busxo nevole etendigxis je largxa rideto.

Anne staris flanke, preta kun la mendokajero. La eksponado finigxis, kaj ni rikoltis mendojn. La afero sukcesis. Denove mi komencis, kaj ree kaj ree. La mendoj enfluis. La tehoro jam pasis, sed mi ecx ne pensis pri temangxo aux ripozo. Italo, kiu vendis marmorajn statuojn cxe la proksima stando, avertis min: "Vi ne povas tiel dauxrigi, vi perdos la vocxon." Sed mi ne atentis. Poste en aliaj foiroj mi konstatis, ke bonsxance mi estas iom escepta, cxar malgraux forta kaj dauxra vocxostrecxo mi neniam perdis la vocxon.

Anne pruvis, ke sxi estas bonega vendistino. Per sia rekta maniero sxi kaptis mendojn sen perdi tempon. Se oni demandis, kiel kuiri specialan mangxon, sxi diris: "Cxio estas klarigita en la kuna recepta libro," kvankam la libro efektive ne tauxgis, cxar gxi pritraktis usonajn pladojn. Se kliento ne kontentigxis per tiu evitklarigo, sxi unue enskribis la mendon, kaj poste sendis la klienton al mi por klarigo. Mi trovis ke klientoj, kiuj venis en la fino de la eksponado, ne klare sciis kion ili acxetis de Anne, kaj pridemandis al mi. Mi auxdis Anne vendi al iu. Kun la mendolibro en la mano sxi rapide enskribis la daton, dirante rekte:

"Kiun amplekson vi deziras?"

"Mi ne deziras......"

"Jes, vi ja deziras...... Kiom da personoj en la familio?"

"Kvin, sed......"

"Bone, la kvindekkvin-sxilinga amplekso," sxi trudis, skribante. "La nomon?"

"Sed mi ne......"

"Mi petas, la nomon? Kaj la adreso? — Dankon. — Bonvole, kvindekkvin sxilingojn,"

"Mi ne havas cxe mi kvindekkvin......"

"Kiom vi havas?"

"Nur kelkajn sxilingojn."

"Bone, dek sxilingoj suficxas kiel antauxpago. Dankon...... Jen via kvitanco. La cxefkuiristo instruos al vi pri gxi...... Dankon!"

Mi konstatis, ke cxiu havas sian propran stilon vendi, kaj ke unu ne povas vendi, uzante la stilon de alia. Mia maniero estis, klarigi pri la kuirilo kun emfazo sur la ekonomio kaj laborkajnutrajxa sxparo, dum mi atendis la gxustan momenton por glate enskribi la mendon en la libro. David, la helpanto, uzis alian manieron. Li parolis konfidence kaj patre per skota dialekto, kaj ofte metis la brakon cxirkaux la sxultron de virino. Tiu ago ne estis tro familiara aux ofenda, kiel gxi estus, se aliulo farus gxin.

Cxe alia stando estis alispeca kuirilo, nova al mi. Gxi kuiris rapide per premita vaporo, kaj kiam la vaporo atingis certan gradon de varmo kaj premforto, fajfilo avertis, ke la kuirgaso nepre devas esti fermata, kaj ke la mangxo estas prete kuirita. De tempo al tempo mi auxdis fajfilon, sed mi estis tro okupita por enketi pri tiu kuirmetodo.

La maniero, kiun ni uzis por kauxzi la arigxon de personoj, atentigis min pri la sxafsimileco de la homoj, kaj multe interesis min studi praktike la amaspsikologion.

Cxe apuda stando oni vendis novforman specon de raspilo por erigi panon, fromagxon ktp. Post la ekspono necesis nur ke iu acxetu unu raspilon komence, kaj sekve multaj acxetis; sed se iu ne komencis tuj, la rezulto estis senvenda. Aux multo, aux nenio. Cxiuj sxafe sekvis unu la alian. Cxe la fino de la ekspono mi vidis, ke la bazarulo disdonas plurajn raspilojn inter la cxeestantaro, invitante al cxiu ekzameni gxin. La bazarulo klarigis al mi, kial li faras tion. Se li ne farus tion, cxiu forirus cxe la fino de la ekspono, lasante al li nur suficxe da tempo por fari unu-du vendojn. Sed se kliento havas raspilon en la mano, li staras stulte, tenante la ajxon, kaj ne havas la iniciativon remeti gxin sur la servotablon. Tiel li atendas, gxis la vendisto elmanigas la raspilon, kaj vendas gxin al li. Estis strange vidi tiujn homojn stari tie dum kvin gxis dek minutoj kvazaux katenitoj. — Unu posttagmezon antaux la fermo de la foiro mi auxdis rauxkan, blasfeman vocxon, kiu kriis ion pri sxtelo de sandvicxoj. Mi vidis la sortdivenistinon kun pugnigitaj manegoj kolere preterpasi. Sxi estis preskaux viraspekta virinego, kun pezaj trajtoj kaj muskoloj kiel profesia luktisto. Mi konis sxin lauxvide kaj kelkfoje vidis sxin duonebria. Anne eksplodis de rido.

"Kio estas, Anjo?" mi demandis.

Sxi ne povis respondi pro senpoviga rido. Tiom sxi ridis, ke mi ne povis ne ridi akompane, kvankam mi ne sciis pro kio.

"Ha, ha, estas tiel komike!" sxi diris. "Povra Mary,

Sxi preskaux mortas pro timo...... Sxi ne sxtelos refoje......

Ha, ha, ha!"

"Sed klarigu, Anjo!"

Anne visxis la okulojn. "Mary, tiu naiva knabino, kiu laboras cxe la meblostando, eniris la budon de la sorcxistino por ekkoni sian estontecon, sed neniu enestis. Vidante du sandvicxojn tie, sxi mangxis ilin. Nun sxi preskaux mortas pro teruro, cxar sxi timas, ke la sorcxistino eltrovos la sxtelinton per konsulto de sia kristalglobo. Kompatinda naivulino.

Iun tagon mi parolis kun Mark, kiam Bert venis kaj diris:

"Via konkuranto uzas acxan taktikon kontraux vi. Li parolas publike kontraux via kuirilo."

"Kiu?" mi demandis.

"Premo, kiu sponas la premkuirilon."

Mi iris rekte al la stando de la premkuiriloj. Mi ne sciis, ke la malbonfama Premo estas en la foiro, nek atentis, ke la nomo super la stando estis "PREMO COOKER CO." Mi bolis interne.

Premo estis eksponanta; apud li staris aliulo. Mi kasxis min malantaux la publiko kaj apenaux povis vidi Premon inter la kapoj de la antauxstarantoj. Li sxajnis iom ebria. Li estis vestita per kontrauxdira uniformo. Li portis barbiran longan jakon kaj kuiristan cxapelon, kaj estis nerazita. Mi auxdis:

"cxu vi sciasx? Vi neee sciasx?" kaj li antauxen klinigxis kaj etendis la brakon preskaux pusxante la montrofingron en la okulojn de la proksime starantoj. "Mi gajnisx deksxep medalojn pro kuirado. La regxa mosxto acxetisx tri kuiriiojn sxole por kuiri sxekek......sxekigitajn prunojn poi la princino. Esxtu sxingardaj kion vi acxetasx. Sxitiu kuirili esxtasx el sxsxtalo, ne alu......mumio! Aluminio venenosx vin...... Miloj da homoj mortasx sxiutage pro mangxado ei aluminio." Kaj tiel li dauxrigis. Videble li sciis nenion pri kuirado. Li mensogis kaj fanfaronis kaj ecx insultis, kaj havis tre diktatoran manieron, sed je mia surprizo li vendis.

Mi furiozis. Mia varo ja estis aluminia. Mi reiris al mia stando kaj komencis eksponi. Mi rebatis senkompate. Mi ridigis la auxskultantaron pri li kaj lia kuirilo. Mi klare aludis lin, sed menciis neniun nomon. Gxiara dum mia parolado, kiam mi auxdis la ss-s-s de la eskapanta premvaporo, mi interrompis mian diskurson kaj parolis jene:

"Ni honeste vendas. Cxi tiu kuirilo kuiras gxuste, gxi ne plenversxas la mangxajxon per akvo, gxi ne kacxigas la mangxon aux detruas la vitaminojn per tro altgrada varmo. Gxi simple bone kuiras. Gxi ne" (kaj mi metis manon al la orelo auxskulte, gxis la ss-s altigxis al akra fajfo) ',"gxi ne (piiiip!) muzikai Unu tagon venis tiu ulo, kiun mi jam vidis kun Premo. Li anoncis, ke li estas agento de la PREMO-Kompanio. Li diris: "Sxajnas, ke vi propagandas kontraux nia kuirilo?"

"Mi parolas kontraux kuirmetodo, mi ne mencias vian nomon,"

"Mi venis por postuli, ke vi pritraktu sole vian varon, ne nian,"

"Ho, cxu? Kiam via eksponisto venene pikis kontraux mi, vi estis tute kontenta; sed nun, kiam mi rebatas, vi ekatentas. Vi komencis ion, kio resaltis sur vin, kaj nun vi plendas. Tenu vian konsilon, sed la batalo dauxru,"

Kelkajn tagojn antaux la fino de la foiro, la PREMO-stando estis forlasita. Premo forkuris kun enspezita mono, kiu apartenis al lia estro.

Antaux la fino de la foiro mi konstatis, ke nia stando estas tro malgranda, Personoj telefonis al la oficejo plendante, ke ili ne povis vidi la eksponon. Anjo diris, ke estas eblaj klientoj cxe la malantauxo de la publiko, al kiuj sxi ne povas vendi, cxar ili ne povas atingi nin. Mi ne sciis kion fari. Sxi diris:

"Mi havas ideon. Kontraux ni estas stando de la urba tramvoja kompanio por livero de pakajxoj. Estas du junuloj, kiuj prizorgas tiun standon. Mi iros kaj iel havigos permeson uzi tiun standon je la fino de cxiu spono."

"La ideo estas bona, sed oni ne permesos," mi diris.

"Lasu min fari," sxi diris kaj iris al la stando. Per cxarmaj kaj koketaj manovroj sxi havigis la permeson, kaj post tio mi kaj David rikoltis cxe nia stando, kaj sxi cxe la kontrauxa stando.

Venis la fino de la foiro. Mi kalkulis. Entute la kurtagxo sumigxis je pli ol sepdekdu pundoj. Mi donacis tri al David gratifike, dudek al Anne, kaj restis al mi preskaux kvardek, post dekalkulo de la jam pagitaj salajroj. Kvardek pundoj! Post tio cxi, nepre foiroj; ne plu pordoj. Anjo estis kontentega.

10. VIRINA RIDETO PLI KAPTAS OL RETO.

La postan tagon Anjo kaj mi laboris pakante cxion preta por transporto al la oficejo. Lacaj kaj malpuraj ni sidis sur la pakitaj kestoj. Mi ege sxatis Anjon. Sxi estis gajhumora kaj sprita. Sxia facila rido estis cxiam preta sur sxiaj lipoj, Fininte cxion, ni kune promenis hejmen. Sxia vojo estis samdirekta kiel la mia gxis iu punkto.

"Kiel vi intencas pasigi la vesperon?" mi demandis.

"Mi ne scias," sxi diris. "Kion vi intencas fari?"

"Mi unue iros hejmen, lavos kaj ordigos min, eliros por temangxeto, kaj post tio frandos iom da opio."

"Opio?" sxi diris, sxokite.

"Ne sxokigxu," mi diris. "Mi uzis la vorton figure. Mia opio estas tre milda speco. Gxi estas la kino, kie mi povas vivi provizore en aliaj medioj kaj forgesi la panakiran lukton. Cxu vi eble akompanus min?"

"Volonte, sed tempo iom mankas. Kial ne veni al mia apartamenteto? Gxi estas pli proksima kaj cxio estas tre oportuna. Ni povos nin pretigi, kaj se fama cxefkuiristo bonvolos helpi min prepari la temangxon, ni povos sxpari tempon."

"Bonege, dankon pro la honoro!"

Sxi havis belan apartamenton, kun konvena kuirejo, malgranda bancxambro, litoplussidocxambro, kaj mangxo-cxambro. Varma akvo abundis cxe la krano. Mi lavis min, dum sxi gxenerale ordigis kaj fritis mangxon.

"Nu," sxi diris, "vi infuzu la teon. Cxu vi kapablas tion fari?" sxi sxercpikis. "Ne necesos longe al mi tualeti. La mangxo estas preta en la forno. Mi bedauxras ke estas nur fritita kolbaso, sed ni povos plensxtopigxi per fromagxo ktp., cxu ne? Jen gazeto por via distro. Vi povas cxiam kredi la verecon de...... la dato." Post la mangxo mi helpis al sxi lavi la vazojn, kaj tion farinte ni sidis en la sidcxambro, ekbruligis cigaredon kaj enrigardis la gazeton por decidi pri inda filmo. Sxi elektis amdramon, sed mi preferis alian titolon.

"Mi ne multe emas al tiu amsurogato. Se temas pri amo, mi preferas ion pli realan ol varon el la Hollywood fabriko." Tamen mi cedis al sxia gusto.

Mankis dudek minutoj gxis la komenco de la programo, kaj la elektita kino estis tute proksima. Ni dauxrigis la fumadon, komforte sidante unu kontraux la alia.

"Cxu vi sxatas mian apartamenton?" sxi demandis.

"Treege," mi respondis. "Kaj gxi estas gxuste arangxita. Mia logxejo estas acxa kaj neoportuna. Mi intencas sercxi alian. Mi sxatus trovi apartamenton kiel cxi tiu, kie dommastrino ne kontrolas cxiam cxiun movon. Vi ne konas okaze tian apartamenton, cxu? Ju pli simila al cxi tiu, des pli bone,"

"sxajnas, ke estas io familiara en la direkto de cxi tiu konversacio," sxi koketis.

"Ne necese," mi diris. "Sed la ideo ne estas malplacxa al mi."

"Nu, nu," sxi diris admone. "Mi ja sxatus vian societon, sed mankas loko cxi tie, kaj cetere cxi tie estas nur unu lito."

"Do?" mi demandis sugestie.

"Do?" sxi ehxis cxarmhontete.

"Do!" mi diris decide.

Ni ne iris al la kino tiun vesperon.

11. PETRO RIFUZAS, PAUxLO EKUZAS

Kiam mi vekigxis la postan matenon, mi vidis Anjon gracie preparanta la matenmangxon. sxi portis cxarman, flordesegnan antauxtuketon cxirkaux la talio kaj kantzumis, dum sxi pasxetis okupe. Sxiaj kasxtankoloraj bukloj dancis cxe cxiu pasxo, sxiaj brunaj okuloj spegulis kontentecon.

"Fine vi vekigxis," sxi diris. "Vi certe amas vian liton."

"Mi pli amas nian."

"Ni mangxos cxi tie. Estos pli varme."

"Ha, belan fajron vi kreis! cxu gxi ekbrulis akcidente? Mi neniam vidis virinon, kiu scius bruligi fajron. Mankas al ili la racio. Ili ne povas kompreni, ke fajro bruligas aeron, ne lignon kaj karbon."

"Bone, spertulo. Tio estos via laboro estonte."

Mi prizorgis mian tualeton, okulsekvante sxiajn movojn.

"Cxio preta," sxi pepis.

Mi venis al sxi tute proksime kaj rigardis en sxiajn okulojn. Mi cxirkauxbrakis sxin kaj premis sxin strecxe al mi.

"Nu, nu," sxi admonis. "Ne denove."

"Cxu mi ion diris?" mi protestis kun kvazaux-senkulpa tono.

"En cxi tiu proksimeco ne necesas ke vi parolu — kaj cetere oni ankaux devas mangxi......sciu!"

"Kia stranga ideo! Tamen por ne kontrauxstari vin, kara mia, mi ecx mangxos."

Poste mi iris al mia logxejo, sciigis la dommastrinon ke mi malluas, kaj de tie mi iris al la oficejo.

Sinjoro Thorsen esprimis sian kontentecon pri la sukceso de la foiro.

"Jes," mi diris. "Foiroj solvas la problemon. Ni devas uzi tiun merkaton." "Certe. Mi luos standon venontan novembron en Waverley Market."

"Venontan novembron?" mi balbultis. "Sed, sed...... estas foiroj ankaux en aliaj urboj."

"Sendube, sed ni cxiam komercis en cxi tiu urbo, kaj ne povus entrepreni aliloke. Mi bedauxras, sed ni ne estas organizitaj por tutlanda entreprenado."

Mi ne respondis, sed mi igxis malalthumora. En la apartamento mi rakontis al Anjo la verdikton de Thorsen.

"Ne malkuragxigxu," sxi diris. "La vivo estas tia, kaj oni povas nur agi laux la cirkonstancoj. Ni acxetu kuirilon por la hejmo, la firmao certe vendos gxin al ni je la pogranda prezo. Tiam ni povos lasi la mangxon, kaj dum gxi kuirigxos, mi povos helpi al vi kolporti. Se ni kunigos niajn vendojn, ni pli facile atingos la kvanton, kiu havas la plej altan procenton. Mi certas, ke sinjoro Thorsen permesos tion."

Sinjoro Thorsen konsentis. Ni kune kolportis, kaj sxia kunesto gajigis la laboron. Anjo frapis cxe unu flanko de la strato, kaj mi cxe la alia. Sed mi jam perdis iom de la obstino pri mendakiro. Mi sopiris la foirojn. —

Tempo pasis. Estis jam frua februaro. Iom laca mi eniris la apartamenton. Estis sabata posttagmezo. Anjo kutime ne laboris sabate, cxar tiun tagon sxi uzis por prizorgi hejmajn aferojn kaj acxeti por la semajnfino.

Kiam mi eniris, sxi staris en la mezo de la planko kun la manoj malantaux la dorso. sxia kapo klinigxis al mi, kaj sxiaj lipoj pintis burgxone.

"Kisu min!" sxi diris.

"Volonte."

"Ha, sed la kiso estos por io speciala."

Senenkete mi solene plenumis la postulon. Sxi metis fingropinton sub la mentonon kaj parade riverencis. (Ankoraux mi ne povis alkutimigxi al la diferenco inter Anne cxe komerco, kaj Anjo la kunulino.) Anjo sekvigis sian riverencon per prezento de flugfolio. Mi rigardis gxin:

"Bela donaco!" mi ironiis. "Gxi estas reklamo pri konkurenca senakva kuirilo."

"Jen sagxa viro!" sxi diris. "Cxu via cerbo iris promeni? Cxu vi ne komprenas, ke tio estas sxanco? Tiu kuirilo apartenas al Londona akcia kompanio, eble potenca. Mi vidis gxin en fenestro de ferajxisto kaj akiris tiun flugfolion. Nu, se tiu firmao vendis al butikisto cxi tie, gxi nepre komercas landskale. Cxu necesas klarigi plu? Ni skribu al la adreso sur la flugfolio pri nia foira vendado kaj petu dungon!"

Cxe konstato de la sxanco, kiu sin prezentas, mi entuziasmigxis. Tiun vesperon mi zorge redaktis leteron ai la firmao "V.I. KERR & Co. Ltd." pri gxia "KUKOL" senakva kuirilo, kaj pri nia vendosperto. Du tagojn poste venis la respondo: specimena kuirilo kaj letero kun salajraj detaloj kaj propono pri tuja intervjuo kun direktoro de la firmao.

"Tiu firmao ne dormas," mi diris al Anjo.

12. INTER LUPOJ KRIU LUPE!

Nigra volba cxapelo, rigida blanka kolumo, nigra kravato, nigraj jako kaj vesxto, nigra, blankstria pantalono, grizaj gamasxetoj kaj malhele griza surtuto. Tiel mi estas vestita. Mi trovigxas en Berwick-on-Tweed cxe la skota-angla landlimo. Mi nun estas unu el la granda armeo da vojagxantaj komizoj. Cxiu batalanta por plusxtopi jam plensxtopitajn butikojn per varoj. Cxiu leginta vendinstigajn librojn, brosxurojn, gazetojn, artikolojn, kiuj instruas kiel krei merkaton. Cxiu studanta kiel vendi al butikistoj (kiuj ne povos revendi al la senmona publiko). Cxiu leganta en la gazetoj, ke plej alta devo estas vendi kaj vendi sencxese por tiel krei negocon kaj prosperon, kaj cxiu el ni evitanta artikolojn en apudaj gazetkolonoj, kiuj proklamas ke la nepra vojo al la prospero estas per minimuma acxeto kaj maksimuma sxparo.

Cxie en vilagxoj, urboj kaj urbegoj ni migras kun la firmovizitkartoj cxiam pretaj en facile atingebla posxo, la mano cxiam preta por grava manpremo, la imponesprima masko fiksita sur la vizagxo. Ne por ni estas destinitaj la pordoj pusxitaj kontraux la vizagxon. Lauxvide ni prosperas. Ne acxklasaj kolportistoj oni konsideras nin, sed dignaj agentoj de komercaj firmaoj. Survoje kaj en modestaj hoteloj ni renkontigxas. Ni estas gravaj anoj de la vendkomiza frataro. En la hotelaj sidcxambroj ni interparolas pri aferoj kaj mensogas pri grandaj akiritaj mendoj. Ni parolas pri la granda komerca plibonigxo, kiun la naciaj statistikistoj cxiam heroldas. Kuragxon ni donas unu al la alia. Frate ni kuntrinketas bieron kaj rakontas spicajn rakontojn.

Kaj kelkaj el ni ja prosperas...... prosperas gxis tiu grado, ke ni ne plu estas devigataj kelkafoje kasxe eviti mangxon. Prosperas suficxe por sendi suficxon al la edzino. Precipe tiuj el ni, kiuj vendas agnoskitajn varojn. Kaj la ceteraj? En la hoteloj ili ne estas distingeblaj inter la aliaj; sed kiam ili estas solaj, sur la strato aux en la litcxambro, la masko defalas kaj zorgo estas videbla. Oni povas legi iliajn amarajn pensojn: "Cxu la firmao estos kontenta pri la mizeraj mendoj? Cxu la firmao ne maldungos? Kiel kompili leteron por kontentigi la firmaon? Kiel enleterigi optimismon, kiun oni ne sentas? Kiel sendi suficxon al la edzino, por ke sxi ne vivu mizere? Kiel acxeti sxuojn por anstatauxi la portatajn, kiuj senhonte malkasxas la mankon de prospero?"

La industria krizo peze funebras malgraux la statistikistoj. Kelkaj butikistoj aux firmacxetistoj gxentile klarigas al ni, ke pro malbona negoco ili ne plu povas acxeti. Aliaj sin kasxas malantaux sekretariinoj, kiuj baras la vojon, Kaj kelkaj senkompate pretekstas okupigxon, kaj igas la komizon ree kaj ree reveni vane.

En mia nova ofico de komizo mi ne prosperis. Io mankis. Kiam mi renkontis en Edinburgo la direktoron de V.I. Kerr, mi arangxis ke mi vendu al butikoj provizore, komencante en Edinburgo kaj sekvante urbojn laux la orienta flanko de Britujo cxiam suden, celante Londonon. Lauxkalkule mi atingus Londonon en marto kaj komencus eksponi en la Londona foiro "Ideal Homes" (Idealaj Hejmoj). Post la intervjuo kun la direktoro mi iris hejmen kaj klarigis la arangxon al Anjo, aldonante, ke el mia salajro de kvar pundoj plus eta procento mi sendos, kiom mi povos, al sxi, kaj ke en marto sxi venos al mi en Londono por kunlabori en la foiro. Anjo estis komprenema pri mia foriro kaj optimisma pri la nova laboro.

Dum mia foresto mi skribis regule al Anjo kaj malkasxe rakontis pri mia malbona vendado. Sxi senprokraste respondis, kaj sxiaj leteroj estis hele kuragxigaj, kaj ili malpezigis mian solecon.

Tiel mi atingis Berwickon-Tweed. Cxe tiu punkto mi decidis, ke mi devas sxangxi mian vendmanieron. Kiam mi komencis vendi al butikistoj, mi ne troigis, sed tute sincere klarigis pri la kuirilo, cxar mi kredis, ke aferistoj estas lertaj kaj sagacaj kaj entute supera raso. Sed tiu maniero ne efikis. Do de nun mi komencis ekspliki per la sama maniero, kiun mi uzis cxe la publiko. Mi eniris butikojn radiante pro entuziasmo, mensogis pri la jam mendita kvanto, paroladis, gestis kaj troigis senbremsi ...... kaj mi sukcesis! Mi dauxrigis tiun metodon, kai vendis tri, ses aux ecx dekdu cxe preskaux cxiu ferajxisto. La grandan jugx-superecon mi ne trovis cxe aferistoj. Do tiel mi dauxre agis, lauxvicante la urbojn Newcastle, Sunderland, West Hartlepool, Middlesbrough, Stockton, York, Sheffield, Chesterfield...... Cxiam suden. Fine mi atingis Plurtown.

13. SONGxO TERURAS, SONGxO FORKURAS.

Estis la sesa vespere, kaj mi ne sciis kiel distri min.

Mi estis en Plurtown...... Plurtown......? "Mi boni konas la nomon de tiu urbego," mi pensis. ........Nu, estas io......Kio gxi estas? Strange kiel la memoro evitas.

Mi tiom pensas pri aferoj lastatempe, ke la memoro ellasas. Jes, nun mi rememoras! Estas Esperantogrupo en cxi tiu urbo, jes — kaj ankaux en multaj urboj, kiujn mi jam trapasis. Ho, stultulo! Mi perdis la sxancon gxui eliziajn vesperojn."

Tuj mi enketis. Mi estis bonsxanca. Tiun saman vesperon okazos kunveno je la oka. Mi malpaciencis. La du longaj horoj fine preterpasis per trenaj piedoj. Je la oka mi iris al la Esperanta grupejo. Mi eniris la kunven-cxambron. Mi restis gxis la deka horo, kaj mi iris hejmen kun forta sento de deprimo. La acxa prononcado, la manko de viveco kaj esprimkapablo, la malmulteco de Esperanta parolado, la "busxado," pri la interna ideo — dum mankis cxia ideo pri la esenco de la lingvo: cxio pezigis mian koron.

En la hotelo mi mangxis auxtomate, pensante pri la samideanoj, kiuj nescie mokadis la lingvon. Ne temis pri lernantoj — mi mem estas lernanto —, temis pri io pli grava. Mankis sento pri la lingvo. Mankis konstato ke gxi ne estas nura kodo por balbuti kutimajxojn. Mankis konstato pri gxia esprimkapablo kaj plensanga viveco, matureco kaj digno. Mankis kompreno, ke gxi devas esti prononcata laux siaj propraj reguloj, ne per mez- kaj sudanglaj misprononcoj devenantaj el malklera aroganteco. Jen kio incitis: la paralizanta memsuficxo.

Mi ne povis endormigxi. Mi turnigxis de flanko al flanko, sed la temo muelis en mia cerbo, gxis mi volis salti el la lito kaj kuri al la domo de cxiu Plurtowna esperantisto kaj krii proteste. Fine mi malkviete endormigxis.

Mi songxis. Mi estis en Plurtown. Mi sciis, ke gxi estas Plurtown, sed iel gxi aspektis kiel alia urbo. Policano staris en la mezo de la placo. Mi diris al li: "Cxu vi scias, kie estas la Esperanta kunvenejo?" La policano rigardis min, kvazaux mi estus freneza, kaj eksplodis en lauxta rido. "Ha, ha, he, he, hi, hi, ho, ho, hu, hu!" Mi rigardis la policanon konsternite. "Esperanto, Malesperanto!" li diris. "Ni provis starigi legxon kontraux gxi; sed oni decidis, ke gxi estas tro ridinda por meriti konsideron. Vi ja volas iri al la kunveno? La kunvenejo estas tie, vidu: kie tiu esperantisto sidas sur la trotuaro."

"Kion li faras?" mi demandis.

"Cxu vi ne scias? Li konstruas ian bazan Esperanton. Antaux li, sternita sur la trotuaro, estas teksto el la Originala Verkaro, literita per grandaj, disaj, lignaj literoj. Li deprenas cxiujn esprimplenajn vortojn kaj jxetas ilin flanken; sed se vorto aspektas kiel neologismo, li elprenas gxin per tenajlo. Nun li prenas la rojn el kelkaj vortoj kaj metas ilin inter vortojn, kiuj finigxas per vokalo, kaj vortojn, kiuj komencigxas per vokalo. En la granda korbo apud si li havas amason da u'oj, kaj en multajn vortojn li metas unu el tiuj ux'oj post la o kaj kreas diftongon, El kelkaj vortoj li prenas la i kaj miksas gxin kun e el la apuda korbeto, kaj la rezulto estas mallonga sono inter la du, simila al la angla u Tiun alojanliteron li remetas,"'

Alarmite mi kuris al la lingvofusxanto. "Vi ne devas fari tion, la afero ne estas pardonebla," mi kriis.

"Ha, vi parouxlas pe nejpaadouxnebla fremdar-akcentoux. Vi cxiam prouxnouxncas la r. Eniru en la cxambron kaj auxdu la pe fektan prouxnouxncadon."

Mi kuris en la cxambron. Impona viro venis al mi kaj manpremis. "Mi bouxnvenigas ven. Cxi tiej estas bonar-esperantistoux, kiju faros parouxladon. Mi studis la lengvon dum kvadek jaroj. Sidigxu enter ni."

Mi cxirkauxrigardis. Cxeestis deko da personoj sur segxoj. Ili interparolis angle. Preskaux cxiuj estis maljunaj. Cxe unu flanko sur alte starigita benko sidis dekdu viroj.

"Kiuj ili estas?"

"Ele estas la jugxantoj, kijuuxi prizogas, ke neniju estas kontraux nia kara lengvoux."

Mi prezentis min.

"Via nouxmoux souxnas itale. Cxu vi parouxlas itale?"

Mi kapjesis. Miaj gepatroj ja estas itallingvaj svisoj el kantono Ticxino. La viro komencis acxe paroli itale. La jugxantaro ekstarigxis kaj diris angle per unu vocxo: "Parolu Esperante!"

La parolanto starigxis antaux ni kaj komencis:

"Cxi tijun vesperon mi vouxlas parouxli pri la stratoj de Plurtown. En Plurtown estas multaj stratoj, kaj ju pli grandigxas la urboux, des pli da stratoj estas. Laboris. . tt to)......

La jugxantaro starigxis kaj diris angle: "Ne estas permesite paroli pri politiko."

"Padouxnu men......Viroj konstruas la stratojn. En li stratoj estas douxmoj, lenejoj, pregxejoj......"

La jugxantaro levigxis kaj diris:: MNe estas permesite paroli pri religio."

"Padouxnu men...... Estas douxmoj, le'nejoj, sed ni pregxejoj......"

"Bonege," diris la jugxantaro.

"Kaj en la stratoj estas lumfostoj, kaj cxijuvespere venas lante—"

"La jugxantaro subite starigxis kaj kun sxokita mieno kriis angle: "Ve, fi — vi diracxis neologismon! Lante ne estas permesita."

"Sed mi celis diri:......venas lanternisto por ekbruligi la lanternojn", defendis la parolanto.

La cxeestantaro levigxis kaj, fingromontrante al la ju-gxantaro, akuzis: "Vi faris nepadoneblan pekon, vi diris neologismon."

Cxiu jugxanto konsternigxis, sidigxis, kaj longigis la kolon gxis unu metro. Sen movigxi de la benko ili fleksis la kolon kaj kasxis la kapon sub la benkoj pro hontego.

La parolanto dauxrigxis: "Nu cxiju douxmoux estas fariti el...... el...... el CEMENT kaj el...... el...... BRICKS kaj la...... la...... la...... e...... Mi vidas, ke cxejestai unu knaboux, kiju nej komprejnas nian karan lengvon, doux kun la pemesoux de cxiju mi dauxrigos angle."

La knabeto protestis: "Mi bone komprenas."

La prezidanto patre frapetis la knabeton sur la kapo kaj diris: "Jes, vi pensas, ke vi komprejnas, sed vi nej komprejnas pri la Internar-Ideo de nia kara lengvoux." Post la fino de la parolado la prezidanto komencis paroli angle. Li diris: "Kiel vi scias, cxiu lernoklaso fiaskis. Ordinare la lernantoj cxeestas dum du-tri vesperoj kaj forlasas, antaux ol ni povas klarigi al ili pri la Interna Ideo. Dum la lastaj kvardek jaroj ni komencis la instruadon de miloj da lernantoj, sed pro ia nekomprenebla kauxzo oni ne interesigxis. Nu, cxu iu povas sugesti kiel venigi ilin denove?"

Neniu respondis.

La prezidanto dauxrigis: "Bedauxrinde ni ne povas revenigi cxiujn, sed tio ne estas nia kulpo, cxar dum la dauxro de kvardek jaroj multaj mortis. Mi provis paroli al kelkaj ekslernantoj kaj ecx salutis ilin per 'Bouxnan tagon' aux 'Bouxnan vesperon' por interesigi ilin, sed sxajne ili jam estas tute kontraux Esperanto, ecx pli ol tiuj, kiuj ne eklernis. La problemo estas ja malfacila, kaj mi proponas ke ni lasu la solvon al la jugxantaro."

La jugxantaro elprenis la kapojn el sub la benkoj kaj iris en apudan cxambron. Cxiuj atendis. Post tri horoj ili revenis al la benkoj, kaj la gvidanto klarigis angle:

"Ni bone konsideris la problemon de cxiuj flankoj, kaj post plena enketo ni venis al la konkludo, ke la miloj, kiuj eklernis, estas granda gajno por la Esperanta movado. Nome ili nauxzigxis tiel funde pri Esperanto kaj universalaj lingvoj, ke ni povas resti certaj ke ne estas dangxero, ke iu alia internacia lingvo povos varbi ilin. Sekve ni konstruis fortegan digon kontraux Ido, Bolak, Volapük, Interglossa, Solresol ktp. Krom tio ni povas fieri (kaj mi diras tion en plena modesteco), ke miloj da homoj en Plurtown scias diri 'tabloux' sejgxoux, tasoux kaj libroux, kiuj estas (kiel vi cxiuj certe konsentos) tre utilaj vortoj." Cxiuj lauxte kaj longe aplauxdis, kaj mi vekigxis, Necesis al mi iom da tempo por igi naturforma mian busxon, kiu estis tute tordita.

14. SPERTO SAGxON AKRIGAS.

"Rigardu la standon," mi diris fiere al Anjo.

"Vidu, kiel mi desegnis gxin. Majesta, cxu ne?"

"Jee-s," sxi diris hezite, "sed cxu gxi ne povus esti iom pli bela...... pli ornamita?"

"Eble, sed mi priatentis nur la praktikan flankon. Ornamajxoj kaj floroj estas belaj, sed ili ne vendas kuirilojn. Vidu la servotablon! Gxi estas tridek futojn longa kaj nur kvar futojn for de la malantauxa muro. Tio donos lokon antaux gxi por la publiko," mi klarigis. "Kaj la eniro cxe la dekstra fino de la tablo estas nur suficxe largxa por enlasi nin flankire. Tio donas maksimuman longecon al la servotablo."

"Mi esperas, ke mi povos cxiam pasi tra tiu eniro," sxi diris alude.

"Ho, mi estos singarda; mi ne volas perdi bonan helpantinon, ecx provizore."

"Egoisto," sxi riprocxis. "Sed serioze: se kliento formovigxos de la tablo sen decidi acxeti, ni eble devos kuri tridek futojn por lin kapti kaj konvinki."

"Ne, Anjo, mi pensis ankaux pri tio. Vidu tiun kurtenon, kiu pendas de la servotablo al la planko: tiun en la mezo, kaj tiun alian cxe la maldekstra fino. Tiuj kurtenoj kovras truojn, kaj se ni volas atingi homon rapide, ni povos trarampi sub la tablo."

"La supro de la tablo estas mallargxa. Kial?" "Por ke ni povu esti pli proksime al la kliento kaj imponi lin. Kaj la planko niaflanke de la tablo estas iom pli alta, Tio donos al la vendistoj iom pli da alto, kii helpos ilin superregi la klientojn."

"Mi sxatas la altigitan parton en la mezo de la servotablo kaj la podion malantaux gxi," Anjo diris. "Tie vi povas kuiri en plena vido kaj bone deklami. Ankaux la reklamojn mi sxatas. Ili ja estas okulfrapaj."

"Jes," mi diris. "Grandaj, dikaj literoj, minimumo da vortoj sen ia ornamajxo aux artismo. Oni auxtomate legas ilin dum preterpaso. Pensu, Anjo, ke por vidi kaj legi cxion en cxi tiu grandega foiro necesus semajnoj; do la reklamoj devas esti klaraj kaj elstaraj."

"Kial vi nomas cxi tion stando?" gajis Anjo. "Mi nomus gxin kaptilo,"

"Kaptilo aux ne, cxi tiu stando kostas pli ol kvincent pundojn, kaj ni devas montri profiton en la dauxro de malpli ol unu monato, alie V.I.K. ne plu entreprenos."

"Kaj la segxoj por la rigardantoj?"

"Ne, se ili staros, ili okupos malpli da loko. Cetere, per segxoj ni logos ne interesitojn, sed sole homojn, kiuj estas lacaj pro la longa promenado tra la foiro. Teni la intereson dum pli ol unu horo estos malfacile; sed mi estas certa, ke mi povos. Mi tauxge spicos la deklamon per humoro."

"Mi povus ja acxeti sxnuron."

"Por kio?"

"Por kaptoligi la homojn. Nur tio mankas," sxi sxercis. "Sed venu, ni iom rigardu la foiron, cxar morgaux tempo mankos por tio."

Ni iris laux senfinaj aleoj da standoj. Cxiu laboris pretigante la propran standon. Kelkaj jxusalvenintoj sercxis sian, parcelon. Tie kaj tie bazaruloj gxoje renkontis aliajn kaj fratece blasfemis komplimentojn aux gratulis per insultoj. Aliaj bazaruloj sercxis laboron aux havis mizeran stokon en valizo kaj volis arangxi luon de parteto de stando por tie vendi siajxon. Armeo da laborantoj sencxese balais la aleojn, kien la standpretigantoj jxetadis kartonon, paperon, pajlon ktp. Ni vidis unudu bazarulojn, kiujn ni konis, kaj intersxangxis kelkajn vortojn.

"Jen Frank Potter!" subite diris Anjo.

"Hej, Frank!" mi kriis. "Mi gxojas revidi vin. Kiel iras cxio?

"Anne! Jock! Kiel vi fartas, fripono? La manon al vi, kison al la bela Anne!"

Anjo ridis kaj forskuis la kapon de lia atenco. "Nu diru" sxi demandis, "cxu vi jam ricxigxis?"

"Nenio nova sur tiu kampo. Mi mangxas, do tio suficxas.

"Kie estas via stando?" mi demandis.

"Cxi tie jen gxi. Nun mi vendas meblocirajxon. Estas bone sxangxi. Proverbo diras, ke sxangxo egalas ripozon, do mi decidis forlasi la gluajxon por kelka tempo."

"Oni povas acxeti meblociron cxie. Cxu via marko estas speciala?" mi interesigxis.

"Ne, gxi estas bona, sed ne pli bona ol aliaj markoj."

"Hm, mi ne pensas, ke vi multon vendos. Homoj ne volas porti pakajxojn de varoj, kiujn ili povas acxeti apudhejme."

"Estu trankvila! Mi vendos multon. Klientoj ne acxetas la varon, ili acxetas la 'fabelon', Kiam ili vidos, kiel facile mi poluras kaj deprenas sxajne neforigeblajn makulojn, kaj auxdos la fabelon, ili acxetos...... ne timu. Kai la cirajxo ne aspektas ordinara. Cxi estas verda, do gxi nepre devas esti io speciala, cxu ne? Cxu vi trovis bonan logxejon?" "Mezmezan," mi diris.

"Lastan jaron," diris Frank, "mia logxejo cxi tie havis bankuvon tiel malgrandan ke, kiam mi eniris, la akvo elversxigxis. Cxifoje mi elektis logxejon kun granda bankuvo; sed domagxe mi eltrovis, ke la akvo el la varma krano estas pli malvarma ol tiu el la malvarma krano. Kaj la dommastrino havas manion pri avizoj. Cxie, kien mi turnas la okulojn, mi vidas admonojn. Senfinaj ili estas: Estingu la lumon ! Tenu la cxambron orda 1 Tiru la cxenon! Ne lavu sxtrumpojn en la manpelvo! Visxu la botojn antaux eniro! ktp. Mankas nur: Metu la lupagon en la pordan leterkeston kaj ne eniru,""

"Ho Frank, mi denove turnas min al vi por komplezo. Cxu vi konas iun tauxgan helponton por ni? Estas multaj, kiuj sercxas laboron; sed mi ne konas ilin kaj mi timas elekti sentauxgulon."

"Bone, Vik, mi klopodos. Kaj la numero de via stando?"

"328, sed kial nomi min 'Vik'?"

"Vi laboras por la V.I.K.-Kompanio, cxu ne? Do 'Vik! Tiu nomo estas pli bona ol Jock, estas tro da Jock'oj."

"Kial ne mia baptonomo, Cezaro?"

"Cezaro? Tio estas nomo de hundo."

"Cxu ne ankaux de imperiestro?"

"Jes, sed la popolo estas tro malklera por scii tion."

"Mi sxatas 'Vik', Gxi estas mallonga kaj senpretenda," aprobis Anjo.

"Bone," mi diris, "Vik gxi estu. Fakte mi neniam sxatis 'Cezaro', cxar mi ne bone prononcas la siblajn sonojn."

"Nu," diris Anjo, "provizore ni gxisas vin, Frank. Ni volas rigardi la foiron kaj poste ni devas pretigi nian standon." Ni lauxiris senfinajn vicojn da standoj kaj gapis interesite. Estis grandegaj standoj de mondfamaj firmaoj, standoj de fabrikistoj kiuj prezentis per funkciantaj masxinetoj la fabrikprocedojn de la kruda stato gxis la preta artiklo. Estis masxinoj, kiuj estis pretaj por montri sxufaradon, la mekanikan senostigon de fisxoj, la enskatoligon de varoj, la presadon de gazetoj, la faron kaj pentron de porcelanaj vazoj, kaj tiel plu senfine. Estis granda, lukse drapirita halego, kie regxine majestaj sinjorinoj montrocele portos lauxmodajn robojn. En unu halego staris plenampleksaj domoj konstruitaj speciale por montri la plej modernajn planojn. En alia halo estis granda gxardeno kun herbejoj, fontanoj, arte dismetitaj gxardenfloroj cxiuspecaj kaj grandaj, plenkreskaj arboj. Sxajnis nekredeble, ke oni konstruis cxion cxi tion por nura dauxro de malpli ol unu monato. Fine ni revenis al nia stando.

Junulo venis al mi kaj diris kun forta irlanda akcento: "Cxu vi deziras laboranton?"

"Efektive jes," mi respondis. "Cxu iu sendis vin al mi?"

"Ne, mi nur demandas."

"Kia estis via lasta laboro?"

"Mi laboris en magazeno dum iom da tempo, sed trovis la laboron tro teda. Antaux tio mi estis emajlisto en fabriko, sed la laboro malutilis mian sanon."

"cxu vi iam ajn eksponis aux laboris en foiroj?"

"Ne, nur tiujn du laborojn mi faris. Antauxe mi studis ok jarojn por farigxi katolika pastro, sed sxangxis la ideon, antaux ol mi faris la finan voton."

Mi staris penseme kaj sendecide. Li estis juna, seriozmiena kaj modeste vestita. Li sxajnis tre sincera kaj ema labori. "La laboro en foiroj estas tre strecxa," mi avertis. "Oni ofte ecx ne havas tempon mangxi; mi ne pensas, ke vi estas tipo tauxga por foiro."

"Donu al mi la sxancon! Mi certas, ke mi sxatos tian laboron. Mi ne multon pretendas salajre en komenco kaj mi konscience laboros."

Mi rigardis demande al Anjo, kaj sxi kapjesis.

"Bone," mi diris. "Cxu vi povas komenci nun helpi al mi ordigi la standon?"

"Volonte."

Ni diskutis la laboron kaj la salajron, kaj cxio estis arangxita.

"Ho, kio estas via nomo?"

"Michael O'Hara."

"Bone, Micky, ni komencu."

15. LI VORTON EN LA POSxO NE SERCxAS.

La sekvintan matenon, dum Anjo kaj mi alproksimigxis al la enirejo de la foiro, viro venis rekte al mi kaj etendis la manon. Surprizite mi akceptis la manpremon, Li tutkore skuis mian manon, metis la alian manon amikeme sur mian sxultron, kaj diris: "Vi laboras en la montrejo, amiko, cxu ne? Jes, mi sciis tion, sed vi ne sxvitis tiom longe kiom mi — ha! mi povas vidi tion, mia kapo ne servas nur kiel apogilo por mia cxapo. Jes, videble vi estas nova bazarulo, cxar vi ne kalkulis la fingrojn post manpremo. Cxiam faru tion post manpremo kun bazarulo, kamrado. Eblas, ke vi ne konas min. Cxiuj bazaruloj konas Martin Vernon: la plej sperta bazarulo kiun la montreja mondo iam havis la sxancon — ne, la honoron — koni. Nu, amiko, mi volas ke vi faru al mi komplezeton, nur etan favoreton entre nous. Mi estis malsana dum iom da tempo, preskaux mi flaris la violojn de sube, kaj nun mi bezonas enirprezon, nur kelkajn rondajn grosxojn, por ke mi trovu laboron. Nu, mi scias, ke vi gxojos fari tion, nestce pas? Mi redonos la gelt on al vi tiom senprokraste ke vi pensos, ke vi nur prenis gxin el unu posxo por remeti gxin en la alian, Nu, certe vi donos...... iu ajn povas flari, ke vi estas tribano nia. Jen, vi jam estas preskaux mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato! Kaj ankaux via cxarma edzinet'," li pluis, klinante sin cxe la talio, "sxi ja estas via edzino, cxu ne?" Kaj cxe mia hezito li tuj aldonis: "Ha, jes, mi komprenas ne gravas. Vi devas fieri pri sxi, danki al la dioj!"

Mi rigardis lin. Li radiis de bonhumoro, estis iom fremdaspekta, diketa kun lipharoj kaj tufeto da barbo. Li portis bireto-cxapon, buntan kravaton, sportjakon, veluran pantalonon kaj brunajn sxuojn. Li parolis per granda miksajxo de slango, en kiu estis la bazarula, la usona kaj slangoj el diversaj regionoj kune kun fremdaj vortoj. Kiel multaj bazaruloj li diris efektive ne "bazarulo", sed "barzulo" (lange oportuna kripligo).

Je lia tumulta alparolo Anjo kaj mi ekridis.

"Ha, la gaja koro!" patosis Martin. "Kia mizera mondo estus cxi tiu globo, se mankus la rido! Venu, Romeo kaj Julieta, ni eniru, vi ne pentos la donotajn grosxojn, vi vidos min labori, vi vidos min tondi la sxafojn. Antauxen, estimataj, al la gicxeto!"

"Cxu mi estas via unua sxafo hodiaux?" mi ridis.

"Nu kiaj paroloj, samsortano! Vi jxetas semojn por rikoltegi, sagxulo! Neniu jam bedauxris renkonti Martin Vernon: vi vidos. Per la vortoj de Julio Cezaro, kiam li cxarpentis la Trojan cxevalon: Veni, vidi, vici, — la mondo estas nia ostro, kaj ni elprenos la perlon!"

Mi pagis por li, montris niajn enirbiletojn kaj eniris. Ni kune iris al la stando.

"Ha, kuiriloj," diris Martin. "Mi povus vendi tiujn. Bona varo kun bona pluso. Ili interesas la virinojn. Cxiam vendu al la virinoj! Laux statistikoj la virino acxetas okdek procentojn el la varoj de la lando. Sxi acxetas por si, por la hejmo, por la infanoj, por la viroj......sed precipe por si.

"Cxu vi iam ajn vendis kuirilojn?" mi interesigxis.

"Kuirilojn? Certe. Mi vendis cxion. Ne kreskas fungoj sur Martin Vernon. Se vi volas helpanton, mi prezentas al vi la unuan sxancon profiti per mi. Kion vi diras? Mi sponos tiujn kuirilojn, kaj vi bezonos nur krajonacxi mendojn en la libro tiel fulme, ke via krajono brulos."

"Sed cxu vi iam sponis t i u j n kuirilojn?" interrompis Anjo. "Jes aux ne?"

"Mi sponis multajn kuirilojn, do cxu gravas, se cxi tiui estas iom aliformaj? Kio estas formo? Ili kuiras sen akvo, do kio? Ne timu, mi 'sponis cxion de virinaj korsetoj gxii dentbrosoj por hundoj...... Momenton!" Kaj li forlasii nin kaj kuris al du preterpasantaj mezagxaj virinoj.

"Matenon, sinjorinoj! cxu vi vidis cxi tiun kuirilon? Jen la plej nova, la plej interesa kuirilo en la tuta foiro. Gxi kuiras sen akvo. Ecx por kuiri supon, akvo ne necesas. Tre facile uzeblaj ili estas. Mi bezonus nur momenton por montri al vi unu. Tiuj kuiriloj estas nepre necesaj al cxiu homo, kiu mangxas!" Li parolis flue, kaj manko de scio ne detenis lin. Li sciis nenion pri la kuirilo kaj klarigis tute malgxuste, sed tamen en persvada maniero, kaj fine li eligis mendon, kiun mi skribis en la libron. "Do," li diris, "cxu tio konvinkas vin? Cxu necesas plu busxacxi?"

,Jes, sed estis iom da bonsxanco tie," mi komentis. "Tamen mi dungos vin, sed mi devas instrui vin pri la kuirilo, cxar kelkaj el viaj diroj hirtigis miajn harojn!"

"Ecx Kolumbo ne konstruis Amerikon en unu tago, sed detaloj estas ja nur detaloj: ne zorgu,"

Micky envenis, kaj mi prezentis Martin al li. Ili parolis iomete, kaj Martin diris: "Vi estas irlandano? Honoron al vi: vi venas de la Lando de Shaw. Jen cinikulo kiu scias ridi pri cxi tiu straba mondo! Mi tranazis cxiujn liajn verkojn. Micky, knabo, mi estas kontenta nomi vin karnrado."

La vizitantoj komencis enveni bonnombre, kaj mi komencis eksponi. Ni ne vendis tiom, kiom mi atendis. La tri helpantoj bone laboris. Micky laboris kviete, klarigante. Lia sincera maniero trafis. Ankaux Martin bone parolis, sed li iom tro parolis kaj li enkondukis apartajxojn, kiuj ne rilatis al la objekto, sed mi ne estis malkontenta pri li.

Mi telefonis al la direktoro de V.I.K. kaj sciigis lin pri la vendoj kaj la dungitoj. Placxis al mi, ke la direktoro lasis cxion en miaj manoj. Tio permesis al mi disponi libere, kvazaux mi estus la estro. Mi cedis iom da antauxpago al Martin, kaj de tempo al tempo li iris al bufedo por trinki iom da biero, sed li ne trinkis tro. Ni kaj Micky ne trinkis alkoholajxojn krom dum okazoj de societemo. Ni tri ne iris mangxi plenan mangxon sed kuris intertempe acxeti teon aux kafon kaj buterbulkojn. Je la fino de la unua tago ni cxiuj estis lacaj, escepte de Martin, kiu havis grandan energion, kaj liaj babilado kaj intertempaj spritajxoj tenis nin gajaj.

"Ne multaj vendoj, sed ne malbone," mi diris al cxiuj. "Ne turmentu vian pensilon," diris Martin. "La unuaj tagoj en montrejo estas cxiam malfacilaj; sed ni bone vendos, nur auxskultu al via onklo, kiu neniam eraras! — Kaj vi, Micky, vi estas tre honesta knabo, sed kiam mi demandas vin antaux la kliento, kiom da kuiriloj restas, vi devas diri ne 'multaj', sed 'nur dutrif! Tio igas la klienton acxeti pro timo, ke la stoko elcxerpigxos, Micky, mia filo, vi lernos. Bonulo vi estas — sed ne sanktulo. Mi spionis vin senvestigi belan sinjorinon per viai okuloj...... Sxi estis edzino, sed tamen adulto brilis ei viaj lampoj!"

Micky ridis iom honte, kaj Anjo admonis: "Nu Martin, kiaj diroj! Vi ofendos Micky."

"Ne,"r li respondis, "mi ofendas neniun, cxar mi nur diras kion mi pensas. For la hipokriton! — Cetere moraleco nur dependas de geografio. Kio estas maldeca cxi tie, estas deca aliloke. La tuta mondo havas apetitojn, sed oni volas doni pli da graveco al unu apetito kompare kun alia."

Evidente Martin ne timis tusxi iun ajn temon, kaj baldaux ni ekvidis, ke sub la blago kaj fanfarono li portas ankaux trajton de humana sincero.

Ni foriris el la foirhalo kaj ekiris malsupren sur la sxtuparo, kie pusxigxis granda amaso da hejmiranta publiko. Iom antaux ni iris virino kun trijara infano, kiu pene stumblis apud la patrino, sin krocxante al sxia jupo. En la brakoj la virino portis dorlote hundeton. Senhezite Martin pasxis al la virino kaj diris: "Pardonu, sinjorino, cxu hundeton vi naskis?" Kaj tuj kun konsterna arogo li elprenis el sxiaj brakoj la hundeton, metis gxin sur la teron, poste levis la infanon kaj metis gxin aplombe en sxiajn brakojn. Kun gxentila kapklino al la mirfrapita virino li revenis al ni kaj tuj komencis vigle paroli pri indiferentaj aferoj, kvazaux por ne lasi al ni la eblon komenti lian donkihxotan agon.

Kurioza homo, mi pensis. Sed nepre simpatia!

16. MALSAGxULOJ KRESKAS MEM, SEN PLUGO KAJ SEM'

Post du tagoj mi permesis al Martin eksponi. Li multe parolis kaj amasigis grandan aron da personoj, sed li tro deiris de la temo. Li havis bonan spriton kaj ofte sxercis por distri sin mem. Lia humoro ofte estis cinika aux nekomprenebla por la cxeestantoj. Mi memoras, ke li foje tenis terpomon en mano dum ekspono kaj diris: "Jen terpomo, ordinara terpomo — sed cxu vi scias kiel oni nomas gxin en proleta Whitechapel?...... Terpomo! Ha, sed en aristokrata Park Lane, cxu vi scias kiel oni nomas gxin tie?...... Terpomo"

Liaj eksponoj rikoltis mendojn; cxiuokaze mi ne estus povinta fari mem cxiujn eksponojn. Cxiam interesis min la homamasa psikologio. Ofte, kiam mi komencis eksponi, homoj arigxis, sed je kelkfuta distanco, lasante duoncirklon da spaco antaux mi. Nu, estis necese ke la aro staru dense cxe la servotablo, por ke ili tenu unu la alian kunpreme; alie, se restas libera spaco, unudu eliros kaj tio komencos gxeneralan forlason. Mi ne troigas dirante, ke ecx tusado aux rido povus kauxzi movigxon, kiu igos cxiujn foriri de la stando. Sed por logi la homojn pli apuden mi devis elpensi taktikojn.

Mi komencis kutime per simpla gxentila peto, ke oni venu pli proksimen, "cxar estas malfacile krii kontraux la bruo de la foiro". Tio malofte sukcesis. Post tio mi provis po iome mallauxtigi la vocxon tiel, ke la homoj cxe la ekstera rando devis antauxenklini sin por auxdi. Kiam mi jugxis ke la hompremo suficxas, mi petis denove, kaj tio foje sukcesis, cxar la unua vico estis preskaux pusxita antauxen. Se ankaux tiu provo estis senrezulta, mi provis kauxzi alproksimigxon per la diro, ke "la malapuduloj ne povas bone vidi". Tio ofte sukcesis, cxar tio tusxis ilian senton de gxentileco kaj donis al ili la gxenan impreson, ke la okuloj de la postestarantoj estas fiksitaj sur ilia nuko. Kiel lastan rimedon mi uzas cxi tiun: mi mieledolcxe kaj karese petas, ke ili bonvolu pliproksimigxi, kaj tuj post tio subite, per akra lauxtkriego, mi bojas auxtoritate: "V e n u antauxen!" La sxoko skuas la grupon kaj kauxzas ekmovon, kaj tuj mi gxentile aldonas: "Dankon, dankon!" por ke cxiu pensu, ke mi dankas proksimigxantojn. La rezultanta moveto farigxas movo, kaj jen ili auxtomate kaj pasxete komencas alveni kvazaux paralizitaj marionetoj.

Antaux ol elpreni la pretajn mangxajxojn el la kuirilo, mi cxiam invitas la auxdantojn fari demandojn. Tiujn demandojn mi sxatas, cxar mi neniam scias kion atendi. Ofte estas uloj, kiuj volas perpleksi aux embarasi la eksponiston. Sed tiu, kiu estas sperta, povas cxiam respondi rekte kaj turni ecx malfavoran demandon al gajno. Mi trovis, ke dum la ekscito de la eksponado la menso estas pli vigla kaj la preta respondo saltas al la lipoj. Foje okazis, ke mi pensis pri la ekspono, dum mi sidis en logxejo. Iu probabla demando venis al mia menso, kaj mi cerbumis por trovi tauxgan respondon, sed mi tute ne povis. Post duonhoro da pensado mi rezignis trovi solvon, kaj restis nur esperi, ke neniu demandos. Sed poste en foiro okazis, ke kuracisto faris tiun saman demandon. La respondo tuj venis al mi, kaj gxi estis tute trafa kaj gxusta respondo, ne nur momenta elturnigxo. Demandoj estis ofte nekon- cizaj kaj ne klare vortigitaj. Mi cxiam ripetis la vortojn de la demandanto kaj, se necese, netigis ilin, cxar oni ne povas bone pritrakti nebulan dirajxon, Post tio mi donis aliajn ekzemplojn aux klarigojn favorajn al la demandanto, kaj, fortiginte kaj konkretiginte lian punkton, mi trafe nuligis gxin.

Estas simpla afero eviti rektan respondon aux moki, aux ecx insulti kontrauxulon aux plendanton. (Ne gravas, kiom bona la artiklo estas, cxiam trovigxas iu, kiu trovas manieron stulte misuzi gxin, kaj revenas por plendi.) Se eksponisto moksxercas kontraux plendanto, la ceteraj ridas, kaj la demandinto estas tiel silentigita. Nur bazarulo, kiu ne konas sian metion, tion faras, cxar oni venkas nur, kiam oni vendas, ne kiam oni batas per fitaktiko.

Ekzemple: unu bazarulo, kiu krude eksponis specon de bakforno, kiu estis multekosta kaj farita el malfortika metalo, trovis sin foje sub la bombardado de plendantino. La jena vortlukto okazis:

Sxi: "Mi acxetis unu el tiuj fornoj antaux unu jaro, kaj la supro tute tordigxis, kaj mia edzo diras, ke gxi valoras neniom."

Li: "Per kia rajto via edzo arogas al si kritiki mian fornon?"

Sxi: "Per la rajto de sia profesio. Li estas diplomita ingxeniero."

Li: "Do diru al li, ke li faru novan supron por la forno!"

La respondo estis lerta, kaj cxiuj ridis, sed la bazarulo vendis nenion cxe tiu ekspono. Sperta bazarulo respondus eble tiel: "Sinjorino, vi estas tre bonsxanca!" (Tio tenas kaj interesas la auxdantaron, cxar ili scivolas pri la sxajna kontrauxdiro.) La bazarulo dauxrigas: "Jen la avantagxo, kiam oni acxetas garantiitan artiklon de bondigna firmao kiel la mia. Vi cxiuj komprenas ke, inter miloj da ekzempleroj, unu povas esti difekta. Foje mi konis personon, kiu acxetis altkostan horlogxon. Tiu horlogxo ne bone funkciis, sed la marko estis bona — nepre bonega, mondkonata marko; tamen jen okazis, ke el miloj unu estis malbona. Tio povas okazi; fakte mi asertas, ke tio ne povus ne okazi. Sed vi, sinjorino, estas ja bonsxanca. Simple suficxas, ke vi venu al mi post cxi tiu eksponado kaj mi donos al vi novan aux, se vi preferas, mi redonos al vi la plenan prezon. Jes, gesinjoroj, cxiam acxetu bonan varon cxe bona firmao!" Kaj lia parolado venigus mendojn, ofte pli, ol se la plendo ne okazus. Cxu la bazarulo poste ja donus novan fornon aux redonus la monon, estas tute alia afero. Li eble trovus pretekston por ne redoni ion ajn.

Mi konatigxis kun multaj bazaruloj en la Londona foiro, kaj preskaux cxiuj faris rakontojn pri la agoj de Premo. sxajne li postlasis spuraron da trompajxoj. Li trompis la firmaon, por kiu li laboris, la magazenon, en kiu li laboris, la butikistojn en la urbo, kie li trovigxis, kaj la kunlaborantojn kaj konatojn. Neniu komprenis, kial li ne estas malliberigita. Unu eksponisto diris, ke en alia foiro lia firmao ricevis leteron de kliento demandanta, kial la hamako, por kiu li pagis cxe la foiro, ne estas liverita. La firmao ne povis trovi la mendon. Enketo sekvis, kaj rezulte oni eltrovis kio estis okazinta. Estis jene. La plendanto staris cxe la stando rigardante la gxardenmeblojn, kiam viro, supozeble komizo de la firmao, alparolis lin. La "komizo," vendis al li hamakon, por kiu li pagis sep pundojn. Tio okazis dum la foresto de la vera komizo. La firmao neniam malkovris, kiu la trompulo estis; sed la priskribo fingromontris al Premo, kiu laboris cxe apuda stando. Tamen kaj malgrauxe, la firmaoj ofte redungis Premon, cxar li sciis vendi superordinare bone. Mi vidis Premon en la Londona foiro laborantan por la sama firmao, kiun li trompis en Edinburgo. Oni diras, ke la firmao faris kun li arangxon, ke li pagu la sxuldon iom post iom el sia salajro.

Multaj bazaruloj konis Martin, kaj cxiuj diris, ke li estas bonulo malgraux sia fanfarona kaj nedeca maniero paroli. Kelkaj opiniis, ke li estas judo, sed tion mi dubas, cxar li foje ellasis al mi, ke lia vera nomo estas Vernon Ramsbotham. Tiu nomo estas tipe nordangla, sed ne tia nomo, kian judo prenus al si. La pasinteco de Martin estis mistero. Oni sciis, ke li multe vojagxis kaj iam logxis en Parizo, ecx iom parolas la malaltklasan Parizan dialekton; sed neniu sciis, per kio li vivis tie. Neniam mi renkontis iun, kiu legis tiom da gravaj libroj sen plenkompreni ilin. Li legis sxajne pri cxiu temo kaj konis skize la plimulton da verkoj. Unudu fojojn mi iris kun li al kino, kaj ofte en mezo de serioza filmo, se io impresis lin kiel banala aux komika, li eksplodis per lauxta rido kaj havis nenian hontemon tiel agi.

Venis sabato, la lasta tago de la foiro. Je la finhoro, la deka, cxiu komencis paki la varojn kaj rekvizitojn kiel eble plej rapide. Laboristoj cxiuspecaj komencis malmunti la tutan foiron, kaj antaux la okuloj la granda foiro komencis rapide degeli. Estis interesege vidi la rapidan dismembrigxon. Ekstere vicigxis pli ol milo da sxargxauxtoj cxiuspecaj. Cxiu strato kaj strateto en la cxirkauxajxo estis borderita de sxargxauxtoj. Ili movigxis intermite al la grandaj porvaraj enirejoj. La lasta atingos la enirejon eble dek horojn poste.

Lacaj kaj kontentaj ni lasis la prete pakitajn ajxojn cxe la stando, por ke oni ilin kolektu la sekvontan tagon. La foiro estis sukcesa. Ni bone enspezis. Lunde matene ni devos veturi al Bristol, kie malfermigxos foiro je merkredo.

Dimancxon mi revenis al la preskaux malplena halego por kolekti kelkajn ajxojn, kiujn ni intencis kunporti al Bristol. Mi konstatis, ke mankas du siteloj kaj fasko da blankaj jakoj kaj antauxtukoj. Mi kolerigxis pri la sxtelo. Mi vidis du detektivojn, kiuj staris proksime. Mi vokis ilin.

"Mankas siteloj kaj tolajxoj cxi tie. Cxu vi ne povas pli bone gardi?" mi koleris.

Ili ridis kaj flegme diris: "Cxu nur tio?"

"Cxu ili estis valoraj aux ne, la afero estas gxene maloportuna."

Unua detektivo diris: "Auxskultu, konsideru vin bon-sxanca, perdinte nur tion. Ni ja gardas; sed komprenu, ke tra la tuta nokto personoj elportas varojn por plenigi sxargxauxtojn. Ni ja ne povas postuli, ke cxiu malpaku cxion kaj pruvu, ke cxiu objekto apartenas al li! cxu vi ne komprenas, kiel malpraktike ridinda tio estus? Cetere tio postulus monatojn! cxinokte iu sxtelis keston da binokloj, kiuj valoras mil pundojn. Unu matenon kelkaj laboristaspektaj viroj venis en la foiron kaj forportis de stando altvaloran fortepianon. Multaj vidis ilin; sed, cxar venditaj pianoj estas ofte forportataj por livero al kliento, neniu atentis. Sed la plej auxdaca sxtelo okazis hieraux nokte, unu horon post la fermo de la foiro. Du firmdirektoroj staris sur la propra stando trinkante glason da viskio, kiam du 'laboristoj petis, ke ili volu kompleze veni for de la stando, dum oni deprenos la grandan tapisxon, sur kiu ili staris. La direktoroj flankenstaris, dum la du sxtelistoj rulis kaj forportis la tapisxon. La sxtelo ne malkovrigxis, gxis la veraj transportistoj envenis du horojn poste." "Nia laboro ne estas tiel facila, kiel oni pensas. Sxtelistoj estas lertaj kaj auxdacaj. Ridiga sxtelo okazis antaux nelonge. Ni kaptis auxtomobil-sxteliston. Li estis bone konata de ni. Mi parolis al li kaj demandis; 'Kial vi sxtelis tiel arkaikan auxton? Tion vi ne kutimas fari. La sxtelita auxto ne valoris la penon, cxu?' La sxtelisto respondis: 'Kredu min, mi ne vere sxtelis gxin. Okazis jene. Mi lauxiris straton kun amiko, kiam ni preterpasis auxtomobilon. Mia amiko diris: Jen auxto, kiun vi ne povas sxteli! Mi rigardis. Tie estis auxto fiksita per cxeno, kiu iris tra la rado kaj cxirkaux lampfosto. Por forvisxi tiun ofendan malgrandigon de mia povo, mi entreprenis la sxtelon. Mi simple deprenis la cxenitan radon, almetis la kromradon kaj forkondukis la auxton," Amuzis min imagi la surprizon de la auxtoposedanto, kiam li revenis por retrovi sian masxinon kaj ekvidis sian radon cxenita al la lampfosto!" finis la detektivo.

Mi iris al la logxejo de Martin por ekscii, cxu li decidis veni kun ni tri al Bristol. Jam plurfoje mi demandis lin pri tio; sed li respondis, ke li ne certas.

Mi eniris lian cxambron. Neniam mi vidis tiom da malordo. La planko, la mebloj, cxio estis plena de libroj, gazetoj, paperoj, malpuraj vazoj kaj vestoj, Estis multaj libroj.

"Antauxen, Vik, envenu!" li diris, gestante enirige. "Bonvenon en mia kastelo! Deprenu la pezon for de viaj piedoj!" kaj, vidante, ke ne estas libera segxo, li per mansvingo sxovis librojn de sur segxo sur la plankon. "Mankas via cxarmulino — kial?"

"Mi venis rekte de la foiro. sxi estas hejme, pakante la valizojn, cxar ni devas iri al Bristol frumatene. Nu, Martin: cxu vi decidis veni aux ne veni? Ni devas scii." "Bedauxrinde ne. Sxiras mian koron, sed mi devas iri al alia loko."

"Cxu cxe ni ne suficxas la pago?"

"Kia diro! Gxi pli ol suficxas. Ne temas pri la laboro aux la gelto. Sed mi devas viziti mian idon, kaj post tio mi devas nepre forvojagxi por fari ion farendan."

"Tio estas surprizo: mi ne sciis, ke vi havas filon."

"Jes, mi ja edzigxis. Mi estis juna tiam — nura flavbekulo. Ni estis felicxaj — turte felicxaj; sed unu tagon sxi malaperis kiel vaporo. Sxi forkuris kun iu alia. La afero estis tute neatendita kaj sen klarigo. Mi ne plu ecx flaris sxin. Tia estas la vivo, Vik. Tamen nun mi estas kontenta — mi veturas malpeze. Mi vivas laux mia gusto, sen devoj kaj sen tiuj fadenetoj, katene fortaj, per kiuj la virinoj nin ligas. Se mi ekvolas ien iri, diablo, mi iras. Nek Dio nek tondro min deturnos. Miaj libroj min distras, la mondo min amuzas...... Do, kamrado, adios kai a rivederci — kiam ajn la vento nin kunpelos."

17. FRIPONO CxIE SIAN NOMON SKRIBAS.

La laboro en Bristol ne estis tre strecxa, la negoco estis bona. Ni spertigxis kaj lernis pli bone helpi unu la alian. Por sxpari tempon kaj pli efikigi niajn klopodojn, ni iniciatis kodvortojn. Se ekzemple mi nescie malsxparas tempon parolante al acxetinto, kaj Micky rekonas lin, li tuj avertas min per kodvorto glate ensxovita en frazon, kaj, avertite, mi kiel eble plej baldaux forlasas la acxetinton kaj ekkrocxas min al iu alia. Aux se mi estas okupita kaj vidas iun, kiun mi jugxas kiel acxetonton, kodvorto tuj sciigas tion al Micky aux Anjo. Simile, alia kodvorto sciigas, ke venas iu por plendi, kaj la avertito kondukas la plendanton flanken kaj helpas al li, sed for de la auxdpovo de aliaj, interesigxantaj pri la kuirilo.

Iufoje okazas, ke mankas tempo plenkuiri la mangxajxon, eble cxar la homoj malpaciencas, En tia okazo la eksponisto diras la kodvorton, cxu flanken, cxu en sia deklamado. La helpantoj do estas pretaj klopodi, ke neniu gustumu la koncernan mangxajxon, kiu ne estas plenkuirita. Oni ne povas forkasxi gxin, cxar tio logas nedeziratan atenton, sed per cxiaj ruzoj la nekuiritajxo estas gardata. Se iu volas ekzemple gustumi nekuiritajn cepojn, la helpanto diras: "Certe!" kaj kvazaux miskomprene li donas terpomojn aux karotojn kaj sinsekve pusxas aliajn mangxojn al la enketanto tiel, ke li hontas insisti pri la cepoj.

Ni ankaux spertigxis elekti personojn, kiuj valoras la alparolon post la eksponado. Per la maniero, laux kiu homo rigardas kuirilon, ni divenas, cxu li jam acxetis, nur scivolemas aux estas acxetema. Ankaux cxe interparolo ni tuj sondas lian kvaliton. Nesperta vendisto eble parolas al virino,. kiu jesas cxion diritan kaj interrompas lin per: "Gxi estas mirinda kuirilo — cxiu devus posedi gxin? ktp., kaj tiaj diroj igas la nespertulon pensi, ke vendo estas certa. Sed la sperto instruas alie. Persono, kiu pensas pri acxeto, ne tiom malkasxe vidigas sian intereson, sed dubas, demandas kaj gxenerale certigas sin pri la artiklo, antaux ol findecidi.

Sed malgraux sperto kaj hardo oni povas eraregi. Okazis al mi foje, ke mi trovigxis en foiro, kiu fiaskis. Preskaux neniu envenis, kaj ni ne povis kuireksponi pro manko de publiko. Venis al mi maljunulino enketante. Mi bone konis tiajn virinojn, kaj mi jugxis ke lauxtipe sxi volas nur vante demandadi kaj doni senfruktan laboron. Mi ne povis komenci kuiradon por unu persono, kaj cetere mi taksis tiun eksmode vestitan virinon ne inda por serioza konsidero. Mi nur klarigis skize kaj rapide kaj takte forregalis sxin. Kelkajn tagojn poste envenis sinjoro kun sinjorino. Mi povis vidi, ke ili estas altklasaj, kaj ke kun ili la tempo ne estus malsxparata. Mi ne povis kuiri mangxon por du, sed mi bone eksplikis al ili la kuirilon. Ili decidis acxeti, kaj pagis per cxeko prete enskribita kaj nomsignita...... de la eksmodulino! La eksmodulino estis princino, kaj la du sxikaj gesinjoroj estis......sxiaj kuiristino kaj cxefservisto!

Ne estis foiroj dum iom da tempo post Bristol, kaj estis arangxite, ke ni iru dise eksponadi en magazenoj. Prepare al tio mi instruis al Anjo kaj Micky, kiel eksponi, kaj donis al ili okazon praktiki. Eksponado en magazenoj estos pli facila pro manko de bruo, de konkurantoj kaj de forlogajxoj por la klientoj.

Post la fino de la Bristola foiro ni adiauxis kaj disiris al malsamaj partoj de la lando. Por mi estis arangxita vico da butikoj en provinco Cornwall. Estis hela printempa vetero, kaj tiu parto de Anglujo estas bela. Tie ne estas fumo el fabrikoj, nek dauxra bruo de trafiko, nek sencxese rapidantaj homoj, kiuj iras, trapusxante sin kubute tra amaso, kvazaux cxiu minuto devas esti strecxe eluzata. Male. La serenaj urbetoj kaj vilagxoj, la malgrandaj, zigzagaj stratoj, la malnovaj pitoreskaj domoj donas senton de ripozo kaj kontenteco. Cxe la marbordaj vilagxoj, fisxkaptistoj staras trankvile parolante, aux prizorgas siajn fisxretojn, boatojn ktp. La rokeca marbordo kaj belaj golfoj kaj havenoj prezentas belegajn bildojn, kiuj logas artistojn el cxiuj partoj de la lando. La pura aero estas vera regalo post la sufoka, polvosxargxita aero de la foiroj.

Mi atingis la unuan urbon Falmouth, sercxis logxejon, iris al la ferajxbutiko por prezenti min, poste iris al butiko de apuda bucxisto por arangxi la regulan liveron de viando. Mi klarigis, ke estus pli oportune por mi, pagi la kalkulon je la semajnfino. La bucxisto estis afabla, sed diris ke li bedauxras, sed estos necese, ke mi pagu kontante. Mi diris, ke mi povos fari ankaux tion, sed estus pli oportune havi cxiujn acxetojn sur unu konto, cxar tiel mi povus sendi la fakturon pri la suma elspezo al mia firmao por ricevi la repagon. Alie mi povus facile forgesi elspezojn aux perdi kvitancojn. Sed la bucxisto sin tenis marmore al sia kondicxo. Lia malfidemo iom surprizis min, sed mi konsentis pagi kontante. Sed cxe la legomvendisto kaj la spicisto okazis la samo. Mi reiris al la ferajxisto kaj sciigis lin pri la suspektemaj butikistoj en Falmouth. Li simple respondis: "Premo eksponadis cxi tie antaux du semajnoj."

Domagxe. Mi eksciis, ke Premo travicis la samajn urbojn, kiujn mi devos viziti.

La ferajxisto rakontis al mi multon pri la fifaroj de Premo, tamen li ne malsxatis lin. Estis io cxe tiu homo. Mi neniam eltrovis k i o. Certe gxi ne estis io sxatinda, videbla por iu, kiu konis lin suprajxe, kiel mi lin konis. Ofte dum la eksponado Premo subite forlasis gxin, dirante al la sidantaj homoj: "Pardonu min la telefono!" kaj foriris al la trinkejo. Kelkfoje li revenis duonhoron poste. Antaux la komenco de eksponoj li acxetis vazojn da marmelado, deprenis la etikedon kaj diris, ke li konfitis la marmeladon per la kuirilo enlavitravazo. Cxiu miregis kaj demandis, kiel tio estas ebla. Premo klarigis, ke li verkis valoran libron pri tiu nova metodo, kaj ke al cxiu, kiu acxetos kuirilon, oni sendos ekzempleron kiam la libro estos presita. La klientoj poste gxenis la ferajxiston, petante la libron, kiu ne ekzistis, Kiam Premo forlasis la butikon, li sxtelis kuirilon kaj provis vendi gxin malkare. Li ne trovis acxetanton, do li sxangxis gxin kontraux hundo kaj vendis la hundon por kelkaj sxilingoj.

Kiam mi estis preta forlasi la butikon por iri al Truro, la ferajxisto donis al mi cxekon, kaj antaux ol mi povis demandi la kialon, li diris: "Premo klarigis al mi, ke estas kutime doni kvinprocentan kurtagxon al eksponistoj." Mi diris nenion krom "Dankon," kaj enposxigis la cxekon. Eksponistoj estas ja pagataj salajre kaj kurtagxe de la firmao kaj ne devus ricevi ion de la butikistoj. En cxiu vizitata urbo en Cornwall mi trovis suspektemon cxe butikistoj kaj ricevis kurtagxon, kie mi laboris.

Post la Cornwallaj eksponoj mi devis iri al granda magazeno en Londono. Tie la amaso da reguloj incitis min. Por cxiu ago estis bridaj reguloj. Por forporti simplan propran pakajxon, oni devis havi rajtigon de tiu kaj tiu, gxis nauxzo.

Unu tagon envenis judo kaj demandis min, kie trovigxas la faka cxefo. Mi informis lin, kaj li dankis min. Mi vidis lin plurfoje kaj sciis, ke li iel negocas. Ni kutime interparolis kaj dutri fojojn ni iris kune mangxi en la magazena restoracio. Li rakontis pri si mem.

Lia negoco estis iri al magazenoj aux alispecaj komercejoj kaj entrepreni vendon de varoj, kiujn la magazeno aux komercisto ne povas vendi. Li ricevis pagon per procento de la vendoprezo.

Foje li iris en magazenon kaj auxdiencis kun la fakestro de la bazara fako en la subtera etagxo. Tiu havis malkarajn gramofonojn, kiujn li ne povis vendi. La judo entreprenis vendi ilin. Post dutri tagoj la judo revenis al la estro kaj sciigis lin, ke la gramofonoj estas venditaj. Kiam la bazarestro demandis, kien liveri ilin, la judo respondis: "Al la muzika fako en la tria etagxo." La afero sukcesis, kaj li ricevis la procentajxon. Io tia povas okazi, cxar cxiu fakestro sin okupas ekskluzive nur pri sia fako!

Alian fojon la judo kun kolego acxetis mil fotomasxinojn po unu pundo el Ameriko. La fotomasxinoj estis videble tre bonaj kaj valoris plurfoje tiun prezon. La du kolegoj vendis la tuton al iu magazeno po du pundoj por masxino. Tio donis mil pundojn da profito. La paro iris al trinkejo por festi la bonan negocon, kaj de tie iris al la hejmo de unu el ili por sciigi la edzinon. Sed la edzino diris, ke la magazeno telefonis, ke oni tuj telefonvoku la direktoron. La judo tion faris.

"Kie oni povas trovi konvenajn filmojn por la masxinoj?" demandis la direktoro de la magazeno, "Nu...... ie ajn," respondis la judo necerte.

"Do trovu la filmojn, kaj ni acxetos!" diris la magazenestro.

La paro eliris kaj trasercxis Londonon, sed ne povis trovi filmojn tauxgajn por la masxinoj. Diable! la filmoj havis specialan formaton! — jen estis la tubero en la afero; jen kial la masxinoj estis tiel malkaraj! Ili kablis al Ameriko kaj ricevis la respondon, ke la firmao bankrotis kaj la filmoj ne plu estas akireblaj. Ili cerbumis kaj zorgumis pri la afero. "Jen bela kacxo," diris unu al la alia. Sed solvo ekbrilis al ili. Ili prenis auxtomobilon kaj lauxiris cxiujn troveblajn lombardistojn en Londono, Brighton kaj aliaj proksimaj urboj, lombardis cxiun masxinon aparte por 25, 30 kaj ecx 35 sxilingoj kaj post tio ecx vendis kelkajn el la lombardbiletoj por kelkaj sxilingoj.

Alia komerco, kiun ili faris, estis acxeti malaktualajn gramofondiskojn cxe fabriko po du pencoj, dum la regula prezo de diskoj estis po unu sxilingo. La judoj sendis la diskojn al Nederlando, kie la anglaj arioj estis aktualaj, kaj bone profitis. Sed inter tiuj malkaraj diskoj (amase acxetitaj) estis kelkaj, kiuj enhavis paroladojn. Nu, tiuj ne estis vendeblaj en Nederlando. La problemo do restis: kiel enspezi ankaux per tiuj diskoj. Kaj solvon ili trovis.

Ili eksciis jenon: Se butikisto ne sukcesas vendi cxiujn diskojn, la firmao reprenas dek el cent kaj redonas la pagitan prezon (po unu sxilingo). Do la judoj simple vendis tiujn senutilajn diskojn po ok pencoj al butikistoj. Tiuj resendis ilin al la fabriko kaj ricevis po unu sxilingo. La judoj reacxetis la samajn diskojn cxe la fabriko, kaj jen la vendo kaj acxeto de la diskoj dauxradis en magia rondo. Fine la fabrikantoj malkovris la manovron.

Mi finis la tagan laboron je la sesa, kaj unufoje semajne ni havis duontagan libertempon. Unuavide tio sxajnis ege preferinda ol labori gxis la deka, kiel en foiroj, sed male mi spertis solecon dum la liberaj horoj. Mi distris min per promenoj tra la Londonaj stratoj, vizitoj al muzikhavaj kafejoj kaj maloftaj vizitoj al kinoj, sed mi sentis tiun solecon, kiu estas ecx pli forta inter homamasoj. Mi decidis sercxi amikon. Sed en Londono tio estas pli malfacila ol en malgrandaj urboj. Estas malmultaj hejmoj en la centro de Londono, kaj la granda plimulto de la laborantoj en la magazeno logxis kilometrojn for el la centro, kaj post la laboro ili rapidis hejmen per buso, subtera fervojo aux trajno.

18. GAJA DUOPO.

Post kelkaj tagoj mi amikigxis kun Benjo. Sxi sidis proksime al mi en budeto, kaj sxia laboro estis respondi al demandoj de klientoj: informi kie oni povas acxeti tion kaj tion, montri la vojon al diversaj fakoj ktp. Post la laboro ni ordinare eliris kune. Sxi estis tre sprita kaj gaja, kaj mia humoro auxtomate respondis al sxia. Sxi estis tia, ke post unu-du renkontigxoj mi sentis, kvazaux mi konus sxin jam de jaroj. Brakenbrake ni iris kien la momenta prefero pelis nin, kaj ni babilis, interspritis, sxercis kaj ridis, kvazaux ni estus la solaj homoj en Londono. Mi memoras ke foje ni elvenis el subtera trajno. Antaux ni rampis la longaj movsxtuparoj, Sxi diris: "Ni konkuru, kiu povas unue atingi la supron per la malsuprenira movsxtuparo!" Gaje ni kurrampis kontraux la fluo de la alvenantaj sxtupoj, ridante kaj tute senkonsciaj pri la rigardegoj de la homoj, kiuj sendube pensis nin frenezaj. "Jen,f sxi diris, spiregante cxe la supro, "dum mia tuta vivo mi volis fari tion!"

Unu vesperon ni decidis iri vidi filmon, kiu estis multe reklamata. Ni eniris, kaj post nelonge mi komencis tordigxi en mia fotelo. La filmo estis acxa; sed kio incitis min, estis ke la reklamoj estis tute trompaj kaj reliefigis ion allogan, kio okupis sur la ekrano nur unudu minutojn. Ankaux al Benjo gxi malplacxis, kaj sxi komencis kritiki kaj mallauxdi gxin neflustre, dirante ke sxi ne scias kial la popolo toleras tiajn trompajxojn senproteste. "Venu," mi diris lauxtvocxe, "ni iru vidi f i 1 m o n ie!" Ni parade eliris. En la vestiblo sxi forlasis min dum momento, kaj mi staris cxe la enirejo atendante sxin. Geduo, kiu rigardis la reklamojn cxe la pordo, venis al mi, pensante ke mi estas la direktoro de la kino, kaj demandis: "Cxu gxi estas brita filmo?"

"Jes," mi respondis, "sed gxi estas la plej acxa, kiun ni iam montris."

La paro rigardis min mirante, ke oficisto de entrepreno povas esti tiom honesta. Ili dankis min kaj foriris. Mia ago bonhumorigis min kaj mi gxue rakontis la okazintajxon al Benjo kiam sxi alvenis. Sxi kungxuis la sxercon kaj diris:

"Tio memorigas min pri io simila, kio okazis al mi en Londona magazeno kiam mi estis kun mia frato. Ne en magazeno, en kiu mi laboris. Mi staris, atendante mian fraton, kiu rigardis ion interesan al li kelkajn metrojn for de mi. Virino venis rekte al mi kaj diris auxtoritate: 'Montru al mi la cxapelan fakon! Mi tuj komprenis, ke sxi pensas ke mi estas dungitino, kaj la penso, ke ecx for de la propra laboro la hazardo postulas ke mi tamen Laboru, ridigis min. La virino tuj kolerigxis kaj jxetis: 'Ne estu impertinenta. Montru al mi, alie mi denuncos vin'

'Ho, iru boligi la kapon,' mi diris senzorge. 'Mi ecx ne emas paroli al vi'

La virino preskaux eksplodis pro furiozo. 'Mi denuncos vin, vi estos tuj maldungita...... Tia krudeco!...... Mi tuj sciigos vian fakan estron.'

'Do denuncu, gxis vi krevos; mi fajfas je tio. Jen staras la cxefo tie. Iru ai li...... for de mia vido,' mi diris, montrante al mia frato, kiu malhelvestite kaj sen cxapelo ja aspektis kvazaux cxefo.

La virino sin turnis kaj iris rekte al li, kaj mi okulsignis al li komprenige. La virino pasxis al mia frato kaj diris: 'Mi volas plendi kontraux tiu komizino pro impertinento kaj insultado. Mi simple demandis al sxi kie estas la cxapela fako, kaj sxi insultis min sxoke!'

Mia frato respondis: 'Se sxi ne emas montri gxin al vi, sxi plene rajtas. Iru kaj sercxu gxin mem kaj ne gxenu miajn laborantojn!'

La virino restis tute senvorta kaj eliris murmurante pri la plej nekredeble acxa magazeno, kiun sxi iam vizitis!"

Placxis al mi la preta spriteco de Londonanoj. Se okaze mi diris ion sxercan al iu, li ne fikse rigardis kvazaux ofendita nek mienis vake nekomprene, kiel ofte okazas en aliaj partoj de Anglujo. Foje mi diris sxerce al Londona konduktoro de buso: "Cxu vi povas halti cxe numero 76, Kensingtonstrato?" Tuj venis la respondo: "Certe. Cxe kioma etagxo?" Tiajn pretajn rebatojn oni ofte spertas cxe kelneroj, portistoj, taksiistoj ktp. Kiam mi estis sola, mi trovis, ke sxerca vorto tie kaj tie intersxangxita distras aux gajigas la tedan pason de la tago.

Anjo skribis al mi de tempo al tempo, sed sxiaj leteroj farigxis pli maloftaj kaj mallongaj.

Iun dimancxmatenon mi renkontis Benjon laux antaux-arangxo, por viziti Petticoat Lane, la faman Londonan bazaron. Estis bela, varma mateno. Ni atingis Petticoat Lane proksimume je la deka. La bazaro estis tiom plena de homoj, ke ni devis pusxigxi inter ili kaj zorgi por ne perdi unu la alian. Cxiu strato estis kontinue borderita ambauxflanke per standoj, kaj ankaux la stratbutikoj estis malfermaj. La bazaristoj hurlis pri siaj varoj, kaj la butikistoj staris cxe la sojlo, provante per cxiu rimedo enirigi klientojn. Preskaux cxiu speco de varo estis acxetebla, "de pinglo gxis ankro", kiel diras la angla esprimo.

Ni kuniris malrapide, auxskultante la bazaristojn deklami. Inter ili mi rekonis kelkajn bazarulojn, kaj kelkfoje mi agis kiel "sprono," por ili. "Sprono," estas proksimuma traduko de bazarula vorto kiu signifas iun, kiu per ekzemplo instigas la klientojn acxeti. Necesas nur, cxe la fino de bazarula parolo, kiam li diras la prezon, ke mi tuj acxetu. Tio komencigas la acxetadon. Poste mi redonas kasxe la acxetajxon kaj rericevas la monon. Cxe la vojrando staris viro, kiu vendis faskojn da mento. Dum ni preterpasis, li sxovis faskon al ni, kriante: "Mento po du pencoj por fasko, mento po du pencoj por fasko!", reripete. Gxuste tiam, terno neatendite skuis Benjon, kaj sxi ternis rekte sur la etenditan faskon. La mentvendanto ne pauxzis nek movis ecx palpebron, sed dauxrigis: "Mento po unu penco por fasko, mento pi unu penco por fasko......"

Ni pusxiris laux la stratoj. Benjo interesigxis pri virinaj vestajxoj kaj faris dutri acxetojn, Inter ili estis paro da silkaj sxtrumpoj, kiuj estis malaltprezaj. La bazaristo montris ilin al sxi, turnante ilin en la mano, por ke sxi bone vidu ilin. Sxi poste rimarkis, ke la fortikigita kotona rando cxe la supro de unu etendigxis preskaux gxis la genuo.

Ankoraux sxi ne scias, kiel ili estis manipulitaj, ke sxi ne vidis la okulfrapan difekton, Subite Benjo diris: "Kion vendas tiu hindo?" Mi rigardis. Li ne estis hindo. Tio estis videbla. Li estis sxminkita. Ni alproksimigxis. La 'hindo portis pseuxdoorientan vestajxon, sidis sur tapisxo kun la kruroj krucitaj kaj diris monotone per kvazaux-fremda fusxparolo: "Bonsxanca nigra fabo, faras bonsxance, multe bonsxance, nur po tri penco." Li tenis la rigardon teren kaj apud li estis cizelita latuna pleto plena de nigraj faboj. Li vendis unudu tiam kaj tiam, precipe al virinoj. Dum mi rigardis, mi trovis ion konatan cxe li, kaj mi rekonis lin. Estis Bert, la "specimenisto," kiun mi renkontis en la Edinburga foiro. Post momento li levigxis kaj acxetis tafeon da teo cxe la apuda stando. Mi alproksimigxis: "Kaisa hai, sahib, granda sxangxo post la specimenvendo!"

"Jock!" li diris. "Kiel vi fartas? Kio logis vin al cxi tiu gxangalo?"

"Cxio iras glate cxe mi. Kiel cxe vi?" "Ho, kiel kutime, enspezo kaj elspezo."

"cxu tio cxi estas via nova entrepreno?"

"Ne, mi laboras cxe foiro dum la semajno, kaj se la Vetero estas afabla dimancxe matene, mi venas cxi tien."

"Cxu vi multe enspezas per la faboj?"

"Ne multe, sed la kosto de la faboj kaj iom da tinkturo ne estas multo."

"Mi certe ne estus kredinta, ke oni acxetus fabojn unuope, kaj je tia skandala prezo!"

"Ho, la publiko acxetas ion ajn, Ju pli trompa la varo, des pli oni acxetas. Tamen estas io, kio igas la fabojn karaj,"

"Kio?" mi demandis.

"Mia pluso," li respondis. "Kiam mi komencis, mi provis fari paroladon pri la faboj, sed eltrovis ke la publiko ne kredas min. Gxi estis bona 'fabelo', pri la deveno de la misteraj nigraj faboj kaj citoj pri la granda bonsxanco, kiun ili venigas, sed — nenio; do mi decidis provi diri nenion, krom fusxdiri kio ili estas. Kaj la homoj acxetas. Eble ili iom hontas, kiam ili estas inter la amaso, kiun mia parolado kolektis. Cxu aux cxu ne, ili acxetas unuope."

"Vi havas pli da kuragxo ol mi. Mi ne kuragxus tion fari, precipe se mi havus helbluajn okulojn."

Benjo kaj mi plu promenadis. Ni vidis iun, kiu estis lauxte deklamanta. Sur sia vendobenko li havis kapon de moruo, kaj sur gxi estis grandeta pilolo diskoforma.

"Gesinjoroj," li deklamis, "rigardu la musxojn! Ili estas cxie sur la stando, sed neniu — ecx ne unu sola alproksimigxas la fisxkapon. Jen unu pundo! Tion mi volonte donos al iu ajn, kiu unua vidos musxon resti sur la fisxo. Gesinjoroj, tiu pilolo sxirmos vian mangxajxon kontraux musxoj kaj cxiuspecaj insektoj. Nur metu unu en vian kuirejon aux mangxosxrankon, kaj vi forigos la dangxeron, kiun portas musxoj. Musxoj infektas...... ktp,"

Ni formovigxis. Neniam antauxe mi vidis tiun pilolon, sed mi auxdis pri gxi. Lauxdire oni simple fandas kandelojn kaj muldas la fandajxon je pecoj de iu ajn formo. Kelkfoje oni koloras la fandajxon per blua aux rugxa inko. La musxoj ne proksimigxas al la fisxo, sur kiu estas la pilolo, cxar la fisxo estas...... antauxe trempita en petrolon.

19. UNU ORIENTEN, ALIA OKCIDENTEN.

Estis auxgusto. Mi laboris en magazeno en Mancxestro. La firmao skribis al mi, ke la unua foiro okazos en Aberdeen en septembro, kaj petis, ke mi bonvolu elekti tauxgan lokon por nia stando kaj ankaux faru la standplanon. Oni lasis al mi ankaux la elekton de la kunlaborantoj.

Anjo laboris en Leeds, kiu ne estas malproksime de Mancxestro. Mi tuj skribis al Anjo, sciigante sxin pri la perspektivoj kaj dirante al sxi ke mi intencas viziti sxin dum la venonta merkredo. Merkredo estis ja la duontaga ferio en ambaux urboj, do oportuna por ni. Anjo respondis ke sxi gxojas pri mia venonta vizito.

Anjo atendis min cxe la stacidomo en Leeds. Ni kuris unu al la alia laux la kajo, cxirkauxbrakis kaj kisis. Kian gxojon mi spertis cxe la renkonto!

"Ho, Vik," sxi diris. "Mi gxojas denove vidi vin."

"Jes, mia kara, sed kiajn mizerajn skribetojn vi sendis al mi lastatempe! Cxu mankis al vi skribpapero?"

"Mi estis tre okupita kaj cetere mi ne emis al la skribado." "Tro okupita por skribi leteron?! Nu, Anjo, ne mensogetu,"

"Cxu vi venis cxi tien por riprocxi min?" sxi diris ofendite.

"Ne, kara mia, sed vi ja sxuldas al mi ian klarigon. — Nu, kien ni iru?"

"Estas lule komforta kafejo cxiproksime. Ni iru tien."

"Cxu ne al via logxejo?"

"Ni povus...... sed gxi estas malproksima, kaj vi ni disponas multe da tempo, cxu?"

"Ne, nur kelkajn horojn, sed ni povus ja veturi per taksio."

Sxi evidente embarasigxis, komencis paroli kaj silentis.

"Anjo, kio estas? Cxu vi ne emas ke ni kunestu solaj post tiel longa tempo? Diru klare: cxu io sxangxigxis inter ni"

"N-ne," sxi balbutis. "Vi estas cxiam...... Ho, Vii estas nur, ke......ke estas pli bone, ke ni ne iru tien.......kaj cetere la dommastrino ne sxatus, ke mi konduku viroi en mian cxambron. sxi estas tia...... tre suspektema......tre puritana."

"Anjo, kio estas? Kial vi diris 'cetere? Kio estas la alia afero, kiu maloportunigas nian iron? Cxu vi kunvivas kun iu?"

"Ho Vik, ne antauxjugxu. Ne estu suspektema. Estas nur, ke ne estas oportune. Estas......10."

"Al mi sxajnas tute klare, ke estas ne io, sed iu."

Sxi koleretis. "Bravulo! do vi jam konkludis pri cxio. Vi jam scias cxion kaj kulpigas min. Vi estas viro, do vi arogas elekti vin jugxisto. Sed, Vik, rigardu rekte en miajn okulojn kaj deklaru honeste, cxu vi mem restis ermito dum mia foresto. Cxu vi povas tion diri?"

"Tion mi ne atendis de vi, Anjo: ke vi uzus tiun kutiman virinan ruzon — anstataux vin defendi, rebati per kontrauxakuzo! Bonega taktiko, sed uzu gxin kun iu alia, ne kun mi. Mi certe ne malsxparus tempon por forpusxi vian akuzon. Nuntempe pri vi temas, ne pri mi. Jes, jes, karulino kara, do vi volas, mi forgesu pri vi, dum mi baraktas por min mem senkulpigi! Nu, Anjo, lasu miajn aferojn flanken. Cxu aux cxu ne vi havas kunulon cxi tie?"

"Kial mi respondu?" sxi diris. "Vi ja decidis mem. Vi estas cxioscia vi kaj Dio!"

"Alia taktiko. Ofendigxemo. Kio sekvos tion? Mankas nur nervokrizo kaj sveno. Dauxrigu, dauxrigu. Uzu cxiun artifikon lauxvice — kaj poste ni povos paroli racie."

Sxi tute silentis. Ni ambaux pasxis al la kafejo. Mute ni eniris. Dum la mangxo mi alrigardis sxin esplore, sed sxi evitis mian rigardon. Post iom da tempo sxi rompis la silenton. "Vik"r sxi diris.

Mi ne respondis.

"Vik"r sxi ripetis, "mi petas pardonon, sed ne kulpas mi sola. Mi tre sxatas vin kaj......"

"Sxatas?!"

Momenton sxi rigardis min senmove; poste sxi mordetis la lipojn kaj hezite etendis la manon por tusxi mian.

"Vik," sxi diris mallauxte. "Ni ne kverelu mi vin p e t a s. Atendu, gxis mi klarigos. Komprenu, karulo, ke gxis nuna momento vi ne donis al mi la eblon klarigi. Tuj kiam ni renkontigxis, vi komencis riprocxi min. Mi ja intencis diri al vi cxion. Milfoje antaux via veno mi pripensis la aferon. Pripensis kiel sciigi vin sen vundi vin, cxar mi ja alte taksas vian amikecon. Ne rigardu min tiel, mi ja parolas sincere. Nu, Vik, ne kolerigxu. Estas ja io, sed ne m. Almenaux, ne en la senco kiun vi aludis. Mi kunvivas kun neniu. Sed......sed mi enamigxis. Jes, Vik, tuti kaj komplete. Tion mi ne povis eviti. Li estas bonulo kaj tute ortodoksa, ecx mallargxmensa. Kaj estas multaj kva- litoj liaj, kiujn mi ecx abomenas, sed mi ne povas ne ami lin. Estas strange- Mi ne volas malamikigxi kun vi. Mi preferus, ke ni restu cxiam amikoj; sed ion pli, Vik, mi ne povus. Mi ne povus perfidi lin. Ne, penu kompreni. Diru, ke tio ne detruos nian amikecon."

"Cxu li estas bazarulo?" mi diris nekonsekvence.

"Ne, li laboras en oficejo. Li ne konas la mondon. Li cxiam logxis en cxi tiu urbo kun sia vidva patrino."

"Gxi estas skuo, sed via elekto estas via elekto. Mi havas suficxe da prudento por ne deadmoni vin de li. Pli bone, se mi atendos, gxis vi enuos pri li. Via korinklino eble ne dauxros."

"Vi eraras, Vik, ni fiancxigxis. Jen la ringo," kaj sxi elprenis gxin el sia mansaketo. "Ni geedzigxos je Kristnasko."

Mi pensis iomete. "Do bone, Anjo, mi kontrauxracie esperas, ke vi estos felicxa, La afero ne estas facila por mi, sed almenaux via amikeco estas io, kaj cetere mi cxiam havos dolcxajn rememorojn."

"Dankon,"1 "Cxu vi venos al la venonta foiro en Aberdeen?"

"Mi ne povas. Li ne volas, ke mi vojagxu plu. Post la fino de la eksponado cxi tie mi intencas forlasi mian laboron."

Post tio ni babilis gxenerale kaj iom gajigxis; sed interne mi sentis pezon, kiun mi ne tute sukcesis kasxi.

Iel la horoj pasis. sxi venis kun mi al la stacidomo kaj post reciprokaj adiauxaj kisoj kaj reciprokaj promesoj skribi la trajno min forportis.

20. KONTRAUx CxIU MALFACILO EKZISTAS KONSILO.

Post tio, denove foiroj. En Aberdeen mi tuj antauxvidis malfacilajxojn. Ne estis multe da loko en la aleoj cxirkaux ni, kaj unudu kontrauxaj standoj vendis per lauxta deklamado. Plensxtopo de la aleoj per homoj kaj kribatalo ne povos ne okazi. Do mia unua laboro estis amikigxi kun miaj kontrauxuloj, por ke aferoj iru des pli glate. Post la malfermo de la foiro mi donacis rostitajn kokidojn al la kontrauxaj bazaruloj, por helpi al la gxenerala komplezemo kiun mi celis. Cxe unu flanko estis sinjorino, kiu vendis parfumon. sxi kviete laboris, aspergante preterpasantojn per parfumo, kaj sxi gxentilmaniere vendis al ili. Por ne montri elektemon, mi donacis kokidon ankaux al sxi, kaj ni amikigxis. Sxia stando estis bele drapirita, kaj la parfumo estis en belformaj flakonoj bonguste pakitaj en kartonaj skatoloj. Parolante kun sxi iun tagon, mi rimarkis, ke sxi havas nur unu kvaliton de parfumo; do mi diris:

"Cxu ne estus pli bone, se vi havus diversajn parfumojn? Vi vendus pli, se vi prezentus elekton al la klientoj, cxu ne?"

"Mi ja havas diversajn," sxi diris. Mi cxirkauxrigardis. "Sed mi vidas nur la violan,"' mi kontrauxis.

"Jes, hodiaux mi vendas nur violan, morgaux mi vendos rozan, kaj tiel plu lauxvice tra la tuta stoko. La parfumoj venas al mi en sortimentoj; sed se mi elmetus cxiujn sur la stando, la klientoj havus malfacilon decidigxi inter la diversaj odoroj. Do ili malsxparus mian tempon. La praktiko instruis min, ke mi pli bone enspezas, se mi ne permesas elekton."

"Kiun el tiuj parfumoj vi preferas por propra uzo?"

"El tiuj!" sxi diris, kvazaux sxokite. "Neniun. La solaj floroj, kiuj iel rilatas kun tiuj parfumoj, estas tiuj bildigitaj sur la flakonaj etikedoj. Oni acxetas cxi tiun parfumon kvinlitre en benzinskatoloj. La parfumo versxajne kostas al la pograndisto po naux pencoj por kvinlitro," sxi sxercis.

Micky kaj alia eksponisto nomita Jeff helpis min. Ni tri glate laboris kaj kunsxercis. Mi sxatis Micky. Li iom maldikigxis pro la neregula vivado. Sole pri unu afero mi devis lin gardi. Ofte li malaperis de la stando, kaj mi devis sercxi lin. Cxiam mi sciis kie sercxi, cxar preskaux senescepte mi trovis lin parolanta al iu belulino cxe sxia stando. "Micky, Micky," mi sxercadmonis, "nun mi scias kial vi ne emis esti pastro." Ankaux Jeff al mi placxis. Li estis kompetenta kaj bone sciis arangxi aux manovri. Se okaze, post la butikferma horo, mankis io bezonata, mi cxiam sendis lin por sercxi gxin. Iel li cxiam arangxis; nepre li revenis kun la bezonatajxo. Por doni al vi ekzemplon pri lia iniciatemo, mi citos al vi, kion li rakontis al mi:

"Mi foje devis fari vojagxon tra la lando, for de la fervojaj cxeflinioj. La vagonara iro estis tre enuiga kaj malrapida. Cxe unu stacidomo mi devis eliri por atendi pluan vagonaron. Estis la dua matene en februaro. La stacidomo dormis, la apuda urbeto dormegis. Mi informigxis de la ununura portisto, ke mi devas atendi gxis post la sepa. Mi iris al la atendejo por ripozi, cxar mi estis morte laca. Ne estis fajro en la atendejo, la gaslumo miope palpebrumis. Cxe la muro staris krudligna benko. Mi sternis min sur la benkon por endormigxi; sed la malvarmo estis tiom pika, ke mi ne povis dormi. Frostotremante, mi eliris por demandi la portiston, cxu ne estas loko pli komforta, sed mi ne povis trovi lin. sxajne li iris hejmen. Mi pasxis tien kaj reen laux la kajo, svingante la brakojn kaj batante la piedojn por iom varmigxi, Mi sciis, ke sercxi provizoran sxirmon de iu en la urbo estas senespere je tiu horo, Sur la kajon venis hundo, kiu sin okupis per vizitoj al la diversaj spuroj de siaj amikoj. Mi venigis la hundon al mi kaj karesis gxin, donante al gxi pecetojn de biskvitoj, kiujn mi havis en la posxo. Por variigi mian pasxadon, mi eliris el la stacidomo, kaj la hundo sekvis min. Cxe stratangulo mi vidis alian hundon, kiu alproksimigxis. Tio donis al mi ideon. Mi rapidigis miajn pasxojn kaj iris sercxi hundojn. Mi trovis du pliajn. Mi amikigxis kun la hundoj kaj igis ilin sekvi min. Kun la kvar hundoj mi reiris al la stacidoma atendejo, kusxigxis sur la planko, kaj per dorlotaj vortoj kaj karesoj atingis, ke unu hundo sin kusxigis sur min kaj la aliaj sin lokis cxirkaux mi. Tiel mi dormis komforte varme,"

La supre citita rakonto estas iom ridinda, sed gxi ja : montras sinhelpon necesan al nia metio.

Por doni alian ekzemplon, mi rakontos kio okazis en alia foiro. Tiu foiro estis tute fiaska. Neniu envenis. Iu bazarulo kasxe arangxis kun aliulo, ke ili faru jenon: La bazarulo sin brunigis kaj sin vestis kiel hinda ragxao, kaj en ekzotikaj vestoj kaj kun parada maniero li iris en taksio de loko al loko tra la urbo. Li eniris butikojn kaj agis tiel ke li tiru atenton al si kaj al sia bruna . interpretisto. Malrapide li veturis al la foiro kaj sukcesis krei gxeneralan intereson kaj scivolemon. Tiel trafe li aliaspektigis sin, ke la estro de la foiro kaj la aliaj bazaruloj ne rekonis lin. Li iris de stando al stando kun sia interpretisto kaj malavarege donis grandajn mendojn al la firmaoj. La farsa interbabilado inter la ragao kaj la interpretisto dauxris, dum la foirestro humile kondukis lin kaj granda aro da homoj lin sekvis. Cxe la lavmasxino stando la ragxao mendis deknaux masxinojn: "unu por cxiu tribo". La vizito de la ragxao estis menciata en la urba gazeto, kaj tiel la foiro estis reklamata, kaj la negoco vigligxis. La foirestro ne dankis la bazarulon kiam la sxerco malkovrigxis, cxar li tute ne gxuis scii, ke li estis viktimo de granda blago.

Pograde mi dungis kaj instruis novajn helpantojn. Cxe intervjuo kun eblaj dungotoj, ne interesis min, se ili montris atestilojn pri longa kaj fidela servado cxe firmao aux atestilojn pri bona karaktero skribita de iu pastro aux imponulo. Sole interesis min scii, cxu ili estas inteligentaj kaj kapablas pritrakti neatenditan okazajxon. Foje venis al mi elektristo. Liaj atestiloj estis bonaj. Responde al miaj demandoj li klarigis, kiel li laboris zorge, neniam venis malfrue ktp. Sed tio nur milde interesis min. Mi demandis: "Cxu vi neniam faris ion ajn for de la propra laboro?"

Li respondis nee.

Mi plu enketis: "Cxu vi neniam estis senlaborulo?"

Li diris: "Jes, dum iom da tempo."

"Do," mi dauxrigis, "kion vi faris tiam?"

"Preskaux nenion. Mi ja provis ion, sed gxi ne sukcesis. Gxi estis bagatelo."

"Eble ne," mi diris. "Bonvolu klarigi."

"Ho, estis nenio. Nur ke, kiam mi ne sciis kiel enspezi, mi vidis specon de fajrigilo en butika fenestro. Mi acxetis unu. Gxi estis sorba briko, kiun oni trempas en petrolon. Gxi estis tre simple enkagxigita per du dratoj, kiuj estis spirale kuntorditaj cxe unu fino por formi ankaux tenilon. Nu, mi acxetis iom da sorba briko kaj drato kaj mem fabrikis la artiklon. Mi vendis la fajrigilojn cxe pordoj. Mi ne sukcesis vendi multajn, kaj la entrepreno tute ne valoris kompare kun regula laboro,"

"Tio suficxas," mi diris. "La posteno estas via."

Tiu persono farigxis unu el miaj plej bonaj laborantoj. Malgraux cxiuj klopodoj miaj la plensxtopo de la aleoj en la Aberdeena foiro ne sxajnis evitebla. La foirestro venis plurfoje al ni plendante kaj minacis ke, se la gxenajxo ne cxesos, li fermos la standon, Ni havis la kutiman servotablon, sed cxar la stando estis malgranda, la tablo situis cxe la antauxa limo de nia spaco tiel, ke la rigardantoj devis stari en la aleo. Nu, por eviti, ke la rigardantoj bloku la aleon, ni movis la tablon malantauxen, por ke la publiko povu veni en nian spacon. Sed io nekomprenebla okazis. Mi tute ne povis enigi la homojn sur la liberan lokon. Malgraux cxiuj klopodoj ili haltis en la aleo kiel antauxe. Sed post iom da tempo mi ekvidis la kauxzon. Sur la plariko mi rimarkis, ke restis la marko tie, kie la tablo antauxe staris. Kredu, ne kredu: la homoj haltii I auxtomate cxe tiu linio. Mi aliris kaj per piedo forvisxis tiun strekon, kaj nia problemo solvigxis. Tia estas la amaso. Individuo el amaso estas tute racia, sed la amaso nur reagas sxafe, stulte aux, minimume, senpense.

Post Aberdeen estis la Glasgova oktobra foiro, kaj post tio: denove la Edinburga novembra foiro. Vico da anglaj foiroj sekvis. La laboro igxis rutina. La plej granda gxeno estis la bruo, kontraux kiu oni devis lukti. Krom la bruo de homasoj kaj deklamantaj vendistoj estis tiu de radioj kaj orkestroj. Mi kutime plendis al la foirestroj pri muzikbruo, sed cxiam la estroj agis en la sama maniero. Ili estis afablaj kaj promesis helpi, sed nenio okazis. Mi trovis, ke la sola maniero estis unue protesti gxentile, kaj poste fari ion konkretan kaj decideman por devigi ilin al plibonigo.

En unu foiro estis grandega megafono apud la stando. Gxi tute dronigis niajn vocxojn. Ripetitaj plendoj ne efikis. Mi fine diris al helpanto: "Cxu vi povas iel difekti tiun aparaton?" Li respondis: "Lasu min fari." Kun drattran- cxilo li foriris de la stando, kaj iom poste la megafono silentigxis. Post iom da tempo iu riparis gxin. Mia bazarulo atendis la sxancon por kasxe iri, kaj la aparato estis denove silentigita. Gxi tiu rompo kaj riparo dauxris kelkajn tagojn; fine oni enuis pri la senfina riparado, kaj ni povis labori sengxene.

Alian fojon okazis, ke orkestro tre proksima al ni simile nuligis niajn klopodojn. Denove plendoj ne utilis, malgraux promesoj de la foirestro. Mi do acxetis butonforman mikrofonon (tian, kian oni portas en la butontruo) kaj kasxis megafonon malantaux la nomtabulo de la stando. Dum la orkestro muzikis, mi parolis nur suficxe lauxte por esti auxdata. Sed intertempe la orkestro haltis, kaj tenoro kantis. Kiam li komencis, mi lauxtigis la vocxon gxis plenpovo, kaj la efiko estis tute konfuziga al la kantisto. Li kantis pri amo, kaj mia vocxo enmetis; "Brasikoj, karotoj, terpomoj......ktp." tiel, ke la kanto farsigxis kaj li kantisto devis halti. La foirestro kuris al mi en plena kolero. "Vi scias ke megafono sur stando ne estas permesita!" li kriis.

"Ni pagis alte por la stando kaj postulas la rajton esti auxdataj de niaj klientoj," mi respondis. "Mallauxtigu la bruistojn, alie mi dauxre uzos la megafonon!" Post tio li ja disponis, ke la orkestro muziku iom malpli lauxte.

En unu foiro estis orkestro kaj ankaux militista fanfaro. Krom tio la hala tegmento estis el onda lado, kiu reehxis la bruon. La orkestro ne multe gxenis nin, cxar gxi estis en pli-malpli sonrezista ligna konstruo, Sed la militista fanfaro plene sufokis niajn vocxojn. Denove plendoj, denove nenio helpa. Kun mi laboris sinjorino, kiu havis akran, penetran vocxon; do mi donis al sxi mian vicon deklami. Mi mem iris gxis la ekstera rando de la auxskultantaro, sed mi povis auxdi nenion. Mi povis nur vidi sxiajn lipojn movigxi sensone. Mi ekkoleris. Vestita en plena kuirista uniformo, mi rapidis rekte al la fanfaro. Mi pasxis tra la navo kaj iris senpere sur la estradon. La direktisto venis rekte al mi kun la fingro sur la lipoj silentige, sed mi estis tro ekscitita por atenti.

"Cxu vi haltigos tiun damnitan bruacxon!" mi kriis. La direktisto sin klinis antauxen, preskaux kauxrante, kvazaux li timus. Mi ne komprenis lian sintenon. Li flustris: "La radiodissendo." Tio sxajnis al mi senhonta preteksto: mi ja sciis, ke la orkestro, kiu dissendas, tute ne gxenas nin, kaj la kolero levigxis en mian gorgxon. Mi eksplodis:

"Damno al vi, kulpas ne la orkestro sed via furza muzikacxo!" — kaj tion kriinte, mi tuj ekvidis mikrofonon, kiu pendis antaux mi gxuste super la nivelo de miaj okuloj, apud mia frunto. Miaj nedecaj vortoj estis dissenditaj! Okazis granda skandalo kaj riprocxado pri tio, sed mi nur forskuis de miaj sxultroj la respondecon, kaj post cxeso de la vortsxtormo cxio estis arangxata tiel, ke ni povis labori.

21. ANSTATAUxA EDZINO.

Cxe foiro en Bournemouth estis bazarulo nomata Alec Nicol, kiu eksponis ian novforman vestpendigilon. Lia stando estis tute apud la mia, kaj cxe enveno mi demandis lin, cxu li scias indan logxejon. Li respondis, ke estas loko por unu persono en lia logxejo, do mi arangxis logxi tie. La dommastrino estis komplezema kaj tre religiema.

Unu tagon en la foiro mi vidis Alec flirti kun iom tro sxminkita frauxlino. Post sxia foriro Alec diris al mi, ke li arangxis, ke sxi kunlogxu kun li. Mi avertis lin, ke tion li ne povas fari, cxar la dommastrino tion ne permesus. Alec ne gxenis sin kaj diris: "Ho, tio estos facile arangxebla,"1 Je la mangxohoro ni iris hejmen. Ni havis tempon, cxar la foiro ne estis tre sukcesa, kaj cetere la logxejo estis suficxe proksima. Alec diris al la dommastrino: "Hodiaux mi ricevis telegramon de mia edzino, ke sxi venos viziti min. Cxu estos oportune?" La dommastrino respondis komplezeme, ke estas tute oportune kaj ke sxi estos kontenta bonvenigi sinon Nicol.

Cxio iris glate, kaj post du tagoj, S-ino Nicol adiauxis afable kaj foriris. Sed kelkajn tagojn poste Alec diris al mi: "Mi faris arangxon kunpreni alian knabinon al la logxejo."

"Cxu vi estas freneza?" mi diris. "La dommastrino certe eljxetos vin, se vi ecx sugestos tian aferon al sxi."

Li nur ridis: "Kie estas volo, tie estas vojo."

Je la mangxohoro Alec sidis cxe la tablo kun profunde deprimita aspekto. Estis klare videble, ke granda maltrankvilo lin posedas. Li preskaux ne mangxis kaj intertempe mordis la lipojn pro animturmento. La dommastrino demandis al li: "Cxu okazis ia malfelicxo?" Sed Alec respondis, ke estas nenio, kvankam lia mieno forte neis tiun aserton. Fine la dommastrino diris: "Mi scias, ke ne estas mia afero, S-ro Nicol; sed videble io okazis al vi, kaj se mi povus iel helpi aux konsili, mi volonte farus."

Alec eligis spiregon kaj diris: "Ho ve, mi faris teruran pekon kaj nun mi estas ruinigota. Mi devos pagi por mia fifaro, kaj mia tuta vivo estos frakasita. Ho, mi bedauxregas mian pekon, sed neniu povos helpi al mi. Mia tuta estonteco estas senespera."

"Cxu la afero povas esti tiom malbona? Cxu neniu povus helpi?"

"La afero estas ja terura, kaj neniu ajn povas helpi al mi...... krom eble vi sed mi ne povas ecx esperi, ke vi volus tion fari. Vi ja estus tiom sxokita!"

"Sed diru! Pri kio temas?"

"Mi ne povas diri. Vi eljxetus min tuj, kaj mi ne rajtus plendi kontraux tio. Kredu min, sinjorino, mi estas la plej malfelicxa homo sub la suno. Sed mi meritas mian sorton."

La dommastrino rigardis lin kompateme. "Diru al mi, pri kio temas, kaj mi penos helpi al vi."

Alec rigardis sxin duonespere, atendis iomete kaj fine diris:

"Kiam mi enkondukis sinon Nicol, mi mensogis al vi.

Sxi......sxi...... ne estas mia edzino." Li pauxzis, por ke li sxokita dommastrino alkutimigxu al la sciigo, kaj pludiris: "Sed hodiaux mia vera edzino sciigis min perletere, ke sxi venos cxi tien. Kiam sxi eltrovos, ke mi logxis cxi tie kun alia virino, sxi tuj forlasos min."

La dommastrino restis senvorte, sed post iom da tempo sxi diris:

"Vi faris tre grandan pekon, sed la Bona Libro ankaux instruas pardoni al tiu, kiu sincere pentas pri malbonfaro. Do estu trankvila, Mi diros nenion, kaj mi esperas, ke cxi tio instruos al vi dece konduti en la estonteco."

Alec dankis sxin tre kore, kaj lia vizagxo heligxis. Lia 'edzino' kunlogxis kun li dum kelkaj tagoj.

Cxe la fino de la foiro la dommastrino pagigis al Alec multe pli ol li atendis por la logxado, kaj li asertis, ke sxi trompis lin. Li ne volis pagi la sumon, kiu estis ja ekscesa, kaj ili amare kverelis, Nu, Alec devis pagi; sed la kverelo dauxris, gxis li foriris. La dommastrino sekvis lin gxis la perono kaj insultis lin. Alec staris sur la trotuaro kun la valizo en mano kaj, sin turnante al sxi, li kriis:

"Mi neniam revenos al via domo, kaj mi gxojas, ke mi ne venigis al vi la veran S-inon Nicol!"

La dommastrino preskaux svenis.

22. PER LERTA ADMONO ALFLUAS LA MONO.

Sur insulo Jersey mi rerenkontis Martin Vernon. Li laboris proprakonte, vendante ilojn por fari vaflojn. Mi gxojis pro la revido, cxar distris min babili kun li. Kunestis Micky, kiu egale gxuis la interbabiladon. Martin cxiam estis sorcxa parolanto, kaj ne mankis al li vario, cxar li saltis konstante de unu temo al alia. Se oni sciis kribri liajn parolojn, oni povis multon lerni. Distris min ankaux liaj cinikaj dirajxoj.

Lia stando estis iom malproksima de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta cxe sia stando. Unu tagon dum malvigla horo en la foiro mi auxdis gxemojn. Mi cxirkaux-rigardis kaj vidis Martin kusxanta sur la planko antaux sia stando. Li gxemis pro doloro. Mi tuj ekkuris al li, sed bazarulo haltigis min per la mano. "Lasu!" li diris.

"Sed videble li forte malsanas, kaj oni devas helpi al li!"

La bazarulo nur ridetis. Tian mankon de kompato mi ne komprenis.

Mi forsxiris min de mia detenanto kaj rapidis por helpi Martin. Grupo da personoj arigxis cxirkaux li, kaj gxuste kiam mi alproksimigxis, Martin salte levigxis surpieden, rapidis al la transa flanko de la servotablo kaj komencis: "Nu, gesinjoroj, jen la plej lasta, moderna kaj aktuala maniero hejme krei vaflojn ludfacile kaj bagatelkoste! Necesas nur iomete da graso......ktp."

Mia deteninto sin turnis al mi kaj diris: "Ni konas Martin jam de longe. Se logi la atenton de homoj estas malfacile, li ofte uzas tiun rimedon."

Dum la lasta tago (sabato) de la foiro Martin venis al mi je la sesa kaj diris, ke li havas nenion por fari, cxar lia stoko forvendigxis. "Mi do formarsxos por profiti la favorprezajn glutajxojn, kiujn cxi tiu insuleto regalas al soifantoj. Mi festos mian bonan rikolton per tralavo de la gorgxo. Ha, sed mi trinkas nur je specialaj okazoj, kamrado. Se mi sukcesas, mi festas cxe Bahxo; se mi malsukcesas, mi trinkas por dronigi la zorgojn; kaj se nenio okazas, mi glutas por heligi la grizecon de vivo!"

"Do resume, Martin," mi diris, "mi komprenas, ke vi rigore vin detenas de trinko...... dum vi dormas, ne vere?"

"Ne, ne tiel, Vik! Hontu pri tiaj paroloj! Ne cxiam mi trinkas. Mi havas skrupulojn: por mi cxio devas esti takta kaj konvena. Ekzemple, la vetero devas tauxgi. Mi nome trinkas nur dum varma vetero — por sensoifigxi; aux dum malvarma vetero — por varmigxi; aux dum venta vetero — por min balasti kontraux forblovigxo; aux dum pluva vetero, por min sxirmi en la trinkejo. Do gxis revidersehxen kaj adios, amigo!" Kaj li foriris, Kelkajn horojn poste mi vidis Martin eniri. Li estis ebria. Mi ne havis tempon por alparoli lin, cxar tiam mi estis eksponanta. Poste mi iris al lia stando kaj trovis lin dormanta sub la servotablo.

Proksimume je la nauxa kaj tridek kelkaj bazaruloj komencis paki siajn varojn. La vizitantoj komencis eliri. Cxe la elirejo estis granda stando de urba bakejo, kaj mi rimarkis ke tie estas kolektigxinta granda amaso da personoj. Tie estis Martin: li staris sur granda kesto deklamante. Estis nova afero vidi la vendon de kukajxoj per deklamado. Mi komprenis kio okazis. Al la bakistoj postrestis granda stoko da kukoj, pastecxoj, tortoj ktp., kaj tiu restajxo signifus malgajnon al la firmao, cxar oni ne povos vendi ilin lunde. Martin, havante nenion por fari, entreprenis forvendi ilin.

Mi iris por auxskulti. Martin auxkciis la varojn, sed laux inversa procedo- Anstataux proponi la varojn je malalta prezo kaj lasi al la dezirantoj altigi la prezon konkurence, li komencis per alta prezo kaj mem malaltigis pograde la prezon, gxis li trovis acxetanton. Mi sciis kial li faras tion. Legxa rajtigilo estas necesa por vendi auxkcie; sed farante gxin inverse, li evitis ofendi kontraux la legxo.

Martin blagis la cxeestantojn, kaj ili ridis. Estis videble, ke ili interesigxis nur pri lia parolado.

"Kie estas viaj cerboj?" sxercinsultis Martin. "Kiaj estajxoj! Vi tauxgas nur por esti anoj de la registaro. Vidu, sorbu per viaj lampoj, kion mi ofertas," li diris, tenante grandan kukon en la mano. "Cxu iam ajn vi vidis tian luksan frandajxon? Kaj mi forjxetas gxin por dek sxilingoj, nur dix anglaj frankoj! Trezoro, ornamajxo gxi estas. Nacioj lancxis militon por malpli ol tiu trofeo. Tia kuko estus povinta sxangxi la mondhistorion. Kia kuko! Rigardu gxin — oni povas kvazaux v i d i la guston. Kaj mi ofertas, fordonas...... ne, foroferas gxin por dei diskoj!"

Li rigardis al la kuko ameme, sxmacis per la lipoj kaj, mallauxtigante la vocxon konfidence, li dauxrigis. "Sciu, se mi estus glora artisto, mi farus nenion krom pentri kukojn cxi tiajn! Se nur Rembrandt estus vidinta cxi tiui kukon, li pentrus gxin anstataux la Noktan Gvardion......

Se Leonardo estus gxin ekvidinta, li pentrus gxin anstataux Mona Lisa! Kaj la gusto! La ravo al la palato! Vera regalo por Epikuro. Kia ricxo — kia nutro kia dia frando! Jes, mi vidas, ke vi estas skolo de skeptikuloj; sed auxskultu pri la elitaj ingrediencoj: pura kansukero duoble rafinita; ora mielo de speciale flegitaj regxinabeloj, kaj sanplena, sunplena suko de citronoj rekte el luksa Lisbono!"

La bakistoj ne povis enteni la ridon. La recepto estis tiu de bombonoj, kiujn Martin foje faris kaj vendis en foiroj. Ne gxenis lin, ke li ecx ne menciis farunon.

Martin skuis la kapon kompateme. "Vi ne volas profiti je mia donaco?" Li levis la manojn malespere. "Kia gento vi estas sur cxi tiu insulo! Cxu vi ne havas hejmojn? Cxu vi ne volas porti unu kukon hejmen — al via Mariana? Se vi ne acxetos, mi jxuras, ke mi glutos cxiujn kukojn memstare. Auxskultu! estas la lasta horo de la foiro, do mi faros al vi avantagxan proponon. Kiu donos al mi sep sxilingojn kaj ses pencojn? Nu venu: sepkajses, nur sepkajses. Cxu neniu? Cxi tio estas kuko, jes, k u k o. Cxu vi komprenas tion? Oni mangxas gxin, ja enbusxigas gxin kaj glutas gxin. Manao el la cxielo, ambrozio gxi estas. Nu do, mia lasta oferto, la bagatela prezo de kvin sxilingoj. Cinq sxilingoj por cxi tiu elita frandajxo tauxga por regxoj. Neniu? Bone, ni vidos. Mi eltrovos, cxu vi ja vivas, aux cxu vi cxiuj forlasis la tombejon por veni cxi tien. Ni ne malsxparu tempon. Du sxilingoj kaj ses pencoj, jen!"

Dutri manoj altigxis. Martin sxajne kolerigxis.

"Nur trio da acxetontoj? Ne...... absolute kaj definitive ne."

Li parade metis la kukon flanken. "Mi rifuzas vendi gxin, jen cxio. Vi mokas min, sed vi pripentos! Per la vortoj de Dante: 'Cxiun esperon lasu, kiu rifuzas cxi tiun kukon! Finite. For de cxi tie, cxiuj: genug davon! Kii grego...... Momenton! Haltu!"

Martin levis alte li manon.

"Momenton! Mi volas pruvi ion al mi. Mia ago estos freneza, sed mi volas scii, cxu mi povos eligi reagojn el vi...... vidi, cxu vi posedas etan viveron...... vidi, cx1 vi kapablas rekoni bonsxancon kiam gxi etendas al vi ambaux manojn. Mi perdos mian postenon, sed ne gravas. Mi nepre devas sondi vin, venu kio ajn! Nun atentu. Mi faros novan oferton ridindan oferton. Ne estas multaj tiaj kukoj, do mi donos ilin al la unuaj, kiuj levos la raanon. — Ankoraux ne! — mi diros al vi, kiam. Mia lasti oferto estis dukajses, sed nun...... sed nun...... Cxu vi estas pretaj? Memoru, nur al la unuaj! Tiu, kiu hezitos, malgajnos. Pretaj, nu, pretaj? Cxi tiu sxanco neniam revenos. Pretaj? Mi kalkulos gxis tri, sed memoru...... ni plendu, se vi ne estos inter la unuaj. Ne kulpigu min.

Kaj vi, bakistoj, cxu pretaj por la tuja disdono? Unu......du...... tri — ek! — duonkrono!"

Amaso da manoj suprenfulmis, antaux ol oni havis tempon konstati, ke duonkrono egalvaloras al du sxilingoj kaj ses pencoj. Rapidege Martin kaj la bakistoj alpusxis la kukojn al la petantoj. Multaj, kiuj ne volis kukojn, acxetis. Mi poste vidis tie kaj tie kukojn forlasitajn en la foirejo. Martin vendii cxiun bakajxon en la stando antaux la ferma horo.

23. KASTELOJ EN AERO.

Iun vesperon mi sidis cxe svisaj amikoj en Londono, kiam mi auxdis rimarkon, kiu skuis min el mia memkontento. La vortoj batadis en mia cerbo, kvankam ili estis diritaj tute pretere en la kadro de gxenerala konversacio. Mi jam ne memoras, pri kio temis, kiam iu sinjorino subite rimarkis:

"Se viro ne estas sur la vojo al materiala prospero je la agxo de tridek, liaj sxancoj ne estas grandaj."

Tiu diro forte enpenetris mian animon. Mi komencis revizii mian nunan pozicion. Cxu mi, jam pli ol tridekjara, estas nun sur tiu vojo al sukceso? Nu, la laboro estas simpatia, mi statas bone kaj mi havas grupon da labo- rantoj, pri kiuj mi disponas kvazaux estro. Vere — sed mi mem diferencas de miaj "dungitoj," nur laux grado. Cxar ankaux mi estas dungito: la cxefdungito, certe, sed tamen dungito. Mi ne povos jam plialtigi mian pozicion. Do kio staras antaux mi? Kion la estonteco al mi proponos? Jarojn post jaroj da salajra laborado en foiroj? Ne malbona vivo, ne malbona salajro, sed kien gxi kondukos? Nenien. Se oni konsiderus cxion: cxu gravas, ke mi estas rekonata kiel bona eksponvendisto, ke homoj lauxdas min? Sed kiam mia vervo ne eltenos, mia energio komencos manki kaj la neregula vivado komencos tedi do kion mi faros tiam?

Cxu mi farigxos kiel multaj relative junaj bazaruloj, kiuj vagas de foiro al foiro, sercxante laboron? Kiuj ja trovas provizoran laboron tie kaj tie? Kiuj vivas en la pasinteco kaj parolas pri la grandaj sukcesoj, kiujn ili havis? Pri la mono, kiun ili gajnis? Kaj la bazaruloj, kiuj auxskultas al tiuj eksuloj, diras nenion, sed rimarkas la "-is". Cxiu sinlauxda verbo finigxas per "-is" cxe tiuj elcxerpituloj. La "-as," estas grizkolora, la "-os," eble nigra.

Multon da mono mi enspezigis al la firmao dum tiuj kvar jaroj. Mi ja sxparis sumeton. Sed se mi estus laboranta proprakonte, mi jam estus ricxeta. Jes, sed kiel estus sur la unua sxtupo de la sxtuparo al la sukceso. La starigi propran komercon? Necesus granda kapitalo. Se mi havus nur etan komercon propran, almenaux mia piedo piedo povus facile degliti, sed almenaux mi havus sxancon......

Mi devos forlasi mian postenon. Estos granda risko; sed se mi ne riskos, mi ne povos atingi mian celon. Si mi ne forlasos, mi dauxrigos komforte...... sed kiom longe? Mi estas ankoraux juna, sed estos fatale atendi maljunecon en cxi tiu metio. Oni elcxerpigxas, antaux ol oni maljunigxas, La laboro estas tiom strecxa, ke malpli ol plena, dauxra energio ne suficxas por konstante sukcesi. Ne, mi devas riski forlason, Ne estas tempo por komenci ion alian antaux forlaso. Mi devos forlasi unue kaj poste starigi komercon. Ne gravas kiom malgranda gxi estas, se nur gxi estas proprakonta. Tiel mi pensis.

Tiutempe mi estis en Londona foiro en halo "01ympia". Mi decidis sercxi bonan vendeblan varon.

Cxe unu stando estis bazarulo, kiun mi konis. Li vendis ludilon por granda firmao. La ludilo estis nova, kaj gxi altiris mian atenton. Gxi estis malgranda parasxuto, belarte farita kaj tegita per kolora silko, de kiu pendis silkaj sxnuretoj, fiksitaj malsupre al centra stangeto. Oni faldas la ombrelan tegajxon cxirkaux la stangeto kaj enmetas la tuton en tubeton, en kiu estas risorto. Per prembutono oni liberigas la risorton, kaj la falombrelo estas jxetata supren en la aeron. Tie alte la ombrelo malvolvigxas, flugsxvebas belege en la aero kaj flosas milde al la tero. Gxi ja estis rava ludilo. Sed kio pli interesis min, estis vidi kiel rapide ili vendigxas per la kvarkvin vendistoj. Necesis nur pafi unu en la aeron, kaj la homoj acxetis. Ne necesis multe paroli.

Mi enketis cxe mia konato, la bazarulo. "Jes," li diris, "la varo ja estas bona kaj vendigxas rapidege." La vendoprezo estis nur unu sxilingo. Mi konfidencis, ke mi emas acxeti pogrande, kaj li diris, ke li pensas ke la firmao vendus ilin al mi. Li parolis kun la standestro, kaj ni faris arangxon. Mi acxetis por kvardek pundoj da stoko. Je la antauxfina semajno mi skribis al la V.I.K.-kompanio sciigante, ke mi rezignos la oficon, sed volonte helpus al ili pretigi iun ajn por dauxrigi mian laboron. La firmao respondis demandante, cxu mi eble ne rekonsiderus mian decidon; sed ne, mi restis cxe mia intenco, Kiam la scio pri mia venonta forlaso farigxis gxenerala, alia kuirilvenda firmao proponis al mi pli altan salajron, sed mi rifuzis.

Mi ekzamene pensis multe pri mia venonta entrepreno. Ne, mi ne eraris. La varo estas bona, bela, malkara, kaj mi mem vidis, ke la publiko avidas gxin. Kiel mi povus maltrafi? Nun estas aprilo. Ne estas multaj foiroj post aprilo, sed tio tute ne gravas. Anstataux vendi ilin en foiroj, mi iros al popularaj marbordaj urboj. Pli oportuna loko ol foiroj. Tie estos familioj, kiuj libertempas kun la infanoj, kaj neniu domagxos sxilingon por la infanoj dum libertempo. Ankoraux ne estas la libertempa sezono, sed al Brighton, kiu estas malpli ol cent kilometrojn for de Londono, plenplenaj elektraj vagonaroj portas homojn cxiuhore dum la semajnfino. La vojoj al Brighton estas plenaj de auxtomobiloj, kiuj portas familiojn al la marborda urbo. Ne necesos pagi altajn prezojn por foiraj standoj. Kun du kartonskatoloj da stoko mi povas stari cxe la strando kaj vendi, kaj kiam la provizo elcxerpigxis, mi povos kuri al la logxejo kaj replenigi la skatolojn. Oni acxetos, la infanoj pafos ilin en la aeron. Ankaux la gepatroj, sxajne montrante al la infanoj la funkciadon de la ludilo, kasxe gxuos, pafante la parasxutojn supren! Tiel miaj varoj estos reklamataj. Cxiuj vidos ilin en la aero, cxiuj kuros por acxeti. La infanoj plendos, gxis la gepatroj acxetos ekzempleron por ili. Ne, ne estas eble, ke mi eraris.

Mi povis image vidi la strandon kun miloj da rugxaj, bluaj, verdaj, flavaj parasxutoj sxvebantaj en la aero. Necesus pli da stoko, sed mi povos facile veni al Londono por tio, kiam necesos. Mi ja trafis bonsxance!

24. PER FLUGILOJ DE FACILA VENTO.

Estis bele fresxeta tago. Preta mi staris cxe la rando de la promenejo en Brighton. Multaj personoj promenadis laux la marbordo. Ne estis multe da infanoj, sed tio ne gravis. Mi lokis la du kartonskatolojn cxe mia flanko, unu super la alia, por ke mi povu atingi la supran sen perdi tempon klinigxante. Kun la demonstra parasxuto en la mano mi staris preta. Venis virino manenmane kun infano. Kiam sxi atingis min, mi diris respektplene:

"Pardonu, sinjorino. Cxu vi vidis cxi tiun belegan ludilon? Vidu kiel precize farita kaj belega gxi estas. Nun mi tuj montros, kiel la infano ludos per gxi. Tre simple, nenia komplikajxo. Jen mi metas gxin en tiun tubeton......tiel...... premas la butonon, kaj ek!"

La parasxuto saltis en la aeron, atingis sian zeniton, komencis fali, kaj la bela ombrelo flosis...... flosis......flosis, sed ne returne. La vento blovis gxin alten supei kaj laux la strando. Mi kuris post gxi...... "Diablo preni gxin — Dio reportu gxin!,T Mi kuregis, mi pusxigxis intei homoj, kiuj baris la vojon, mi kuris, kuradis...... "Damne, cxu gxi neniam malaltigxos?" Gaje, facilflirte gxi flosis, flosis plu. Spiregante mi kursekvis gxin. Mi vidis gxin malaltigxi. Mi akcelis mian kuron. Mi vidis gxin fali sur la sablon. Ekscitite kaj senspire mi atingis gxin. Gejunula paro havis gxin kaj ekzamenis gxin. Nervotauxzite mi kriis: "Gxi estas mia — donu gxin al mi!"

La paro ridis. La junulo diris mokkvietige: "Nu, nu, ne ploretu! Mi ne sxtelos vian ludilcxjon, bubeto; ludu bele, kuru al via panjo!" Rugxvizagxe mi prenis la ludilon, honteme subvocxis "Dankon!" kaj kuris returne al la acxetontino. sxi ne plu estis tie.

Mia mondo falis. La vento! Mi ne ecx pensis pri gxi. Kia katastrofo! Tamen, devas esti rimedo. Eble estis hazarda ventoblovo tie alte. Mi provos denove. Denove alten, denove gxi forblovigxis. Mi estis ekkuronta post gxi, sed mi ecx ne startis. La parasxuto iris rekte al la maro. La rigardantaj acxetontoj ridis kaj foriris. Kion fari? Eble se mi pafos gxin oblikve malantauxen, la vento reblovos gxin al mi. Mi provis. La parasxuto sxvebis, apenaux evitis domtegmenton kaj falis en la straton. Mi kuris por repreni gxin kaj preskaux perdis la vivon, zigzagante inter auxtomobiloj. Auxtisto forte bremsis kaj kriis insultojn al mi. Personoj rigardis min kaj moke rikanis. Mi repasxis malrapide al miaj skatoloj. Kia fiasko! Kial mi ne pensis pri la vento? Kiel mi povis esti tiel blinda? Mi tiel detale pensis pri la entrepreno kaj ne rimarkis okulfrapan, gravan faktoron.

Kun la du skatoloj mi iris hejmen. Mia cerbo estis sensenta. Mi ne povis pensi pri io helpa, pri ia solvo. Mi auxtomate pasxpasxis kaj rigardis nek dekstren nek maldekstren. Iel mi atingis la logxejon. Mi iris rekte al mia cxambro kaj jxetis min sur la liton. Se nur mi povus forgesi! Estas mia kulpo, ke mi trovigxas en la nuna kacxo. Mi estis tiom optimisma, kaj pro tio ne estis sxirmita kontraux la skua konstato de la fiaskigxo. Kutime mi ne agas tiel: kutime mi estas optimisma, sed devigas min atendi malbonon kaj tiel estas preparita kontraux-stari senrevigxon. Estas diro pri optimismo kiel la mia: "kalkuli kokidojn antaux la elkovo", nun en tiun malsagxajxon mi mem saltis.

Baldaux mi lauxgrade komencis altigxi spirite. Kial mi senesperigxas? mi demandis al mi. Multaj havas verajn, korsxirajn cxagrenojn, sed mi — mi havas iom da mono, stokon, sanon. Ekzistas proverbo ke, kiam unu pordo fermigxas, alia raalfermigxas. Mi eliris kaj promenis laux la marbordo, iris en kafejon, trinkis tason da teo kaj mangxetis kukojn, Dume mi pensis: estas ja foiro en Bristol. Cxu ne iri tien? Estas jam iom malfrue, sed eble trovigxos malgranda stando. Tamen Bristol estas suficxe malproksima, kaj eble mi irus vane. Ne: ne indas riski iron al Bristol.

Mi ekmemoris pri la tielnomataj "amuzarkadoj," de Brighton. Tio estas haloj, kien vizitantoj iras por sin distri per auxtomataj ludmasxinoj aux pafante sur celtabulojn per aerfusiloj, kaj tiel plu. Eble estas loko tie, mi pensis. Mi iris kaj enketis. La koncernulo estis for. Mi atendis preskaux unu horon gxis lia reveno. Mi demandis. Jes, li pensis, ke oni povos eble arangxi loketon, sed estas necese lupreni la standon por la dauxro de la somero. Mi emis preni gxin. La kosto estis tre alta, sed mi havoi tempon por enspezi profite...... Mi hezitis, Mi devai esti certa ne erari. Mia strandosperto igis min singarda. Mi decidis ne konkludi tuj, sed bone pripensi la aferon unue.

Mi eliris kaj cxirkauxvagis dum iom da tempo. Poste mi reiris al la amuzejo por pritrakti la luon kaj gxuste dum mi alproksimigxis, mi ekvidis la grandan tuberon en la afero. Cxu mi tute stultigxis, ke mi ne unuavide rimarkis la elstaran obstaklon? Granda Dio! — se mi estus preninta gxin, kia erarego! La plafono ne estis suficxe alta!

Pli bone, ke mi ne plu provu hodiaux, mi pensis. Mi estas tute sencerba. Eble mi tro pensadis lastatempe, eble mi estas mense laca. Kun griza sento mi trenis min al kino por min volvi en mallumon, fali en molajxon de fotelo kaj sidi apatie, forgesante cxion.

La sekvintan tagon mi reiris al Londono kun mia peza stokobalasto. Dum plena semajno mi restis tie, ne sciante kion fari. Unu dimancxon mi eliris el kafejo Lyons kaj acxetis gazeton cxe la stratangulo. Mi prenis gxin senelekte, ne atentante la nomon. Mi rigardis gxin. Gi estis la "Sunday Referee". Nebule la nomo tusxis mian memoron. Jes, cxefo de tiu gazeto iam faris al mi proponon...... Nui mi memoras. Li auxdis mian eksponadon kaj acxetis kuiri," lon. Li diris al mi ke, se iam ajn mi sercxos laboron, mi iru al li, kaj li donis al mi sian vizitkarton. Nu, kie estas tiu vizitkarto? Gi devas esti ie inter miaj posedajxoj. Mi iris hejmen kaj sercxis. Mi trovis gxin.

Lundon mi iris al lia oficejo kaj min prezentis. La cxefo estis afabla kaj bonvenigis min. Responde al mia demando li diris, ke li ja havas postenon. Li klarigis: "La posteno estas varbi reklamojn de firmoj, kiuj vendas sanigajn kaj dietajn nutrajxojn. Vi devas konvinki ilin pri la granda gajno, kiun tiuj reklamoj portos. La reklamoj staros sur speciala pagxo de la gazeto, kaj en la mezo aperos artikolo pri la utilo de bondieta mangxado. Tiun artikolon vi mem verkos."

La reklamaro enspezigos tricent pundojn, kaj mia salajro estos dekprocenta kurtagxo, nome tridek pundoj. Alta pago sed mi sciis, ke la akiro de la reklammendoj ne estos facila tasko. Mi akceptis la postenon, kaj cxio estis arangxita. "Nu, cxu vi havas atestilon de via lasta firmo?" aldonis la gazetcxefo.

"Ne," mi respondis. "Sed tio estos facila afero. Bonvolu skribi al V.I.K. Kompanio, kaj ili certe tuj donos bonan atestilon."

Ni manpremis kaj gxisis, kaj li diris al mi, ke mi ne forgesu reveni post du tagoj por priparoli detalojn pri la laboro.

Pasis la du tagoj, kaj mi reiris. Tuj cxe eniro mi sentis sxangxon en la sinteno de la gazetcxefo. Gxentile sed iom malvarme li petis min sidigxi. Li foliumis kelkajn paperojn sur la skribotablo. Post iom da hezito li sciigis min, ke li bedauxras, ke li ne povas doni al mi la postenon. Mi demandis, cxu li povus eble doni al mi ian klarigon pri sia decido, sed li respondis, ke temas pri privata afero, do li ne povas klarigi.

Mi eliris. Mi ne povis pensi pri ia kialo. Cxu eble la atestilo ne estis favora? Tion mi preskaux ne povis kredi, sed mi ne povis klarigi al mi alimaniere la sxangxitan sintenon, Mi decidis, ke mi nepre devos eltrovi kio estas skribita sur tiu atestilo, kvankam mi ne sciis kiel atingi tion. Post iom da tempo mi trafis solvon, kaj mi efektive eltrovis la enhavon de la atesta letero. Bedauxrinde mi ne povas malkasxi kiel mi manovris tion.

Mi iris rekte al la atestilskribinto. Mi eniris lian privatan kontoron, kaj li afable mienis kaj petis min sidigxi. Post reciprokaj gxentilajxoj mi diris:

"Estis ja bela atestilo, kiun vi verkis pri mi."

"Kiel vi sciigxis pri la enhavo de tiu privata letero?"

"Tio estas mia sekreto; sed ne pensu, ke mi blufas. Mi ja scias la enhavon kaj povas citi gxin parkere, se vi deziras. Eble cito de kelkaj linioj konvinkus vin: tio ne uzus multan tempon."

"Gxu mi skribis pri vi ion malbonan?"

"Tute ne, nek ion bonan. Kion tiu letero ne menciis, estis tute pereiga. Vi ne diris, cxu mi laboris konscience aux valore, cxu mi estas honesta, cxu vi rekomendus dungi min, nek ecx cxu mi vin forlasis aux estis maldungita. Tiu atestilo postlasis la senton, ke mi faris ion tiel teruran, ke vi ne riskas ecx skribi gxin. Kial vi faris tion? Cxu estas io kontraux mi?"

"Tute ne," li respondis. "Vi ja diris, ke mi skribis nenion k o n t r a ux vi! Do, se vi volas imagi, ke mi kulpas pro io, kion mi ne skribis kaj ne ecx imagis, via sinteno sxajnas al mi iom mallogika. Cxu ne?"

"Ne utilas la vortskermado, kiam ni ambaux bone konas la veron. Mi ne sentas ofendon, kvankam mi devus, sed mi volas diri al vi ion tre sinceran. Pardonu, se mi parolas rekte kaj ne sercxas belajn frazojn. Mi tute ne komprenas kial vi faris tian agon; sed se vi pensas eble, ke per tiaj bojkotoj vi devigos min reveni al vi petegante laboron, vi forte eraras. Via ago estis stulta. Se mi havus la devon doni atestilon al iu, kiu bone konstruis kaj gvidis mian kuirilkomercon, mi donus al li la plejeble bonan atestilon por havigi al li ian ajn postenon krom la kuirila! Mi tute ne intencas entrepreni kuirilan laboron, cxar mi enuis pri gxi, sed se cirkonstancoj iam devigos min, estu avertita, ke vi malbonege fartos. Se mi kapablis starigi vian kuirilan komercon kaj venki cxiujn konkurencajn firmojn por via gajno, mi certe povus ankaux vin bati, se hazarde mi trovigxus en la kontrauxa tendaro!"

Mi ja parolis sincere kaj tute ne intencis reiri al la kuirila laboro. Sed mia sorto decidis alie, kaj jarojn poste mi ja konkurencis kontraux V.I.K. kaj perdigis al ili la britan kuirilan merkaton. —

Mia mono komencis elcxerpigxi, kaj mi ne povis elpensi manieron vendi la parasxutojn. Senespere mi decidis provi vendi ilin tre malaltpreze al la firmo lauxnome British Toy Co., kiu estis fonto de la parasxutoj. Mi jam provis revendi ilin al la firmo Smart & Co., de kiu mi acxetis ilin, sed tiu firmo ecx ne havis la gxentilecon respondi. Mi iris al British Toy Co. kaj parolis kun iu firm-cxefo. Li diris al mi, vke miaj parasxutoj ne povas esti la sama marko kiel tiuj de lia firmo, cxar gxi havas la ekskluzivan pogran- dan vendrajton en Britujo. Responde mi montris al li ekzempleron. Li rigardis gxin kaj diris:

"Gxi ja estas nia marko. Mi ne komprenas tion. De kiu vi acxetis ilin?

"Gxu vi acxetos ilin?" mi evitis.

"Jes, se vi diros al mi la nomon de la vendinto"

"Sed kiom vi pagos?"

"Se vi diros al mi la nomon, mi pagos al vi la plenan acxetkoston."

"Konsentite. Mi acxetis ilin de Smart & Co."

"Alportu la stokon, kaj post kontrolo mi pagos vin!"

Mi alveturigis la stokon per taksio, kaj la firmcxefo petis min reveni post unu horo.

Mi revenis, kaj li pagis al mi la plenan kostprezon. Li ankaux klarigis al mi kion li eltrovis pri Smart. La British Toy Co. havas la solan vendrajton por Britujo, sed tiu rajto ne enkalkulis Irlandon. Smart acxetis ilin en Irlando, kaj lia firmo ne povis tion malhelpi.

Mi konstatis ke resti en Londono ne portos profiton, kaj mi volis kiel eble plej sxpari mian monon por eventuala entrepreno. Mi decidis iri al Blackpool. Blackpool estas la plej fama marborda urbo en Britujo, kaj ofte mi auxdis pri la grandega monenspezo tie dum la somero.

25. MULTE DA SPIRITO SED NENIOM DA PROFITO.

Blackpoora stacidomo. Vagonaroj konstante envenis kaj elsxutis amasojn da homoj, kiuj venis tien por libertempi. La vizitantoj estas plejparte de laborista klaso. Cxie ili estis, kun valizoj, kuntrenante infanojn. Sed tiu klaso libere elspezas. Multaj el ili monsxparas dum la tuta jaro por disjxeti la monon dum la libertempo. Familioj venas jaron post jaro al Blackpool kaj neniam enuas. Tuj post libertempo multaj senprokraste komencas sxpari monon por reveni la sekvontan jaron. La jxus envenintoj estas kutime palaj pro fabrika laboro en Lancashire aux aliaj provincoj. Tiuj, kiuj estas pretaj reiri hejmen, estas sanaspekte brunigitaj de la suno.

La stratoj de Blackpool estas plenplenaj de vizitantoj. Cxiu butiko vigle trafikas. Cxe la strando estas cxiuspecaj standoj kaj budoj, kie oni povas acxeti mangxon, dolcxa-jxojn, glaciajxon kaj ecx bolantan akvon por mem infuzi teon kunportitan. Auxguristinoj tie ne cxiam laboras proprakonte, kiel estas kutime, sed estas organizitaj dungitinoj de komercaj firmoj, kiuj havas budojn dissemitajn tra la urbo. Cxie tiuj sortdivenistinoj estas pretaj rakonti pri la estonteco al tiuj, kiuj emas kredi. Amuzajxoj, kuriozajxoj kaj cxio distra estas pretaj por la milionoj da vizitantoj, kiuj venas cxiujare. Auxkciistoj vendas valorajn aux sxajne valorajn objektojn kaj multe profitas. Cxe la suda ekstremo de la marbordo estas grandega foiro kermese ornamita. La Blackpoora Turo impone regas super la urbo kun alteco de 165 metroj. Liftoj portas homojn gxis la supro. En la tura konstruajxo estas cirko, menagxerio, restoracioj, dancejo, teatro, kino, butikoj. Cxiuj estas plenaj.

En senfasadaj butikoj sur la stratoj staras viroj kaj virinoj, kiuj kantas modernajn kanzonojn akompane de piano, kaj la cxeestantaro kune kantas la vortojn, kiuj estas grande literitaj sur murkartoj cxe la fono. Poste oni acxetas amase la muzikfoliojn de la novaj kantoj. La tuta urbo estas foiro.

Sur la sablo la homoj trovigxas cxie. Kelkaj nagxas, kel- kaj vadas, kelkaj sunbanas; la infanoj konstruas sablokastelojn aux rajdas sur komplezemaj azenoj. Tri longaj marpontoj sin trudas sur la maron, kaj en unu flanko estas granda salakva nagxbanejo. Belaj tramoj veturigas vizitantojn laux la dekdukilometra cxemara promenejo. Ecx per pitoreskaj cxevalfiakroj oni povas traveturi, laux modo de niaj geavoj.

Mi lasis mian valizon cxe la stacidoma pakajxejo kaj vagis rigardante cxion, dum mi cerbumis, kiel mi povos negoci. La standoj cxe la marborda promenejo estas altege kostaj kaj lueblaj nur por la dauxro de la somero. Mi lauxiris la cxefstraton Bank Hey Street Apud la turo mi vidis grandan halon, kiu frontas al la strato. Tie laboris lignajxistoj, konstruante budojn ambauxflanke en la halo. Cxe la malantauxa fino de la halo estis estradeto. Mi eniris scivoleme. Cxe unu flanko staris grupeto da homoj interparolante. Mi rekonis frauxlinon inter ili.

"Liza!" mi vokis. "Kiel mi gxojas renkonti vin en cxi tiu fremda lando! Kion vi faras cxi tie?"

"Vik! Kiu bonsxanca vento blovis vin al cxi tiu urbo? Pardonu min —sxi diris kaj reiris al la grupeto por adiauxi. "Ni iru al la apuda kafejo," sxi diris, "kie laboras mia patrino; cxar mi volas paroli al vi. Mi esperas, ke vi havas la monon. por taso da teo, cxar mi ne havas ecx cendon."

"Vi ne aliigxis," mi gajis. "Ciam preta trempi vin en Liza tiam kaj tiam laboris kun mi cxe la kuirila vendado; sed sxi estis nur provizora laborantino cxe V.I.K., do restis sen okupo, kiam la laboro suficxis nur por la regula dungitaro. sxi estis superbona vendistino, kvankam sxi ne sciis ekspondeklami. sxi havis strangan sintenon. Kiam sxi celis vendi al kliento, sxi ne auxskultis aux ne auxdis liajn kontrauxparolojn, sed dauxrigis trudvendi, kvazaux la kliento ne parolis, aux parolis favore al la artiklo. Kiam sxi alkrocxis sin al kliento, sxi estis pli tenaca ol buldogo kaj ecx sekvis lin longe for de la stando; sed cxiam sxi revenis kun la mendo. Tiel bonan vendistinon mi neniam vidis.

En la kafejo sxi scivolemis pri mi, kaj mi klarigis, kiel mi forlasis VXK" kaj parolis pri mia malbona entrepreno post tiam. Sxi ridis, kiam mi rakontis pri la du gejunuloj, kiuj kredis ke mi ludas per infana ludilo en Brighton. Mi kunridis, cxar nur nun mi ekvidis retrospekte la komikecon de la okazintajxo.

"Mi forgesis ke via hejmo estas cxi tie," mi diris. "Gxu vi povus iom orienti min pri ebloj de negocado cxi tie?"

"Gxuste pro tio mi deziris paroli kun vi aparte. En tiu halo, kie ni renkontigxis, Sydney Cohen starigas malgrandan foiron, kaj mi opinias ke tie kusxas bona sxanco por vi. Syd laboris por mia patro en tiu sama loko, auxkciante horlogxojn, argxentilaron ktp., kaj gxi estis unu el la plej bonaj lokoj en Blackpool. Tio estis dum la milito, kiam mia patro ankoraux vivis. Bank Hey Street, kiel cxefstrato, estas cxiam plena de homoj. Centmiloj tie preterpasas cxiutage. La foireto ne povas ne esti granda sukceso. Nu, mi konas Syd jam de longe, kaj se vi volas, mi povos havigi al vi standon. Neniam antauxe estis foiro tie sed jugxu mem pri la sukcesebloj!"

"Jes," mi diris. "Mi ja sxatas tiun lokon; sed mi timas ke la stando estos tro kosta."

"Lasu al mi arangxi tion. Mia patro multe helpis al Syd dum la pasinteco, kaj Syd cedos standon al mi tre favorpreze kaj ankaux lasos tempon por elpagi, se vi estas provizore iom 'seka', Se mi mem havus monon por acxeti varojn, mi enirus tuj. Se la stando estus por mi persone, Syd donus gxin ecx senpage; sed por vi mi povos havigi almenaux grandan rabaton. Mi estas tute senmona, kaj mi iel travivas per la kelkaj sxilingoj, kiujn mia patrino perlaboras. Mi havas junajn gefratojn, do la elspezo preterkuras la enspezon. Sed baldaux mi enlaborigxos..."

"Sed, Liza. Cxu vi forgesis, ke mi havas nenion por vendi?"

"cxu vi havas iom da mono por acxeti?"

"Nu, jes, sed kion kaj kie acxeti?"

"Mi konas firmon cxi tie, kiu makleras varojn al bazaruloj. La ajxoj estas malgrandaj, kaj la kosto estas frivola. Ni povos iri fari elekton. Io ajn vendigxus en tiu foiro, mi kredas."

"Bone, parolu al Syd! Domagxe, ke mi ne povos dungi vin, cxar cxe tiuj malgrandaj standoj unu suficxas, sed, momenton! mi havas ideon. Se vi povos ricevi standon tre malaltkoste, kial ne preni du kaj trafiki du specojn de varoj? Vi povus labori cxe unu stando, kaj mi cxe la alia. Pri salajro ne temos: ni simple duonigos la profiton. Cxu tio placxus al vi?"

"Placxus?? Cxu urso rifuzus mielon? Koran dankon — vi ofertas malavare. Kie vi logxas?" sxi demandis.

"Mi ankoraux ne arangxis."

"Do logxu cxe ni. La sxirmo kostos neniom, sed vi devos acxeti propran mangxajxon. Mia hejmo estas en tramvetura distanco de cxi tie; gxi estas komforta, kaj vi logxos kiel en via propra hejmo."

"Dankon, kaj tre volonte! Mi ja scias, ke logxado cxi tie en somero estas tre multekosta."

Ni kune iris al Syd. Li estis bonulo kaj postulis tre malaltan prezon. Plue li diris, ke ne necesos pagi, gxis ni enspezis en la foiro. Ni luis du standojn kaj iris al la pograndisto por mendi ion vendeblan. Ni elektis ajxon por eltiri la sukon el citronoj kaj ankaux plektitan dratan pleton, kiun oni metas en kuirpoton por ebligi rostadon en la poto mem, sen uzi grandan bakfornon, kiu mal-sxparus multe da kuirgaso. La unua artiklo estis malmulte tauxga, sed la dua estis ja bona.

Estis mardo, kaj oni promesis ke la foiro estos preta por malfermo je la venonta sabato. Dum du tagoj Liza kaj mi libertempis. Mi pusxis komercajn aferojn for el la menso. Mi supozis bonan negocon cxe la foiro sed mi evitis antauxkalkuli aux atendi tro multe. Mi ne povis imagi, kiel la foiro povus ne sukcesi, tamen kiu scias? En komerca afero plej strangaj kapricoj de la sorto povas ja okazi, ecx malgraux la plej serena auxspicio.

Vendredon ni eniris la foiron kaj ordigis la standojn prepare je la morgauxo. Ni acxetis citronojn, kokinon, legomojn ktp. Entute estis dekduo da standoj. La aliaj bazaruloj estis tre optimismaj, sed mi ne lasis min forporti de ilia entuziasmo. Sur la estrado montrigxos la "Omara Virino". Vendrede vespere sxi antauxprovis sian prezentajxon. sxi rugxigis la vizagxon kaj iris sur la estradon, kie staris tablo, kaj tie sur la tablo ni vidis virinan vizagxon sen virina korpo, sed de sxia kolo etendigxis omaraj gamboj kun du tenajlaj ekstremajxoj. Kiel la iluzio estis arangxita, mi ne scias, sed mi konjektis, ke gxi estas iel kreita per speguloj. Mi diris al sxi:

"Omaro ne estas rugxa gxis post boligo. Gxi devus esti nigra, se gxi ja vivas, kiel vi prezentas."

"Mi scias tion," sxi ridis. "Sed boligita omaro pli longe restas fresxa, ol kruda besto nekuirita, do mi ne bezonas tiel ofte acxeti novan, kaj cetere la rugxa koloro estas pli sensacia. La scienca precizo ne tre gravas. Nur atendu gxis morgaux kaj vi vidos la homojn enveni amase por vidi min.

"Kaj kion vi faros, se oni volos vidi vin mangxi nekuiritajn fisxojn, kiel asertas viaj reklamoj?"

"Ho tute simple. Mi mangxos ostrojn. Tiuj estas nekuiritaj fisxoj, cxu ne?" sxi bonhumoris.

Sabaton la foiro malfermigxis je la nauxa matene. Neniu envenis. Ni ne zorgis. "Ho, estas frue," diris la bazaruloj, "ni ne malpaciencu, ni atendu iomete," Ni atendis dum la tuta mateno, sed ne ecx unu persono envenis. Sxajnis nekredeble. Mi diris:

"La granda fluo da homoj, kiun mi antauxe vidis preterpasi la pordon, estis la faktoro, kiu esperigis min; sed nun estas gxuste tiu preterfluado, kiu gxenas min!" Sed oni respondis, ke mi ne estu pesimisto. Mi komencis dubi pri la grandega sukceso, kiun cxiuj atendis; sed la gxenerala optimismo vartis ankoraux mian esperon. Dum la sekvinta semajno envenis nur manpleno da personoj; tamen la bazaruloj insistis, ke tio nenion signifas, cxar estas ankoraux frue en somero kaj oni devas enkalkuli la belan veteron, kiu logas cxiujn rekte al la malbordo. "Sed vi vidos cxi tiun semajnfinon. Estos pentekosto, la urbo plenigxos de vizitantoj." Sxajnis al mi, ke vizitantoj tute ne mankas; se nur unu el cent envenus, ni bonege negocus.

Venis vendredo antaux pentekosto. Miloj da homoj enfluis la urbon; sed al ni estis same, kiel se ni starus en mezo de la Sahara dezerto. Tamen ankoraux la bazaruloj ne povis aux ne volis kredi, ke la foiro ne plibonigxos. Ilia klarigo nun estis, ke la homoj jxus alvenis kaj estas okupitaj trovi la logxejojn, elpaki valizojn ktp., do ke ili ankoraux ne havis tempon por orientigxi. Je tiu punkto mi fine perdis cxiujn esperojn; sed mi ne forlasis la foiron, cxar alie kien mi iru? Dum la pentekosta semajnfino tio estas vendredo, sabato, dimancxo kaj lundo — niaj du standoj kune enspezis kvar sxilingojn kaj ses pencojn, kaj tiu mizerajxo prezentis la plej altan enspezon de la tuta foiro!

Finfine la bazaruloj ne povis nei al si, ke la foiro sin pruvis vere fiaska entrepreno. La "Omara Virino," venis al mi cxagrenite. sxi nun estis virino pli amara ol omara. Sxi diris:

"Mia mono elcxerpigxis antaux kelkaj tagoj, kaj mi nun estas preskaux preta mangxi iun ajn specon de nekuirita fisxo." Kaj sxi aldonis malgaje: "Sed neniu ecx envenis por proponi tion." La Omara Virino ne povis elteni kaj sxi forlasis la foiron. Unudu aliaj volis forlasi; sed la gxenerala opinio estis, ke ne estus dece forlasi Syd, cxar li estas ja bonulo, kaj ke eble trovigxos maniero sukcesigi la foiron, se ni ne, per forkuro, devigos lin fermi la halon. Syd pagis grandan sumon por la luo de la halo, cxar li devis lui gxin por la dauxro de la somero. Li agis malavare al ni kaj ja provis elpensi rimedojn, do ni decidis helpi al li almenaux per restado.

Syd konkludis, ke la omarvirina spektaklo ne estis suficxe alloga, kaj li decidis venigi pilolvendiston. Tiu pilolvendisto laboris en la jena maniero. Li staris cxe la enirejo kun granda serpento volvita cxirkaux la korpo. Homoj kolektigxas kaj rigardas scivoleme. Li parolas pri la serpento kaj po iom pasxetas malantauxen, instigante la homojn sekvi lin. Kiam li atingas la estradon, li suriras, parolante pri serpenta veneno kaj kontrauxvenenaj medikamentoj, kaj de tiu punkto gvidas sian parolon al la piloloj, kiujn li vendas. Sed al la pilolvendisto mankis serpento.

Syd kaj li iris al Liverpool per auxtomobilo kaj aux luis aux acxetis serpenton. Ili revenis kontente kun la besto en ligna kesto, kaj niaj esperoj komencis ekflamigxi. La nova provo stimulis kaj gajigis nin. Ni vive deziris vidi la serpenton kaj rigardis de ioma distanco, dum la pilolisto komencis malfermi la keston. Kiam li levis la kovrilon, la serpento timige siblis kaj fulme jxetis la kapon mordintence al la vendisto. Li apenaux sukcesis forsalti suficxe rapide. La serpento rampis rapide el la kesto kaj kondutis sovagxe. La pilolvendisto kriis averte al ni; sed tio ne estis necesa, cxar ni jam forkuris cxiudirekte.

La serpento estis en la mezo de la halo. Kelkaj el ni atingis la elirejon, sed aliaj trovigxis malantauxe kaj timis preterpasi la beston por eliri. Cxe cxiu moveto de la serpento la kaptitaj bazaruloj saltis tien kaj tien, kaj la vendisto dume provis per balailo enigi la serpenton en gxian keston. La virinoj kriis panike, kaj amaso da personoj kolektigxis cxe la pordo, sed por la unua fojo en sia vivo la bazaruloj ne provis profiti la okazon por vendi al la cxeestantaro. Oni enportis diversajn ilojn, inkluzive de longa stango, fosilo kaj rastilo. Kelkaj viroj kuragxe helpis, kaj fine la serpento estis enigita en la keston kaj la kovrilo riglita.

La pilolisto blasfemis: "Tiu bastarda vermo estas sovagxa, kaj oni ecx ne venenokastris gxin! Je Kristo, mi senhauxtigos ilin kiam mi reportos gxin! Kia kanajlajxo, doni al mi tian serpenton!"

La pilolisto kaj Syd reportis la serpenton al Liverpool. Ili revenis kun alia. "Ne timu," diris la pilolisto, "cxi tiu estas bona. Mi certigxis pri tio"

Sed ni staris tre distance, dum li elprenis gxin el la kesto. La pilolisto volvis la serpenton cxirkaux sin kaj karesis gxin sen ia timo. Pograde ni kuragxigxis kaj riskis tusxi kaj palpi gxin. Ni alkutimigxis al la serpento kaj amikigxis.

Tiu serpento estis la gxusta antitezo de la unua. Gxi rigardis nin per molaj okuloj, kaj gxia tuta vizagxo esprimis amon, Ni tre sxatis gxin, kaj gxi igxis nia dorlotbesto. Ni povis fari kun gxi kion ajn, kaj gxi ne protestis, sed nur placxe glitetis silke, La pilolisto sukcesis enigi kelkajn klientojn, sed ne estis suficxe da ili kaj la negoco dauxris malbone. Unu matenon la serpento mortis, kaj nur tiam ni konstatis, ke gxi estis duonmorta jam cxe alveno.

Syd preskaux elsxiris sian hararon. "Kia damnita sorto!" li diris. "Gxio iras malbone. Kion mi faru nun?"

Ni atendis dum pluraj tagoj, kaj Syd dume klopodis trovi solvon. Li sercxis ion alian por interesigi la homojn, Unu bazarulo ne povis elteni la malaltan enspezon, do pardonpetis kaj foriris. Syd trovis interesilon por la foiro. Li arangxis, ke profesia fastisto envenu. La fastisto enportis munteblan kestegon el ligno kaj vitro kaj starigis gxin en la mezo de la halo. Li arangxis vandon por parte sxirmi gxin de libera vido. Ekster la halo li fiksis reklamafisxojn, kiuj anoncis, ke li estas mondfama, ke li jam rezistis kontraux nemangxo dum tiom da tagoj, kaj ke nun li restos en la kagxo tage kaj nokte por provi superi la gxistiaman rekordon. Li plu anoncis, ke la foiro restos malfermita dumnokte, tiel ke iu ajn povos enveni kaj kontroli, ke li ne mangxas. La prezo por vidi lin estis ses pencoj.

Ni sciis, ke fastanta homo ordinare vekas grandan intereson en Blackpool, precipe post paso de iom da tempo. Sed preskaux neniu interesigxis. Post iom pli ol du semajnoj la fastisto elvenis sakrante kaj plendante amare, ke li ecx ne povas enspezi suficxe...... por mangxi.

Post tio Syd lasis fali la manojn. Li dankis nin pro nia kamaradeca helpo. Li postulis nenian pagon kaj konsilis al ni cxiuj foriri. Li mem sukcesis reluigi la halon al iu auxkciisto, kaj rehavis iom de sia mono.

Liza kaj mi havis la stokon, sed nia mono plene elcxerpigxis.

26. VORTO AMEMA EL BUSxO BLASFEMA.

Liza kaj mi travagis Blackpool por trovi lokon, kie ni povus disvendi nian stokon al la publiko, sed cxiuj standoj estis jam okupitaj. Ni mangxis mizere sed estis suficxe kontentaj. Nia malbona sorto ne gxenis nin kaj ni ecx povis ridi pri la malfacilajxoj, kiujn ni spertis. Interalie ni enketis cxe mezagxa paro, kiun ni konis suprajxe, kaj ni ofte babilis kun ili cxe ilia stando en la Blackpoola "Olympia". Gxiuj nomis ilin per la nomoj Lottie kaj Foster. Mi neniam eksciis la familian nomon de Lottie nek la antauxnomon de Foster. Foster estis krudulo needukita, kaj li ofte pritraktis temojn tute erare kaj ofendigxis kaj ecx mienis minace, se oni kontrauxis liajn fusxajn asertojn. Lottie estis simpatia; sed sxia elekto de emfazaj vortoj estis tre sxoka. Estis videble, ke sxi estis iam tre bela junulino, malgraux la signoj de agxo kaj dibocxo, kiuj regis sur sxia vizagxo. Ui ambaux forte drinkadis kaj ofte estis parte ebriaj dum la laboro. Lauxtaj kvereloj ofte okazis inter ili, kaj dum tiuj kvereloj la reciprokaj insultoj ne tauxgis por delikataj oreloj. Lottie kaj Foster estis edzigxintaj......sed ne unu al la alia, Ili ofte invitis nin al kundrinko; sed ni ne emis, kaj cetere ni ne havis monon. Ili bone sciis pri nia malricxeco kaj insistis pagi la drinkelspezon, se nur ni akompanus ilin al la drinkejo. Sed al ili ecx ne venis en la kapon proponi pagi mangxon aux ecx tason da teo. Tian proponon, cetere, ni ne povus akcepti, cxar ni ne povus reciproki; sed mi rekonstatis ion, kion mi ofte rimarkis.cxe drinkuloj. Se drinkuloj disponas pri mono, ili cxiam estas pretaj libere regali per drinkajxoj kaj ofte ofendigxus, se oni malakceptus; sed se oni petas de ili kelkajn pencojn por acxeti sandvicxon aux alian simplan mangxajxon, ili tuj komencas preteksti por eviti tiun komplezon.

Ili havis kelkmonatan infanon, kaj Lottie amegis gxin. Iun tagon mi renkontis sxin, dum sxi promenis veturigante la infanon en cxareto.

Mi parolis al sxi, kaj sxi fiere montris al mi sian infaneton. Estis vera plezuro vidi, kiel sxia vizagxo radiis pro amo, kiam sxi dorlote parolis al gxi. Sed sxi alparolis la infanon ne per la kutimaj amvortoj. Sxi uzis la plej acxajn fivortojn, sed flustris ilin tiel korameme, ke mi ne sentis nauxzon. Mi auxskultis mirigite, cxar tiuj maldecaj vortoj estis tiom amplene sxargitaj kaj mieldolcxe diritaj, dum sxi dorlotis, karesis kaj kisis la infanon, ke iel ilia krudeco igxis bela kaj tusxis min senfine pli agrable ol la kutimaj beldirajxoj porinfanaj. Estis tre stranga sperto konstati, ke mi aprobas kaj ecx gxuas tian trivialecon. Dum sxi sin okupis pri la infano, sxia vizagxesprimo hele beligxis, sxiaj okuloj igxis mole karesemaj, kaj mi vidis tiun dibocxulinon transformigxi al sanktulino. Neniam antauxe mi spertis aux ecx imagis ion tian.

27. DEKSTRA MANO NE SCIU KION FARAS LA MALDEKSTRA.

Liza arangxis kun butikisto vendi en lia butiko la "Suk-spilojn" (por cxerpi sukon el citronoj). La arangxo kun la butikisto estis la kutima, nome, ke sxi uzu lokon en la butiko por montri kaj vendi ilin kaj ke li ricevu trionon de la tuta enspezo. Mi helpis al sxi loki tablon flanke de la enirejo kaj fiksi tie kaj tie reklamojn. Ni sternis vakstolon sur la tablo tiel, ke gxi pendis kovrante la antauxon de la tablo.

La "spilo," estis aluminia tubo iom pli dika ol krajono kaj suficxe longa por trapiki citronon. Tiu tubeto estis plena de truoj. Ligna bastoneto konvena al la tubkalibro kompletigis la spilon. Laux la ekspono oni simple pusxas la tubeton tra la citrono lauxlonge kaj iom oblikve, en-sxovas interne la stangeton por senigi la tubon de pulpo kaj semoj, poste elprenas la stangeton. Post tio necesas simple cirkauxpremi la citronon per la mano kaj la suko elfluas aux gute aux fontane, konforme al la dauxro de la premo. Do jen oni havas kranon, el kiu facili venas suko senpulpa kaj sensema...... klarigas la eksponisto...... kaj tiel facile oni povas reguligi gute li sukon, por delikate aromi mangxajxojn aux aspergi fisxon aux ecx dike fluigi la sukon, en iu ajn konvena kvanto. Poste oni povas remeti la bastoneton kaj tiel sigeli la citronon, tenante la restan sukon fresxa dum longa tempo. Tiel facila gxi estas.

Liza uzis plenmaturajn citronojn kaj forte rulpremis ilin prepare, knedante ilin, gxis ili farigxis tute "kauxcxukaj". Ecx post tio sxi devis fortege premi ilin per la mano, dum sxi eksponis, kaj devis serene kasxi de la kliento, kiel energie sxi premas.

La vetero estis favore pluva, kaj sxi suficxe vendis, sed la vendoprezo estis nur po ses pencoj, el kio du pencoj estis por la butikisto. Do malmulto restis por acxeto de nova stoko kaj por vivado. Krome oni devis uzi multajn citronojn, cxar necesis unu citrono por cxiu ekspono. Cxiufoje oni povas vendi unudu gxis ses aux sep, sed povas okazi suficxe ofte, ke ekspono neniom vendigas. Liza kutime revenis hejmen post la tagfino laca kaj kun mano, kiu doloris pro strecxado. La laboro estis monotona, kvankam unu tagon Liza rakontis amuzan okazintajxon. Sinjorino envenis, atentis la eksponon, kaj poste postulis dekdu spilojn. Liza demandis: "Cxu vi acxetas la dekduon por disdonaci ilin al amikoj?"

"Ho, ne," sxi respondis naivesincere. "Mi mem havas hejme dekdu citronojn!"

Dum Liza laboris, mi sercxis manieron starigi komerceton, sed mi ne sukcesis. La vendado de Liza pligrandigxis, kaj kiam mi diris al sxi lauxde, ke sxi plispertigxas, sxi respondis nur per enigma rideto. Unu matenon, iom post la deka, Liza revenis de la laboro.

"Kio do?" mi demandis. "Cxu vi ne laboras hodiaux?"

"Nek hodiaux nek morgaux nek iam plu en tiu butiko. Oni gxentile forpelis min — afable min pusxis tra la pordo!"

"Sed pro kio?"

"Pro tio, ke la butikestro estas stulta. Kiel vi scias, mi multe pligrandigis la vendadon lastatempe, sed cximatene li decidis, ke tio ne placxas......jen pro kio!"

"Nu, nu, Liza, mi konas vin. Bonvolu rakonti la cirkonstancojn! Neniu butikisto estas tiom stulta, ke li forpelus vin tial, ke vi bone enspezas! Tio ne havas sencon. Kion alian vi faris? Cxu vi eble vendis spilon al lia edzino, aux cxu vi asertis ke vi povas per gxi elpreni la sukon el melono aux vinbero?"

"Kia suspektema homo vi estas! Vi ja scias, ke mi ne malgxuste raportus! Okazis jene. Cximatene mi alvenis iom frue al la laboro, kaj antaux mia veno amikoj de la butikestro vizitis lin. Li fanfaronis pri la spilo kaj fiere montris gxin al ili. Li prenis nepreparitan citronon, trapikis gxin per la spilo kaj manpremis tiom forte, ke li preskaux frakasis la pojnon. Li sukcesis eligi suficxe da suko por sattrinkigi musxon. Mi povas imagi, ke li rugxigxis pro honto antaux siaj konatoj, kiam ili vidis Ee la kvanto da suko ne superis la kvanton da sxvito sur lia frunto. Post tio li esploris kaj eltrovis, kiel mi pli bone eligis sukon kaj pli bone vendis lastatempe."

"Nur por faciligi la laboron, mi faris tiel. Mi sxrauxbis hokon al la subo de la tablo cxe mia flanko. Sur gxi mi pendigis sitelon da akvo. Mi pretigis kiel kutime tri-kvar citronojn, tratruis ilin, poste per la pinto de la spilo mi diS-rompis interne la citronan histon, gxis gxi estis tute spongsimila. Tiujn citronojn mi havis cxiam en la akvo. Kiam klientoj kolektigxis, mi povis facile atingi la citronojn sen klinigxi. Mi prenis unu citronon el la sitelo sub la tablo kaj sxajnigis trabori gxin per la spilo. Mi devis teni la citronon horizontale, dum mi mienis trabori, alie la 'suko' elfluus tro frue. Post elpremo de la 'suko mi montris per unu mano al la kvanto sxprucigita en la glason kaj per la alia mano mi anstatauxigis la drenitan citronon per alia, dum la klientoj forrigardis. Denove mi elpremis abundan sukon el la 'sama' citrono. Nu, la butikisto trovis la sitelon da akvo, en kiu nagxis la citronoj, kaj li komprenis gxenerale kion mi faris. Sed anstataux esti kontenta, li kolerigxis. Cxu vi povas kredi tion? Cxu vi povas kredi ke ekzistas viro tiom stulta? Kaj cxu vi povas imagi kion li malprudente diris? Li havis la impertinenton diri, ke la vendado estas trompa, jen kia viracxo li estas! Jen kiel li min dankas, cxar mi nur iom faciligis al mi la laboron. Tiaj stultuloj ne permesas, ke oni honeste profitu!"

"Estas letero por vi," mi diris al Liza, donante gxin al sxi. sxi prenis gxin, rigardis la surstampon, turnis gxin cnmane kaj diris: "Nu, kiu skribus al mi de Londono?

Eble la dommastrino, kiun mi konas tie...... Ne, ne povas esti: sxi ne havas skribmasxinon."

"Kial ne skribi al la sendinto por eltrovi kiu sendis gxin? Aux cxu vi pensas ke estus pli trafe malfermi gxin por eltrovi?"

"Genia ideo! Eble estas skribajxo en la koverto".

Sxi legis kaj diris: "Gi estas de V.I.K. Oni demandas, cxu mi volus eksponi cxe foiro en Caernarvon. Kie estas Caernarvon?"

"Vi tiel multe vojagxis kaj ne konas la geografion? Gxi estas en Kimrujo, ne tro distance de cxi tie. Kiam okazos la foiro?"

"Post du semajnoj. V.I.K. ne kutimas voki la provizorajn laborantojn en la mezo de la somero. sxajnas, ke iom mankas al ili laborantoj. Mi havas ideon. Mi skribos al ili akceptante la laboron kaj aldonos, ke mi eble povos havigi vin por ili. Tiel ne sxajnos, ke vi repetas vian oficon kun cxapelo en mano."

"Ne, mi ne volas labori por ili. Iru vi!" "Sed kion vi faros, Vik? Kiel vi trovos laboron?" "Ho, laboro? Tian mi povas facile ricevi. Estas kuirilaj firmoj, kiuj volonte dungus min, sed mi ne volas labori por iuj."

"Vi ne volas labori? Kial?"

"Auxskultu, Liza! Mi estas senmona kaj ne scias kien min turni; sed se mi akceptos dunglaboron, mi neniam havos sxancon prosperi. Ne! malgraux mia mizera stato mi intencas elteni, gxis mi trovos kion mi celas. Mi scias, ke obstini en mia ideo pri propra komerco sxajnas malsagxe post miaj lastatempaj spertoj, sed tiu ideo fiksigxis en mia kapo."

"Do, mi eltenos kun vi," diris Liza. "Tute ne. Vi laboru mi sercxos. Mi faras al vi cxi tiun promeson. Se mi fine sukcesos starigi komercon, mi enprenos vin kiel partoprenantinon, kaj ni duonigos cxion. Vi estas bonega vendistino kaj tre valorus kiel asociano."

"Prefere mi ne akceptu la oficon cxe V.I.K. sed venu kun vi, por ke ni povu helpi unu al la alia."

"Ne, Liza, tio estas malsagxa ideo. Ne necesas ke ni ambaux risku malsaton, kaj cetere vi havas la devon monhelpi al via familio. Vi laboru, kaj mi restos cxe mia decido kaj ankaux cxe mia promeso al vi. Mi havas la stokon da rostkradoj kaj mi klopodos vendi tiujn komence. Vero estas, ke mi jam decidis iri al Liverpool por trovi vendlokon en magazeno. Mi konas iun fakestron en magazeno tie, kaj eble tio helpos."

"Se vi nepre decidis, Vik, nu, mi havas kelkajn sxilingojn kiujn mi volonte donos al vi. Versxajne suficxe por pagi la veturon. Sed kiel vi superos la malfacilajxojn en Liverpool? Ecx se vi sukcesos trovi vendlokon? La magazeno ne pagos vian parton de la enspezo antaux la fino de la semajno; do, kiel vi sukcesos logxi kaj mangxi intertempe?"

"Nu, tiun problemon mi solvos siatempe. Dankon pro la propono de la monhelpo, sed mi ne volas gxin. Tenu gxin, vi gxin bezonos."

"Sed kiel vi povos iri al Liverpool?"

"Tre simple, mi iros piede."

"Piede? Sed tio ne estas ebla. Gxi estas longa vojo."

"Ne longa, gxi estas 80 kilometroj, kaj mi ja iros piede ...... kiam mi ne veturos auxtomobile!"

"Mi ne komprenas," diris Liza. "Per kies auxtomobilo?"

"Per cxies. Ordinara viro uzas unu auxtomobilon, sed mi uzos multajn. Cxu vi komprenas min? Simple dirite, mi intencas petveturL"

Liza kontrauxis la ideon, sed mi obstinis, kaj fine ni interkonsentis ke mi komencu mian petveturadon je la venonta lundo.

28. TUTE LIBERA KIEL BIRDO AERA.

Lundo frumatene. La tago vekigxis kun afabla rideto, kaj la suno, rigardante el purblua cxielo, auxguris belan tagon. Mi rigardis al la cxielo, riverencis gaje kaj diris: "Mil dankojn al vi, amiko!" Tia estis mia humoro, Mi elektis mian plejbonan kostumon kaj zorge tualetis. Mi fieris pri tiu kostumo; gxi ja estis lauxmode bongusta kaj plene valoris la altan prezon kiun mi estis paginta por gxi. Mi ne prenis valizon, sed nur enposxigis razilon kaj dentobroson. Mi ecx ne vestis pluvsurtuton aux cxapelon. Ne venis al mi en la kapon, ke povus pluvi. Kun malpli ol du sxilingoj en la posxo mi eliris, post adiauxoj, kun facila animo kaj sento de aventuro. Mi iris buse gxis la limo de la urbo laux la Liverpoolvojo. Sur la buso mi pripensis la tujan problemon: kiel rapide atingi Liverpool.

"Nu," mi pensis, "mi havas diversajn memelpensitajn maksimojn, kiuj cxiam helpas al mi. Mi kontrolu kaj esploru ilin. Estas: Kial timi neon? Tiu igas min provi ecx sxajne malesperan aferon......sed ne, gxi ne tauxgas poi la momento. Fidu al la lasta mikroskopa sxanceto! Ne, ankaux tiu ne servas. Gxi servas nur, kiam mi sercxas vojon por eliri el embaraso. Faru kion aliulo ne faras!...... Ni jes, eble tiu servos, al mi gxis nun gxi estis la plej utila maksimo. Nu, kion farus aliulo, kiu survoje petas veturigon? Unue li komencas marsxi. Se li marsxas kvin kilometrojn, li nur lacigas sin, sed tiu distanco preskaux ne helpas cxe tiel longa vojo. Kaj plimalpli la samaj auxtomobiloj atingas lin, cxu li estas cxe la komencpunkto aux kelkajn kilometrojn plu. Jes, marsxi estas stulte, cxar oni povas veturi la saman distanceton, kiun oni marsxus. Sed se mi sidas cxe la vojrando, mi devas konsideri, kion pensus la auxtomobilisto...... jen, mi ekforgesis pri tiu alii maksimo mia: Konsideru la vidpunkton de la aliulo! Jes, la aliulo certe pensus, ke mi estas inertulo; do entute estos plej bone, se mi atendos, gxis auxtomobilo vidi-gxos, kaj tiam komencos marsxi. Sxargxauxtistoj estos pli komplezaj... ne, pli vere ili estos pli tedataj, cxar cxiu petulo celas ilin. Mi devas teni min al la maksimo: Faru kion la aliulo ne farus! do mi elektos luksajn auxtojn. Tiel mi iros pli rapide kaj ne haltos tie kaj tie, kiel eble faros sxargxauxtoj. Kaj se mi elektos malnovan auxton, gxi povus panei, kaj mi devus halti kaj kunhelpi pro gxentileco. Do mi mansignalos nur al zorge elektitaj auxtoj. Sed la signalmaniero? Ankaux gxin mi devas sxangxi. La kutima mansvingado kun la dikfingro etendita estas tro almozpeta. Mi devos agi postule, kvazaux io grava donus al mi la rajton. Jes, jen mia plano."

cxe la bushaltejo mi komencis promeni gxis preter la lastaj urbaj domoj. Tie mi atendis auxtomobilojn. Mi provis haltigi dutri sen sukceso. Mi konstatis kial mi malsukcesis. La vojo estas largxa kaj ebena, kaj la auxtoj iras rapide kaj ne emas tro abrupte bremsi, kiam mi mansignalas. Se la vojo estus dekliva, mi povus atendi cxe la supro aux ie, kie la auxtoj nature malakcelas. Do mi aliigu la signaltaktikon. Mi signalos al auxtoj, kiam ili estos ankoraux malproksimaj, por averti la auxtiston, poste mi mallevos la brakon kaj cxe proksimigxo mi donos definitivan haltsignalon. Tion mi provis; sed la auxto dauxrigis sian vojon, cxar gxi estis plena de homoj. Domagxe. Kiel mi povus vidi, cxu auxto estas plena, kiam gxi estas malproksima? Tiun punkton mi ne povus solvi, krom se mi uzus teleskopon. La ideo, ke persono petus kun teleskopo cxe la okulo kaj (mi aldonis) radiosendilo por paroli al la auxtistoj, bildigis tiel farsan spektaklon, ke mi ne povis ne ridi.

Venis alia auxtomobilo. Mi signalis, atendis kaj denove signalis, kiam la auxto estis pli proksima. Ce la dua signalo mi iris iom en la vojon kaj, kun brako plene etendita antauxen, mi igis la auxton halti. Sen peti pardonon, mi diris: "Cxu vi iras al Preston?" Li jesis, kaj mi diris: "Dankon cxu vi komplezus? Mi trafis en embarason." Kaj sen plu diri aux heziti, mi eniris. Ni afable parolis dum la veturado, kaj la auxtisto demandis al mi, kie mi forlasis la difektitan auxton? Mi klarigis, ke mi ne havas auxton. Mi konstatis, ke miaj bonkvalitaj vestoj, mia natursxajna auxtoritateco kaj ecx mia hazarda elekto de vortoj supozigis al li, ke mi posedas auxton. Tia estas la mondo, mi meditis. Oni volonte helpas al homo, kiu sxajnas ne ekstreme bezoni helpon. Mi vidis cxifonulojn kaj virojn videble senlaborajn humile peti veturigon kaj sciis, ke ili devas multe klopodi, por ke ecx sxargxauxtomobilo atentu ilin.

En Preston mi facile "krocxis," auxton, kiu portis min partvoje al Liverpool, kaj per tria mi atingis Liverpool pli frue, ol se mi estus irinta buse. La tria auxtisto estis tre afabla kaj invitis min al botelo da biero kaj sandvi-cxoj, kiujn li acxetis en cxevoja trinkejo.

En Liverpool mi iris rekte al granda magazeno kaj parolis al la fakestro, kiun mi konis tie. Lia nomo estis Priestley. Mi foje eksponvendis en lia fako. Li estis tipo aux ridiga aux nauxza, depende de la perspektivo de la observanto. Mi tre ofte renkontis similajn tipojn, precipe en magazenoj. Ordinare ili komencas labori kiel simplaj komizoj por kompatinda pago, tuj kiam ili forlasas la lernejon. Post multaj jaroj ili atingas postenon, kiu kunhavas iom da auxtoritateco, kaj tio parte kompensas tion, ke ili ne ricevas salajron adekvatan al ilia ofico. Cxar estas granda honoro esti parteto de potenca akcia firmo, cxu ne? La sento de supereco super la tacxmento da pigmeoj, kiun ili antauxnelonge forlasis, pufigas ilian memestimon. Ilia tuta parolado celas impresi ilian gravecon sur cxiun, kiu povas auxskulti sen oscedi. Naiva auxskultanto komprenus, ke la potenca kompanio, kiun la imponulo cxiam nomas per "ni", bankrotus sen la prizorgo de la parolanto. Ordinare tia imponulo legas komercajn gazetojn kaj ecx parkeras komercajn terminojn, kiujn li nur nebule komprenas, kaj cxe cxiu okazo li uzas ilin, gxuste aux mise, por ke la mondo genufleksu antaux tia komerca geniulo.

Mi klarigis al Priestley mian deziron eksponvendi la rostkradojn en lia fako. "Ne estas eble," li diris. "Ni acxetis por dek mil pundoj da varoj kaj ne estas loko, kaj cetere mi decidis fari grandan sxangxon en la fako kaj intencas transloki la lignajxan sekcion al la alia flanko. Mi devas konstante modernigi laux la lastdataj komercaj postuloj, stimuli, hm, la debiton kaj teni altaj la akciojn de nia firmo. Ne, mi bedauxras, ke mi ne povas oferi al vi el nia spaco. Cxiu kvadrata metro devas esti racie ekspluatata, kaj mi ne povas fari favoron, kiu malutilus nian intereson. Mi havas grandan respondecon, sciu."

"Vi ja estas grava persono," mi diris humile. "Ho, estas mia laboro," li diris kun pseuxda modesteco. Kun la ofico venas la devoj, sciu."

"Gxu eble vi, kun via pozicio, povus informi min pri io?"

"Nu, certe, mia knabo; se gxi ne estas komerca sekreto,"

"Pri tio mi fidas al via jugxo," mi diris, dum mi vidis lin sxveli de momento al momento.

"Ne timu, demandu libere!" li diris grandanime.

"Dankon. Estas jeno: Cxu via edzino batas vin hejme?"

Kaj antaux ol li povis rekonsciigxi de mia sarkasma bato, mi abrupte forlasis lin.

De tiu magazeno mi iris al magazeno Lewis, la plej granda en Liverpool. Sed ankaux tie mi malsukcesis. Mi cxirkauxvagis en la magazeno dum iom da tempo, pensante kion fari, kiam mi vidis bazarulinon veni al mi salute. Mi jugxis, ke sxi estas proksimume kvindekjara.

"Vik," sxi vokis, "kiel vi fartas? Kia felicxo renkonti vin! Vi ja promesis, ke vi logxos cxe mi, se vi venos al mia hejmurbo." Ni manpremis, sed mi tute ne rekonis sxin, kaj dum sxi parolis, mi klopodis rememori kie ni renkontigxis.

"Estas longa tempo, de kiam mi laste vidis vin," sxi dauxrigis. "Mi neniam forgesos la tempon, kiam vi estis kaptita inter la ferstangoj de la turnigxanta kradpordo en Birmingham, kaj oni diris, ke nur forgxisto povus liberigi vin. Cxu vi ne memoras ke vi diris, ke nur dank al 'la lasta mikroskopa sxanceto vi sukcesis eltiri vin?"

Nun mi memoris pri sxi tre nebule, sed mi estis tro distrita por emi dauxrigi la konversacion.

"Jes, jes," mi diris. "Dankon, mi certe venos al vi, sed momente mi estas tro okupita kaj havas gravan rendevuon, do vi devas pardoni min. Sed mi revidos vin denove, antaux ol mi forlasos Liverpool." Kaj mi iris rekte, kvazaux mi devus rapidi al iu speciala celo.

En alia parto de la magazeno mi haltis kaj pripensis mian situacion. Mi decidis, ke mi devos tuj trovi regulan laboron, kiu lasos al mi tempon por klopodi la starigon de propra komerco. Sed ordinara laboro estis preskaux netrovebla. Estis milionoj da senlaboruloj, kaj multaj ne laboris dum jaroj. Cxu mi provu cxe la firmo Lewis? La afero estas senespera. Estas centoj, eble miloj, kiuj longe atendis tian laboron. Kian sxancon mi havus? Kaj krome mi bezonas laboron urgxe. Sed eble, se mi provus akiri oficon tre respondecan, estus sxanco. Por la oficoj, kiuj ne postulas grandan sperton, estas multaj kiuj aspiras, sei eble cxe la supro......ne, ecx tie ne. Cetere mi ne posedii antauxan sperton pri tia laboro, nek atestilojn. Provi estus nur vana klopodo. Sed unu el miaj maksimoj venis al mia helpo: Kial timi neon? Mi decidis provi.

La supera cxefo cxe Lewis estis S-ro Marquis, kiu estas nun Lordo Woolton, kaj mi iris rekte al lia kontoro. Sekretariino baris la vojon. Mi diris al sxi, ke mi deziras alparoli S-ron Marquis; sed sxi demandis, pri kio temas mia afero. Mi hezitis, cxar pera interrilato ne sukcesus; do mi demandis, cxu sxi volus porti skriban komunikon de mi al li. sxi diris ke jes, do mi skribis gxin. Mi memorigis lin, ke li parolis iam tre lauxde pri mi al iu, kaj ke mi nun proponas mian servon por estra ofico, sed ke tiu ofico devas esti en Glasgovo. Mi starigis la kondicxon por doni gravecon al mia propono kaj, krome, mi emis reiri al Skotlando. Sed malgraux miaj elektemaj postuloj mi estis preta balai la kelon, se nur mi povus enspezi.

La sekretariino revenis kaj diris, ke mi eraris, turnante min al S-ro Marquis, sed mi devas turni min al S-ro Hooper, kiu pritraktas tiajn aferojn. "Mi certe ne faros tion," mi diris indignete. "Oni miskomprenas. Mi ne sercxas laboron, mi proponas mian servon. Se mi iros al S-ro Hooper, mi estos kiel vicostaranto inter centoj, kiuj sercxas vivrimedon,"

"Ne," sxi diris. "Ne estas tiel. Sinjoro Hooper auxdiencas sole personojn por estraj postenoj."

Mi rolis nedecide, hezitis iom konsiderante, poste mi diris cedeme: "Bone, mi iros al li. Bonvolu anonci min."

Sinjoro Hooper gxentile envenigis min en sian kontoron. Ni parolis dum iom da tempo, kaj li diris: "La sola inda ofico, kiu trovigxas en Glasgovo, estas kiel estro de la nova restoracio, kiun ni inauxguros tie. Ankaux via kuirista sperto utilos por tiu posteno, kaj se vi iros al S-ro Leek, vi povos uzi mian personan rekomendon."

"Bone," mi diris. "Mi vizitos lin kiam mi trovigxos en Glasgovo. Efektive, mi baldaux devos iri tien pro komercaj postuloj."

Mi eliris el la konstruajxo. La posteno estis estonta, do tute ne helpis. Tiu malproksima "pasero en aero," havas nenian gravecon kompare al la urgxaj problemoi de mangxo kaj tranokto. Gxuste kiam mi estis eliranta el la magazeno, penso trafis min. "Piedbatinda stultulo! Plej dikkapa idioto en cxi tiu mondo!" mi insultis min. "Blinda bovo mi, kiu ne rimarkis ion pli okulfrapan ol la magazeno mem. Gxu do estingigxis la kandelo en mii kapo? Tiu bazarulino...... sxi proponis logxejon; sed miai okuloj rigardis tiel alte en la nubojn, ke mi ne vidis kio pendis rekte antaux mia nazo!"

Mi reiris en la magazenon, veturis per lifto al la koncerna etagxo kaj diris al la bazarulino: "Mi trovas, ke mi disponas tempon, do cxu estos oportune, se mi akceptos cxivespere vian inviton?" "Nu certe, certe," sxi respondis varme, "Mi gxojas, ke vi povas veni,"'

Je sxia laborfina horo mi renkontis sxin, kaj sxi kondukis min al sia hejmo. sxi regalis min gastame, mi dormis en komforta lito kaj bone matenmangxis. Malgraux miaj protestoj sxi rifuzis akcepti pagon rekompence. Kompreneble mia financa stato ankaux ne permesis, ke mi tro forte insistadu.

Marde matene mi adiauxis al la bonkora bazarulino kaj forlasis sxin post la deka. Mi petveturis gxis Mancxestro, distanco de 55 kilometroj, kaj iris al la hejmo de bazarulo, kiun mi konis jam de longe. Oni kromnomis lin Blackie, cxar li cxiam vendas nigran lakon por fornoj. Mi ofte monhelpis lin, do mi ne hontis peti noktan restadon kaj mangxon de li. Li estis gastama, kaj mi ne kasxis mian malricxan staton de li. La postan matenon mi forlasis lin informinte, ke mi celas la Mancxestran filion de Lewis. Lia hejmo situis ok kilometrojn for de la urbomezo. Blackie diris, ke li mem iros poste al la centro de la urbo, do mi arangxis renkonti lin cxe la arkado en la Lewiskonstruajxo je tagmezo.

Mi iris rekte al la subtera etagxo de Lewis kaj demandis al la bazaruloj tie laborantaj, cxu laux ilia opinio estas sxanco enveni kun la rostkradoj. "sxanco?" unu diris. "Vi havas tiom da sxanco kiel negxero en infero. La magazeno komencos grandan rabatvendadon, kaj oni bezonos cxiun metron. Por lasi al ili lokon, ni mem devas foriri, do vi povas taksi vian sxancon enigxi. Ecx la viro, kiu provis iri en Paradizon, havis pli da sxanco ol vi. Vi ja auxdis la rakonton?"

"Ne," mi diris.

"Ne? cxiu embria bazarulo devus lerni gxin en la ler- nejo." La esprimo sur la vizagxoj de la aliaj bazaruloj avertis min atendi blagon.

"Estis viro, kiu frapis sur la ora pordego de Paradizo. Sankta Petro malfermis la pordon. 'Kio estas via nomo? 'Karlo Rapo," 'Atendu momenton!' diris Petro. Li reiris en Paradizon kaj fermis post si la pordegon. Petro rigardis sur listo kelkajn kilometrojn longa. Post kvindek jaroj Petro revenis, dum angxela vocxo auxdigxis plendante, ke Petro ne fermadu kaj malfermadu konstante la pordon, cxar tio faras trablovon. Sed Petro ne atentis al la angxelo, sed diris al la viro:

“Jes, mi trovis vian nomon, bonsxance gxi staris cxe la komenco de la listo; sed estas skribite, ke vi multe pekis, do vi ne povas eniri,"

La enirpetanto kriis: 'Ho, vi devas min enlasi! Mi faros volonte ian ajn pentofaron; sed mi nepre devas enveni, cxar en la Infero atendas min mia bopatrino. Gxu ne estas io, kion mi povas fari por purigi mian animon? Mi estas preta fari ion ajn; mi ecx promesas viziti mian bopatrinon cxiucentjare dum duonhoro!

,Tio estas ja grandega ofero," aprobis Petro. 'Sed gxi ne estas en la oficiala listo de pentaj agoj,"

,Cxu do ekzistas eblo? demandis la pekulo kun iom da espero en la vocxo.

Jes......," diris Petro, 'sed la tasko por forvisxi viaji pekojn estas nia plej malfacila. Gi estas entute tri taskoj, sed neniu iam ajn sukcesis fari ilin. Mi dubas, cxu la Cxefo mem povus fari la lastan, do tute ne utilas,"

,Sed mi provos, mi provos, nur donu al mi la sxancon! 'Sed mi diras al vi, ke ne estas eble plenumi la kondicxojn," diris Petro senpacience. 'Vi nur perdos la tempon," 'Mi neniam spertis tiom obstinan homon; vi estas pli malcedema, ol niaj maljunaj frauxlinoj, kiuj volas permeson edzigxi en Paradizo! Do, jen la unua tasko: Iru sur la teron kaj elfosu la Himalajajn montegojn per cxi tiu tekulereto!'

La pekulo foriris kaj post cent jaroj li revenis. La kulereto, kiu pendis de lia laca brako, estis preskaux eluzita. Li diris al Sankta Petro: 'Mi plenumis la taskon," 'Mirinde, diris Petro. 'Nu, jen la dua tasko: Reiru al la mondo kaj elcxerpu la Atlantikan Oceanon per cxi tiu kudra fingringo,"

La pekulo foriris. Post kvincent jaroj li revenis. Li estis iom klinita, kaj en la haroj li havis marherbon kaj kelkajn krabojn, sed li rektigis sin kaj diris fiere: 'Mi faris. Nun donu al mi la trian taskon! Petro balancis la kapon kompateme kaj diris: 'Vi bone faris. Ecx, oni povas diri, tre bone. Sed ne utilas. La tria tasko estas malebla. Estas vane. Mi ne donos!'

"Sed vi devas doni gxin al mi", ploris la pekulo. "Vi devas!"

,Do bone," cedis Petro, 'sed mi avertas, ke gxi estas tute nefarebla. Jen la tria tasko: Iru al la mondo kaj acxetu de Vik Rossetti kuirilon. Poste redonu la kuirilon kaj rericevu sukcese vian monon!

Kun malespera krio la viro sin jxetis el la perono de Paradizo en la abismon."

29. SORTO FLATAS, SORTO BATAS.

"Nu, resume, estos neeble penetri cxe Lewis," mi meditis amare. "Denove mia espero estas detruita. Cxu mia sorto neniam sxangxigxos? sxajnas al mi, ke mi pekis ecx pli ol la viro en la rakonto, se mi meritis tian sorton! Ecx mia maksimo: Kial timi neon? jam ne helpas. La sorto sxangxis gxin al: Kial esperi jeson? Ne gxenu vin, kara maksimo, ne estas via kulpo: la sorto malamas nin ambaux. Nur por esti fidela al vi, mi provos ankoraux unu fojon. Mi ja havas tempon por foruzi, gxis mi renkontos Blackie."

Mi demandis la bazarulojn, kun kiu oni arangxas eksponvendadon. Ili sciigis, ke estas S-ro Robinson, kies kontoro estas supre, sed ili denove konsilis al mi, ne provi.

Mi iris sercxi la kontoron kaj trovis gxin en angulo de la tria etagxo. La kontoro havis maldikajn vandojn, kaj mi klare auxdis iun paroli interne. Li parolis lauxte, kaj mi atendis ekstere, gxis li liberigxos de la intervjuo, kiun li sxajne havas. Mi ne atentis la paroladon, sed mi ne povis ne auxdi. Mi konstatis, ke li ne parolas al iu en la kontoro, sed ke li uzas la telefonon.

Mi auxdis: "Pretekstoj ne interesas min: tio kaj tio estas via afero. Mi scias nur, ke ni devas ricevi liveron; nenio alia min tusxas. Necesas dek mil por Mancxestro, sep mil por Liverpool, aliaj dek mil por Leeds kaj la cetera kvanto por la aliaj filioj kaj mi volas ilin tuj. Cxu vi komprenas — tuj! Mi ne povas vendi pretekstojn, mi vendas varojn. Se ili ne estos liverataj senprokraste, mi acxetos aliloke...... jes, jes, mi scias, ke viaj visxtukoi estas la plej bonaj, kaj tiel plu, sed tio nenion signifas, se ni ne havas ilin!" Kaj tiel li dauxrigis, dum mi duone atentis. Subite mi pensis: "Li volas milojn da visxtukoj, kaj Mancxestro estas la centro de la kotona kaj tolajxa industrio? Eble mi povos trovi ilin por li. Estas ja sxanco, se mi rapidos."

Mi forkuris, iris rekte al Hughes, magazeno kontrauxe en Market Street, kaj demandis kiu prizorgas la acxetadon de varoj. Oni direktis min al la koncernulo. Mi demandis al li: "Kie vi acxetas viajn visxtukojn?" Li rigardis min kvazaux por diri: "Kia impertinentulo!", sed li diris: "Ni mendas cxion pere de nia Londona oficejo." Mi forkuris kaj iris rekte al la posxtoficejo kaj enrigardis la registron de urbaj komercaj adresoj. Mi elektis diversajn nomojn kaj adresojn de firmoj, kiuj sxajne komercas per tolajxoj. Mi rapide skribis la nomojn sur la dorsa flanko de Ieterkoverto kaj elkuris. Estis gxuste la dekdua horo. Mi rapidis al la rendevuloko kaj tie trovis Blackie. "BIackie, cxu vi konas Mancxestron? Kie trovigxas tiuj adresoj? Cxu estas proksimaj inter ili?" Li rigardis la liston. "Jes, tiu estas tute apude en Moslei Street, kaj tiu estas......"

"Tio suficxas, dankon; mankas tempo, cxar Lewis fermos je la unua. Montru al mi la vojon. Mi klarigos, dum ni iros. Mi volas acxeti milojn da visxtukoj. Venu!" "Sed, acxeti senmone?" li balbutis. "Jes, jes," mi respondis. "Mi ankoraux ne scias kiel, tio estas elpensota detalo. Ni rapidu."

Mi iris en la unuan oficejon, klarigis ke mi volas milojn da visxtukoj por granda podetala firmo, sed diris ke ili devas esti tre moderprezaj kaj bonkvalitaj. "Jen la situacio," mi klarigis: "Tiu firmo volas visxtukojn, kaj estas sxanco por vi akiri la liverrajton, cxar la firmo ne estas kontenta pri sia liveranto. Sed ne estas mi, kiu decidos pri la acxeto, do via prezo devas esti malaltigita gxis la lasta ono. Nu, komprenu, ke mi mem scias nenion pri visxtukoj, sed la prezo kaj kvalito devas esti tauxgaj por spertuloj, kiuj scias acxeti avantagxe kaj grandkvante. Donu al mi ekzempleron — kaj okaze de sukceso lasu al mi malgrandan kurtagxon!"

"Mi bedauxras, ke ni ne povas salti al propono tiel senpripense; necesas tempo por konsideri, kaj......"

"Sed ne estas tempo! Aux vi transsaltos formalajxojn, aux vi perdos la okazon. Vi......" sed mi vidis, ke mi ni povas skui lin en lia rutina proceduro, do mi forrapidis. Mi vizitis unudu aliajn firmojn kun sama rezulto. Ce proksimume la kvara oficejo oni auxskultis al mi.

"Sed kian grandecon kaj kian kvaliton vi deziras?" oni demandis.

"Mia Dio, mi ne scias. Vi scias! Vi konas cxi tiun komercon, vi scias kiu kvalito kaj amplekso estas suficxe populara por esti vendebla grandkvante podetale. Kompreneble oni ne deziras bantukojn......"

Li donis al mi vizagx-visxtukon volvitan en bruna papero.

"Nu," mi diris, "diru al mi ion pri tiu tuko! Cxu gx1 estas krocxtrikita aux speciale sorba aux...... kio? Notu li grandon kaj prezon." Li ridis kaj donis al mi cxiujn detalojn.

"Nun donu al mi vian vizitkarton. Dankon! Do estas komprenite, ke mi reprezentas vian firmon. Bone." Kaj mi elkuris, rapidis rekte al la kontoro de S-ro Robinson kaj diris al li: "Cxu visxtuko de tia formato kaj tia kvalito utilas al vi por tiu prezo?"

"Ne," li diris.

"Do kio mankas? Cxu la prezo estas tro alta?"

"Jes," diris S-ro Robinson.

"Bone, do ne necesas malvolvi mian ekzempleron. Nu, diru al mi, kiu kvanto, kvalito kaj prezo tauxgas al vi, kaj mi trovos ilin."

"Sed diru: kio supozigis vin, ke ni bezonas visxtukojn?"

Mi hezitis, poste diris: "Mi devas konfesi, ke antaux nelonge mi estis ekster via kontoro, atendante vin pri alia afero, kaj mi ne povis ne auxdi vian paroladon cxe la telefono."

"Hm, mi ja intencis arangxi pri cxi tiu provizora kontoro," li diris, kvazaux al si raem; kaj turnante sin al mi, li aldonis: "Vero estas, ke ni efektive ne bezonas de alia firmo visxtukojn! Kiam mi tion minacis cxe la telefono, mi nur blufis. Oni devas tion fari por stimuli la senprokrastan liveron."

Mia spirito falis. "Do, cxio finita," mi diris. "Restas nur deziri al vi bonan tagon kaj esprimi la esperon, ke mi ne tro malsxparis vian tempon."

"Tute ne," li diris. "Ne iru. Bonvolu sidigxi. Tre tiklas min la ideo, ke vi venis cxi tien, auxdis kion mi diris, kaj revenis kiel reprezentanto de firmo kun la varo en malpli ol unu horo! Jes, tio placxas al mi. Vi prosperos, tion mi scias. Kun kiu firmo vi interrilatis?"

"Jen la vizitkarto."

Li rigardis gxin. "Jes, mi konas tiun firmon, gxi estas bona kompanio. Nu, rakontu al mi pri vi mem; tio tre interesos min."

Mi rakontis senkasxe.

"Tre interese, mi sxatas vian sintenon kaj energion. Ordinare mi havas postenon flanke en kasxo, sed gxusti nun tio mankas al mi......sed momenton!" Kaj li telefonis al unudu fakoj demandante, cxu estas libera posteno. "Domagxe," li diris, remetante la auxdilon. "Mi bedauxras, ke mi havas nenion por vi, sed jen konsilo. Skribu al la firmo Japlac; gxi estas bona kompanio kaj uzu mian nomon. Cxu vi faros tion?"

"Jes, mi ja faros,"

"Cxu vi havas tauxgan leterpaperon?"

"Ne specialan."

"Do, jen papero kaj koverto. Nun diru al mi, cxu vi tagmangxis?"

"Mi matenmangxis."

"Sed ne tagmangxis, cxu?"

"Ne, sed tio ne gravas, tute ne, ne klopodu pri tio — sed dankon pro via gxentila intereso!"

"Ho, tio estas nenio. Mi bedauxras nur, ke mi ne havas postenon por vi. Sed promesu al mi unu aferon: post unu jaro skribu al mi, cxu vi prosperas aux ne. Mi multe interesigxas pri vi."

Mi promesis kaj adiauxis. Mi reportis la visxtukon al la fabrika firmo.

Mi dormis cxe Blackie tiun nokton. Post enlitigxo mi spertis malfacilon dormi. Pensoj kirligxis en mia menso. Kion plu fari? mi pensis. Mi ne povas kulpigi min, mi ja penis diablo scias. Kio plu? La pensado elkovis nenion, sed mi ne povis haltigi gxin. Dauxre kaj dauxre la pensoj sin trudis, karusele ili ripetadis sin. Mi devas dormi: cxi tio estas stulta! Mi rearangxis la kusenojn kaj devigis min ne pensi. Sed vane: denove mia menso bildigis la jxusan pasintecon kaj mia cerbo agitigxis. Mi sakris, bone, plensente kaj suke. Trivialaj estis la vortoj, sed mia brusto senpezigxis; jes, fiaj, acxaj, sxokaj vortoj, sed ili utilis, jes, pli ol pregxo. Mi timis, ke la dormdetruaj pensoj revenos. Do, se mi ne povos eviti ilin, mi ruzos. Mi pensos pri placxaj aferoj, mi fantazios......

Jen, mi estas eksterordinare kapabla komercisto. Tute facile mi sukcesas. Per la nura volo mi kapablas vendi. Antaux mi estas granda homamaso. Mi diras preskaux nenion. Plejparte mi nur rigardas ilin. Mia volo devigas ilin acxeti. Cxiuj volas acxeti. Ne estas tempo por enskribi mendojn, do mi jxetas amason da mendokajeroj al ili kaj trankvile diras al ili: "Enskribu mem la mendojn, elsxiru la surskribitan folion kaj envolvu en gxi la gxustan sumon: mi ne havas tempon por redoni troajxon!" Mi ricxigxis. Kiel uzi la monon? Jes, al tiu mi donacos grandan sumon: li cxiam baraktis por perlabori suficxon. Kaj al tiu mi donacos vestojn, domon. La gxojo sur la vizagxoj de la ricevintoj pli ol rekompencos min. Kaj al tiu alia, kiu cxiam malsanis, mi arangxos ke la plej famaj kuracistoj flegu lin gxis plena resanigxo...... kaj...... mi dormis.

30. LA VOJ' ELEKTITA.

La sekvintan tagon mi reiris al Blackpool per petveturo. Tie mi sukcesis vendi parton de mia rostkrada stoko al iu bazarulo. Mi vendis ilin subkoste, cxar la mono tre necesis al mi. Tiun monon mi donis al Liza por sxiaj elspezoj en Caernarvon, retenante iom pli ol unu pundon por propra uzo.

Post dutri tagoj en Blackpool mi decidis petveturi al Skotlando: distanco de proksimume 350 kilometroj. Cxio iris glate, gxis mi atingis distancon de iom pli ol duonvojo. Tie mia lasta helpoauxto deigxis de la rekta vojo kaj lasis min ie en kamparo, longe for de iu urbo. Estis jam krepusko, kaj mi spertis malfacilon sukcesigi miajn petojn, cxar auxtomobilistoj ne emas obei haltopetojn kiam noktigxas. Tiun malemon mi povis kompreni kaj ecx aprobi, cxar kelkfoje okazis, ke auxtomobilistoj estis tiel prirabitaj. Kvankam tiaj banditajxoj estis maloftaj, tamen raportado en la gazetoj atentigis cxiujn kaj timigis multajn."

Nunahore la auxtistoj ne estis tiel multnombraj kiel en luma tago, kaj mi sciis ke, ju pli malheligxos, des pli malforta farigxos mia sxanco elpeti veturon. La perspektivo, dormi sur kampo aux longe piediri al urbo, ne estis laux mia gusto, do mi komencis peti senelekte al cxiuj auxtoj. Unu auxto haltis pro mia mansignalo. Gi ne estis sxika, kaj gxia posedanto estis sengxene vestita per komfortaj, libertempaj vestoj. Li ekplacxis al mi. Li havis facilan sintenon kaj (kiel mi tuj konstatis) ankaux humoron. Li estis tipe angla. Li malfermis la pordon de la auxtomobilo kaj pipenmane gestis al mi, ke mi eniru.

"Gxu vi iras norden?" mi gxentile demandis.

Liaj okuloj ridetis. "Per stranga koincido," li diris, "mi iras en la sama direkto, kien iras la auxtomobilo."

Ni ambaux ridis. "Mi ja parolis stulte," mi konfesis, enrampante en la auxton. "Efektive, mi celas Edinburgon."

"Koincidoj abundas: mi ankaux iras tien......kaj ankaux la auxtomobilo."

La auxto lauxiris la iom tordigxantan vojon komforte kaj ne tro rapide. La belan pejzagxon kovris malhela vualo, placxa al la okuloj, post la akra sunbrilego. Ni rampis alten, kaj fresxa vento blovis. Mi dume parolis pri miaj travivajxoj, kaj li diris:

"Renkontante vin, oni ne pensus, ke vi havas monzorgojn. Mi ja pensis, ke vi elektis vojagxi per petveturo pro la prefero."

"La manko de mono estas sendube gxena afero, sed mi penas ne doni gravecon al gxi, kaj plejofte mi sukcesas. Sed la kialo de mia relativa senzorgeco pri gxi estas, ke mi sentas ke gxi estas nur provizora stato. Estas tute alia afero kiam oni batalas dum jaroj kontraux malsukceso sen vidi elirvojon. Nuntempe mi havas kelke da sxilingoj pro la vendo de stoko, kiel mi jam diris; sed gxuste antaux tio, en Blackpool, mi havis neniom. Mi iris al la lombardisto por lombardi aux vendi cxi tiun kostumon, sed oni ne acxetis, ecx kiam mi ofertis gxin tre malkare. La industria krizo devigis homojn vendi vestojn kaj meblojn, sed pro la sama mizero venis punkto, kiam la homoj ecx ne acxetas de brokantistoj. Konsekvence, brokantistoj sufokigxas sub granda troo da nevendeblaj varoj. Tute nature estas, ke ili cxesas acxeti ecx, se la postulata prezo estas ridinde malalta."

Post iom da tempo li haltigis la auxton kaj diris: "Sciu, cxi tiu pejzagxo estas tiom bela, ke mi sentas devon fari al gxi omagxon. Pardonu min, sed mi volas eliri por solene aspergi la herban randon!"

"Bone," mi kunsxercis. "Kaj cxar ankaux mi estas gxentila homo, mi helpos vian celebron."

Ce la vojrando mi iom forturnis min de li, sed bedauxrinde cxe tio mi ne atentis la ventdirekton. Damne!" mi subitis, kiam la vento reblovis al mi mian oferajxon.

Li ridis. "Nun mi komprenas, kial la lombardisto ne volis acxeti vian kostumon!"

Tiel ni sxercis dumvoje. Post plua veturado li haltis cxe hotelo kaj invitis min al kunmangxo. Mi ne volis tro profiti lian komplezemon; sed li insistis, ke mia akompano estos al li agrabla, do mi cedis al lia gxentila invito.

Ni bone mangxis kaj trinkis, dum ni distre interparolis; sed mi rimarkis, ke li donis nenian spuron pri kiu li estas aux kion li faras.

Ni atingis Edinburgon, kaj li veturis rekte al George-Hotelo, kie li intencis logxi; sed antaux la adiauxo li esprimis la deziron renkonti min dum la posta tago, do ni tion arangxis. Tiun vesperon mi luis cxambreton, kie mi havis la rajton uzi la doman kuirejon kaj prizorgi pri mi mem.

La postan tagon mi renkontis la sinjoron cxe la hotelo, kaj ni kune eliris. Mi estis kontenta iomete reciproki lian bonecon, kondukante lin al la vidindajxoj de Edinburgo, kiujn mi bone konas. Ni komence lauxiris Princesstraton. Princesstrato estas konsiderata kiel unu el la plej belaj cxefstratoj en la mondo. Belaj gxardenoj plene lauxlongas unu flankon de la rekta strato, kaj la okulo estas kondukata, trans la gxardenojn kaj valan parkon, al la majesta Edinburga kastelo, kiu alte regas sur pitoreskaj, krutaj rokoj. Post tio ni vizitis multajn interesajn lokojn en la historiricxa urbo. Ni sate mangxis kaj je vespero ni iris al teatro. Li insistis pagi por cxio, V ecx kiam mi volis pagi bagatelajn sumojn. Je fino de la tago li sciigis min, ke li forvojagxos la morgauxan matenon, kaj li neatendite sxovis ion en mian manon. Mi rigardis kaj trovis, ke estas kvinpunda monbileto. Mi provis redoni gxin al li, sed li ne volis repreni gxin. Mi ne povis ne honti, kaj tute rifuzis la donacon. Post longa insisto kaj kontrauxinsisto, mi diris al li:

"Sxajne mi ne povas devigi vin repreni la monon; do mi tenos gxin, se vi akceptos mian proponon. La propono estas, ke vi prenu de mi cxekon por kvin pundoj. Mi havas konton en la banko Westminster, sed estas nur kvin sxilingoj kredite tie. Mi ne elprenis tiujn sxilingojn, cxar mi ne volis likvidi la konton. Sur la proponita cxeko mi ne skribos daton, por ke gxi ne eldatigxu. Tenu la cxekon dum proksimume unu jaro kaj tiam datu gxin kaj prezentu gxin al la banko. Se la cxeko estos redonata al vi, tenu gxin dum iom malpli ol ses monatoj kaj prezentu gxin denove en la banko. Mi certas ke, antaux ol tiu tempo pasos, nepre trovigxos mono en la konto."

Li kontente akceptis la kondicxon. Mi devis peti lian nomon por difini la cxekon. Lia nomo estas Ralph Martin, kaj krom tio mi scias nur, ke lia hejmo estis ie proksime al la urbo Bournemouth. Poste, kiam ja estis mono en mia bankkonto, mi trarigardis mian trimonatan detalraporton, sed li neniam postulis la repagon. Mi cxi tie skribis lian veran nomon, havante la espereton, ke iu leganto eble konos lin kaj bonvolos sciigi lian adreson al mi, por ke mi povu minimume kvitigi la sxuldon.

31. RICEVIS BANDITO LAUx SIA MERITO.

Mi mangxis sate sed vivis sxpareme. Mi decidis sercxi provizoran laboron ian, gxis la foirsezono, kiu komencigxos en auxtuno. Sed mi ne povis trovi laboron. Liza intertempe sendis al mi jen dek sxilingojn jen unu pundon el sia salajro.

Ofte dum hejmiro mi elektis trapasi tre malaltklasan parton de la urbo por eviti pli longan cxirkauxiron. En la denso de tiu kvartalacxo estis butiko, kie oni vendis frititajn fisxojn kaj terpomojn. Tiaj butikoj trovigxas, laux mia scio, nur en Britujo, kaj en Skotlando plejparte italoj posedas ilin. Ili malfermigxas proksimume je la sesa vespere kaj fermigxas je la plej malfrua permesata horo, ordinare je la dekunua. Tie vendigxas nur frititaj eglefinoj kaj frititaj terpomfingroj. Oni aux mangxas tion en la butiko, aux oni portas gxin hejmen aux ecx mangxas gxin el papersaketo survoje.

Kelkafoje mi eniris kaj acxetis porcion, cxar la mangxo estas bona kaj moderkosta, kaj mi alparolis la posedanton itale. Mi sciigis lin, ke mi bone konas la metion, kaj li demandis, cxu mi sxatus helpi lin, por ke li povu liberigi sian edzinon de la laboro, cxar sxi devas prizorgi la kvar junajn infanojn. Li aldonis, ke li ne povos pagi multon, sed ke mi povus mangxi cxe ili. Mi volonte akceptis. Lia nomo estis Luigi Grimaldi kaj li estis indigxeno de provinco apud Napolo. Li estis malhelhauxta, malalta fortikulo, kaj li kaj lia edzino estis analfabetaj. Ili parolis suditalan dialekton, kaj kiam ili provis paroli veran italan, ili fusxis la lingvon. Kiam ili parolis inter si dialekte, mi komprenis nur kelkajn vortojn sporade.

Luigi havis bonegan memoron kaj, kvankam li ne bone sciis kalkuli, li kutime memoris, ke tiom da varo je certa prezo kostas tiom. Se li estis devigata fari kalkulon, li uzis propran metodon. Dum kalkulado li deprenis gxenajn frakciojn, kaj poste aldonis iom kompense, kaj tiel per deprenoj kaj aldonoj li tenis sin al la cxefa kerna sumo. Estis surprize, kiel proksime li atingis la gxustan rezulton per tia stranga, arbitra metodo. Malgraux la populara ideo, ke neinstruitulo estas facile trompebla, mi trovis, ke la Majo estas vera. Konscio pri sia manko igas analfabeton esti tre singarda. Facila fluo de vortoj kaj rezonoj ne influas lin, kaj li rekte rezonas sen implikigxi en trompcela masxaro de vortoj.

Alian aferon mi konstatis. Tio estis ke la kutima ideo, ke manko de lerneja scio signifas malsagxecon, estas tute erara. Mi konstatis, ke Luigi estas tre sagaca kaj povas facile superruzi ruzulojn.

Mi ofte auxdis pri la malalta klaso de homoj, kiuj trovigxas en la kvartalacxoj de certaj skotaj urboj, precipe en Glasgovo; sed mi neniam konsciis, kiel dibocxaj ili ja estas. La precipa kauxzo de la degenerado estas la forta drinkado. Se viskio mankas, ili drinkas ecx metilalkoholon, kaj mi auxdis ke ecx polurkremo, enhavanta alkoholon kaj uzata por poluri latunon ktp., estas trinkata. Tiaj venenoj frenezigas ilin, kaj kvereloj kaj sovagxaj bataloj okazas tre ofte. Estis bonsxance, ke la uzo de armiloj ne estis tre kutima, kaj sekve bataloj estis plejparte pugnaj. Sed ofte cxemanaj armiloj, kiel boteloj, estis uzataj. La bataloj tute ne obeas la regulojn de la boksarto, kaj kapoj kaj piedoj estas kutimaj rimedoj. Estis unudu bandoj da fiuloj, kiuj cxiam sercxis pretekstojn ataki iun ajn. IJiaj taktikoj estis tre acxaj. Cxe komenco de batalo ili kaptas la jakon de kontrauxulo cxe la refaldo kaj rapide deprenas gxin gxis la kubutoj, tiel ligante la brakojn, kaj poste pistbatas la senpovigiton. Alia taktiko estis kapti la kontrauxulan jakon ambauxflanke cxe la kolo kaj, forte tirante la viron al si, pusxi lin plenforte en la vizagxon per malaltigita kapo. Tia kolizio estas terure efika. Pusxo per genuo tre malalte en la ventron ankaux estas senpoviga rimedo. Sed la plej acxa faro estas preni botelon cxe la kolo kaj derompi gxin cxe la bazo, tiel ke restas zigzaga vitra ekstremajxo. Pusxo per gxi en la vizagxon postlasas terure krudsxiran vundacxon.

La plej dangxera tempo estas cxiam sabata vespero, kiam granda procento de la klientaro estas ebria. Tiam bataloj abundas. Unu fojon mi vidis batalon inter du virinacxoj. Gxi okazis en la strato apud la butiko. Unu kulpigis la alian pri sxtelo de sxia viro. Ringo da viroj cxirkauxis la du virinojn, sed ili ne enmiksigxis. Ili staris, gxuante la spektaklon, kaj pervorte incitis la batalantinojn. La virinacxoj unge sxiregis vestojn kaj harojn unu al la alia. Kiel rabiaj katoj ili estis. Unu virino estis sxire preskaux senvestigita de la alia, kaj unu velka mamo elpendis. Neniam mi auxdis tiel fiajn kaj maldecajn vortojn, kiajn ili kriacxis, dum ili atakis per ungoj kaj dentoj. Fine unu kaptis la alian cxe la haroj kaj ripete batis sxian kapon kontraux la muron.

Tuj kiam startis kverelo en lia butiko, Luigi metis la sxovelilon en la fajron kaj cxe krizo defendis sin per tiu ardanta sxovelilo. La fenestroj de la butiko estis ofte frakasitaj kaj la pordo difektita per piedbatoj, kiam oni postulis enveni post la legxa fermhoro. Dutri fojojn tabloj estis renversitaj, speguloj rompitaj kaj gaslumaj brakoj tute elsxiritaj, lasante la butikon aspekte simila al batalkampo. Ni ofte havis kontuzojn, kaj Luigi lamis pro efiko de sovagxa piedbato, kiun li ricevis antaux jaroj. Iom tro regule la policanoj mankis, kiam tiuj kvereloj okazis, kaj foje, kiam mi sendis knabon por voki helpon, li revenis kaj diris, ke la du surstrataj policanoj ridetis kaj foriris en kontrauxa direkto.

Unu vesperon mi rimarkis ke ebriulo, kiu sidis kviete cxe tablo, prenis glason da likvajxo de sub la tablo kaj metis gxin sur la tablon. "Strange," mi pensis, kaj gxuste kiam mi estis deturnanta min, mi ekkonstatis kun sxoko, ke la likvajxo eligas vaporon. Preskaux nekrede mi sxtonigxis antaux tia porkacxa malpurajxo. Hontemo senpovigis min, kaj tie mi staris stulte en la vido de aliuloj, kiuj bone komprenis kio okazis. Post iom da hezito mi kuris al Luigi kaj sciigis lin, ke iu urinis en glason. Luigi ne diris vorton. Tujdecide li iris rekte al la ebriulo per rapidaj pasxoj. Li ne haltis cxe li, sed preterpasis lin. Dum momento mi pensis, ke Luigi miskomprenis min. Sed ne. Li atingis la malantauxan fenestron kaj per unu movo jxetegis gxin vaste malferma. Sen halto li sin turnis, revenis al la ebriulo, ekprenis la ofendan glason kaj parade jxetis gxin tra la fenestro, kie gxi frakasigxis cxe kontrauxa muro. Per kelkaj pasxoj li reatingis la ebriulon, kaptis lin nete sub la brakoj, eltrenis lin el la sidloko kaj gxis la pordo kaj jxetegis lin sur la straton. Ankoraux mute Luigi reiris al sia kuirejo, lavis la manojn sub forte malfermita krano, kaj komencis plu okupigxi pri sia kuira laboro, kvazaux nenio okazis. Mi admiris la tujan decidemon kaj la efikan manieron, per kiu Luigi traktis la neatenditan okazajxon.

Tiuj klientacxoj posedisunu bonan kvaliton. Ili ne gardis vengxemon, kaj la maniero, gajni ilian estimon, estis bone kaj decide venki ilin en konflikto. Ofte okazis, ke forte batita viro venis kaj manpremis. Kelkaj ecx amikigxis dauxre kaj helpis al Luigi superregi aliajn. Mi ne povis ne pensi pri sovagxaj bestoj, kiuj respektas la vipon de la dresisto.

Luigi kaj lia edzino estis tre sxparemaj, sed bone kaj sate mangxis. Ilia tuta mondo estis la negoco, kaj ili neniam eliris aux sin okupis per distrajxoj. Luigi multe parolis pri sia hejmlando, kiun li ne vidis, de kiam li venis al Britujo antaux preskaux dudek-kvin jaroj, kiam li estis dekkvinjara knabo. Li rememore parolis dolcxe pri sia hejmlando, kaj videble la paso de tempo donis al gxi plibeligan vualon. La sola ambicio, kiun la italaj geedzoj havis, estis sxpari monon suficxe por konstrui domon kaj pace kaj ripoze gxui la vivon en sia kara kaj amata Italujo.

Unu okazintajxo elstaras klare en mia memoro. Mi ofte rakontis gxin kun plena interan gxuo. Ecx cxe la rememoro trafluas placxa, varma sento mian korpon. La afero estas simpla, sed al mi gxi estas kortusxa radieto, kiu sukcesis penetri la nigran medion de tiu kvartalaco. Iafoje okazas justeco en la vera vivo, same kiel en la imaga vivo de popularaj romanoj.

Estis preskaux la dek-unua nokte. Ekstere nebulo kovris la dezertan straton kiel mortotuko, kaj la plej proksimaj stratlanternoj flagretis kiel funebraj kandeloj. Pluvetis. Mizera hundacxo nazumis melankolie inter la papercxifonoj kajk rubajxo kiuj restis disjxetite cxie sur la strato. la nokto estis morne silenta, kaj la saturita hundo fantome emfazis tiun silenton.

"Nu, nu," elspiris Luigi rezigne, "mankas kelkaj minutoj gxis la dek-unua, ni fermu. Jam ecx kato ne envenos." Kaj li komencis elsxoveli la ardantan karbocindron el la fajrujo.

"Jes," mi respondis, "estas eksterordinare kviete cxi-vespere. Al nia estiminda klientaro mankas mono gxis la pagotago morgaux. Almenaux unu tagon en la semajno ili ne dibocxas."

Mi iom ordigis la papersaketojn sur la servotablo kaj iris por fermi la pordon, kiam envenis du flugarmeanoj. Ili estis afablaj junaj soldatoj, nuraj knaboj.

"Kia noktacxo!" ili salutis.

"Jes, vere," mi respondis. "Vi venis gxuste antaux la fermo, sed ankoraux restas porcioj. Via deziro?"

Ili mendis, kaj mi enpaperigis kaj donis al ili la porciojn. Ili staris cxe la servotablo mangxante, kaj dume parolis tempopasige. Dum ni babilis, envenis seso da uloj. Mi bone kones ilin. Jam mi bedauxris, ke mi ne fermis la pordon post la soldatoj. Tiuj kolegoj cxiam cxirkauxvagis kune kaj sin gloris pri sia sola distro: kvereloj kaj bataloj. Ilia gvidanto nomigxis Grant Kelly. Li estis por mi aparte nauxza karaktero. Li estis fortika, iom pli ol mezalta, kaj ne tiel cxifona aux dibocxaspekta kiel liaj kunuloj. Sed li cxiam iniciatis kverelojn per pseuxdaj argumentoj, turnante sin al siaj kunuloj por flato kaj aprobo post cxiu sia diro. Kaj lia bando nepre cxiam elvomis al li la atendatajn lauxdojn. Kial ecx tiu bando ne nauxzigxis de la logiko de sia korifeo, mi ne scias.

Kelly sin turnis al la du soldatoj kaj diris per suficxe afabla tono: "Terure malseke cxivespere, cxu ne?"

"Jes, bela vetero por anasoj!" afable respondis unu soldato.

"cxu vi nomis nin anasoj?" subite minacis Kelly.

"Ne, mi nur sxercetis. Estas suficxe kutima dirajxo, tiu."

"Do vi sxercas pri ni," kaj turnante sin al la bando, li diris: "Cxu vi auxdis? Ili sxercas pri ni; ni estas sentauxguloj."

"Frakasu ilin, Kelly!" Kaj unu el la kanajloj venis kun du fingroj etenditaj kaj gestminacis pusxi ilin en la okulojn de la parolinta soldato.

"Do diru!" kriis Kelly al la soldato. "Vi pensas, ke ni estas netauxguloj, cxu?"

"Ne, mi......"

Kelly sin turnis al la bando. "Cxu vi auxdis? Li diris: 'Ne', do ni ne tauxgas. Li insultas nin. Tiuj angloj venas cxi tien inter decaj skotoj kaj scias nur insulti nin. Ili sentas sin superaj."

La kliko jesis kun tuja fiflata aprobo.

"Vi miskomprenis," diris la soldato. "Mi ne intencis ofendi. Mi petas pardonon, se mi diris ion neplacxan."

"Vidu," diris Kelly al cxiuj. "Cxiam same faras tiuj fremduloj. Ili venas en nian landon, insultacxas kaj arogas al si superecon kaj poste provas elgliti per hipokritaj pardonpetoj. Cxiam same. En la dancejo ili sxtelas niajn virinojn per mensoga gxentileco; sed kiam oni kulpigas ilin, tiuj malkuragxuloj cxiam elglitas per sxlimaj vortoj."

"Vi pravas, Kelly. Ni piedbatu ilin je pulpo."

Luigi metis la dratajn kuleregojn en la bolantan grason kontraux eventualo. "Nu, mi restas racia homo," diris Kelly. "Sed tiuj du feklekuloj gardu siajn langojn, aux mi kripligos ilin, je Kristo, .— mi dissxiros ilin, ecx se estos bataliono da ili. Neniu insultos min kaj restos sana." Alia cxirkauxrigardo por sorbi la aprobajn rigardojn de la koterio. "Donu al mi la salujon!" subite kriis Kelly al la soldatoj. "Tuj, porkacxo! Cxu vi pensas, ke gxi apartenas al vi?"

Timigite la soldato ekkaptis la salujon, sed pro lia nervozo kaj ankaux pro la sxvitgrasa surfaco gxi glitis el liaj manoj kaj falis teren. La soldato staris senvorte, konsternite.

"Cxu vi vidis? Li provis jxeti la salujon kontraux mi,"

"Jes, Kelly," diris ratvizagxulo el la bando. "Ni mortbatu ilin."

"Pro kio vi faris tion, anglacxo?" plupikis Kelly. La soldato ne respondis.

"Do, vi estas tro altklasa por respondi al ni, he? Vi pensas, ke vi povas atenci min kaj eskapi, cxu? Nur atendu kaj vi vidos. Nur atendu, gxis ni kaptos vin sur la strato, kie ne estos atestantoj. Ni regalos vin bone. Ecx viaj patrinoj ne rekonos vin post nia prilaboro."

Mi kore kompatis la du soldatojn sed diris nenion. Ili foriris el la butiko, kaj la kanajlaro sekvis ilin. Luigi kaj mi iris gxis la pordo. La soldatoj haltis iom flanke cxe la fenestro, tro timigite por forlasi la lumon. Luigi kaj mi restis cxe la pordo, kaj la bando atendis kelkajn metrojn for, apud la muro, atendante ke la du junuloj movigxu. Ni cxiuj staris silente, kaj mi strecxis la okulojn jen en unu direkto, jen en alia, sercxante policanon. Mi boris la nebulon senutile; neniu vidigxis. Cxiuj atendis......atendis.

Jen, sxajnis ke mi kvazaux ion auxdas. Pograde la sono pliklarigxis. Brueto...... bruo...... sono de malrapidaj pasxoj. Mi strecxis la auxdpovon. Jes, jes, alproksimigxas.

El la nebulo venis du homoj...... du viroj. Unu estii granda, fortaspekta, la alia malalta sed fortika. Ili estis vestitaj en eluzitaj proletaj vestoj. Sxajne senlaboruloj, kiuj piediris de malproksime. Tiu duo venis al mi, kaj la pli granda demandis, cxu mi scias, kie trovigxas la popollogxdomo. Mi bone sciis kie estas tiu mizera, cimplena domegacxo, kie oni povas dormi en unu el la vicigitaj litacxoj por kelkpenca pago. Mi sciigis lin pri la vojo kaj aldonis mallauxte:

"Estas kompatinde. Hontinda afero jen tiu bando atendas por kapti tiujn du soldatojn." Dume mi pensis: se mi nur povos veki la kompaton de tiuj du laboristoj, mi eble povos varbi ilian helpon, kaj ni kune povos savi la soldatojn el la manoj de la bando. Mi dauxrigis: "La du soldatoj estas tute neofendemaj homoj kaj ne dolorigus ecx musxon, sed tiu bando duonmortigos ilin. Estas granda domagxo; la du junuloj estas ja teruritaj kaj timas forlasi la lumon de la fenestro."

Kortusxo ensxteligxis en mian vocxon: "Mi tre kompatas ilin, cxar mi bone konas ilian sorton. Antaux kelkaj semajnoj tiu kanajlaro kaptis du soldatojn en dezerta strateto kaj difektis ilin tiom, ke ili estis veturigataj al hospitalo. Oni diras, ke unu mortis."

La du novvenintoj diris nenion, sed la grandulo iris malrapide al la bando kaj per preskaux dormema vocxo diris:

"Kiu estas la cxefulo cxi tie?"

"Mi," sinaserte diris Kelly.

Pak! la krako ehis en la silento. Neniam mi vidis tian pugnobategon. Kelly falis kiel bucxita bovo kaj kusxis morte senmove. Sentebla silento. Gojo trafluis min. La grandulorigardisla ceteron de la bando kaj flegme diris; "Cxu iu el vi havas ion por diri?"

Nenia respondo. Nenia movo. Turnante sin al la du soldatoj, la grandulo diris: "Vi povas iri hejmen sendangxere." Li denove rigardis per trankvila, esplora mieno al la sxtonigita bando, atendis iomete kaj revenis al sia kunulo, kiu ankoraux staris apud mi kaj Luigi. "Bonan nokton," li diris al ni, kaj li kaj lia kunulo malrapide iris en la direkto al la popollogxejo.

Mi ne estas vengxema homo...... tute male, sed li sono de tiu pugnobato estis dolcxa muziko al mi. Ke la grandulo iam estis boksisto, mi ne dubas.

La kunuloj de Kelly ekvivigxis, kaj cxiuj provis veki sian senkonscian cxefon. Ili trenis lin en la butikon kaj per akvo kaj vinagro uzis cxiujn rimedojn por revivigi lin, sed vane. Malgraux masagxo kaj knedado de la pulsoj ktp. Kelly restis en morta sveno. Liaj okuloj estis nigre sxvelintaj, la nazo difektita, kaj granda sanga kontuzo elstaris inter liaj okuloj. Post plenaj dek minutoj Kelly montris la unuajn vivosignojn. La ratvizagxulo diris: "Kia fiago! Li atakis Kelly surprize kaj forkuris, antaux ol ni povis kapti lin."

"Jes," respondis strabulo, "sed li ne eskapos. Mi tordos la kolon de tiu bastardo. Li nur venu en miajn manojn!"

"Mi iros kapti tiun sxliman fecxulon," diris la ratvizagxulo. "Vi aliaj prizorgu Kelly." Kaj li elkuris por sercxi la grandulon, sed kuris en la mala direkto. Kun la revenanta kuragxo kaj la reciproka apogo kaj aprobo, la fia koterio de Kelly pli detaligis la "surprizan atakon kaj forkuron".

Strange estis, ke ili ne vidis, kio sxajnus klare videbla, nome ke devis esti mi, kiu instigis la grandulon, cxar li parolis al neniu alia.

32. LUPO SOPIRAS, AL ARBARO SIN TIRAS.

Oktobro. Letero de Liza sciigis min ke sxi estos en la Glasgova foiro en la Kelvinhalo. Mi decidis forlasi la laboron kaj iri al la foiro. Kiam venis la tempo foriri, mi spertis ioman korpremon, cxar mi tre amikigxis kun Luigi kaj lia familio. La infanoj, kiuj nomis min "onklo Vik," ne volis ke mi iru. Por kontentigi ilin, mi sidis inter ili kun unu sur mia genuo kaj fabrikis fantaziajn rakontojn, kiujn mi gxuis ecx pli ol ili. Precipe mi sxatis Jolanda, kiu estis okjara infanino kaj estis tiu, kiu havis lokon sur mia genuo. Sxi seriozmiene demandis, kial mi devas foriri, kaj sugestis, ke iu alia povus iri por sperti la grandajn aventurojn en strangegaj landoj, pri kiuj mi jam rakontis al sxi. Denove mi devis alvoki mian imagon por trovi pretekston kontentigan al sxi.

"Nu, cxi tio estas granda sekreto," mi diris. "Do ne diru al iu, sed mi nepre devas iri al forforaj landoj por sercxi mian edzinon, kiu perdigxis, cxar sxi ne volis lerni la geografion en la lernejo. Sed kiam mi revenos, mi portos donacon al vi. Cxu bone? Nu, kion vi volus havi?"

"Mi scias, mi scias!" sxi ripetis, gxoje kunfrapante la manetojn. "Mi volus kokinon, kiu metas multajn, multajn ovojn," kaj sxi largxe malfermis la esprimplenajn, profunde brunajn okulojn.

"Nur tion? Ho, tio ne estos suficxe; mi portos multe pli ol tion al vi."

"Portu grandegan kokinon, do."

"Bone, bone," mi diris. "Mi portos la plej grandan kokinon en la mondo kaj gxi faros ovojn tiel grandajn kiel via kapo. Gxi estas tiom granda, ke oni donis specialan nomon al gxi. Gxi nomigxas struto. Gxi devas ja esti granda por havi tute specialan nomon, cxu ne?"

"Jes, jes, portu grandan 'sturton', tree-e grandan sturton...... tiom grandan!" kaj sxi tenis la brakojn strecxalte super la kapo.

Ni cxiuj ridis, kaj post reciprokaj bondeziroj mi foriris kun salutoj kaj adiauxoj reehxantaj en miaj oreloj.

Kiam mi alvenis en Glasgovo, negxpluvis, kaj estis kacxe kaj malagrable sub la piedoj. Per tramo mi iris al la foiro, Cxe la eniro mi flaris la odoreton, kiun mi bone konis, kaj sentis ian eksciton sxveli en mia brusto. La sumo de varmo, parolado, muziko, de tiu medio tiel intime konata, agrable tusxis miajn sensojn.

La renkonto kun Liza estis gxoja, kaj sxi tuj forlasis la standon, por ke ni povu iri al la foira restoracio por temangxo kaj babilado pri okazintajxoj. Kiam sxi reiris al sia stando, mi cxirkauxiris en la foiro kaj tie kaj tie rekonis konatojn.

Cxe unu kuirila stando mi vidis Premon kun trupo da bazaruloj.

"Kia grego!" mi pensis. "Li vere elektis belan bandon da trompistoj por helpi lin. Mi kompatas la klientojn, kiuj falas inter iliajn ungojn."

La kuirilon, kiun ili vendis, mi bone konis. Cxi estis arkaika premkuirilo, kiu estis elprenita el la merkato antaux jaroj, cxar gxi estis tute ne inda kaj ecx dangxera. Mi rimarkis, ke gxia marknomo estas sxangxita kaj la prezo altigita. Mi alparolis unu el Ia helpantoj de Premo.

"Kiel, Stan?"

"Nu, tiel, Vik."

"Sxangxo vendi kuirilojn, cxu ne?"

Stanley levis la sxultrojn. "Cxu gravas? Vendi estas vendi. Sed vendi al tiuj skotoj estas diabla peno. Ili forjxetas monon kvazaux...... homoj sen brakoj. Estas pli facile preni sangon el sxtono, ol trapenetri la araneajxon, kiu sigelas iliajn posxojn."

"Eble tiuj skotoj estas tro sagacaj por acxeti ilin. La kuirilo estas iom dangxera, cxu ne?"

"Ne — la sola dangxero estas, ke Premo forkuros sen pagi nian kurtagxon,"'

"Kia diro!" mokis alia kunlaboranto, kiu nin auxskultis. "Estos tempo pensi pri kurtagxo, kiam ni sukcesis travivi cxi tiun foiron. Hieraux tiu bombo preskaux ekspedis nin tien kie mono ne gravas."

"Ts," silentigis Stanley. "Via busxacxo certe pendigos vin!"

"Kio okazis?" mi demandis. "Cxu eksplodo?"

"Io tia," respondis Stanley. "Sed cxu mi povas fidi, ke vi silentos pri la afero?"

"Ho, mi diros nenion; tion mi jxuras per la honora promesvorto de bazarulo."

"Jes, jes," Stanley senpaciencis. "Sed cxu vi riskus veti ses pencojn pri via silento?"

"Ecx tion mi farus."

"Okazis tiel," komencis Stanley. "Kiam Premo eksponas, li cxiam fabelas per la samaj vortoj, kaj kiam li atingis certan frazon, la fajfilo fajfas kaj li fermas la gason. Sed tiufoje ni rimarkis, ke la fajfilo silentas kaj ke Premo dauxrigas la paroladon. Tio malkvietigis nin. Premo denove parolis pri la fajfilo kaj per tiu preteksto tusxis kaj iom skuis la fajfilon. Ni sciis, ke gxi difektigxis kaj ke la vaporpremo dangxere altigxas. Sed la publiko pensis, ke cxio estas en ordo. Okulsignoj flugis inter ni, kaj ni komencis malproksimigxi de la kuirilo. Tamen Premo dauxrigis la paroladon tute trankvile, sed ni vidis, ke li intertempe pafis ekrigardojn al la poto."

"Estis ja nervostrecxe," enmetis Bernard. "Mi volis sxtopi la fingrojn en miajn auxdilojn,"

"Do jen mi staris, mordante la lipojn," dauxrigis Stanley. "Subite Premo panikis kaj, jxetante: 'Pardonu min!', li kuris de la stando sen averti la publikon. La amaso eble pensis, ke la eksponisto ekkuris pro voko aux io...... Cxu kredi, ke homo povas tiel paniki, ke li ne fermas la gason? Mi sentis miajn harojn hirtigxi. Ne estis elekto. Mi devis iri sur la standon kaj tuj fermi tiun gason. Mi ne povis kuri, alie mi atentigus cxiujn pri la dangxero. Mi suferis por cxiuj miaj pekoj dum tiu aliro. Mi sentis la sxviton flui laux miaj kruroj."

"Cxu sxviton?" sxercis Bernard.

Stanley dauxrigis, ne atentinte Bernard: "Bonsxance nenio okazis; sed se la foirestro scius, ni estus cxiuj forpelitaj. Kion ni poste diris al Premo, ne estas trovebla en vortaroj."

Je la finhoro mi akompanis Liza, kiu jam luis cxambron por mi cxe sia logxejo en proksima strato. La postan tagon mi sercxis laboron, sed trovi tion estis iom nefacile, cxar cxiu stando estis jam provizita de laborantoj. Oni diris al mi, ke bazarulo forlasis laboron cxe stando, cxar li ne sukcesis vendi la varon. Mi iris al tiu stando kaj parolis al la standposedanto. Li estis malgranda, dika homo, nomita Lipman. Li estris grandan standon por la vendo de valizoj, sed cxe unu anguleto li vendis ian vestpurigan likvajxon, kies marknomo estis "Shiftit". Temis do pri tio, vendi tiun "Shiftit," sed la pago estis sole kurtagxa. Mi akceptis la laboron, cxar ne multe gravis kion mi faris, cxar ankoraux mi obstinis entrepreni nenion serioze, gxis mi povos ekkomerci proprakonte.

Mi ordigis mian angulon de la stando, arangxis prete miajn diversajn pecojn da sxtofo kaj botelon da densa masxinoleo, kaj komencis montri kiel facile Shiftit forigas oleomakulojn de silko, lintolo, katuno ktp. Mi forigis la sxvitajn kaj haroleajn makulojn de viraj cxapeloj. Mi provis diversajn klarigrakontojn. Mi parolis jen dekrete, jen konfidence, jen serioze, jen sxercalloge. Mi provis trudi la acxeton kaj mi provis sxajnigi ke la vendo ne gravas, cxar la bonkvalita Shiftit kvazaux vendigxas sen tiaj taktikoj. Sed malgraux cxiuj ruzoj kaj klopodoj la varo mizere vendigxis.

Malgraux malsukceso mi sentis min en bona humoro kaj tute ne zorgis. Estis pluraj vendistinoj en la valiza parto de la stando, kaj ni kunsxercis, dum ni laboris; do la tempo pasis agrable.

"Kiom vi vendis?" ili pikis.

"Apenaux suficxe por forigi la makulojn de mia animo."

"Do vi bone vendis."

Sinjoro Lipman lauxdis min, dirante ke mi multe pli bone vendis ol mia antauxulo; sed lian sintenon mi ne komprenis, cxar mia vendokvanto estis terure malgranda.

Nur unu fojon mi perdis la paciencon. Du virinoj cxeestis mian eksponadon kaj montris grandan intereson; sed je la fino ili ne acxetis, nur interesite rigardadis. Mi rekomencis, kaj ili vidis kaj auxdis cxion la duan fojon. Post la fino de la dua klarigado ili komencis enketi pri la varo, kaj mi pacience klarigis plu.

"Cxu Shiftit forigas gudron?" ili demandis.

"Facilege," kaj mi prenis gudron de sub Ia servotablo, makulis sxtofon kaj purigis gxin.

"Cxu gxi forigas farbon?" Mi prenis farbon de sub la tablo kaj donis specialan demonstron.

"Cxu gxi forigus malfresxan farbon?" Mi deprenis farbon de antauxlonge pentrita peco da fero.

Sekvis pluaj demandoj, respondoj kaj montroj, kaj mi jam supozis, ke la enketantoj eble intencas acxeti grandan kvanton. Imagu mian surprizon kaj cxagrenon, kiam la virinoj komencis foriri!

Urgxe mi diris: "Nu, vi prenos botelon, cxu ne? Gxi kostas nur unu sxilingon, kaj vi vidis, kiel bona kaj utila gxi estas kaj......"

"Ne, dankon," ili respondis. Preskaux mankis al mi la spiro cxe tiu facilanima forlaso, post kiam ili kauxzis tiel grandan malsxparon de tempo.

"Sed... sed... gxi ja devas utili. Vi ja speciale petis min montri cxion...... vi ja diris, ke la varo estas bona, do......"

"Gxi tute ne utilas al ni, ni neniam havas makulojn."

"Sed cxu ne okazas foje ke, post mangxo, vi trovas ke.."

"Certe ne, ne estu kruda! Ni portas tukojn."

Glimbrilo venis en miajn okulojn. "Cxu vere, ke vi portas tukojn? Tre interese. Kia domagxo, ke viaj patrinoj ne sciigis vin, ke kalsonoj pli tauxgas por grandulinoj. Fi, ke vi parolas al viro pri tiaj vestoj. Decus esti pli modestaj! Bonan tagon."

33. PLEJ BONE RIDAS KIU LASTE RIDAS.

Dum la mangxohoro la bazaruloj kutime kolektigxis en la foira restoracio kaj sencxese babiladis. La temo estis preskaux ekskluzive pri ilia negoco. La negoco kaj foiroj kaj cxio rilata estis Ia cxiama temo. Oni pensus, ke for de la laboro, kiu konsistas plejparte el uzo de la vocxo, bazaruloj emus ripozi per silento, sed tute male. Ju pli ili parolas, des pli ili emas paroli, ecx kiam ili estas rauxkaj. Cxe la mangxotablo oni demandis al mi, cxu mi konas Benzon. "Jes," mi respondis. "Mi konas lin, sed nur suprajxe."

"Ho," respondis la bazarulo, "li estis en vera kacxo antaux nelonge. Neniam mi vidis viron pli turmentatan ol li. Tiu kompatinda bovo preskaux frenezigxis! Strange, ke vi ne auxdis pri li."

"Sed kio okazis al li?"

"Kio okazis? Cxiuj ridis pri li. Jen kio okazis."

La bazarulo cxirkauxrigardis esprimplene, tusetis kaj komencis rakonti. (Mi poste konfirmigxis, ke la rakonto, kiun la bazarulo rakontis, estas ja baze vera; sed gxis kia grado li ornamis gxin per elpensitaj detaloj, mi ne scias. Mi citas lian rakonton komplete, kiel li diris gxin, kun la troigoj.)

— Vi cxiuj konas tiun pseuxdan lertulon, cxu ne? Do la kacxo startis tre simple. Kiam Benzo sklavumis cxe cirka budo, li pruntis ikom da pundoj al ulo, kiu laboris en la sama cirko. Tiu cirkisto promesis tuj redoni la pruntajxon; sed tempo pasis, kaj la cirkisto cxiam elpensis novajn turnojn por eviti la repagon. Tiu ludo dauxris kaj dauxris, kaj Benzo pli kaj pli malpaciencigxis. La afero tedis lin, ne sole cxar li ne emis roli kiel filantropo, sed ankaux cxar aliaj vidos, kiel facile trompebla li estas. Komprenu, ke nenio pli frakasas la memestimon de trompisto, ol esti mem trompata antaux atestantoj. Fine Benzo komencis forte minaci la sxuldanton. La sxuldanto multe protestis kaj fine konvinkis Benzon, ke li ja volas repagi, sed ke li vere ne havas la gelton. Sed Benzo persistis kaj diris ke, se li ne povas repagi per mono, do li nepre devas repagi per io egalvalora. Post longa disputo la cirkisto diris al Benzo: "La sola oferto, kiun mi povas fari, estas repagi vin per leonido. Gxi valoras multe pli ol la sxuldata sumacxo, sed por enkapigi al vi, ke mi ja estas honesta, kaj por sxtopi vian kvakantan fauxkon, mi faras tiun oferton,"'

"Je la turmentita Kristo," eksplodis Benzo. "Kion mi faru per leonido? Kia brila ideo! — vera geniajxo! Kial ne oferti elefanton? Jen ideo: ofertu elefanton, faskon da elefantoj, mi ja amegas ilin, jes, jes, mi amegas ilin; fakte mi avide kolektas ilin, elefantojn de cxiuj formatoj kaj koloroj, milojn da ili, efektive mi acxetis dudekon da ili cximatene antaux la matenmangxo!" peze sarkasmis Benzo.

"Do sarkasmu, sarkasmu, idioto! Cxu vi demandas, kion fari per valora leonido? Vi, kies metio estas vendi! For de mia vido, mi perdas paciencon pri vi. Jen vi aperas en gxusta lumo! Vi, kiu fanfaronas gxisnauxze, ke vi povas vendi kion ajn! Kaj ni auxskultis, dum vi pufigis vin per memlauxdoj; sed nun, kiam mi ofertas al vi trezoran varon, vi eksxrumpas kiel pikita baloneto! La leonido valoras pli ol duoble la sxuldon, ecx kretena vendisto scias tion. Cxu tiu fakto ankoraux ne enpenetris la spongon en via kapo? Kion vi pensas? Cxu vi pensas, ke oni povas acxeti leonidojn tiel facile kiel kuniklojn? Leonoj ne petolas sur la kampoj cxi tie, sciu. Oni ne kaptas ilin per papilia reto. Se vi estas tro stulta por akcepti la leonidon, nu, mi estas kontenta, cxar mi certe ne volas fordoni gxin. Sed ne plu gxenu min. La afero finigxu tiel. Neniu povos diri, ke mi ne faris malavaregan oferton."

Tiel dauxris la reciprokaj insultoj, kaj post multe da argumentoj Benzo akceptis la leonidon. Tuj li klopodis vendi gxin, sed ne sukcesis. Diablo! Tion li ne atendis. La leonido embarasis lin, cxar estis tre maloportune kuntreni gxin cxie. Li forlasis la cirkolaboron kaj reiris al foiroj; sed gxenaj malfacilajxoj komencigxis, kiam li provis enlogxigxi. Li konstatis, ke dommastrinoj tute ne sxatas havi leonidon en la cxambroj.

La rakontanto rigardis al ni cxiuj kaj iom tro serioze ripetis:

"Jes amikoj. Kredu, ne kredu, sed dommastrinoj cetere tute normalaj homoj — havas tiun strangan kapricon, tiun nekompreneblan mankon, ke ili ne sxatas havi leonidojn en la cxambroj."

La rakontanto ekbruligis cigaredon kaj dauxrigis: Post multaj gxenaj provoj Benzo komencis ruzi por akceptigxi en logxejon. Li lasis la leonidon provizore cxe iu, luprenis cxambron, kaj post la mallumigxo enportis la leonidon. Cxiutage li devis sxteliri, por acxeti viandon por la besto, kaj reveni mistere kun volvajxo sub la brako. Sed tiu damnita leonido mangxis senfine. Benzo pli kaj pli zorgumis. La kosto de la viando igxis peza sxargxo. Kiam la dommastrino volis enveni por ordigi la cxambron, sxi trovis ke la pordo estas sxlosita kontraux sxi kaj sxi komencis esti suspektema. La enporto de la misteraj pakajxoj kaj la elporto de la necesaj sed same misteraj pakajxoj pliigis sxian suspekton. Sxi imagis ke io terure stranga okazas en la cxambro, kaj kvereloj rezultigxis, dum kiuj sxi faris amarajn aludojn al magiaj ritoj kaj nigra sorcxo, sed Benzo ne cedis eniron al sxi. Fine li ricevis de sxi forlasavizon kaj li devis atendi oportunan momenton por sxtele eliri kun sia leonido.

Denove li sercxis cxambron kaj denove li devis ruzi. En la nova logxejo la farso rekomencigxis. La leonido sxajne volis cxiam gluti, kaj se Benzo ne prethavis suficxe da viando, gxi komencis mugxi; do, por senbruigi gxin, li estis devigata plensxtopi gxin per mangxajxo. Kaj la laboro, kaj la prizorgo de la besto, kaj la gxeno, kaj la senmoneco: cxio kune reduktis Benzon al kompatinda stato. La leonido pli kaj pli grasigxis, dum Benzo pli kaj pli maldikigxis. Dumtempe la besto kreskis kaj komencis agi iom minace, kaj samritme kun la kresko de la besto kreskis la premzorgo de Benzo. Unu vesperon li revenis en la cxambron kaj trovis la leonon sur la lito; sed kiam li provis malsuprenigi gxin, gxi murmuris terurige, do Benzo devis dormi sur la planko. Ni kunlaborantoj de Benzo multe sxercopikis lin pri la okazajxo, kaj li furiozigxis. Cxiuj ridis pri li kaj diris, ke li estas pli sovagxa ol la besto. La kompatinda Benzo farigxis malbonhumora, malgrasa kaj dibocxaspekta pro nesuficxa dormo, dum oni povis imagi glatan, gras-rondan leonon trankvile ripozantan sur la lito kun rideto, kiu strecxigxis de orelo al orelo. Benzo sovagxe bojis kontraux niaj sxercopikoj, kaj mankis nur tempo, por ke la homo bestigxu kaj la besto homigxu. Kompato komencis tusxi nin, cxar li ja estis en terura stato; sed niaj bonintencaj konsiloj nur pli kolerigis lin, cxar li taksis ilin kiel blagojn. Li nun perdis cxian iniciativon kaj ne povis pensi kion fari.

Sed unu tagon venis la krizo. Dum lia foresto el la cxambro la dommastrino havigis al si kroman sxlosilon kaj malsxlosis lian cxambropordon. Sxi tre suspekteme sxtelrigardis en lian cxambron, atendante vidi minesciaskion. Kio ajn estis sxia atendo, sxi certe ne estis preta ricevi tian sxokon. Sxi sxovis la kapon en la cxambron, kaj sxiaj okuloj gluigxis sur la besto. La leono subite antauxenmovigxis, kaj la dommastrino tujtuj fermtiris la pordon kaj resxlosis gxin. sxi staris frostigita dum momento kaj, post konsciigxo, eligis kricxon kiel lokomotiva fajfilo kaj forkuregis laux la koridoro gxis duonvoje, kie sxi falis en plena sveno. Alarmite, homoj kuris el la cxambroj kaj komencis revivigi la dommastrinon. Sxi rekonsciigxis, malfermis la okulojn kaj cxe la rememoro largxigis la okulojn kaj komencis histerie kriegi:

"Leonoj, teruraj leonoj en la cxambro! Ho Dio, savu min! Ho Dio, ili saltis al mi, grandaj, sovagxaj leonoj! Tiu diablo, tiu vampiro kaj lia sorcxarto, tiu monstro el infero!"

"Sed kio estas, kio estas?" vocxoj demandis al sxi.

"En tiu cxambro, tie, leono atakis min. Gxi estas leona monstro. Ne eniru, pro la sanktuloj ne eniru: gxi estas terura monstro, gxi preskaux dissxiris min per la ungegoj ...... pli ol unu futo longaj! Gxi saltegis al mi, gxi havas kornojn, — je Dio, ne malfermu la pordon — estas cxiuspecaj monstroj tie!"

"Trankviligxu, ne tremu, ni helpos!" diris la vocxoj; sed la dommastrino nur kriadis el la tuta gorgxo panikan galimation da kontrauxdiroj.

Iu vokis policanojn.

"Nu," diris unu el la policanoj, "regu vin kaj diru al ni, pri kio temas."

"En tiu cxambro, numero ok, estas teruraj bestformaj monstroj. Apenaux mi eskapis viva."

"Nu, nu, ne ekscitigxu, ni protektos vin," diris la policano, per tono, kitin oni uzas por pacigi frenezulon. "cxu la bestoj havis gajajn kolorojn?" Kompreneble la policanoj pensis, ke sxi estas aux freneza aux ebria. "Estu nur trankvila, ni forigos la bestojn, ne gxenu vin, lasu al ni!"

"Jes, jes, forigu ilin tuj — estu singarda, eniru armite — voku pastron, ke li ekzorcu la diablojn!"

"Donu al ni la sxlosilon!" diris la policano tute trankvile, kaj duonridete li kaj lia kolego alproksimigxis al la pordo, sed gxuste tiam auxdigxis mugxo el la cxambro.

"Jen, jen," kriis la dommastrino. "Cxu mi ne diris?"

La grupeto da homoj tuj forkuris for de la pordo, kaj la du policanoj restis senmove. Post hezito unu diris al la alia: "Ni ne rajtas eniri privatan cxambron sen sercx-mandato."

Esprimo de malsxargxo heligis la vizagxojn de la policanoj cxe tiu elturno. Ili sin turnis al la dommastrino:

"Kie trovigxas la luanto de la cxambro?"

"En la foiro, cxe stando 13, Lia nomo estas Samuel Rogers."

La du policanoj iris al la stando kaj flustre parolis al Benzo. Li kviete foriris kun ili.

Pasis tri tagoj, dum kiuj nin jukis la scivolo. jxauxde matene li revenis, pasxante tra la aleoj kun iom de la malnova aplombo.

Ni kuris al li. "Kio okazis?" ni demandis.

"Arangxite, knaboj!" diris Benzo. "Nu kio? Iom da tondro kaj hajlo en la policejo, sed tio tusxis min kiel akvo anseron. Nun ja i li transprenis la zorgon, kaj gxi donis al ili urtikon en la kalsonon! Kion fari? Ili devis eltiri la leonon kun helpo de cirkaj dresistoj, kaj ili logxigis gxin cxe la cirko. Tamen la besto ja restis mia! Tion ili ne povis sxangxi. Ili akuzis min pri rompo de la paco; mi kontrauxakuzis, ke ili senrajte forprenis mian proprajxon. Diable, tio mutigis ilin! Ili estis inter martelo kaj amboso ne sciis kion fari. Mi vidis ilin danceti kiel, kato sur fornoplato. Fine mi konsentis intertrakti, kaj ili vendis la leonidon al la zo'o — kredu, mi bone remburis la prezon! Jes, knaboj, lasu min fari: mi scias min arangxi. En mia cerbo ne kreskas herbo. Kiu min tusxas, min sentas!"

Tion rakontis Benzo; sed pri tiu parto de la rakonto mi ne garantias. Mi mem rakontas nur la puran veron, kiel bonpia bazarulo; sed vi cxiuj scias, ke Benzo mensogas kiel funebra parolo!

34. GRANDA PAROLISTO ESTAS DUBA FARISTO.

Cxe la fino de la semajno S-ro Lipman parolis al mi:

"Vi estas bona vendisto, absolute bona; sed cxisemajne, cxar vi laboris nur duonan semajnon, via pago estas nur nauxsxilingojokpencoj. Mi scias, ke vi bezonas pli ol tion por vivi, ej? Sed ne zorgu, ne zorgu, amiko, mi regalos vin orde. Mi cxiam helpas al la homo, kiu laboras, penas, faras konscience. Ne timu, ne faru al vi zorgojn, mi ne rigardos rigore, mi cedos, mi donos pli, iom pli, cxar vi estas bona laboranto kaj cxar tia mi estas: amas helpi, ha jes, helpi home la homon. Ne faru al vi zorgojn — kaj nun venu: ni ja trinkos kune tason da kakao. Ej?"

Mi dankis lin, kaj ni kune iris al stando, kie taso de kakao estis acxetebla tre malkare, cxar la firmo vendas por sin reklami. Tie ni sidis, kaj dum la tuta tempo Lipman parolis pri la etiko de sia vivo.

"Jes," li diris, "mi sxatas bonan laboriston kaj mi faras multon por helpi lin, sed unu aferon mi ne povas toleri. Ne, absolute ne! La laboristo devas esti honesta, jes ja, la malhonestecon mi ne toleros, ecx se la sxtelo estas bagatela."

Mi rigardis lin iom dubeme, nesciante, cxu li celas al mi, sed li tute sengxene dauxrigis sian paroladon malobjektive.

"Vere tia mi estas. Se iu sxtelas ion ajn, li estas finita, tute finita. Se iu ajn...... Cxu alian tason da kakao kaj alian kukon?"

"Jes, dankon."

"Kelnerino! Denove kakaon kaj kukojn." Kaj turnante sin denove al mi, li dauxrigis: "Do, kiel mi diris, se mankas unu monero, ecx duonpenco cxe mia stando, mi ne ripozas, gxis gxi estas trovita, ecx se necesus horoj por sercxi. Komprenu, amiko, ke ne estas la valoro, estas la principo. Jes, tia estas mia naturo. Nu, se laboristo mia vere trovas sin en mizera stato aux embaraso, kaj monhelpo estas necesa — do li venu al mi sincere, jes, tute sincere, kaj mi eble helpos lin per mono; jes, ecx se necesus kvin pundoj, sed li ne tusxu ecx cendon, al kiu li ne rajtas, neniaokaze......"

Kaj S-ro Lipman dauxrigis sian prelegon longe kaj enuige, ade ripetante pri malhonesteco kaj sia emo helpi al honestulo, dum ni trinkis po tri tasoj da kakao kaj mangxis plurajn kukojn. Li fine diris: "Ni iru al la stando kaj mi donos al vi vian salajron."

Ni levigxis, kaj li iris unua al la kasa gicxeto por pagi. Mi lin sekvis. Tute trankvile Lipman metis sespencon antaux la kasistinon kaj diris: "Unu kakao kaj unu kuko."

Tiu senhonta trompo post lia morala admonado mirigis min. Cxe la stando Lipman ree lauxdis min kaj donis al mi mian duonsemajnan kurtagxon. Kiam mi sxiris la koverteton por kontroli la monon, mi trovis, ke enestas gxuste dek sxilingoj. Mi ne povis ne ridi pri la donaco de kvar pliaj pencoj post lia grandioza parolado. Liza monhelpis al mi, por ke mi povu elteni.

Post la Glasgova foiro mi iris al la novembra Edinburga foiro. Tie mi eksponis ovokirlilon kaj enspezis suficxe por vivteni min. Liza laboris cxe la stando de V.I.K.-kompanio.

Dimancxon Liza kaj mi iris viziti Luigi kaj familion. Ili estis treege gastamaj, kaj ni spertis tre gxuan tagon. Jolanda kuris al mi kaj diris: "Kie estas mia 'sturto'?"

Mi tute forgesis pri la sxercpromeso kaj konsciis kiel mi eraris, promesinte ion neplenumeblan al la etulino, kiu tute serioze fidis je miaj vortoj. "Ha, Jolanda," mi diris malgajne, "okazis malfelicxo pri via struto! Mi iris al Afriko kaj, post tritaga rajdo en Ia dezerto sur cxaskamelo, mi kaptis la struton per lazo. Mi nutris gxin per bombonoj kaj klarigis al gxi, ke Jolanda deziras havi gxin kiel amikon, cxar gxi faros por sxi multe da grandaj ovoj — grandaj kiel via kapo, cxu ne? Tio al gxi placxis kaj gxi konsentis veni, Sed sur la sxipo gxi komencis fari ovojn, grandajn ovojn, pli kaj pli. Gxi ne haltis. La ovoj komencis plenigi la sxipon, la sxipo mallevigxis en la akvo, kaj estis dangxero, ke la sxipo dronos. Ho ve! Mi parolis al mia struto. "Cxesu," mi diris, "cxesu fari la ovojn!" Sed ne, gxi respondis al mi: Jolanda deziras ovojn, sxi estas bona knabino, kaj mi faros por sxi multajn ovojn," Kaj tuj gxi faris novan ovon en la lito de la kapitano! Stulta birdo! La kapitano maltrankvilis, la sxipanoj timis, kaj fine ni devis elmeti la struton kun gxiaj ovoj sur palman insulon."

"Ho," diris Jolanda, "kia malsagxa 'sturto'"

"Sed jen, Jolanda," mi diris, "kion mi alportis al vi! Vidu kia bela pupeto! — kaj jen auxtomobileto por vi, Antocxjo, kaj por vi, Cina......"

Sed Jolanda preskaux ne rigardis la pupon, sed plendis duonlarme:

"Mi volas sturton — kial vi forlasis gxin sur la insulo? Cxu la sturto volonte restis sur la insulo?"

"Ho ne, gxi tre bedauxris, ke gxi ne povas veni al vi. Sed gxi instruis al mi magiajn ludojn. 'Montru al Jolanda la magiajn ludojn!', gxi diris. Cxu mi montru al vi nun?" mi demandis.

"Jes, jes, jes!" kriis Jolanda gxoje, interfrapante la manojn.

Mi ekspiris libere kaj komencis distri la infanojn per diversaj jxonglajxoj. Poste ni kune mangxis vermicxelon, salamon kaj bonan fromagxon kaj trinkis bonan italan vinon, dum ni interparolis gxue. Ni parolis angle, cxar Liza komprenis nur la propran lingvon. Kvankam Luigi kaj lia edzino logxis en Britujo jam multajn jarojn, ili neniam lernis prononci gxuste la lingvon, kaj kutime aldonis vokalojn cxe la fino de multaj vortoj kiel en la itala lingvo, kun komika efekto.

35. SE IO VENAS AL BUSxO, BUSxON NE FERMU!

"Vik! Cxu vi povas veni momenton?" diris Liza. "Jen estas skoto, kiu havas senakvajn kuirilojn kaj sercxas iun por vendi ilin. Li prononcas strange, kaj mi preskaux ne komprenas kion li diras. Li atendas cxe mia stando."

Mi renkontis la skoton, kiu nomigxis Birrell. Li estis suficxe impona, bonstatura viro, rugxethara, kun samkoloraj lipharoj. Li severe mienis kaj rigardis min fikse de sub la vilaj brovoj. Pli farmisto li aspektis, ol komercisto. Mi jugxis, ke li estas el puritana familio. Li parolis tre dialekte, kaj post prezentigxo li diris rekte:

"Cxu vi povrs vendi kojrilojn?"

"Jes, certe,"

"Kiom vi povs vendi s'majne?"

"Ne gxenu vin pri tio. Ne utilas, ke mi fanfarone citu grandajn nombrojn; sed estu certa, ke mi povas vendi suficxe. Cxu vi povas montri al mi ekzempleron?"

"Mi havas bildon de gxi," li diris, kaj li abrupte pusxis la manon en la internan brustposxon kaj elprenis flugfolion.

"Jen, rigardu sur tion! Gxi estas brava kojrilo, rekte el Ameriko."

Mi rigardis la ilustrajxon: "Jes, gxi tauxgas, kvankam gxi estas ankaux plibonigebla — sed tio poste."

"Oh, tio ne grav's, mi pov's ja fari sxangxojn."

"Cxu vi vendis multajn gxis nun?"

"Ne, gxis nun mi vendis preskaux nul, cxar mi ne havis bonan vendiston. Mi luis halon kaj reklamis montrojn dufoje tage, je la tria posttagmeze kaj la oka nokte, sed la dungito estis la plej stulta, al kiu la bona Dio jam enblovis la vivon. Nu, se vi bone vendos por mi, vi gajnos bravan pagon."

"Ne," mi respondis. "Mi ne laboros por vi."

"Oh, kial ne? Mi traktos vin bone. Cxu vi nur frivolas?"

"Ne, mi ne sxercas; pri pago ne temas. Mi laboros por neniu. Mi volas acxeti la kuirilojn de vi kaj mem vendi ilin. Tiel vi profitos sen riski malgajnon pro la altaj kostoj en foiroj. Absolute ne utilas paroli pri salajro. Montru al mi la pograndajn prezojn, kaj se ili estas avantagxaj, ni povos plu diskuti."

Li montris al mi la liston de prezoj, kaj mi trarigardis gxin. "Jes, la acxetprezoj indas. Nu, kion vi diras? Cxu vi koncesios al mi la solan vendrajton por Britujo?"

"Nu, eble ni pov's veni al arangxo," li diris singarde.

Ni iom pli diskutis detalojn, kaj mi aldonis: "Nun cxio estas arangxita, escepte de unu afero. Mi ne havas monon por acxeti la kuirilojn."

"Kio?"

"Jes, gxuste tio. Mi volas, ke vi donu al mi kredite la stokon por la unua foiro. Vi ne konas min, kaj mi konscias, ke mi pretendas multon, sed mi ne trompos vin. Mi pagos vin por la tuta stoko post la unua foiro. Vi ne bedauxros vian fidemon, se vi tion faros. Mi ja estas honesta kaj mi ja sukcesos, kaj vi ja profitos kune kun mi. Estus facila afero blufi kaj sxajnigi ke mi posedas la necesan sumon kaj poste prokrasti la pagon; sed mi deziras, ke ni agu kune kaj sincere. Nu, kion vi diras?"

Post iom da medito li etendis la manon. "Bone, mi fidos je vi, cxar min placxas via rekta parolmaniero. Mi akceptas. Tiel estu. Post du semajnoj estos eta foiro en Peterhead, kaj mi pov's facile arangxi, cxar mi kon's la gvidanton."

En Peterhead estis trancxe malvarme. La malgranda urbo kutime enspezas per fisxkaptado, sed la sxipoj vidigxis senokupaj en la haveno pro la gxenerala industria krizo. Cxie sur la stratoj estis senlaboraj fisxkaptistoj, kiuj interparolis. Strange estis vidi, kiel ili agis. Anstataux stari kaj paroli, kiel kutimas aliuloj, ili duope marsxis antauxen gxis la sama distanco, kiom longas sxipferdeko, abrupte kaj kune turnigxis kaj marsxis revene. Tien kaj reen ili dauxrigis la marsxon dum interparolado.

Dum mi rigardis al la marborda urbo, la manko de vigleco kaj la signoj de malprospero naskis en mi fortajn dubojn pri sukcesa negocado. Mi arangxis pensionon kaj evitis antauxpagi. Mi ankaux arangxis kreditan liveron de mangxajxoj por la kuireksponoj. Post tio mi presigis kvincent reklamajn flugfoliojn kaj acxetis kvincent enirbiletojn, kiujn mi enfaldis en la flugfoliojn kaj disdonis tra la urbo. Cxar mi acxetis standon, stokon, mangxajxon kaj cxion alian kredite, mi negxoje pensis pri la rezulto, se la vendado fiaskos. Cxu mi povus elsxuldigxi? Mi pensis pri Ia granda, famkonata malliberejo de Peterhead, kaj amar-sxerce konstatis ke, se mi ne enspezos, almenaux la sxtato ne devos elspezi por mia transporto al la sxtata gastejo!

Homoj venis bonnombre en la foiron, sed ili ne multe elspezis. Mi ne havis normalan standon, sed devis eksponi sur la scenejo. La unua prezentajxo estis parado de Iauxmodaj roboj; post tio sekvis mia vico, kaj post mi venis varietea spektaklo. La varieteo estis regata de komikulo nomata Gus Stratton. Gus tre placxis al mi. Li estis vigla homo preskaux kvindekjara kaj, cxar la foirestro estis sinretirema homo, Gus komplezeme prizorgis cxion rilate al la tri scenejaj prezentajxoj. AI mi li donis la oficon fari cxiujn publikajn anoncojn. La plej gxena devo, kiun Gus entreprenis, estis prizorgi ke cxio fluu kronometre ekzakte. La malfacilo estis, ke la manekenoj cxiam gxenis cxiujn per sia prokrastemo, kiu tro malfruigis la prezenton de la varieteo. Gus multe kolerigxis pri ili, sed la manekenoj ne atentis liajn admonojn.

Unu vesperon mi vidis Gus malpacience rigardi sian horlogxon. Li venis al mi kaj diris: "Denove ili malfruas, kaj cxivespere ili havas ecx pluan montron: la montron de pijxamoj. Damnu tiujn sencerbajn pupojn! Elcxerpigxis mia pacienco — mi iros en ilian vestejon kaj faros al ili tauxgan regalon." Kaj Gus kolere marsxis en la vesto-sxangxan cxambron.

"Kion vi faracxas?" li kriis. "Rapidu! La publiko ja ne atendos gxis noktomezo. Movu vin, gxi ne estas enterigo — tuj iru sur la scenejon! Vi detruos cxion per via prokrasto."

"Iru for!" ili respondis per supera tono. "Vi ne estas nia estro. Ni ne agnoskas vin. Ne decas, ke vi venu inter sinjorinojn dum senvestigxo."

"Sinjorinoj? Vi arogas al vi altajn titolojn. Cxu vi pensas, ke gravas al mi esti inter aro da vestpendigiloj?"

"Husx! For kaj pendigu vin — vi nur enuigas nin. Malaperu!"

"Bone. Do mi donos al vi absolutan ordonon. La pijxama montro estas malpermesata. Vi prezentos nur la geedzigxan procesion, kaj punkto!" Kaj li elmarsxis kolere.

"Rossetti!" li vokis. "Iru sur la scenejon kaj anoncu, ke nun sekvos la geedzigxa procesio."

Mi iris sur la scenejon kaj anoncis jene: "Gesinjoroj, nun niaj manekenoj prezentos al vi la plej modajn kaj lastdatajn virinajn nuptajn robojn. — Mi fieras anonci, ke tiuj cxarmaj kaj konvenaj vestoj vidigxas nun la unuan fojon en cxi tiu distrikto." Imagu la sxokon, kiam la manekenoj pasxetis sur la scenejon en pijxamoj! La cxeestantaro lauxte kaj longe ridis kaj pensis, ke mi sxercis fiete.

36. SORTO OFTE ALSENDAS KION NI NE ATENDAS.

Unu tagon en Edinburgo mi sidis en forta embaraso.

Kion fari? Kion fari? La demando ripetigxis en mia cerbo. Mi ja sciis kion fari, se mi atentus nur la komercan flankon de la problemo; sed estis aliaj konsideroj, kiujn mi ne povis ignori sen senti koran maltrankviligxon. Denove mi pripensis la aferon dekomence.

Mac, la entreprenisto, kiu organizis la foiron en Peterhead, poste starigis foiron en Nairn. En Peterhead mi nenion profitis. Restis al mi ekzakte suficxe por el-sxuldigxi. Sed en Nairn mi bone gajnis. Per parto de tiu gajno mi pagis kauxcion pri stando en Edinburga foiro organizota de alia viro kaj okazonta en marto. Mac venis al mi kaj sciigis ke li arangxos foiron en Buckie. La foiraj datoj oportune akordigxis tiel, ke mi povos labori en Buckie kaj tuj poste komenci en Edinburgo. Verdire mi ne sxatis la ideon negoci en Buckie, cxar ankaux Buckie estas fisxkaptista urbeto, kaj mi tre timis malgajni tie; sed Mac estis tiel bona kaj komplezema homo, ke mi ne povis rifuzi. Mac alte taksis la valoron de mia eksponado sur la scenejo kaj li jugxis gxin necesa por la sukceso de la foiro. Do, mi pensis, mi eble malgajnos en Buckie, sed mi bone enspezos en Edinburgo. Gxis tiu punkto ne estis malfacile decidi.

Sed nun io okazis. Pro ia kialo la halo en Buckie ne estis luebla gxis unu semajno post la antauxarangxita dato, kaj tio kauxzis, ke la du foiroj parte samtempos. Jen la problemo. Cxu perfidi Mac aux cxu riski la fiaskigxon de mia nove komencita komerco? Mi estis sola kaj ne povis cxeesti ambaux foirojn. Mi pensis pri Liza, kiu volonte venus responde al mia alvoko; sed ankoraux mi ne sciis, cxu mia entrepreno sukcesos, kaj mi ne volis igi sxin forlasi sian sekuran laboron favore al la hazardo de mia entrepreno......

Sidante en mia Edinburga logxejo, mi ree kaj ree pripensis la aferon, sed solvo sin ne prezentis. Restis simple decidi, cxu riski perdon en Buckie kun forjxeto de nepra gajno en Edinburgo, aux cxu perfidi Mac. Se mi nur havus kapitalon por elteni kontraux eventuala perdo, la decido estus facila. Mi konis neniun haveblan, kiu povus tauxge eksponi la kuirilon en unu foiro, dum mi prizorgos la alian. Sed malgraux la kriza stato de mia komerco mi ne povis sxargxi mian konsciencon per rifuzo al Mac, kiu jam reklamis mian prezentajxon. Jam de du tagoj agitigxis mia koro. Kion fari...... kaj denove......

Kion fari?

Mi klare memoras tiun tagon. Mi sidis en braksegxo, kaj mia kapo zumis. Mia problemo ne ecx pasxetis al solvo. La samaj tute neutilaj pensoj kirligxis en mia kapo.

Subite auxdigxis frapo sur la pordo. Kiu povas esti? mi pensis — ecx imposta kolektisto estus bonvena, se nur li distrus min iomete! Enue mi iris al la pordo kaj malfermis gxin. Tie staris mezagxa viro kun eluzita valizeto cxirkauxligita per sxnuro.

Li komencis paroli. Mi komprenis, ke li estas kolportisto, kaj mi nur duone auxskultis lin, dum mi rigardis lin esplore. Li portis malnovajn kostumon kaj kaskedon. Lia kaskedo havis difektitan sxirmilon, kaj cikatro etendigxis de sub la sxirmilo gxis flanke de unu okulo. Liaj botoj estis preskaux eluzitaj sed brile poluritaj. Mi komencis doni pli da atento al liaj paroloj. Li vendofertis ion, sed nek klarigis kio gxi estas nek montris gxin al mi. Liaj vortoj elruligxis iom lace sed kvazaux prorutine flue, dum li staris tie kun tre rekta tenigxo.

"Nu, kial ne montri vian vendajxon?" mi diris.

"Certe, sinjoro," li respondis kaj komencis malnodi la sxnuron, kiu cxirkauxis la valizeton. Mi pacience atendis, dum li luktis kontraux tro rigida nodo. "Malbona vendisto," mi pensis. "Li tro difuze parolas kaj nun malsxparas tempon. Oni povus batfermi la pordon centfoje, dum li fusxpalpas tiun sxnuron."

Finfine li elprenis la artiklon el fasko de ok aux naux. Estis posttagmeze, kaj sxajne li estis vendinta nur tri-kvar el dekduo. Mi rigardis al la artiklo, kiun li etendis al mia rigardo. Se mi ne estus spertinta iom da kompato por li, mi vocxigus ridinklinon. La artiklo estis rostkrado: la sama, kiun mi havas kvante en Blackpool!

"Jes, bona ilo gxi estas; sed bedauxrinde mi havas multajn, cxar mi foje komercetis per tiuj," mi diris. Li plu parolis vendocele.

"Tute ne utilas provi vendi al mi, mi ja posedas multajn. Sed bonvolu enveni. Eble vi volonte trinkus tason da teo kaj iom mangxetus kun mi? Mi estas iom soleca, kaj se vi disponas la tempon......"

"Dankon, sinjoro," li respondis, dum li sekvis min al la cxambro. Lia nomo estis Joe, sed mi forgesis lian familian nomon. Ni kunmangxis kaj parolis gxenerale. Mi eltrovis, ke li estas ekssoldato, kiu ne regule laboris dum jaroj kaj iel enspezis iom da mono tie kaj tie por suplementi la pension, kiun li ricevas de la registaro pro dummilitaj vundoj. Dum ni interparolis, venis al mi ideo, kiel solvi mian problemon. La ideo ne tre placxis al mi, sed almenaux gxi estis elirvojo. Mia penso estis simple, ke anstataux uzi la standon en la Edinburga foiro por vendi kuirilojn, mi uzu gxin por vendi rostkradojn. Se Joe akceptus oficon cxe mi, li probable enspezus suficxe por kovri la elspezojn kaj, kun instruo de mi, li eble ecx profitus. Dume mi povus labori en Buckie kaj peni profiti tie. Cxar la Buckiefoiro dauxros nur unu semajnon kaj la Edinburga dauxros iom pli ol du, mi povus veni dum la lasta semajno kaj helpi al Joe.

La rostkrado estas tre simpla varo kaj facile eksponebla. Gxi estas ronda pleto el drato kun mallongaj piedoj, formita tiel, ke oni povas largxigi aux mallargxigi gxin konforme al la amplekso de iu ajn poto. Oni fandas iom da graso en poto kaj enmetas rostotan viandon, brunigante gxin lauxplacxe. Post la pergrasa brunigado oni elprenas la viandon, enmetas la kradon kaj starigas la viandon sur gxi, metante legomojn cxirkauxe. Tiel la poto, kovrita per la kovrilo, kuiras cxion per tre malalta gasflamo kun minimuma risko de brulo. La sxparo de gaso kompare kun gasforno estas granda. La viando rezultigxas mole kuirita pro la enkaptita sukvaporo, kaj la legomoj entenas siajn nutrajn elementojn kiel cxe stufado.

"Nu, Joe, mi faras al vi proponon. Cxu al vi placxus labori por mi dum dekkvin tagoj cxe foiro en Waverley Market cxi tie? Se vi eksponos rostkradojn tie, mi pagos al vi tri pundojn semajne plus kurtagxo. Kompreneble cxiuj elspezoj estos pagataj, kaj mi povas prunti al vi kuiristan uniformon."

"Certe, sinjoro, mi bone scias vendi ilin kaj mi multe enspezos por vi, cxar mi scias, ke mi povas vendi......"

"Jes, jes, mi komprenas — sed atendu momenton. Mi devas iom instrui al vi, cxar estas alie vendi cxe pordoj ol eksponi en foiroj. Nu, permesu al mi, ke mi klarigu. Ekzemple, se oni komencas tuj paroli, tio ofte ne efikas, kaj se oni komencas paroli tro lauxte, tio preskaux cxiam malbone efikas. Se oni tuj lauxte parolas, la homoj ofte ne haltas, cxar ili sentas, ke vi tro rekte celas al ili, aux se ili ja haltas, ili staras du-tri metrojn for de la stando, kaj estas tre malfacile vendi trans spacon. Plej bona metodo estas ne rigardi al la preterpasantoj komence, sed sxajnigi grandan okupitecon, elprenante kaj enmetante mangxajxojn je la poto neparade. Tiel la scivolemo venigos unu-du personojn tre proksimen. Oni ne rigardas ilin, kaj dume aliaj venas por rigardi kion la unuaj rigardas. Kiam kolektigxas areto da personoj, oni komencas per intima tono klarigi kaj pograde lauxtigas la vocxon konforme al la grandeco de la auxdantaro. Tiel oni venas al plena deklamo kun konvinkaj gestoj kaj entuziasmo."

Mi longe instruis lin kaj faris cxiujn arangxojn komercajn. Mi spertis kontenton, ke la problemo fine estas pli-malpli bone arangxita.

Granda surprizo! — en Buckie mendoj alsvarmis. Mi ne komprenis la kialon, sed mi pli ol triobligis la mendojn de Nairn. Kaj ankaux en Edinburgo mendoj estis suficxe bonaj tiel, ke ankaux de tie mi rikoltos profiton. Finfine mi sentis min sekura en mia entrepreno. De Buckie mi telegrafis al gekonatoj, ke ili venu kaj helpu min provizore, cxar mi ne kapablas priatenti cxion. Ni kune laboris gxis malfrunokte, pretigante kuirilojn por livero. Cxe la fino de la Buckiefoiro mi telefonis al Liza, ke sxi forlasu sian laboron cxe V.I.K. en Olympia, Londono, kaj renkontu min en Edinburgo. Mi proponis al sxi duonon de la profito farita kaj farota, se sxi konsentos esti egalrajta asocianino. Sxi tuj akceptis. En Edinburgo mi renkontis Liza, kaj ni kune iris al la foiro por helpi al Joe. Atingante la standon, ni auxskultis al li.

"Mia Dio," mi ekmiris, "kion li babilacxas?" Ni auxskultis plu. Lia monotona vocxo dauxrigis sxajne senfine. Granda amaso staris antaux li kaj gapis. Kelkaj de tempo al tempo acxetis, kaj li servis ilin sen pauxzigi sian vortfluon. Dum la tuta tempo personoj formovigxis unu-duope kaj aliaj aligxis.

"Cxu vi povas kapti ian sencon en liaj vortoj, Liza?"

"Tute ne, cxu vi?"

Ni dauxre auxskultis. Lia monotono funebris: "Vidi diritan kradon...... sur diritan kradon metu diritan viandon, legomojn bone kuiritajn...... Cxe mia dekstro"

(kaj li etendis la maldekstran manon) "estas poto, metu diritan kradon en poton" (kaj li svingis la manon, akcidente frapante la poton surteren, ekkaptis gxin kaj enmetis la malpurajn mangxajxojn, dum li tute flegme dauxrigis) "kaj enmetu diritajn legomojn......"

Li ja laboregis, li ne pauxzis.

"Cxu li estas ebria?" mi demandis al Liza.

"Sxajnas al mi, ke li estas frenezeta. Li ja havas en la kapo argxentan plateton — vidu!" "Mi ne rimarkis tion," mi diris. "Tamen li ne malbone vendis. Devas esti, ke la krado estas tiel facile vendebli cxi tie, ke malgraux...... sed imagu kiom povus vendi cxi tie bona vendisto!"

La plata, senkolora vocxo de Joe dumtempe ruligxis sen celi al ia fino. Mi malpaciencis kaj haltigis Joe.

"Joe," mi diris, "vi tro forte laboras. Nu, iru al restoracio kaj gxuu trinkajxon kaj iom ripozu. Mi laboros dum via foresto."

Joe iris, kaj mi rapide surmetis kuiristan uniformon, ordigis kaj purigis la servotablon kaj komencis eksponi. Aro da personoj pograde kolektigxis, kaj komencante per mia plej bona kaj klara stilo, mi koncize instruis de la komenco gxis la fino kaj venis al la vendoferto. Nur du-tri acxetis, la ceteraj foriris. Iom nekomprene, mi ree eksponis, sed la vendo same rezultigxis. Liza rigardis al mi demande.

"Mi scias, ke mi ne estas tre bona vendisto de malkaraj ajxoj, sed mi tute ne komprenas," mi diris al sxi responde al sxia mieno. "Vi provu, Liza." Liza eksponis plurfoje. Sxi vendis iom pli ol mi, sed ankoraux ne tiom kiom Joe, kaj cetere ni ambaux malsxparis tempon per vendopauxzo cxe la fino kaj ankaux per kolektado de nova homamaso por la sekvonta ekspono. "Liza," mi diris, "en cxi tiu metio oni cxiam lernas, tamen cxi tion mi tute ne komprenas. Cxu vi?"

Liza skuis la kapon. "Ne. Joe faras cxion, kion oni devas ne fari, kaj tamen li vendas."

Joe revenis kaj rekomencis. Liza kaj mi staris cxe lia dorso senpovigite. Mi ne povis eltenadi la babiladon de Joe, kaj mia senpoveco malpaciencigis min. Mi foriris de la stando kaj staris iom fore en la aleo. Post momento mi mansignis Liza ai "Liza, mi ne scias kion fari. Se mi provus helpi, mi malaltigus la vendon, tamen stari cxi tie senpove mi ne povas. Mia plej rega sento estas forkuri,"

"Ne, ne, ni devas iel helpi," diris Liza.

"Sed kiel?"

Liza sxultrumis.

"Eble —" mi komencis, "— sed ne," mi finis.

"Kio estas?"

"Estis ideo, sed gxi ne tauxgas."

"Sed kion vi pensis?"

"Mi pensis, ke ni eble vendu flanke de li; sed mi tuj konstatis ke, se ni farus tion, ni interrompus lian paroladon."

"Gxu vi pensas, ke gravus, se ni interrompus tiun fusx-paroladon?"

"Eble ne, sed la vortoj de unu tute nuligas tiujn de alia. Vi bone scias ke, kiam oni eksponadas, la helpanto ecx retenas la spiron por ne distri la atenton de la 'grego'."

"Ni tamen provu. Se la ideo ne prosperos, do ni forlasos gxin."

"Sed...... sed Joe certe furiozigxos, se ni interrompos, kaj cetere la ideo ne povas utili. Gxi ne nur estas konata malbona taktiko, gxi estas ankaux kontrauxlogika."

"Vi kaj via logiko kaj rezonado! Cxu vi povas klarigi per ili, kiel tiu fusxanto povas vendi ecx unu kradon? Nu, klarigu tion, se vi povas! Jen — ni iru po unu cxiuflanke tiom malproksimen, kiom ni povas, kaj ni provu vendi flustre. Nu venu ne staru tie: venu!"

Tre dubeme mi cedis. Ni komencis flustre paroli, kaj dume mi flankenrigardis al Joe, sed Joe sxajne ecx ne konsciis pri nia cxeesto. Pograde ni lauxtigis la vocxojn, sed la obtuza vocxo de Joe dauxre mugxadis. Kaj ni vendis. Tute ne atentante Joe, ni dauxrigis plenvocxe: "Unu por vi, sinjorino?...... dankon......unu sxilingon......dankon ...... kaj vi?...... dankon...... gxi estas mirinda...... kio gxi estas?...... ho, tre bona...... preskaux ne estas......dankon...... kaj por vi?...... jes, jes, cxiu acxetas......alian?...... certe — la plej bona......du sxilingoj......jes, cxio klarigita en la flugfolio, jen la folio...... gxi estas tri simpla, jen...... frauxlino Liza, unu al tiu sinjorino......kaj al la alia...... dankon...... acxetu rapide, la stoko elcxerpigxas...... tia mirindajxo......dankon......dankon...nur po unu sxilingo." Kaj tiel ni dauxrigis, pusxante kradojn en la manojn de cxiuj kaj ne donante al ili la tempon pensi; kaj la homoj strecxis la manojn avide al ni, sub la influo de la rapida acxeto de aliaj, dum ni per vortoj kaj gestoj instigis la furoron. Kaj en la fono sencxesis la murmurado de Joe, kiu allogis la homamason.

La Edinburga foiro rezultigxis grandsukcese; sed klarigi, kiel tia vendmaniero sukcesis, mi tute ne povas.

37. CxIU "LI" HAVAS SIAN "SxI".

Liza kaj mi geedzigxis.

38. DU BOTOJ FARAS PARON.

Post la Edinburga foiro la komerco seninterrompe sukcesis. Cxe cxiu foiro ni bone profitis. La kombino de Liza kaj mi estis ideala. Niaj ecoj estis kompletigaj unu al la alia. Mi posedis la imagpovon kaj bone sciis manovri, kaj Liza, tre sperta vendistino, havis plue grandan persiston. Kiam sxi kaptis klienton, tiu pli facile liberigxus el la okbraka cxirkauxpreno de polipo ol de sxia obstina krocxo. Sxiaj diroj kaj pretekstoj estis ofte tute kontrauxraciaj, sed sxia insisto triumfis spite cxion. Tiu persisto estis tre valora ankaux al mi, kiam la konstanta muelado kaj dauxra baraktado faligis al mi la brakojn. Tiam sxi instigis min al pluiro. Mia naturo estas tia, ke dauxra sameco tedas min, kaj gxuste kiam tio okazis, cxiam venis Liza al mia helpo; sed se venis vera obstaklo, io malbona sed tamen nova tiam mi vekigxis kaj prenis la rimenojn en ambaux manojn kaj gvidis la komercon al sukceso.

Por doni al vi ideon, kiel niaj ecoj kombinigxis, mi devas komence reiri al tempo, antaux ol mi renkontis Liza.

Tiam mi laboris por V.I.K.-kompanio. Je tiu tempo unu firmo cxiam kopiis nian kuirilon kaj fabrikis gxin en Britujo: nia estis fabrikita en Usono. Dank' al tio la konkurenca firmo povis vendi multe pli malkare, kaj kvankam ilia artiklo estis multe pli malbona kvalite, la publiko malofte rimarkis tion.

La taktiko de tiu firmo estis lui standon apud nia kaj, anstataux eksponadi, oni simple kaptis la homojn, kiujn ni interesigis, kaj per la simpla diro, ke ilia varo estas simila al nia sed malpli kosta, cxar gxi estas farita en Britujo, ili rabis niajn klientojn.

Nature, mi forte batalis kontraux tiu parazita vendmaniero. La plej trafa maniero batali kontraux tiu konkurenco estis, sxangxi kelkajn detalojn en la formo de nia kuirilo tiel, ke ili ne plu povis diri, ke ilia kuirilo estas sama. Samtempe en niaj eksponoj ni donis grandan valoron al la koncerna aliformigo. Tiu firmo kopiis la sxangxitan parton, kaj ni denove sxangxis. Do cxiujare mi havis preta novan tipon, kiun mi ekmontris cxe la granda foiro en Olympia, Londono. Mia unua sxangxo estis depreni la fermokrampojn de la kovrilo tiel, ke ni povu paroli pri nia nova tipo sen komplikajxoj. Poste sekvis aliaj sxangxoj, sed gxis post mia forlaso de V.I.K. ties kuiriloj restis sen krampoj. Nu, kiam mi komencis vendi proprakonte, mi ne plu sciis kion sxangxi cxe mia kuirilo, sed mi antauxvidis eventualan konkurencon kontraux mia iama firmo, V.I.K. Kvankam mi sciis, ke V.I.K. ne povus vendi pli malkare ol mi, tamen malsameco de varo estas granda avantagxo, se eksponisto estas suficxe lerta por konvinki la publikon, ke la sxangxita parto estas plibonigo. Vere, la kontrauxaj eksponistoj havas siaflanke la saman avantagxon, sed mi tute ne timis ilian konvinkan kapablon.

Nu, kiam Liza kaj mi iris al la nordaj Orkadaj Insuloj (Orkney) por eksponi niajn kuirilojnk en malgranda foiro, ni trovis, ke la firmo V.I.K. pere de siaj agentoj lokis grandan elmontron de kuiriloj en la fenestro de magazeno tie por saboti nian entreprenon. Liza timis, ke tiu konkurenco kauxzos al ni grandan perdon, cxar la elspezoj vojagxi tiel distance, kunveturigante varojn, estis altaj. Sed mi ne timis, ke V.I.K. rikoltos la frukton de nia laboro, cxar mi fidis, ke ni povos alrasti nian propran rikoltajxon. Nia vendoprezo estis iom pli malalta ol tiu de V.I.K., do kiam ni eksponis sur la scenejo, ni tamtamis nian malaltan prezon. Kiel mi antauxvidis, la magazeno malaltigis la prezon de siaj kuiriloj gxis la nivelo de niaj, do mi ludis mian duan atuton. Ni nun komencis tamtami la grandan avantagxon de la krampoj sur nia kuirilo (la kuirilo de V.I.K. estis ankoraux senkrampa). Per tiu taktiko mi nuligis la opozicion, kaj nia vendado estis vere rekorda. Cxe la fino de la foiro ni forvendis nian tutan stokon.

Pro la elcxerpo de stoko ni devis resti en Orkney dum tri semajnoj por atendi novan kontingenton kaj dume ni eksponadis en haloj en aliaj partoj de la insulo, Kaj ni eksciis ion. La magazeno kiu dum la foiro vendis nenion, nun komencis vendi kuirilojn. Mi bone komprenis la kialon. Personoj, kiuj ne vizitis la foiron kaj tamen auxdis pri niaj kuiriloj, acxetis cxe la magazeno pensante, ke ili acxetas similan kuirilon.

"Ne," mi pensis, "ecx tiujn vendojn la magazeno ne havu!" Do mi metis la jenan anoncon en la urba gazeto:


Ni dankas la logantojn de Orkney pro ilia komplezemo kaj ilia interesata cxeesto cxe niaj eksponadoj. Estis vera plezuro eksponi al tia inteligenta kaj gxentila auxskultantaro. Notu bone: Ni erare liveris unu el niaj malnovaj, senkrampaj kuiriloj. La ricevinto bonvolu tuj reporti gxin al ni, cxar tiu tipo estas arkaika.


(Kompreneble la "averto," estis nur pura "komerca artifiko".)

La vendoj en la magazeno tuj cxesis.

Parenteze mi aldonu ke, kvankam la supra reklamo estis sole komerce motivita, ni vere trovis, ke la logxantoj de Orkney estas bonaj, honestaj, fidemaj kaj komplezemaj. Ni trovis ilin ankaux kleraj, sed surprize ni konstatis, ke ili ne konsideras sin skotoj, sed fieras pri sia norvega deveno.

La sekvanta foiro okazis ankoraux pli norde en la foraj insuloj Shetland. Kiam ni alvenis tie, oni diris al ni, ke estas granda montro de kuiriloj en urba butiko, sed min ne gxenis la V.I.K.-konkurenco, cxar mi sciis kiel kontrauxstari gxin.

Estis lunde cxirkaux tagmezo. La foiro estis preta malfermigxi je la dua. Liza kaj mi cxirkauxvagis la urbon, kaj mi vidis la butikan fenestron, en kiu pompis la bela kuirila elmontro. Mi sengxene enrigardis, kaj subite miaj okuloj algluigxis al la fenestro.

"Kio estas al vi?" diris Liza.

"Rigardu!" mi diris per konsternita vocxo. "Rigardi tiun kuirilon en la fenestro. Cxifoje V.I.K. vere mortbatis nin.

"Mia Dio!" subvocxis Liza.

Kaj la kauxzo de nia konsternigxo?

La fenestro estis plena de V.I.K.-kuiriloj; sed en la mezo sur drapirita soklo estis malgranda kuirilo, videble malnova kaj ekrustigxinta. Kaj gxi estis garnita per krampoj. Ne estis prezo sur gxi; sed longa, kolorita papersago etendigxis de la fora, supra angulo de la fenestro gxis tiu kuirilo, kaj sur la kuirilo estis etikedo kun la jenaj vortoj:


Cxi tiu tipo estas arkaika.


"Miaj propraj vortoj," mi elspiris tra la dentoj. Kvankam la krampoj sur la kuirilo estis la malnovaj de V.I.K. kaj ne tiel bonaj kiel niaj, tamen ili aspektis preskaux same, kaj la publiko certe pensos, ke la montrita kuirilo estas la sama, kiun ni vendas. Zorgoplene mi turnis min al Liza.

"Ni estas pereigitaj, ne estas elirvojo. Cxiuj pensos, ke ni vendas arkaikan kuirilon, kaj cetere vi scias, kiel la insulanoj prefere acxetas de saminsulano, se ni ne povos pruvi, ke nia kuirilo estas pli bona kaj pli moderna. Sen tio la rezulto simple estos, ke ni laboros kaj V.I.K. gajnos."

Ni iris al la foiro. Mi parolis al la foirestro pri la okazintajxo, sed li diris: "Ne zorgu. Vi estas du superaj eksponistoj kaj vi povos facile venki kontraux tio." Sed tiuj vortoj ne kvietigis min, cxar mi bone sciis, ke malgraux cxiuj klopodoj niaj ni iras rekte al fiasko. La perdo estos granda, cxar por ni la elspezoj, veni tiel malproksimen, estis tre gravaj. Liza penis trankviligi min dirante, ke ni eble povos eltiri nin sen granda perdo, per laborego ktp. Sed mi ne konvinkigxis. "Devas esti elirvojo," mi ree kaj ree diris al mi. Sed elirvojo evitis min. Dum preskaux du horoj mi cerbumadis. Subite mi diris al Liza: "Mi havas ideon. Preskaux certe gxi ne sukcesos, sed ni devas provi, ekzistas sxanco...... la sxanco estas malgranda, sed ni nepre devas provi. Venu al la logxejo kun mi tuj!"

"Sed la foiro estas preta malfermigxi", protestis Liza.

"La foiro al infero!" mi respondis. "Unue ni devas nuligi la opozicion. Venu tuj al la logxejo."

Ni iris rapide, kaj mi nenion klarigis dumvoje. En nia cxambro mi diris al Liza: "Nun sxangxu vian robon, alifrizu vian hararon, sxangxu vian aspekton tiel, ke iu en cxi tiu urbeto, kiu hazarde konas vin, ne facile rekonus vin." Liza obeis. Jen bone. Nun surmetu viajn koloritajn sunokulvitrojn. — Bonege. Nu auxskultu atente, kion mi diros al vi, cxar mi volas, ke vi sekvu lauxvorte miajn instrukciojn." Detale mi klarigis al sxi.

"Cxu vi pensas, ke tiu plano sukcesos?" sxi diris.

"Gxi devos, gxi estas nia sola sxanco," mi respondis.

"Cxu vi mem ne estos pli kapabla sukcesigi gxin ol mi, Vik?"

"Ne, vi estas pli insistema ol mi. Se vi ne povos sukcesigi gxin, mi certe ne povos."

"Cxu vi estas preta, Liza?" mi aldonis. "Bone, nun ni iru al la kuirila butiko."

Ni atingis la butikon. Mi atendis flanke, kaj Liza eniris, preta ludi sian rolon. En la butiko sxi acxetis sxnuron. Sxi babilis dume al la butikisto dirante, ke sxi estas vizitantino, kaj ke sxi bezonas la sxnuron por ligi sian kofron, cxar sxi forlasos la insulon per la proksima sxipo. Konversacie sxi dauxrigis iomete, kaj jen sxi kvazaux hazarde rimarkis kuirilon en la butiko. "Kio estas tio?" sxi demandis. La butikisto tuj montris gxin al sxi kaj vendocele klarigis cxion pri gxi. Liza pacience auxskultis. Poste sxi diris:

"Gxi ja sxajnas bona utilajxo, tre helpa cxe kuirado, cxu ne?"

"Ho jes! Nur pensu pri la sxparo de tempo kaj gaso kaj la bona kuirado," dauxrigis li, varmigxante cxe vido de tuja vendo. Liza demandis iom plie kaj diris: "Jes, mi pensas, ke mi acxetos kaj kunprenos gxin. Kiom gxi kostas?"

"Kvardekkvin sxilingojn, sinjorino."

"Gxi estas moderkosta, jes, mi prenos gxin."

Kontenta, la butikisto ekiris por alporti kartonan pakskatolon por la kuirilo (kvankam tiu kuirilo tute ne utilus al ni), kaj gxuste tiam Liza diris: "Kiom da mangxo oni povas kuiri en tiu kuirilo?"

"Suficxe por ses personoj," li respondis.

"Ho domagxe: mi estas sola. Cxu vi ne havas malpli grandan?"

"Ne, mi tre bedauxras, ke mi tute ne havas malgrandan."

"Hm, kia domagxo: mi ja sxatus unu...... Momenton: cxu mi ne vidis unu malgrandan en la fenestro?" Kaj Liza eliris kaj rigardis en la fenestron. Sxi revenis kaj diris: "Jes, vi havas unu tie."

"Ho, tiun ni ne vendas! Gxi estas nur malnova tipo por montra celo."

"Sed cxu vi ne havas alian?" (Mi divenis, ke li havis nur tiun solan.)

"Ne, bedauxrinde ne."

"Kiel longe necesus por havigi alian similan?"

"Necesus minimume kvin tagoj," (La foiro dauxros nur ses tagojn.)

"Mi tre volus vidi tiun malgrandan. Cxu vi komplezus montri gxin al mi?" diris Liza.

"Sed tute ne utilas, sinjorino; ni ne vendas gxin, kaj cetere gxi estas en malbona stato."

"Jes, mi komprenas, sed mi volus vidi la diferencon. Cxu vi komplezus? Mi ne povas decidigxi pri la granda,"

Post iom da insistado la butikisto kontrauxvole prenis la malgrandan el la fenestro. Kiam Liza gxin vidis, sxi diris: "Ho, gxi tute ne tauxgas — gxi estas en terura stato: mi prenos la grandan." (Tio estis dirita por deturni ian suspekton, kiun la butikisto eble ekhavis.)

"Dankon, sinjorino, mi pretigos gxin por forporto."

"Cxu estas granda diferenco inter la prezoj de la du?" demandis Liza, kvazaux sencele.

"La malgranda kostus...... hm, eh, tri...... ne, dudekkvin sxilingojn."

"Tute ne gravas, mi prenos la grandan," kaj sxi dume kasxe kalkulis dudekkvin sxilingojn en la mano. (Mi donis al sxi pretajn monerojn, por ke sxi povu pagi ekzakte iun ajn prezon gxis lasta sespenco.) La butikisto sin turnis por trovi la volvmaterialon, kaj Liza tuj metis la dudekkvin sxilingojn sur la servtablon, ekkaptis la malgrandan kuirilon kaj, dirante rapide: "Mi decidis acxeti la malgrandan," rapidis al la pordo. Surprizite la butikisto balbutis: "Sed, sed, sinjorino, momenton......"

"Ne gravas pri la volvajxo," rapide respondis Liza. "Mia auxtomobilo atendas ekstere!" kaj sxi forkuris kun Ia acxetajxo. sxi venis al mi kaj mi tuj volvis la kuirilon en brunan paperon, kiun mi kunhavis preta, kaj ni kune kuris al la foiro. Sen la atesta kuirilo la butikisto restis senarmiligita, kaj nia foira vendado estis sukcesa.

Cxe la Shetlandanoj mi trovis la samajn kvalitojn kiel cxe la Orkney'anoj. Estis somero kaj regis plena taglumo dum la tutaj dudekkvar horoj. Mi ne povis alkutimigxi al tiu eksterordinara cxiama taghelo, kaj dum malfrua nokto mi foje promenis tra la urbo kaj kamparo. Strangan senton mi spertis, kiam mi vagadis tra la nuda, tute senarba kamparo, sola kun miaj pensoj. Sxajnis al mi, ke mi promenas en morta mondo tute senhoma, kie ecx birdeto ne pepas, kaj mi devis memorigi al mi ke homoj kaj bestoj ja ekzistas, ke ili cxiuj dormas kaj ke la tago kaj mi estas la du solaj, kiuj ne enlitigxis.

39. NI FORTON PLI FRESxAN AKIRAS.

Estis dimancxo posttagmeze. Liza kaj mi estis en la pensiona sidcxambro. La pensiona servistino ordigis la tablon post nia tagmangxo kaj foriris. Tra la fenestro vidigxis pluvodusxataj domoj kaj pluvolavataj stratoj. Disaj homoj de tempo al tempo rapide preterpasis kun mallevitaj kapoj por povi pli bone sin sxirmi kontraux vento kaj pluvo. Liza sidis komforte en braksegxo apud gaja fajro, legante dimancxan gazeton, kaj mi sidis kontraux sxi, nervoze fumante unu cigaredon post alia.

"Liza," mi komencis.

Liza mallevis la gazeton, ridetis al mi kaj diris: "Nu, nu, ne gxenu vin. Estas krizo: do kio? Jam centfoje vi diris tion; sed hodiaux estas dimancxo, do forgesxu la komercon kaj gxiajn problemojn! Hodiaux ni ripozu. Ja, delonge ni ne estis liberaj de komercaj pensoj...... ecx dum dimancxoj. Mi bone scias, ke la afero brulas. Do gxi brulu ankoraux dum unu tago......vi trovos solvon, tion mi scias. Jen — legu unu el tiuj gazetoj kaj estu dankema, ke vi ne estas unu el la murditoj tie raportitaj!" Kaj kun plua rideto sxi reprofundigxis en sian gazeton.

Mi silentis. sxia hodiauxa bonhumora flegmo estis tute ne kutima cxe sxi, kaj sxia certeco, ke mi trovos solvon, ne tusxis min flate, sed nur agacis miajn nervojn., Jam de longe mi vidis faktoron, kiu povus detrui nian komercon, sed mi ne antauxvidis, ke gxi frapos nin tiel subite kaj forte. La malhelpa faktoro, kiun mi vidis, estis simple tio, ke estis inter unu skota foiro kaj alia longaj interspacoj, kaj dum la atendado nia sxparita mono eluzigxas. Tiu manko de kapitalo delonge gxenis min, cxar mi timis, ke eventualaj malsukcesaj foiroj aux dauxra forta konkurenco povus pereigi nian entreprenon. La grandaj anglaj foiroj estas ja multnombraj, kaj tie longa atendado ne necesas, sed ili estas tre altkostaj kaj ofte saltas de unu ekstremo al alia: tio estas, ili povas esti aux grandaj sukcesoj aux plenaj fiaskoj. Partopreni tiujn per nia limigita kapitalo estus tro riske.

Ni ja provis Ia sxancon, enirinte en grandan foiron en Ayr. Gxi estis tro granda por esti lokita ecx en granda halo, do la organizantoj starigis aron da tendpavilonoj. Mi antauxtaksis gxin sukcesa kaj mi luis unu standon por la kuiriloj kaj tri aliajn por diversaj artikloj. La Ayra foiro tute fiaskis. Cxar Ayr estas marborda urbo kaj la vetero estis belega, la homoj simple ne envenis. Nia elspezo por la kvar standoj, la stoko kaj pluraj helpantoj preskaux nudigis nian bankkonton. Kaj nun restas longa atendo gxis la sekvanta foiro. Jen la nuntempa krizo. Ni jam provis utiligi la interfoiran tempon per luo de haloj en urbetoj, por tie montri la kuirilojn, sed malgraux reklamado homoj ne envenis en suficxa nombro. Ili ja envenis bonnombre kiam la famo de niaj eksponadoj vastigxis, sed tio okazis nur dum la lastaj unu-du tagoj, kaj ne restis suficxe da tempo por bone negoci.

"Liza,"

"Jes, kio?"

"Lasu la gazeton por momento."

"Ho do," sxi diris rezigne. "Gxuste kiam mi legas jugxejan raporton pri du viroj, kiuj konsentis intersxangxi edzinojn!"

"Je la amo de Dio, donu iom da atento! Mi scias, ke la solvo trovigxas en la sukcesigo de cxehalaj eksponoj, kaj mi volas paroli al vi pri tio. Ecx se vi ne povas helpi, auxskultu. La vortigo de miaj pensoj helpos al mi klare pensi. Nu, la kosto de haloj estas malalta, kaj tio disponigas monon por bona reklamado, sed reklami nur kuirilan eksponadon ne suficxas. Necesos io alia. Mi jam pensis pri parado de modaj virinaj vestoj, sed la kosto de transporto de vestoj, la necesaj drapirajxoj ktp., la salajro de tri-kvar manekenoj plus sperta virino por estri la montradon, estas tro altaj. Kaj cetere estas intersezonaj tempoj, kiam la montro de lastsezonaj roboj estas tro malfrua kaj la tempo estas tro frua por tiuj de la venonta sezono. Mi ankaux pensis pri ia spektaklo, ekzemple jxonglado, sed tiaj aferoj interesas nur virojn kaj junulojn, kaj precipe la junuloj estas neutilaj al ni, ecx malutilaj. Nu, Liza, vi estas virino; do kio interesas vian sekson?"

"Viroj," sxi diris.

"Damne, estu serioza!"

"Tre serioza afero estas viroj por virinoj."

"Se vi ne seriozigxos, ankaux mi sercxos edzon por arangxi intersxangxon de edzinoj! Sed sxercoj flanken! Mi ja multe pripensis cxi tiun problemon kaj mi devas trovi solvon. Mi ne sxatus reiri al dungiteco post mia longa klopodado komerci proprakonte."

"Kara, kara, kara," admonetis Liza. "Se cxio fiaskigxos, la mondo pro tio ne finigxos! Ni havas unu la alian, do ne estu tiel pesimisma."

"Amo sen pano estas malbona plano," mi diris cinike. "Tamen malgraux miaj vortoj mi ne estas vere pesimisma interne, sed mi ja devas scii ion pri la estonteco,"

"Nur tio? Bone, kara Vik, mi povas diri al vi pri via estonteco."

"Cxu vi efektive havas pretan ideon? Cxu estas pro tio ke vi ne gxenis vin?" mi diris esperplene.

"Certe, mi povas detale diri al vi pri via estonteco. Jen gxi estas en la gazeto......momenton......jes, jen via naskigxdato, la dekoka de oktobro. Vi naskigxis sub la zodiaka signo de Libra (pesilo). Auxskultu: Dum cxi tiu semajno vi devas esti tre singarda, sed se vi sukcesos eviti malfacilajxojn, vi havos grandan sukceson kajx cxio bona ven......"

Senpacience mi eksplodis: "Tiuj malbenitaj sensencakjxoj! Tiuj stultaj frenezajxoj! Mi ne komprenas kiel la virinoj povas interesigxi — momenton! Eble tio estas la solvo...... hm, jes — virinoj ja interesigxas scii pri la estonteco pere de astrologio, aux pere de manauxgurado aux auxgurado per tetasoj aux ludkartoj au minesciaskio.......! Nu," mi dauxrigis, ekscitite, "se ni povus enkonduki ion tian en nian aferon, se vi povus pozi kiel auxguristino......"

Liza rigardis min okulstrecxe. "Cxu vi intencas, ke mi divenu la estontecon de personoj per la linioj sur iliaj manplatoj?"

"Jes, certe...... Ne, la ideo ne tauxgas. Gxi estas tre malklere vulgara kaj malaltigos la seriozecon de nia kuirilo...... Mi...... jes!...... jen la ideo: ke vi divenu iliajn pensojn — jes, telepatio. Jen la ideo, telepatio! Kaj vi povos aldoni resumon de ilia pasinteco kaj estonteco,"

"Cxu vi volas serioze diri, ke mi agu kiel Madame Zingra? Sed tio estas absurda. Vi scias, ke mi tute ne posedas tiun kapablon. Mi ne povas telepatie ricevi iun ajn penson. Vi blagas, cxu ne?"

"Mi ne blagas, mi estas tute serioza. Mi scias, ke Zingra kaj aliaj posedas ian naturan doton, kapablon kiun ni ecx ne komprenas, sed devas esti maniero artifiki tian prezentajxon. Necesas nur, ke mi eksciu kion la homoj volas scii kaj ke mi komuniku gxin al vi per ia kodo."

"Kodo?" diris Liza nekomprene.

"Jes, mi klarigos, Mi devas trovi vortojn, kiujn mi povas meti nature en frazojn. Ni antauxarangxos, ke tiuj vortoj havu specialan signifon. Vi priatentos nur tiujn vortojn kaj per tiuj vi komprenos. Ekzemple se ni arangxos, ke la vorto Cxu signifas januaro, tiam necesos nur, ke mi diru al vi ion enhavantan la vorton Cxu, kaj vi scios, ke Ia respondo estas januaro."

"Ho, sed necesus tiom da vortoj por signi cxion! Ne, ne estas eble," diris Liza.

"Ne necese, cxar se mi demandus al vi pri nombro, tio povus signifi la nombron unu. Se mi pritraktus monon, la sama cxu povus signifi unu antauxarangxitan moneron aux unu ludkarton ktp. Mi scias ke tio ne suficxas, sed mi povos evoluigi la sistemon, gxis ni povos priskribi kion ajn. Mi certas, ke mi povos elpensi tauxgan kodon jes, tion mi ja povos fari. Ankoraux mi ne scias gxuste kiamaniere — sed mi kreos, mi tuj kreos kodon!" mi aldonis, entuziasmigxante. "Donu al mi paperon, kaj mi eltrovos, jes, mi ellaboros kodon!"

Dum plena semajno mi klopodis fari kaj perfektigi kodojn. Mi verkis unu, Liza lernis gxin, kaj ni ekzercis. Sed en la praktiko cxiam montrigxis malbonajxoj, do mi verkis alian. Liza preskaux frenezigxis, cxar la dauxra lerno kaj mallerno de unu kodo post alia estis granda mensa strecxo. Sed mi ne lacigxis. Kiam unu kodo montris ian netauxgecon, mi modifis aux novverkis gxin. Finfine mi ellaboris kodon, kiu sxajnis praktika.

Cxio estis preparita. Halo estis luita, afisxoj, biletoj kaj cirkuleroj presitaj kaj gazetreklamoj aperigitaj. Per simpla anagramo de la nomo Liza mi nomigis sxin Zila, kiu estas neordinara nomo enhavanta ecojn de fremdeco kaj mistero. La reklamoj priskribis sxin "telepatia fenomeno, kiu povas diveni la pensojn," ktp. Kiom eble ni reklamis la Zilan prezenton kaj la kuirilan prezenton aparte, tiel ke cxiu pensu, ke estas pli ol du personoj, kiuj rolas en la halo. Ekzemple unu murafisxo fanfarone reklamis, ke C. Rossetti (cxefkuiristo) kaj fino Adamson (fama eksponistino el Olympia, Londono) eksponas la senakvan kuirilon, kaj la alia afisxo reklamis, ke Madame Zila, la telepatia mirindulino, estas venigita je granda kosto ktp. La luita halo estis en urbeto ekster Glasgovo.

Venis la tempo por la unua prezento de Zila. Liza estis nervoza. La halo estis iom pli ol duonplena de homoj. "Ne ekscitigxu," mi diris al sxi. "Fidu al mi. Se ne iros cxio laux la plano, mi scios manovri, kaj cetere, se la prezento estos ecx malbona, ne gravas. Ni devas komenci; poste ni plispertigxos. Cxu vi volas, ke mi eksponu, por ke vi povu dume trankviligxi?"

"Ne," sxi diris. "Ju pli mi pensos pri la afero, des pli mi nervozigxos. Pli bone, se mi mergos min en la eksponlaboro,"

"Bone," mi diris. "Mi rekontrolos la ludkartojn kaj la notlibron."

La eksponado finigxis kaj la mendoj bone envenis. Rapide ni kuris al la malantauxa cxambreto kaj deprenis niajn kuiristajn uniformojn. Mi tuj estis prete vestita en frako.

"Nu, estu preta enveni tuj pokmia enkonduka parolado," mi admonis Liza kaj, kontrolinte denove, ke mia blanka kravato sidas dece, mi rapidis sur la scenejon. Mi lokis lignan braksegxon sur la mezon de la scenejo, malsxparis du-tri minutojn per sxajna okupigxo por doni tempon al Liza, poste mi rektigxis antaux la cxeestantaro kaj komencis:

"Gesinjoroj," — viroj en la halo estis nur du — "mi fieras anonci al vi la mirindan Madame Zila, kiu posedas tiun raran dotan kapablon, kiu ebligas al sxi diveni viajn pensojn kaj vidi la estontecon. Laux mia scio sxi estas la sola virino, kiu kapablas doni prezenton tiaspecan. Dum sxia fama kariero sxi helpis al miloj per sia konsilo. Ni povas konsideri nin efektive bonsxancaj, ke la potenca firmo, kiun mi reprezentas, venigis Zila per granda kosto ke sxi prezentu sin al vi senpage. Kelkaj el vi eble demandas al si: kia rilato trovigxas inter la kuirarto kaj la prezento de Zila? En unu vorto n e n i a. Mia firmo venigis Zila sole por reklami, tio estas, por fokusi atenton sur nian senakvan kuirilon, Nun, kun granda plezuro, mi prezentas al vi Madame Zila."

(La leganto komprenos, ke en la prezentajxo, kiu sekvas, mi uzas tro simplan, elementan kodon, por ke mi povu klare demonstri nian procedon. Tiun simplan kodon la leganto, se li deziras, povos ekstrakti el la dialogo. La kodvortoj staras kursive. La priskribo pri la efiko sur la cxeestantojn estas auxtenta.)

Liza envenis vestita en nigra vespertualeto argxente ornamentita kaj riverencis. Obtuza murmureto trairis la halon kiam la anaro rekonis, ke sxi estas f-ino Adamson, kiu jxus eksponis. Mi kondukis sxin ceremonie al la braksegxo kaj per nigra bandagxo mi vindis sxiajn okulojn, evitante kovri la orelojn. Mi reiris al la mezo de la scenejo, prenis el la posxo kompleton de ludkartoj, kaj anoncis:

"Unue por montri al vi la gxeneralan kapablon de Madame Zila, mi venos inter vin. Mi deziras, ke personoj elektu kartojn el cxi tiu kartaro kaj ke la elektantoj estu tre zorgaj, ke mi ne ekvidu la prenitajn kartojn."

Mi iris al unu sinjorino, kaj sxi prenis karton el la fasko. Mi turnis min al Liza kaj diris: "Madame Zila, diru rapide do la nomon de la karto."

"La kvin de piko," respondis Liza.

"Dankon," mi respondis kaj, irante al alia elektanto, mi diris: "Bonvolu nun diri la duan karton."

"La sep de karoo."

"Koncentrigxu," mi rapide diris.

Liza metis la manon al sia frunto kaj diris: "Ne, nun mi vidas gxin pli klare. Gxi estas la sep de kero."

"Dankon."

Mi nun prenis el la posxo ordinaran notlibron kaj anoncis: "Mi nun dezirus, ke kelkaj sinjorinoj skribu en cxi tiu notlibro iujn ajn nombrojn, kaj Madame Zila, kiu sidas tute blindumita, sumigos ilin," Mi iris al unu sinjorino kaj flustris al sxi: "Skribu kvar ciferojn sur cxi tiu pagxo." Sxi faris tion, kaj mi same petis al tri aliaj apudaj sinjorinoj. Mi reprenis la notlibron, kaj je tiu ekzakta momento Liza diris: "La sumo de tiuj nombroj estas 22.719." Mi tiam iris al alia virino, kiu sidis cxe la alia flanko de la halo kaj petis sxin adicii, kaj kiam sxi tion faris, la rezultato estis tiu, kiun Liza diris, ("Dank' al Dio, ke neniu vidis min turni la pagxojn!" mi diris al mi.)

Mi poste iris al alia virino kaj flustris: "Kiu estas via naskigxtago?" Kaj post la respondo mi turnis min al Liza kaj diris: "Cxu vi scias tuj la naskigxtagon de la sinjorino?"

"La sesa de auxgusto. — Vi naskigxis sub la signo de Leo (leono). Vi havis zorgojn dum via vivo, sed per via natura kuragxo vi ne permesis ke tiuj zorgoj malesperigu vin. Vi estas bona, sindonema amikino por viaj amikoj, sed vi ne...... ne...... eh...... ne...... sxatas viajn malamikojn." Mia stomako kirligxis cxe auxdo de tiu lama banalajxo kaj mi rapide jxetis flankan rigardon al la auxdantaro, sed cxiu rigardo montris nur strecxan intereson al Liza. "Dank' al Dio pro la malavara dissemo de stultuloj en cxi tiu mondo," mi spiris. Post mallonga hezito Liza dauxrigis: "Estas iu, kiu kasxe agas kontraux vi. Mi ne volas diri sxian nomon publike, sed vi facile povos diveni kiun mi aludas. Estu singarda. Via estonteco estas gxenerale rozkolora, kaj mi vidas konsiderindan monsumon, kiu venos al vi. Entreprenu ion malfacilan je jxauxdo, cxar tiu tago estas por vi felicxoporta."

"Dankon," mi diris. Post demando al alia sinjorino mi rapide diris al Liza: "Mi volas, ke vi donu al mi klare la naskigxdaton de la sinjorino." Cxe tiu kompleksa komuniko, Liza ekeraris: "Via naskigxtago estas la nauxa de novembro, kaj......" "Ne!" kriis la koncerna virino, antaux ol mi povis ion diri al Liza, "mia datreveno estas la deknauxa de oktobro!"

Liza metis la manon al sia frunto, sed antaux ol sxi povis paroli, sinjorino, kiu sidis du vicojn malantaux la plendantino, diris: "Sed mia naskigxtago estas la nauxa de Novembro."

Tuj mi kaptis la okazon. Mi levis la manon kaj kriis: "Cxiu haltigu la pensadon, tio ne donas sxancon al Madame Zila, cxar sxi ricevas cxies impresojn — jen sxi ricevis la penson de alia sinjorino!"

"Mi ja pensis pri mia datreveno," jesis la dua sinjorino.

Ni servis du-tri aliajn virinojn per diro de iliaj naskigxdatoj kaj la sekva konsilo, kaj antaux ol mi povis iri al plua, unu el la viroj, kiuj staris apogite cxe la malantauxa muro, mansignis al mi. Iom suspekteme, mi iris al li.

Li diris al mi: "Mia datreveno estas la 24-a de marto."

Mi diris al Liza: "cxu vi povas do diri nun la naskigxtagon de cxi tiu sinjoro?"

Sed kiam Liza respondis per: "Gxi estas la dudekkvara de marto," la viro kontrauxstaris per: "Madame Zila eraris. Mi diris tiun daton al la sinjoro cxi tie, sciante, ke Zila diros same, sed mia vera dato estas la dudekkvina de junio!" — kaj li mienis mokan, sciplenan rideton.

Mi turnis min al li kaj diris: "Sinjoro, vi ofendas Madame Zila, kiu komplezis veni de la cxefaj urboj por konsili al vi. Tute nature, se vi diris, la dudekkvaran de marto', vi ankaux p e n s i s la dudekkvaran de marto, kaj Madame Zila divenis vian penson."

"Kiel honte!" diris kelkaj sinjorinoj, kaj sekvis indigna murmureto tra la halo.

Venis la fino. La lasta persono foriris el la halo. Mi metis la manon kamaradece sur la sxultron de Liza kaj diris: "Donu al mi vian manon, kolegino, ni venkis la unuan baron,"

"La nauxa de januaro," sxi respondis kaj ni ambaux ridis.

"Do la homoj ne sxatas siajn malamikojn!" mi sxerce mokis.

"Mi scias," Liza respondis. "Mi estis ekscitita. Mi vidis la venontan banalajxon, sed mi ne povis deturni min de gxi — sed cetere, ankaux vi ne estis perfekta. Imagu: vi diris al la anaro, ke ili haltigu la pensojn!"

"Jes," mi konsentis. "Ecx diktatoro ne povus tion devigi. Tamen mi ne pensas, ke mi postulis malfacilan taskon al nia klerularo!"

"Mi estas kontenta, ke la unua provo ne tute fiaskis. Mi sxvitis, dum mi sidis en tiu segxo. Cxu vi pensas, ke ni faris bonan impreson per tiu kripla prezento?" '

"Mi certas, ke jes. Mi atentis ilin, kaj mi ne rimarkis skeptikajn mienojn, tute male, kaj mi ankaux auxdis disajn frazojn diritajn inter ili, dum ili forlasis la halon, kaj oni lauxdis."

"Mi estas tre kontenta," spiris Liza.

"Kaj mi ne estas kontenta," mi diris. "La kodo ne estas tauxga. Oni eble ne divenas la kodon; sed oni povas facile suspekti, ke mi iel vorte kodas al vi. Ne, mi devas trovi ion pli lertan. Ni uzu la nunan kodon provizore, sed mi devas fari alian."

"Kioooooooo?!"

40. KAJ RAPIDE KRESKAS LA AFERO.

Pasis jaroj. Nun estas tri Zilaoj kaj tri Rossettioj. Cxiu el la tri paroj staras sur scenejo en malsamaj partoj de la lando je la sama horo, kaj cxiu Rossetti anoncas:

"....... Laux mia scio sxi estas la sola virino, kiu kapablas doni prezenton tiaspecan."

Sed la fenomeno ne estas tiom stranga, kiom gxi sxajnas. Ni evoluis kaj pli entreprenis kaj nun havas tri samajn kuirajn eksponadojn kaj tri Zilaprezentojn; tio estas, tri trupoj kun po kvar laborantoj. Ni renomis cxiun cxefan paron de la du aliaj trupoj per niaj nomoj, cxar tiel ni sxparis monon per grandkvanta presigo de unueca reklammaterialo. La afisxoj estis prete presitaj, kaj helpanto en sia hejmo surpenikis la nomojn de la urbo, halo kaj la datojn en tiucela spaco cxe la supro de la afisxoj. Tiuj pretigitaj afisxoj estis sendataj cxiusemajne al la tri urboj, kie okazos la prezentoj.

Post la unua prezento de Zila, mi plibonigis la kodon, por ke gxi servu pli largxe per minimumo da parolado, kaj kelkajn semajnojn poste ni forlasis tiun kodon tute kaj enkondukis sistemon, laux kiu mi tute ne bezonis paroli. Post mia sursceneja anonco mi silentis, kroni anonci de tempo al tempo la sekvontajxon, Zila restis cxiam blindumita per bandagxo. Nia matura sistemo, efektive, enhavis tri silentajn kodojn, kiujn ni uzis sinsekve, flue kaj nerimarkeble sxangxante de unu al la alia. La avantagxo de la sxangxa sistemo estas, ke gxi konfuzas iun lertulon, kiu ekperceptus unu el la uzataj kodoj. Ni nun kapablis respondi ankaux al skribitaj demandoj, kaj tiu parto de la prezento igxis la plej alloga. Virinoj svarmis en la halon, por ke Zila respondu al iliaj demandoj kaj konsilu al ili pri problemoj. Ni ankaux vendis talismanojn kun horoskopoj en bele koloritaj kovertoj po unu sxilingo, kvankam la pogranda prezo estis malpli ol dekono de tiu sumo. Ni nun ankaux enspezis pli per la postulo de enirpago. Mia parolo pri silenta komunikado eble vekos cxe la leganto nekredemon aux almenaux miron kaj scivolon. Kaj nun mi devas efektive malkontentigi vin, cxar mi ne intencas klarigi la novan teknikon, kiun ni iom post iom ellaboris. La nekredemulo povos dauxre ne kredi, la scivolulo scivolos vane. Pardonu, sed tio estas mia sekreto, kiun mi ne malkasxos, Sialoke mi priskribos detale kaj tute senblage nian novan prezentajxon, kiel gxin vidis la publiko, kaj poste...... oni konjektu lauxplacxe aux sidu en senkomprena mistifiko.

Al la kuirila ekspono ni aldonis kvar eksponetojn de malgrandaj kuirejaj artikloj. La hala enirpago suficxis por pagi niajn elspezojn, do la malneta profito cxe la kuiriloj farigxis neta profito. Ne plu ni transportis niajn varojn kaj rekvizitojn al stacidomo per buso aux pruntita man-cxareto. Ni havis tri auxtomobilojn, unu por cxiu trupo. La disdonon de cirkuleroj kaj afisxoj ni cxiam faris persone, por ke ili estu trafe lokitaj. Al la reklamado ni donis grandan atenton. En cxia vetero, ecx pluva aux negxa, ni eliris kaj konscience metis cirkuleron en cxiun pordon kaj metis cxiun afisxon kie eble kaj kie permesite...... aux nepermesite.

Mi cxiam rememoras tiujn tagojn kun aparta plezuro. Ni nomas ilin "la tagoj de la tri trupoj". Liza, mi kaj la dungitoj laboris fortege, sed la laboro estis ludo. Vere, strecxa ludo, sed tamen ludo. Ni estis familio en la plej bona apliko de la vorto. La laboro farenda estis cxiam volonte farata. Ne gravis, se mi, la estro, devis lavi la plankon, aux se farigxis necese, ke ni cxiuj laboru dum la tuta nokto pakante kaj transportante la varojn. Kune ni laboregis, kune ni klopodis, kune ni sxercis, kune ni ruzis. Mi ne povas memori ecx unu fojon, kiam okazis mal- akordigxo. Por la dungitoj ni estis "Liza," aux "Vik", kaj por ni ili estis Jocxjo aux Manjo. Se nomo de nova laboranto ne venis agrable aux flue al la lango, ni arbitre sxangxis gxin; se venis labori cxe ni edzino, ni tuj titolis sxin frauxlino. Ni kunlogxis, kunmangxis, kunsxercis, kunludis, sed antaux la publiko estis tute alie. Cxiu respektplene titolis la alian per "sinjoro," aux "frauxlino" Sur la stratoj ni afable sed digne mienis al cxiuj. Anstataux acxeti dudek cigaredojn en unu butiko, ni acxetis po dek en du butikoj, por konatigxi kun kiel eble plej multe da butikistoj kaj tiamaniere reklami pli vaste nian aferon.

Por reklama celo ni uzis cxiujn artifikojn. Kelkajn el tiuj artifikoj oni povus nomi decaj nur en la kadro de komercaj moroj. Inter ni estis akra, senpremia konkursado. Cxiu strebis trovi novajn, trafajn manierojn reklami. Unu trupo per subacxeto manovris, ke la urbeta anoncisto kriu pri nia prezentajxo tra cxiu strato, kaj plie atingis, ke li anoncu la oficialajn sciigojn preskaux flustre, sed plenvocxe kriu nian. La alia trupo superis tion. Ili sin maskis kaj iris tra la stratoj portante afisxtabulojn fronte kaj dorse, kaj svingante sonorilojn por altiri atenton. La tria trupo nepre devis superi la aliajn, do gxi luis azenon kaj cxaron. Ili fiksis tabulojn al cxiuj flankoj de la cxaro kaj metis reklamojn sur ilin. Sur la antauxan tabulon ili metis grandlitere la jenajn vortojn:

Nun iu ajn povas kuiri perfekte — kaj por emfazi, ke i u a j n ja povas perfekte kuiri, ili vestis la azenon per kuirista uniformo kun la alta cxapo! Aliaj rimedoj estis manovri permeson iri sur kinoscenejon kuiriste vestita kaj anonci nian prezenton (kiu malplenigos la kinon la postan semajnon); manovri ke gazetreklamoj estu presitaj kapaltere, manovri ke leterportistoj liveru niajn cirkulerojn al foraj kamparaj domoj — kaj en unu urbo ni ecx arangxis kun la posxtoficejo, ke oni sonorigu sinsekve cxiun telefonon en la urbo, por ke ni povu persone inviti la telefonatojn al nia halo.

Foje okazis, ke ni prezentis en unu urbo kaj intencis iri al alia proksima urbo la postan semajnon. Ni nomu la unuan urbon A kaj la duan urbon B. Nu, la distrikta semajna gazeto liverigxis en ambaux urboj vendrede. Vendredo estis la lasta vespero de nia prezentajxo en la urbo A. Nia kutima komerca taktiko estis kredigi al la publiko, ke oni ne povas acxeti niajn kuirilojn post nia foriro, kaj tiu taktiko cxiam envenigis mendojn grandnombre dum la lasta vespero. Sed ni devis reklami nian venon al urbo B en la distrikta gazeto, kaj se la logxantaro de A scios per la reklamo, ke ili havos alian eblon acxeti en B dum la sekvanta semajno, ili ne acxetos panike dum la lasta vespero en A. Estis do necese, ke la urbo B sciu per gazetreklamo ke ni venos, kaj estis same necese, ke la urbo A ne sciu kien ni iros! Ni do iris al la gazetoficejo, kaj per insistego, per promesoj de grandaj estontaj reklamoj kaj per cxiaj argumentoj ni sukcese atingis, ke tiun semajnon la gazeto liverigxu en A unu tagon malfrue! Cxion ajn ni provis kaj, kvankam ne cxiam, tamen ofte ni sukcesis.

Mi memoras, ke foje mi direktis la auxton kaj kunhavis unu el miaj helpantoj, George. Ni traveturis la urbon, sercxante lokojn por afisxi. Ni vidis dufenestran butikon. La rulkurtenoj pendis, la pordo estis fermita, kaj ni certis, ke la butiko estas provizore fermita aux tute vaka.

"Gluu afisxon sur tiun fenestron," mi diris al George.

George komencis, jen elvenis la butikisto kaj komencis insulti nin. "For de cxi tie!" li kriis. "Kia auxdaco! Tuj haltu! Ne metu tiun gluajxon sur mian fenestron!"

"Vi pravas, sinjoro", mi diris al la butikisto kaj, turnante min al George, mi diris: "Kion vi faras? Ne metu gluon sur la fenestron, metu gxin sur la dorson de la afisxo!" La butikisto pli lauxte protestis: "Ne, ne, ne, tiu afisxo malbeligas mian fenestron!"

"Tute prava vi estas," mi respondis al la butikisto, kaj al George mi kriis: "Stultulo, ni ne povas lasi tiun kuirilan afisxon tiele sur la fenestro de la sinjoro, gxi aspektas malbele. Metu Zilaafisxon sur la alian fenestron!"

"Jen," mi diris al la butikisto, "tio nun estas bela. La du afisxoj parigxas belege kaj simetrie kaj logos atenton al via butiko. Dankon, kaj estu certa, ke ni acxetos cxe vi niajn spicajxojn — kaj plie, jen kelkaj senpagaj enirbiletoj por vi kaj viaj favorataj klientoj." Kaj, ridetante al li afable, ni foriris, antaux ol li povis konkludi, cxu ni komplezis lin aux male. Mi ne scias, cxu li deprenis la algluitajn afisxojn aux ne, sed almenaux ni restis cxe nia devizo provi cxion.

En unu urbo ni luis halon; sed oni ne permesis al ni uzi la halon dum la merkreda posttagmezo, cxar okazos beleckonkurso de urbaj infanetoj. Do marde vespere ni devis forigi niajn ajxojn for de la scenejo. Merkrede posttagmeze Zila kaj mi atendis en la hotelo gxis la tempo, kiam ni povos iri al la halo por rearangxi la scenejon por nia prezentado. Estis antaux la kvara, kiam mi diris al sxi: "Estas konsilinde, ke ni nun iru al la halo por tuj komenci la ordigadon post la bebkonkurso."

Ni iris al la halo kaj tuj konstatis, ke dauxros ankoraux suficxe longe gxis la fino de la infanjugxado. Mi ekhavis ideon. Mi donis al Zila sigelitanketo kaj anoncis gxian nomon. Mi tuj petis kaj ricevis permeson fari anoncon de la scenejo. Mi saltis sur la scenejon kaj anoncis la kuirilan eksponadon kaj la Zilaprezenton. Post tio mi vokis la halestrinon.

"Nu," mi diris al sxi, "vi havas koverton, cxu ne?"

"Jes, sinjoro, cxu gxi estas sigelita?"

"Jes."

"Kiu donis gxin al vi?"

"Madame Zila."

"Post kiam vi ricevis gxin de Madame Zila, cxu gxi estis for de via posedo ecx dum minuto?"

"Ne, mi havis gxin dum la tuta tempo."

"Cxu vi eble scias, je kioma horo vi ricevis gxin?"

"Jes, estis dek minutoj antaux la kvara."

"Dankon, sinjorino," Mi turnis min al la cxeestantaro kaj diris: "Nun estas la kvina horo. Gxis la nuna momento neniu, ecx ne la jugxantoj mem, sciis kiu infaneto venkos la konkurson. Mi nun petas, ke la halestrino kompleze dissxiru la koverton kaj lauxtlegu kio estas skribita sur la papero en la koverto, kiun Madame Zila donis al sxi antaux unu horo!"

La halestrino lauxtlegis...... la nomon de la jxus venkinta infano.

La klarigo estas tute simpla. Kiam venis al mi la ideo, mi cxirkauxrigardis la halon por vidi, cxu mi povos diveni la venkonton. Mi vidis tre grandan, grasan infaneton. Mi sciis, ke kutime cxe tiuj konkursoj oni jugxas infanetojn kiel oni jugxas bovojn laux la pezo kaj karnodiko pli ol laux la belo kaj saneco. Mi decidis elekti tiun pufan specimenon kaj iris al gxi. Mi parolis per karesaj vortoj al gxi kaj lauxdis gxin al la fiera patrino. Mi petole demandis al la infaneto gxian nomon, kaj la patrino kontente tradukis gxian gluglon. Mi skribis la nomon sur paperon kaj metis gxin en koverton. La ceteron vi scias. Se okaze mi estus maltrafinta, mi nur petus al Zila ke sxi repostulu, sen klarigo, la koverton de la halestrino... Jen cxio.

41. ALIAJN GVIDAS KAJ MEM NE VIDAS.

Kiel mi diris, ni evoluis, kaj nia firmo, kiu komence ne havis ecx kontoron, nun havis oficejon kaj podetalan butikon. Cxe nia centrejo ni starigis du komercajn asociojn: unu podetalan kaj unu pograndan. Interkonsente ni nun enigis S-ron Birrell (de kiu ni komence acxetis la kuirilojn) kiel asocianon. Li, Zila kaj mi nun posedis po triono de la akcioj, kaj ni acxetis la kuirilojn jam senpere de Ameriko. S-ro Birrell prizorgis la kontoron kaj la butikon.

Ankaux nia Zilaprezento evoluis. Niaj unuaj provoj kaj la kodoj de la unua tempo sxajnis en retrospekto tute infanaj. La unua parto de la Zilaprezento estis forme sama kiel komence, kvankam gxi estis jam silenta; sed ni spertigxis tiel, ke Zila rapide nomis la kartojn en seninterrompa vico. Verdire sxi igxis tro sperta, kaj tio donis al la prezento iom da mekanika nenatureco; do ni enmetis unudu erarojn intence. Mi donos ekzemplon.

Cxe unu elektita karto Zila eldiras la gxustan nomon, sed mi, starante rekte antaux la elektinto, diras: "Ne!" Zila ripetas la nomon, sed mi ripetas emfazan: "Ne, vi eraras." Dume la elektinto penas altiri mian atenton por sciigi min, ke Zila ja pravas, sed mi rigardis en la aeron kaj persistas per mia "ne!". Kiam fine eltrovigxas, ke Zila pravas kaj mi eraras, mi mienas tre honte, konfuzite kaj stulte, kaj ecx sukcesas rugxigxi. Tiu incidento estas lauxda al Zila kaj nuligas suspekton, ke mi komunikas al sxi.

Post tio sekvas la datrevena parto. Cxe cxi tiu parto mi jam havas en la menso diversajn datrevenojn, kiujn mi flanke eldemandis kiam mi pritraktis la ludkartojn; do la plejmulto pensas, ke Zila divenas la datrevenojn, sen ke mi demandis al la koncernatoj.

La sekvanta parto prezentigxas jene: Mi havas multajn malgrandajn notlibrojn kaj krajonojn, kiujn mi disdonas libere al la cxeestantaro. Sur iu ajn pagxo oni skribas sian demandon, elsxiras Ia pagxon kaj faldas gxin. Kiam tio estas farita, mi iras inter ili kaj kolektas la pagxojn kun la demandoj en kartona skatolo. Mi iras sur la scenejon, evitante esti for de la vido de la cxeestantaro dum ecx momento. Mi sxutas la paperslipojn sur la kuirilan bazon, kiu sidas rugxarda sur la gasflamo, kaj forbruligas ilin. Tuj kiam la slipoj ekbrulas, Zila komencas ripeti cxiujn demandojn lauxvorte, inkluzive de la subskribita nomo, kaj respondas ilin. Post la fino de la respondado mi publike petas, ke cxiuj, kiuj ricevis respondon je sia demando, atestu per manlevo. Amaso da manoj levigxas.

Kiam ni estas for de la halo, ni cxiam auxskultas per gaporeloj, cxu oni kritikas aux havas ian ideon pri artifiko, kaj fojfoje auxdas onidiron pri ia solvo. Ekzemple, kelkfoje estis dirite, ke mi komunikas al Zila la demandojn en la falditaj slipoj (kvankam mi ne havas la eblon rigardi ilin). Do post la bruligo de la slipoj mi iom sxangxis mian procedon. Mi tuj forlasis la halon kaj atende fumis cigaredon cxe la enirejo, sed la prezento kuris same. Alifoje la onidiro estis, ke la kartona skatolo havas duoblan fundon, do por likvidi tiun supozon mi bruligis la skatolon kune kun la paperoj, kaj ankaux iris for el la halo — kaj la prezento same dauxris!

Post tio mi malvindas la okulojn de Zila kaj sxajnigas veki sxin el tranco per naturaj skuetoj. Se la auxdantaro estas tre sorbema, mi spertas malfacilon veki sxin, kaj sen ion diri mi kvazaux kasxe ekscitigxas kaj zorgoplene donas akvon al sxi. La rigardantaro tre ekscitigxas dum tia sxajnigo pensante, ke io grava okazis al Zila pro sxia granda mensa strecxo. Baldaux sxi levigxas kaj venas iom sxanceligxe al la flanko de la scenejo, kaj la aliaj du helpantoj, vestitaj en smokingo, venas en la halon. Ni tri iras inter la publiko kaj rapide demandas al homoj la naskigxdatojn, kaj Zila eldiras ilin rapide. Al cxiu demandanto ni donas la koncernan horoskopon kontraux unu sxilingo. Tiu lasta parto vendigas grandan kvanton da horoskopoj, cxar cxiuj volas, ke Zila divenu iliajn naskigx-datojn.

Por krei pli da intereso, ni iniciatis disdonon de donacoj je la fino de la prezentajxo. Pogrande ni acxetis kompletojn da bonkvalita mangxilaro en skatoloj, kaj ni disdonis ilin al lote elektitaj cxeestantoj. La mangxilaro estis bona, sed niaj reklamaj flugfolioj priskribis la donacojn per la plej pompe lauxdaj vortoj. Foje ni ekbezonis urgxe plian stokon da mangxilaro. Mankis al mi tempo por skribi mendleteron al la firmo, de kiu ni acxetis, do mi uzis flugfolion kaj surskribis la deziratan kvanton apud la flugfolia priskribo de cxiu speco. Venis respondletero de la firmo, klariganta ke gxi ne havas tiom altgradan kvaliton, sed ke oni povas sendi la kutimajn! La firmo ne povis rekoni siajn proprajn varojn per nia priskribo sur la flugfolio.

Cxe paga eniro en la halon, cxiu persono ricevis la kutiman numeritan bileton, de kiu ni desxiris kaj retenis la faksimilan duonon. Tiujn duonojn ni cxifis en buletojn kaj metis en skatolon, kaj kiam ni estis pretaj donaci, iu el la publiko elektis lote kelkajn buligitajn biletojn, kaj la posedantoj de la respektivaj duonoj ricevis la premiojn. La disdono de la donacoj estis tute senpartia, kaj se hazarde gajnas iu, kiu rilatas al la haloficistoj, ni tuj donas pluan similan donacon lote al aliulo, por ke neniu pensu, ke konato trompe ricevis donacon.

Iun tagon George venis al ni, Ni vidis, ke li estas ekscitita.

"Kio estas, George?" mi demandis.

"Ni cxiuj estos enkarcerigataj," li diris.

"Pro kio?" mi ridetis.

"Pro tio, ke ni agas kontrauxlegxe kaj la polico envenos cxivespere por aresti nin. Iu diris tion al mi konfidence, kaj li estas serioza persono: li ne blagas. Estas jene: la donacoj, kiujn ni disdonas, rompas la kontrauxloterian legxon." (En Britujo privataj loterioj estas legxe malpermesitaj.)

"Sed tio estas ridinda," mi diris. "Oni ja ne pagas. Efektive, oni pagas cxe eniro, sed tio estas por la Zilaajxo. Oni ja pagis same, antaux ol ni iniciatis la donacojn. Oni ne povas nin aresti kaj enkarcerigi pro tio, kvankam oni eble povus haltigi la disdonon kaj procesi kontraux m.

Sed George respondis: "Mi klarigis al mia informanto, ke la disdono ne estas loterio; sed li diris, ke laux la legxo tio ja estas loterio, ke ni estas kulpaj — kaj punkto!"

"Strange, ke oni pensis pri tio nur cxi tie en Taytown," mi diris. "La polico en aliaj urboj ne malpermesis, kaj en unu urbo nia halo kaj la policejo estis en la sama konstruajxo!"

"Do kion fari?" diris Liza.

"Mi ne scias, sed se ni cxesigus la donacadon, tio estus malbona afero,"

"Estas absurde! La edzino de la policestro mem regule venas al niaj prezentoj!" diris Liza.

"Ho, cxu?" mi diris.

"Bonege. sxi iel gajnos donacon kaj igxos partoprenanto en la delikto. Ni vidos, cxu sxia edzo elpasxos, kiam li scias tion! Ni trovos manieron igi sxin gajni hodiaux posttagmeze. Nu, George, vi prenas la monon cxe la pordo. Cxu vi konas sinjorinon Policestro?"

"Jes, mi konas sxin"

"Bone, tenu aparte la duonon de sxia enirbileto."

Tiun posttagmezon, je la tempo por prezenti la donacojn, mi venis sur la scenejon kun la buligitaj biletoj en skatolo. Per la mano mi forte kirlis la biletbulojn per vigla turnado tiel, ke neniu povos dubi, ke ili estas bone miksitaj. Post tio mi alvokis knabineton kaj etendis la skatolon al sxi. sxi elektis paperbulon, malvolvis gxin kaj montris la numeron, kiun sxi lauxtlegis. Mi tute ne tusxis la paperon. La edzino de la policestro gajnis kaj sxia edzo ne vizitis nin.

La manovro estis simpla. Kiam mi kirlis la paperetojn, tiu de la policestredzino estis en mia mano. La forta kirlado jxetis la paperetojn al la flankoj de la skatolo per centrifuga forto. Tio lasis malplenan lokon en la mezo de la skatolo. Antaux ol elpreni la manon el la skatolo, mi faligis la papereton de la policestredzino en la malplenan lokon. Nu, la knabineto nature metis la maneton en la mezon de la malgranda skatolo, kaj mi movis la skatolon iomete tiel, ke sxiaj fingroj trafis la deziratan bileton.

Sed en la sekvanta urbo la policanoj envenis tuj kiam ni unue alvenis al la halo, kaj ili avertis nin, ke la donacoj konsistigas loterion, kaj sekve estas malpermesitaj. Eble la policestro de Taytown komprenis, kion ni faris, kaj antauxavertis la cxitiean policon.

"Sed," mi protestis, "la disdono ja ne estas loterio, ni ne gajnas, kaj la enirpago estas nur por nia prezentajxo: tion mi facile povas pruvi."

"Ne gravas," respondis la policisto. "Vi gajnas per reklamo kaj la elekto de la gajnantoj estas tute sxanca, do laux legxo tio estas loterio." Ni diskutis la aferon post la foriro de la policanoj.

"Sxajnas, ke ne estas elirvojo," mi diris, "sed almenaux mi havas ideon, kiu helpos,"

Ni disdonis la flugfoliojn kaj reklamis la donon de donacoj kiel kutime.

Cxe la unua prezento du policanoj estis en la halo. La publiko atendis la disdonon, kiun ni vaste reklamis. Kiam venis la tempo disdoni, mi iris sur la scenejon kaj faris la jenan paroladon:

"Gesinjoroj! Kiel vi scias per nia reklamado, ni disdonas valorajn donacojn. Tiuj tre kostaj donacoj estas ja havindaj, kaj nia firmo donas ilin senpage por reklami niajn varojn. Jam delonge ni disdonas tiujn bonegajn donacojn cxie tra Skotlando. Tamen en cxi tiu urbo la polico malpermesis, ke ni disdonu, cxar laux ili la disdono estas loterio. Tio estas sciigo kiu tre surprizas nin. Oni ja nenion pagas por la donacoj, ili estas donataj tute sen pago kaj sen devigo. La pago cxe eniro koncernas nur la Zilaprezenton, kiu valoras multe pli ol la postulatan sumon. Tiun enirpagon ni havis longe, antaux ol ni komencis fari la donacadon. En cxiu urbo ni same donacis, kaj la polico ne malaprobis. En unu urbo la halo, kie ni prezentis, estis en la sama halo kiel la policejo, kaj policanoj regule gxuis nian prezentajxon kaj vidis la disdonon. En la lasta urbo la edzino de la policestro estis la fiera ricevanto de unu el niaj donacoj. Sed mi ne volas kontrauxstari aux kritiki la sintenon de via polico — tute ne —, do mi kore bedauxras, ke ni ne povas etendi al vi la avantagxon, kiun gxuis aliaj urboj."

Kolera murmuro kontraux la polico auxdigxis. Mi levis la manon por peti silenton kaj dauxrigis:

"Tamen nia firmo ne deziras gajni per tiu polica dekreto. Tute ne. Nu, en cxi tiu urbo vi havas lauxdindajn bonfarajn societojn kaj institutojn, kiuj helpas al invalidoj, maljunuloj, orfoj ktp. Ni mem ne konas ilin precize. Cxu do vi komplezus sciigi al tiuj bonfaraj societoj viaj, ke ili skribu al ni, kaj ni sendos al ili la premiojn. Cxu vi bonvolus fari tion?"

La publiko aplauxdis la paroladon, kiu finigxis kun patosa tono.

La rezultanta reklamo estis kolosa. La tuta urbo parolis pri ni. La logxantoj gxuis paroli kontraux la propra polico, kaj la okazintajxo estis temo sur cxies lipoj. Bonfaraj societoj kaj kluboj pridiskutis la aferon en multmembraj kunvenoj, kaj ties komitatoj skribis al ni solenajn leterojn, rekomendante sian organizon kiel ricevonton de donaco. Ni duobligis la nombron da donacoj kaj dissendis ilin. Per la distrikta gazeto ni diskonigis tiun plian donon kun nomoj de la organizoj, kiuj ricevis donacojn, kaj ankaux emfazis, ke ni tiel disdonis por ne profiti de la polica malpermeso. Ni tamen profitis multege. La sekvantaj tri urboj estis priservataj de la sama distrikta gazeto. Cxiuj sciis pri ni antaux nia alveno, kaj la komerco zumis. Ni ne donis donacojn en tiuj tri urboj, do ni ankaux sxparis la duonon de la donacoj destinitaj por la kvar urboj.

Kaj ankorauxfoje policanoj venis en nian medion. Estis en Sandhaven. Sandhaven estas fisxkaptista urbo. La afero komencigxis per la surslipaj demandoj cxe la Zilaprezentado. Nu, cxar la publiko ne posedas imagpovon, multaj demandoj ripetigxis tede ofte, rutine oni demandadis: "Cxu mi ricxigxos?", "Al kiu mi edzigxos?" ktp. — kaj tiu ripetado monotonigas tiun parton de la prezento. Por variigi la demandojn, ni mem elpensis kaj ensxovis kelkajn demandojn por distri, aux per humoro aux per sensacio, cxar en la fino la demandintoj kune atestas la ricevon de respondoj, neniu povis scii, cxu cxiu demando estas efektive demandita. Do unu vesperon antaux la komenco de la Zilanumero, Liza demandis al mi:

"Kiujn demandojn mi ensxovu cxivespere?"

"Ho......mi ne scias: mi opinias kelkajn el la kutimaj, kiujn vi ne uzis lastatempe."

"Mi enmetos: Cxu mia edzo estas fidela? Jes, al pluraj! — tio cxiam naskas iom da rido. Kion plu?" demandis Liza.

"Ho, nu — enmetu ion pri sxtelita mono, kaj diru la sumon...... eble ses pundoj, kaj aldonu, ke la sxtelinto sentas sin sekura kontraux malkovro, sed ke lia fiago portos al li severan punon post nelonge."

"Jes," diris Liza per signifa tono. "Kaj cxar ni jxus parolis pri fiagoj, ankaux mi volas ion diri. Gxi koncernas iun, kiu staras ne cent mejlojn for de mi gxuste nun, mia kara Vikcxjo. Nur tenu la okulojn for de tiu moralmanka belulino, kiu kutime sidas cxe la dekstra flanko de la antauxa vico. Ne pensu ke mi ne vidis vin parolanta al sxi, kaj la reciprokajn sxafokulajn interrigardojn. Jes, mia Don jxuano, ne tiel penu kurbigi vian rigardon al la 'Vo' de sxia bluzo! Vi pensis, ke mi ne vidis vin kiam mi estis okupita pri vendado."

Mi ridis. "Moralmanka? Kia malico! Ecx blindulo povus vidi, ke sxi estas senpeka kiel sucxinfano — sed sxi ja estas bela, kun tiuj firmaj, auxdacaj elstarajxoj, cxu ne?" mi pikis.

"Mi diros al sxi, ke vi estas mia edzo," sxi minacis.

"Ho, ho, vi ne povas," mi diris. "Ne forgesu, ke vi estas S-ino Adamson laux la reklamo, do estos facile nei vian aserton; kaj se vi diros, ke mi estas edzigxinta al iu alia, mi povos kredigi al sxi, ke tion vi diras nur pri jxaluzo...... Cxar se ne, kial vi tiom interesigxus por ekparoli al sxi? Ne, Liza, vi ne povas venki kontraux mi!"

Dum la Zilanumero mi gxue rigardis al la belulino, kaj sxi okulesprime respondis al miaj rigardoj. Dume Zila respondis la demandojn:

"Kaj nun venas al mi la jena demando," dauxrigis Zila. "Cxu cxefkuiristo Rossetti estas edzigxinta? Jes, li estas edzigxinta!"

La belulino pafis riprocxan rigardon al mi kaj deturnis la okulojn ignore. Mi restis senpove venkita, dum la publiko ridis.

42. EL SUB LA TERO APERAS LA VERO.

La sekvintan tagon policano venis kaj parolis al Liza.

"Nu," li diris, "hieraux vespere vi priskribis sxtelon, kiu okazis cxi tie, kaj diris la gxustan sumon sxtelitan. Ni scias, kiu la sxtelinto estas, sed ne povas pruvi nian konvinkigxon, do ni volas, ke vi cxivespere diru lian nomon."

Post lia foriro Liza diris al mi: "Jen bela kacxo! Kion ni faru? Tio estas granda koincido, sed ni ne povos konfesi, ke la afero estas blufo."

"Ne, ni ne povas konfesi," mi aprobis. "Ni devas elteni. Vidu — cxivespere pritraktu la temon nebule; sed nature vi ne povos diri la nomon, ecx se ni scius la nomon de la suspektato. Do priskribu lin iel gxenerale... ni prenu gxeneralan priskribon de fisxkaptista tipo en cxi tiu regiono. Diru: mezalta, fortika, fresxa vizagxkoloro, mezblonda hararo kaj bluaj okuloj. Se la priskribo ne trafas, do la polico pensos, ke ili eraras pri sia sxtelisto."

Tiun saman tagon Liza kaj mi estis survoje al nia hotelo, kiam mi haltis. "Liza," mi diris, "cxu la okuloj min trompas?"

"Pri kio?"

"Tiu ulo cxe la pordo,"

Liza rigardis kien mi montris. "Jes ja! estas Martin Vernon. Li estas vendanta ion. Kia hazardo portis lin al cxi tiu nesto?"

Je tiu momento Martin vendis ion al la cxeporda virino kaj ekrapidis for.

"Martin!" mi lauxtvokis.

Li sin turnis, vidis nin kaj kuris renkonte kun etendita mano. "Krevu la mondol Fulmo kaj fajro! Kiu diris, ke forpasis la epoko de mirakloj?" li kriis. "Kaj vi, Liza, comment ça va?...... kaj vi, Vik, mein alter kumpel! Kia ekstravaganco, renkonti vin kune. Ho, mia povra Liza, cxu vi ne povis cxerpi pli indan viron ol tiun Vik, kiu iniciatis haremojn en la oriento?"

"Tiu sama malinda Vik estas mia edzo," respondis Liza ridete.

"Kristofero Kolumbo! Kial kateni vin al li? Cxu pro malespero ligigxi al mi? De kiam Jeanne dArc venkis Wellington, neniam estis virino tiel kuragxa. Sed mi gxojas renkonti vin ambaux kaj mi gratulas; sed diru al via onklo, kial vi vegetas en cxi tiu urbacxo, kiun la Eternulo pro nauxzo ne kompletigis?"

"Ni eksponas en halo cxi tie. Cxu vi ne vidis la reklamojn?

"Ne, mi venis jxus de urbo, kie kelkaj stultuloj volis adiauxi min iom tro entuziasme. Mi estas retirigxema ulo, do mi forigxis,"

"Kion vi vendas?"

"La sxmirajxon," diris Martin.

"Kaj kio estas tio?" mi demandis.

"Cxu vi ne konas gxin? Gxi estas sxmirajxo, kiu argxentumas metalon; sed la homoj plendas, cxar la efiko ne dauxras. Dio mia, kia gento rampas sur cxi tiu mondo! Plendi? Pesto kaj plago! Festo kaj flago! Besto kaj blago!" li vortdibocxis. "Se ili estus mi, ili jam havus kauxzon plendi. Ofte, dum mi fabelas, ilia pordanso, kiun mi jxus argxentumis por montri, komencas repreni sian naturan koloron, antaux ol mi povas fini la vendon, kaj mi devas rapide malaperi...... Sed kial stari cxi tie en la strato?

Ni iru al glutejo kaj festu la renkonton per sxauxmajxo!" Dum li parolis, Martin jxetis maltrankvilajn rigardojn trans la sxultron, poste li aldonis: "Cetere ni rapidu, cxar cxi tie kelkaj el miaj jxusaj klientoj eble venos por regali min per sia danko."

"Do, do," li diris, kiam ni sidis en trinkejo, trinketante niajn bierojn, "edzigxintaj! Kaj mi ankoraux drivas sola kiel la Vaganta Judo."

"Jes," diris Liza. "Kial vi ne trovu edzinon, Martin?"

"Ne, ne," respondis Martin. "Kunulinon...... eble, sei neniu bela frauxlino jam venis proponi sin al mi, kaj por mi estas tro enuige komenci svatadon kun gxiaj sxajnigoj kaj gxentilajxoj, kiujn la pupetoj postulas. Sed antaux nelonge bela frauxlino ja venis en mian cxambron kaj......"

Li finis per supera gesto de malgravigo. "Ho nu, Martin, rakontu!" petis iiza. "Ne lasu nin tiel, pendantaj en aero!"

Martin rigardis al Liza kaj poste turnis la rigardon al mi kun demanda mieno. Mi levis la sxultrojn. "Jugxu mem!" mi diris.

"Nu," cedis Martin, "virina peto estas dekreto. Do jen. Unu nokton, tre malfrue, mi venis en urbon. Mi sercxis kusxejon kaj frapis pordon en logxeja kvartalo. Belega, pompa Venuso aperis cxe la pordo. Je la sep pereigaj pekoj, sxi estis rava, kaj sxi rigardis min en maniero, kiu forprenis al mi la spiron. Mi ecx ne rememoras klare, kio estis dirita. Estas nekredeble, sed cxi tiu sama Martin Vernon, kiu estas hardita kontraux la fatala sekso, agis kiel amtrempita junulo. Sxi gvidis min al mia cxambro, diris kelkajn afablajn vortojn, esprimante la esperon ke mi estos komforta kaj, dusxinte min per cxiela rideto, foriris. Post iom da tempo sxi frapis sur mia pordo kaj, cxe mia tutkora invito, sxi ensxvebis. sxi portis tason da teo por mi, kaj sxia vocxo trilis argxente. Mi forte fervoris, sed ne estis certa, cxu sxia afablo fontas el gxentilo, aux cxu sxi favoras min pro korinklino. Ankaux mia brako preskaux memstare levigxis por tusxi sxin, sed mi detenis gxin. Denove sxi foriris. Post iom da tempo mi enlitigxis kaj komencis legi por fordistri de sxi miajn pensojn. Denove muziko sur la pordo, denove sxi enflosis. Sxi surhavis negligxan robon, tra kiu sin modlis la majestaj kurboj.

"Pardonu," sxi dolcxis, "cxu vi havas cigaredon?"

"Nu certe, certe," mi respondis, "jen," kaj mi donis cigaredon kaj fajron.

Sxi sidis sur la rando de mia ampleksa lito kaj diris: 'Nu, cxu vere vi estas tute komforta?' — 'Ho jes, absolute, dankon,' mi deliris. — 'Bone,' sxi mielis. 'Nu, se vi deziras ion ajn' (kaj mi estis certa, ke sxi emfazis tiun ion ajn) 'nur petu, kaj mi gxojos komplezi.' 'Vi estas tro gxentila,' mi respondis kaj rigardis al sxi sopire. Sxi surversxis min per Ia radioj de varma rideto. Mi arde volis porti la aferon antauxen, sed mia malnova aplombo forfluis kiel akvo el korbo. Sxi diris: 'Estas io, sed mi ne kuragxas diri gxin. Vi eble jugxos min tro trudema.' 'Ho, estu senceremonia!' mi diris. 'Mi estas ja viro, kiu suficxe travagis en la mondo. Al diablo la ortodokson, mi fajfas pri gxi. Mi mezuras per mia propra metro. Mi petas vin, parolu libere!' Sxi klinis la kapeton cxarme, hezitis, poste komencis: 'Do......cxu eble......eble estus loko por ankoraux unu en via lito? — Mi devis iom sercxi la vocxon. 'Sed certe, mia kara, certe!' Kaj mi tuj movigxis por fari lokon. 'Ho dankon,' sxi diris, 'mi ne sciis kiel proponi tion al vi, sed estas alia viro, kiu atendas, kaj mi tuj kondukos lin cxi tien,' — kaj sxi ridetis al mi cxarme kaj foriris."

Ni kore ridis. "Jen," diris Martin, "kiaj aferoj okazas al mi! Mi plongxis en la kaptilon kiel beata idioto. — Sed vi du: rakontu iom pri vi mem!"

Ni babilis, rakontis, kaj poste devis rapidi al la halo. Martin promesis cxeesti.

Tiun vesperon estis granda amaso da popolo en la halo, cxar la famo pri la malkovro de la urba sxtelisto disvastigxis. Estis policano kaj polica sergxento en la halo. Cxiuj atendis la malkasxon de la nomo de la sxtelisto...

Liza priskribis la sxteliston kiel ni arangxis; sed kiai sxi venis al la punkto diveni la nomon, sxi diris: .......kai lia nomo estas......estas......"

Plena silento regis en la halo.

"...... estas...... ne, mi ne povas kapti la nomon," sxi diris per preskaux flustra vocxo, kaj lace sxi metis la manon al la frunto.

La sergxento venis al Liza kaj diris: "La priskribo de la sxtelisto estas tute ekzakta, sed kial vi ne povas diri lian nomon?"

"Ne estas facile," diris Liza, "jxus gi estis ekvenonta al mi, kaj poste — gxi ne- Tiuj sciigoj aux venas aux ne venas, kaj mi povas nur peni. Oni ne povas postuli, ke ili venu."

Martin auxskultis flanke.

La policsergxento diris: "Do, ni provu denove morgaux vespere, cxu?"

"Ho jes, mi ja provos," respondis Liza.

"Bone, ni cxeestos morgaux vespere, sed nun estas konsilinde, ke ni akompanu vin hejmen, cxar la sxtelisto eble atakos vin. Kaj morgaux ni akompanos vin de la hotelo kaj returne."

Ni kune iris al la hotelo. Martin estis kun ni, kaj post la foriro de la policanoj ni invitis Martin enveni.

"Mi komprenas nur duone cxi tiun polican aferon," diris Martin. "Kio gxi estas?"

Ni klarigis al li.

"La plej terura malsano en la mondo estas stulteco, simpla kretenismo," filozofis Martin. "Pro stulteco homoj mortas, agonias, malsatas kaj minimume malsxparas tempon. Cxu kredeble, ke oni kondamnus iun pro diro de divenistino? Iam oni detruis auxguristinojn, kaj nun oni volas uzi ilin por detrui aliulojn. Jen vera progreso! Mi malesperas, tute rezignas pri la monda idiotaro. Tamen vi ne povas konfesi la blufon. Nene, ne konfesu; plensxtopu iliajn vakajn rapnapkapojn per babilajxoj. Vi mem ne povas fari esplorojn pri la krimo sen tiri atenton sur vin, sed mi esploros kaj provos eltrovi detalojn. Mi sciigos vin morgaux pri la rezulto."

La posta vespero estis nia lasta en la urbo. La halo estis sufoke plena, kaj homoj staris malantaux la segxaro, kunpremitaj kiel sardeloj en skatolo. Martin fingrovokis min. "Mi elfosis ion," li diris mallauxte, kaj rapide li komunikis al mi kelkajn detalojn pri la sxtelo. Mi sciigis tion al Liza.

Venis la apogea momento de la vespero. Liza priskribis la sxteliston kiel antauxe. Tiam sxi aldonis Iaux la sciigoj de Martin:

"Estas nokto. Jes, mi vidas iun. Mi vidas lin, li alproksimigxas al dometo......li cxirkauxrigardas. Jen li venas ai la pordo kaj provas malfermi gxin. Nun li staras senmove, sxajne auxskultante. Li cxirkauxiras la dometon, gxi estas ligna kabano...... Ho, la bildo malklarigxas...... jes, nun li iras al fenestro, li sin klinas. Nun li rektigxas. Li havas ion en la mano, mi ne klare vidas kio gxi estas......eble sxtono. Li frakasas la fenestron. Denove li cxirkauxrigardas. Jes, nun li engrimpas." (Pauxzo, ne estas ecx flustro en la halo: la priskribo tusxas ecx min.) Liza dauxrigas ekscitite: "Jen, jen, li elgrimpas, ho, mi vidas lin...... jes, jes, mi vidas lin!" (Sxia vocxo krescxendas.) "Li metas ion en la posxon, li forrapidas dekstren, dekstren......"

(Longa pauxzo, poste mallauxte:) "Lia nomo estas......

estas... (sxia vocxo preskaux ne auxdigxas, kapoj klinigxas al sxi strecxe) estas... jes, estas..."

Sxi 'svenis'. Mi kuris sur la scenejon kaj vokis unu el miaj helpantoj, kaj ni portis sxin de la scenejo. Post iom da tempo sxi revenis kaj la mendoj por horoskopoj rompis cxiujn rekordojn. Unu-du virinoj timis alproksimigxi al Liza.

Denove la sergxento venis. "Kial vi ne sukcesis diri lian nomon? Gxu vi ja sciis gxin antaux ol vi svenis?"

"Ne," diris Liza lace. "Io ja ekvenis al mi, sed gxi estis tro nebula. Komprenu, ke cxiuj en la halo pensis nomojn! Venis al mia menso granda konfuzajxo, nomoj, nomoj, eroj de nomoj, tute intermiksitaj, tute nebulaj. Ne estas eble, tute ne estas eble. Kun tia konfuzo la afero estas tro strecxa."

"Do," demandis la sergxento, "cxu vi povos diveni la nomon, se mi sidos cxe vi private?"

"Jes, eble," diris Liza.

"Bone, ni provu,"

"Sed ne cxivespere," petis Liza. "Mi estas morte laca."

"Do kiam?"

"Je la dekunua morgaux matene en mia hotelo,"

"Bone," diris la sergxento kontente. "Mi estos tie akurate."

Tiun vesperon, post eskorto al la hotelo, ni revenis al la halo kaj pakis cxion, kaj la sekvintan matenon, post adiauxo al Martin, ni forlasis la urbon je la nauxa matene.

43. NIA DILIGENTA KOLEGARO.

Marto 1938. Denove en Olympia, Londono. Ni nun partoprenis skotajn kaj anglajn foirojn kaj ankaux negocis en urbaj haloj. Cxe ni laboris dudek-kvin personoj. En la anglaj foiroj ni konkurencis kontraux la V.I.K.-kompanio. Ni havis la avantagxon, ke ni kaj niaj dungitoj laboris kiel familio, kaj ni konkurencis kontraux V.I.K. senlace. Cxe V.I.K. nun restis nur tri eksponistoj: tio signifas, ke V.I.K. preskaux perdis la merkaton. La sola afero, kiun ni timis, estis ke unu el niaj laborantoj forlasos nin kaj iros al la opozicio. Ecx se tiu transkurinto ne estus sperta laboristo, li povus malutili nin, se li kontrauxlaborus. Nome ni havis metiajn sekretojn kaj taktikojn, kiujn ni jxaluze gardis, kaj estus por ni domagxe, se la opozicio ekscius ilin.

Tre simpla sed tre efika taktiko nia estis cxiam disdiri, ke ni malmulte vendas. Bazaruloj, male, cxiam fanfaronas per grandaj troigoj pri siaj vendoj por kredigi al cxiu, ke ili estas bonegaj vendistoj. Vendoj en foiroj estas cxiam malaltaj en la komenco, kaj poste pograde altigxas gxis granda eksterproporcia vendado dum la lastaj tagoj. Tiu altigxo cxe la fino estas grandparte rezulto de la antauxatempa laborado, inkluzive de la komenco, kiam sxajnas malsxparo de tempo klopodi. Se la opozicio pensos, ke ni bone vendas, gxi strebos per cxiuj fortoj por superi nin. Do la taktiko estas paroli al ili pesimisme, dirante ke ne valoras la penon provi, kaj ke la foiro estas fiasko.

Estas strange, kiel facile oni kredas tion, ecx se la kredanto havas jarojn da sperto. Bazaruloj cxiam memoras la finan rezulton de foira vendado kaj forgesas la malesperigan komencon, cxar iliaj mensoj evitas memori tion, kio estas malagrabla. Tiu faktoro, plus sintrompo per fanfaronado, faciligas nian taktikon, kredigi al ili, ke foiro ne estas bona. Dume ni forte laboras, ecx se la tuja vendado estas mizera, kaj dume la opozicio perdas valoran tempon. Kiam mendoj komencas enveni kvante, la opozicio vekigxas, sed estas jam tro malfrue.

Ofte en malgrandaj, malbonaj foiroj ni bone sukcesis, cxar neniu klopodis eksponadi kaj ni kolektis la plejmulton de la vizitantoj, kiuj estas pli pretaj acxeti, cxar neniu jam vendis al ili.

Cxe Olympia ni estis ok laborantoj entute.

Estis Hilda. Sxi bone eksponis kaj ankaux estis bona trudvendistino. Sxi estis eks-teatrodancistino, sed sxi suferis je tro granda memestimo. Tio estas tre kutima manko de bazaruloj, kaj kiam bazarulo infektigxas je tiu malsano, ni devas tuj klopodi kuraci lin. Cxe tiu malsano la infektita eksponisto staras sur la podio aux scenejo kaj paradas per sxercoj aux fanfaronoj, entrinkante la aprobon de la amuzita anaro, kaj forgesas pritrakti serioze la vendotan artiklon. La rezulto estas, ke cxiu lauxdas la eksponiston, sed ne acxetas. Iom da humoro por teni la atenton estas necesa, sed troo malbone efikas. Kiam mi dungas laborantojn kaj instruas ilin, mi devas unue iom lauxdi ilin cxe cxiu progreso por kuragxigi ilin, kaj poste cxe la apero de la bazarula malsano mi devas 'dusxi ilin malvarme' por sobrigi al ili la kapon.

Richard estis karbministo, antaux ol li laboris cxe ni. Li estis bona eksponisto kiam la bazarula malsano ne kaptis lin, sed li estis tute nebona cxe la individua vendado. Strange estas ke, kiam viroj komencas eksponadi, ili malbonigxas je la individua vendo, sed la virinoj, kiuj eksponas, retenas ambaux kapablojn.

Sinjoro Parr...... ni cxiam nomis lin 'sinjoro'. Parr estis nova cxe ni. Li estis bone edukita viro kaj venis de altklasa aux eble ecx aristokrata familio. Ni neniam eltrovis precize pri lia deveno. Li estis iom altstatura, impona viro, cxirkaux kvardekkvin-jara, disting-aspekta, kun grizigxantaj haroj cxe la tempioj. Kiam li estis for de la laboro, li sin vestis malhele kaj portis eksmodan, largxan kravaton. Neniam oni vidis lin sen liaj bastono kaj gantoj kaj, kvankam liaj vestoj estis iom eluzitaj kaj eksmodaj, li portis ilin kiel princo. Li cxiam havis blankan naztukon en la brustposxo kaj elstarajn blankajn cxemiz-manumojn. Li ne kapablis eksponi, sed per sia kulturita vocxo li bone vendis al virinoj, kiujn li imponis. Sed de la komenco li prunteprenis monon de niaj laborantoj en maniero, kiu impresis, kvazaux li farus favoron al ili, kaj tiun monon li forgesis redoni. Li poste prunteprenis de personoj cxe aliaj standoj, cxar niaj laborantoj jam surdigxis kontraux tiaj demandoj liaj.

Kvare venis Freda. Ni nomis sxin "Film-Fredar, cxar sxi intertempe laboris cxe Londonaj filmkompanioj en malgravaj amasroloj. Cxe ni sxi estis provizora laborantino. Laux sxia parolado sxi estas fama aktorino kaj sxi cxiam parolis pri la filmsteloj, kvazaux sxi estus ties intima amikino, kaj nomis ilin per -cxjo kaj -njo. Kvankam sxi sxajnigis esti bonhava kaj parolis pri grandaj salajroj, mi rimarkis ke je mangxotempo sxi cxirkauxiris la standojn en Olympia kaj regalis sin per senkostaj specimenoj de supo, faboj, biskvitoj, limonado ktp. Se sxi estus honeste dirinta, ke mankas mono al sxi, ni senhezite estus donintaj anticipan pagon al sxi. Mi foje aludis delikate pri tio, sed sxi rifuzis kun aktora gesto. Sxi estis tre komplezema kaj entreprenis acxeti necesajxojn por ni cxiuj, cxe butikoj survoje al la foiro aux ofte ecx malproksime de sia vojo, kaj sxi ne akceptis rekompencon pli ol la netajn elspezitajn sumojn. Ni kvitigxis per donacoj de rostitaj kokidoj ktp. k treege bela, kvankam tiu opinio sxajnis al mi suficxe diskutebla. Sxajne ankaux la filmregxisoroj ne vidis tion gxuste per sxiaj okuloj, cxar mi foje vidis sxin en filmo, kie grupo da virinoj estis vestitaj kaj iom sxminkitaj por doni humoran efekton, sed la regxisoro de la filmo lasis sxin prezenti sin tute nature.

Sxi estis bona vendistino sed ofte rabis mendojn, tio estas: sxi alkrocxigxis al acxetontoj, kiujn alparolis aliaj vendistoj, celante kapti iliajn mendojn en sia kajero. Mi devis teni la okulojn sur sxi pri tio, cxar tio kauxzas malpacon. Cxiu el niaj vendistoj avide konkuris en mendoakiro, kvankam neniu iam ajn superis la vendadon de Liza.

Kaj estis Tommy, nia plej bona eksponisto. Antaux ol labori cxe ni, li havis strangan okupon. Li laboris cxe amuzfoiro kiel 'sprono', Lia tasko estis, iri de unu budo al alia kaj roli kvazaux kliento, rulante aux jxetante pilkojn, jxetante mansagojn aux lignajn ringojn, pafante per aerfusiloj ktp., cele al trafo de premioj. Sed tion li devis fari nur cxe la budoj, kie mankas klientoj por tiel allogi rigardantojn, kaj kiam tiuj komencas ankaux partopreni, li kviete foriras al alia budo. La budozorgantoj cxiam donas al li la plej valorajn premiojn pro iu ajn venko, kaj tiuj premioj estas kasxe redonataj poste.

Kaj laste ni havis Dora. Sxi ne kapablis eksponi, sed sxi estis nelacigebla laborantino, kaj per la nura forto de sencxesa parolado sxi tre multe vendis. Sed sxi estis tre naiva. Cxiu el ni sin distris, blagante Dora, sed sxi ne ofendigxis.

Dora estas la sola persono en la mondo, kiu provis kuri pli rapide ol po 335.000 kilometrojn en sekundo, kvankam sxi ne sukcesis...... Tiu provo okazis cxe foiri en Mancxestro iun tagon antaux gxia malfermo. En la foiro estis demonstro de televido. Je tiu tempo televido estis novajxo, kaj homoj volonte pagis por vidi gxin. La televidaj bildoj estis elsendataj de stando cxe unu ekstremo de la halo al stando cxe la alia ekstremo. Nu, cxi tiun tagon ni atendis la malfermon de la foiro kaj dume ni distris nin per elsendoj memfaritaj, kie ni vice rolis kiel aktoroj, dum la ceteraj rigardis en la riceva stando.

Venis la vico de Dora. Sxi faris sian prezenton kaj poste venis al ni kaj demandis: "Cxu mi prezentigxis bone?"

"Tre bone," respondis unu el ni. "Sed kial vi ne pli rapidis cxi tien post via prezento por vidi vin mem? Jxus via bildo malaperis. Nu, iru kaj prezentu denove, kaj k u r u cxi tien!"

La kompatinda Dora provis plurfoje, sed cxiam ni diris al sxi: "Ho domagxe! Kuru ankoraux pli rapide via bildo jxus malaperis", kaj jen Dora ree kaj ree kuris plenpove, penante kuri pli rapide ol elektro.

Kaj tiu stranga sortimento da personoj glate kaj sperte kunlaboris.

Iun tagon mi dejxoris cxe la stando. Estis iom post la unua horo — la 'enua horo', oni povas diri, cxar tiam estas plej malvigle: homoj po etaj grupoj preterdrivas sed ne estas kapteblaj kiam Dora aperis kaj diris: "Jen, Vik, vi estas svisdevena, cxu ne? Do venu paroli kun cxi tiu sinjoro, kiun neniu el ni povas kompreni! Sviso li nomas sin, kaj tiel kriple li parolacxas angle!...... Nu, venu!"

Nature mi venis, rapide lasinte la standon al la prizorgo de Tommy. La eblo renkonti svison vigle interesis min, cxar mi tre emis paroli kun li pri la hejmlando. Cxe najbara stando staris juna sinjoro, videble fremda. Mi alpasxis, kaj li salutis min — germane. Mi penis respondi, sed ve! mia germana lingvo estas preskaux nenioma — do mi demandis, cxu li ne parolas itale? Itale li parolis sambone, kiel mi germane, do ni devis rezigni, kaj ni provis la francan lingvon. Sed bedauxrinde nek li nek mi bone scipovis gxin, kaj post diro de kelkaj kutimajxoj ni haltis, konstatante, ke nia scio ne suficxas por tauxga interparolado.

Nu jen: tri oficialaj svisaj lingvoj ne utilis al ni, kaj pri la kvara — la romancxa — mi ne demandis, cxar ecx unu vorton mi ne scias el tiu. (Poste mi sciigxis, ke ankaux li tute ne scias la romancxan.) Tiam mi ekspensis, ke eble lia angla scio estas pli bona, ol sxajnis al la aliaj vendistoj: gxin eble nur maskas dika fremda prononcado, kiun mi sukcesos trakompreni. Sed ne, lia anglajxo estis vere acxa, preskaux neekzistanta.

Nu, jen kia situacio! Du samlandanoj, kiuj havas elekton inter kvar naciaj lingvoj kaj pli aux malpli scias tri el ili, sed tute ne povas konversacii. Absurda embaraso! Ni staris unu kontraux la alia senvorte. Mi sentis min kiel idioto, kaj al mi sxajnis, ke ankaux li spertas la samon. Tute senespere, tamen por iel dauxrigi la mortantan konversacion, mi demandis: "Gxu vi parolas Esperanton?"

"Jes!" li kriis. Kia gxojo!

Ni iris kune al Lyonskafejo kaj babilis intime pri hejmlandaj aferoj dum preskaux du horoj, kaj ni parolis tiel nature, ke mi tute ne konsciis, ke mi babliladas per neuxtrala lingvo kun mia f r e m d a samlandano!

Cxe disigxo ni arangxis revidigxon. Kiam ni renkontigxis, ni kune vizitis Londonan Esperantan klubon. La nivelo de Esperanto tie estis bona, la klubanoj estis tre viglaj, kaj ni forte gxuis la kunvenon.

Kaj nun, kara leganto, vi vidis, ke la vivo de bazarulo estas vojo zigzaga kaj epizoda, sen formo kaj sen kohero. AI tia historio estas malfacile meti tauxgan finon; do permesu, ke mi solvu cxi tiun problemon arbitre kaj senplue per skribo de la sigela vorto:

FINO.

Sxiru vin en du partojn, la mondo trian postulos.

10 .XII. 1949.

Kara Erriesto,

Mi ricevis vian leteron, en kiu vi instigas min finverki la romanon. Restis verkotaj nur iaj 30~40 pagxoj; nur... sed vi ne povos kredi, kiel tiuj 30 pagxoj staris al mi en la gorgxo.

Certe vi pensas, se oni jam skribis pli ol 200 pagxojn, ke oni povas streki senpene — kvazaux parafon cxe letero la bagatelajn 40, kiuj kompletigos la verkon! Vi skribas al mi:

"Vi, kiu pionire kaj persiste ellaboris la komencon kaj la ceteran pliparton de via kroniko, kaj ecx en groteske malfacilaj cirkonstancoj — dum trajnvojagxoj, en busoj, dum noktoj kiam negocaj zorgoj forpelis la dormon —, cxu vi nun volas halti hipnote antaux la fino? Kia kunikla timo nun paralizas viajn nervojn, ke vi ne povas tion malmultan fari, kio kondukos vian laboron el stumpa manuskripto al kompleta verko?"

Nu bone, vi jam ne bezonos plendi cxar jen — iele-iome, duone malbone mi almetis la finon. Sed vi ne havas imagon pri la malfaciloj, kiuj plagis min lastatempe! Sciu, la nuntempaj dungitoj tute ne havas la kvaliton nek spiriton de la antauxmilitaj. Ili estas pli fieraj, pli kapricaj, malpli laboremaj. Sed ekster tio sxajnas, ke lastatempe iu aparta koboldo de missxanco min siegxis.

Cxu iam ajn vi spertis, ke dum certa tempospaco cxio kontrauxa okazas gxis punkto, kiam oni diras al si: "Nun ne povas okazi io plua," kaj tamen kontrauxajxoj dauxradas? Tion mi spertis dum la du lastaj semajnoj. Aro da gxenajxoj, neniu el ili per si mem grava, inundis min. Mi lastatempe dungis proksimume dudekon da laborantoj, kaj al cxiu senescepte io okazis. Kvin malnovaj forlasis min pro diversaj kauxzoj. Kelkaj novaj estis netauxgaj, kaj mi devis maldungi ilin. Unu ebriigxis kajx estis fovjxetata el magazeno, unu bonan alia fitmo forsxtelis; du bonaj enamigxis tiel forte, ke dise mi ne povas laborigi ilin, kaj kune ili uzas la labortempon rigardante en okulojn unu de alia, kaj mi nepre devos maldungi ilin. Du vere malsanigxis en momento, kiam ili devis komenci laboron. Alia, kiu nepre devis dejxori en magazeno, estis tenata hejme de sia edzino. Unu viro, kiu enamigxis, sabotis gravan magazenan arangxon por esti cxe sia amatino, kiu estis en alia urbo ktp. ktp.

Sen troigo, tiaj sciigoj venis al mi du-trifoje cxiun tagon senescepte, kaj mi devis per telefono kajk telegramo kaj mem-iro sxtopi la brecxojn. Tiel rapide okazis cxio ke mi ne havis tempon sciigi Birrell, kaj li ne scias kiuj laboras cxe ni nek kie ili estas. Ecxdimancxe frumatene la telefono alarmas.

Hieraux sinjorino, kiu tre sxatis la laboron, kiu bone laboris (kaj plurfoje diris, ke sxi esperas, ke sxi tauxgos, cxar sxi volas dauxrigi kajx tre bezonas la monon ktp.), iris al posxtoficejo kaj simple malaperis. Mi ne scias, cxu sxi mortis aux perdis la memoron...

Mi kuras de urbo al urbo kaj laboris en du aux tri urboj en sama tago. La zorgoj kaj misaventuroj estas efektive fantastaj — mi ne povas priskribi al vi ecx la duonon de ili. Bonvolu do konsideri cxion cxi kaj legu indulge mian pene akusxitan verkon, de kiu mi nun definitive liberigxas.

Via, Vik.

POSTNOTO

La supra letero iom montras, kiel malavare Cezaro Rossetti konsumis siajn grandajn energiojn. Je la 6-a de Majo 1950 li subite kolapsis en sia hejmo kaj du tagojn poste li mortis, havante agxon de 48 jaroj.

PROKSIMUMA PRONONCO DE PERSONAJ NOMOJ KAJ DE KELKAJ ANGLAJ VORTOJ:

Vorto Prononco
Aberdeen Aberdin
Alex Nicol Alek Nikol
Ayr Er
Bank Hey Street Bank Hej Strit
Berwick-on-Tweed Berik-on-Tuxid
Birmingham Bomingam
Black Blak
Blackie Blaki
Blackpool Blakpul
Bournemouth Bornmauxt
bricks briks
Brighton Brajton
British Toy Co. Britisx Toj Kampani (Brita Ludil-Kom-panio)
Buckie Baki
Bums Bamz
Caernarvon Kajrnarvon
cement sement
Chesterfield Cxestofild
Cohen Koen
Cornwall Kornuxol
demonstrator de'monstretor
Fairley Ferle
Falmouth Falmauxt
Fife Fajf
George Gxorgx
Hooper Huper
Hughes Hjuz
Ideal Homes Ajdil Homz
Japlac Gxaplak
Jeff Gxef
Jersey Gxerze
Jock Gxok (skota mallongigo de Johano, per kiu la angloj kutime kromnomas skotojn)
Joe Gxo
Jones Gxonz
Leeds Lidz
Leek Lik
Lewis Luis
Liverpool Li verpul
Lottie Loti
Luigi Luigxi
Lyons Lajnz
Mac Mak
Mackey Makaj
Margy Margxi
Market Street Market Strit
Marquis Markuxis
Mary Meri
Michael O'Hara Majkel Ohara
Micky Miki
Middiesborough Midlzbra
Mosley Street Mozle Strit
Nairn Nern
Newcastle Njukasl
Orkney Orkne
Park Lane Pak Lejn
Peterhead Piterhe'd
Petticoat Lane Pe'tikot Lejn
Plurtown Plurtauxn
Premo Cooker Co. Premo Kuker Kampani
Priestley Pristle
Ralph Ralf
Richard Ricxard
Rogers Rogxerz
Sandhaven Sandheven
Scott Skot
Shaw Sxo
Sheffield sxefild
Shetland Sxetland
Shiftit sxiftit
Smart & Co. Smart and Ko
Stanley Stanle
Stevenson Stivenson
Stockton Stokton
Sunday Referee Sande Referi ("Dimancxa Arbitranto")
Sunderland Sandoland
Sydney Sidne
Taytown Tetauxn
Turner Tarner
Waverley Market Uxeverli Market
Wellington Uxelington (arme-estro kiu venkis Napoleonon cxe Waterloo)
West Hartlepool Uxest Ha'tlepul
Whitechapel Uxaj'tcxapel
Williams Uxiljamz
Woolton Uxulton
Woolworth Uxuluxos


KLARIGO DE KELKAJ NEKUTIMAJ VORTOJ KAJ ESPRIMOJ.

(P,V. = trovigxas en la Plena Vortaro.)

adiós (hispane) adiaux; adiós, amigo (hisp.) adiaux, amiko

amblo (P.V.) figure: malrapida, korprula iro de homo

a rivederci (itale, pr.: a rivedercxi) gxis revido

Bahxo (latine: Bacchus) dio de vino

bireto (P.V.) lana platcxapo

cinq (france, pr.: sank) kvin

comment ça va? (france, pr.: koma sa va?) kiel vi fartas?

dix (france, pr.: dis) dek

eskapi (P.V.) sukcese forkuri

entre nous (france, pr.: antre nu) inter ni

furzi (P. V.) ellasi intestajn gasojn, plej ofte kun bruo kaj malbonodoro

genug davon (germane) suficxe de tio

glugli fari la bruon de akvo fluanta el botelo

gxisi adiauxi, diri "gxis" (= gxis la revidol)

gxis revidersehen bonhumora kunmikso de esperanta gxis revido kaj germana auf Wiedersehen

hunjo hundino

Jeanne dArc (pr. Jxan d'Ark) fama franca heroino, militistino, sanktulino

Kaisa hai, sahib (hinda) Saluton, sinjoro!

kojonoj (familiare) testikoj

krescxendo (muzike, P.V.) kreskanta, plilauxtigxanta

kricxo sono simila al krio de akcipitro

kurtagxo (P.V.) procentajxo pagata al makleristo

manekeno model(in)o demonstranta robojn k.s.

mein alter kumpel (germane, pr.: majn alter kumpel) mia malnova kamarado (Kumpel = ministo)

morna preme malhela, preme malgajiga

nest-ce pas (france, pr.: nespa) cxu ne?

nupto geedzigxo

'om da pundoj (dialekta imito) tiom da pundoj

paneo (P.V.) malfunkcio de motoro

plongxi sin jxeti en akvon

pluso (slange) profito

pojno manartiko

povra mizera, malricxa, kompatinda

pundo (angle: pound, pr.: pauxnd) laux la angla monsistemo unu pundo (= unu funto sterlinga) enhavas 20 sxilingojn; unu sxilingo enhavas 12 pencojn.

rara (P.V.) malofta

rekvizitoj bezonajxoj, teatraj akcesorajxoj

riz-kureo hinda raguo kuirita kun kureo, t.e. miksajxo de pipro, zingibro kaj aliaj spicoj kun rizo

sakri (P.V.) blasfemi

salamo speco de kolbaso

sombra malhela

'sponi (dialekta imito) eksponi

spuro postsigno

sxalti komuti

tenaca elaste altenigxema

veni, vidi, vici (latine) mi venis, vidis, venkis (lauxdire la militraporto de Julio Cezaro invadinta Britujon)

zo'o zoologia gxardeno